|
Antau kelkaj tagoj 568 membroj de la
China
Akademio de Sciencoj kaj la China Inghenieria Akademio kune
elektis
10 gravajn scienc-teknikajn atingojn de Chinio. Ili estas
jenaj:
1.
Chinaj sciencistoj la unuaj desegnis la precizan bildon de
riz-genaro
kaj plenumis precizan mezuradon de la riz-kromosomo n-ro 4 kaj
per
tio faris gravan kontribuon por malkovri la misteron de
genetiko
de rizo.
2.
La kosmoshipoj Shenzhou-3 kaj 4 estis sukcese lanchitaj. La
25-an
de marto la kosmoshipo Shenzhou-3 sukcese lanchighis kaj la
30-an
de decembro ankau Shenzhou-4. Tio provis la plenan sistemon de
la
homoporta spaconavigacio de Chinio.
3.
Chinio trovis mondnivelan gaskampon. La 22-an de majo la
Scienc-teknika
Ministerio de Chinio kaj la China Limigita Akci-kompanio de
Petrolo
kaj Natura Gaso deklaris, ke post 2-jara prospektorado oni
trovis
grandan gaskampon en Yih Ju Meng de Interna Mongolio, norda
Chinio.
La rezervokvanto de ghia natura gaso estas 602.527 miliardoj
da
kubmetroj.
4.
Yangzi-rivero estis sukcese digita che siaj Tri Gorghoj la
6-an de
novembro kaj la barita akvo ekfluis tra la defluiga
truo.
5.
La triageneracia sistemo de telekomunikado estis sukcese
farita.
La 7-an de februaro tiu grava scienc-teknika projekto trapasis
ekzamenon
de fakuloj.
6.
Estis sukcese farita CPU-Lonĝin-1, kiu havas 4 milionojn da
transistoroj. Tio markis, ke Chinio jam posedas
la teknologion de moderna CPU.
7.
La Agronomia Akademio de Zhejiang-provinco elkulturis novan
varion
de kolzo. Per nova geno-tekniko la akademio kreis teknologion
reguligi
kaj levi la oleokvanton de la kolzo.
8.
Estis sukcese farita giganta laser-aparato Shenguang-2. En la
dauro
de miliardono da sekundo ghi povas doni elektropovon kelkoble
pli
grandan ol la totala kvanto de la tutmonda elektra reto kaj
kauzi
nukleran fuzion.
9.
Sciencistoj de la medicina sekcio de la Pekina Universitato
unuapashe
malkovris la enigmon de kadukigho de la homaj cheloj kaj
trovis,
ke la chefa kauzo regi kakdukighon de la homaj cheloj estas
geno
P-16.
10.
La Grupo Legend faris komputeron, kiu povas kalkuli 1027
miliardojn
da fojoj en sekundo. Ghi estas supera komputero kun kerna
teknologio
de china proprieto de intelekto.
|