|
Koreo estis la shtatnomo de dinastio de Li
(1392-1910).
Poste ghi farighis nomo de la nacio. Ekde la 17-a jarcento
Kore-nacianoj
migris en Chinion en malgranda nombro kaj parto el ili
fiksighis
en ghia nordoriento.
 La
nunaj Kore-nacianoj en Chinio loghas en la Yanbian-a
Kore-nacia
Autonoma Subprovinco kaj la Changbai-a Kore-nacia Autonoma
Gubernio
en Jilin-provinco, Mudanjiang-regiono de
Heilongjiang-provinco,
urbo Jilin kaj Dandong-regiono de Liaoning-provinco.
Kore-nacio
havas sian propran lingvon apartenantan al la altaja
lingvofamilio,
kreitan sub la gvido de dinastio de Li en 1441.
Iun autunan tagon de 2002 ni veturis per jhipo al
la
densa arbara regiono de Changbai-montaro por viziti
Kore-naciajn
familiojn vivantajn multajn generaciojn en la loko apud
Tumen-rivero.
Je la 6-a vespere ni eniris en la urbon Yanji. Ni miris de
ghia
prospero. Apenau mallumighis, jam ekbrilis neonlampoj kun
shildvortoj
en la korea lingvo.
En la sekvanta tago, lau propono de lokanoj, ni
elektis
Xinguang-vilaghon en la antauurbo kiel pasloghejon.
En la vilagho preterfluata de torenta Yilan-rivero
vivas
pli ol 30 Kore-naciaj familioj. Por eniri en la vilaghon ni
devis
trapasi chenan ponton. Nemalproksime estis konstruata shtona
arkoponto.
La konstruantoj estis laboranta en granda fervoro. Chirkau la
5-a
vespere ni eniris en la vilaghon kaj vidis bonordajn vicojn da
domoj
kun tegola tegmento kaj kalkitaj muroj. Sub la tegmento pendis
rughaj
piproj kaj orflavaj maizospikoj. Chirkau la domoj estis
legom-parceloj
kaj floroj.
Ni eniris en hejmon de Kore-naciano, kie ni estis
tranoktontaj.
La tegola domo sidas sur alta loko post la vilagho, ne
malproksime
de la montpiedo kovrita de densa arbaro. La domo estis
chirkauita
de muroj el rughaj brikoj. La pordo kun klapoj el feraj kradoj
estis
sufiche largha por enlasi auton. La familio havas jenajn
membrojn:
Avino Jin Zhenzi, 73-jara; mastro Xu Bingjie, 44-jara
instruisto;
43-jara mastrino Jin Chunn¨¹, diplomito de supera
mezlernejo;
18-jara filo, lernanto de la tria klaso de supera mezlernejo
en
la urbo, dua filo, 15-jara lernanto de la tria klaso de
malsupera
mezlernejo.
 La
dommastrino malfermis aluminian pordon de la domo kaj
bonvenigis
nin en Kore-nacia riverenco. Ni demetis la shuojn kaj
surpashis
hejtatan plankon. La chambro estis tre pura, kaj che la
enirejo
estis tri fornoj. Du grandaj potokovriloj estis brile
purigitaj.
Che la muro estis fridujo, lavatoro, vitra shranko kaj blanka
fajenca
lavkuvo. En apuda chambreto kun duonfermita pordo staris
dekkelkaj
urnoj de peklitaj legomoj. La mastrino kondukis nin en la
chambreton,
malfermis urnon kaj ni tuj flaris apetitvekan odoron
karakterizantan
Kore-naciajn piklojn.
Ankau la planko de la vestiblo estis hejtata. Ene
estis
granda televidilo. En la kontraua flanko estis longa kanapo
kaj
longaj fenestroklapoj en aluminia kadro. Oni sentis
kombinighon
de tradicio kaj moderneco. En la chambro de la dua filo estis
komforta
matraco kaj shrankaro. Sur la muro pendis reklamaj folioj de
steluloj
kaj stelulinoj de la Respubliko de Koreio.
La mastrino preparis vespermanghon kaj la forte
kurba
avino sensheligis terpomojn kaj lavis melongenojn. La dua filo
estis
alta kaj dika, en subchemizo, kalsono kaj shuoj kun marko
Nike.
Li estis klinita super luksa biciklo. La mastro iris al la
kampo
por reporti hejmen la rikoltitan maizon, kaj antau tio la
mastrino
jam plenigis dekkelke da sakoj posttagmeze kaj atendis la
edzon.
La kampo ne estis malproksima, ke oni povis facile distingi la
laborantajn
figurojn en la kampo.
La preparado de vespermangho montris, ke ni estos
varme
regalataj. Ni tre volis pli multe koni la gastronomion de
Kore-nacio,
sed ni timis, ke ni ghenos ilin.
Revenis la mastro kondukante bovcharon. Kune bojis
la
kvar hundoj. Mi miris, kaj la dua filo diris, ke la bovo estis
prunteprenita
che najbaro por chefsezono, kaj la hundoj ne konis ghin. La
patro
kaj la filo stakigis la nove rikoltitajn maizospikojn sur
altan
lignan rakaron por sunumi ilin. Chiu familio havas en sia
korto
la saman rakaron.
 Kiam
la viroj finis sian laboron, vespermangho jam estis preta.
Faldebla
ronda tablo estis starigita en la mezo de la chambro kaj chiuj
sidis
kun fleksitaj genuoj kaj interkrucitaj kruroj. La mastrino
surtabligis
pladojn plenplenajn de fisho, gulasho, peklita melongeno kaj
diversgustaj
pikloj, kaj chiuj pladoj surhavis rughan pipron. Ankau brando
estis
surtabligita. Oni diris, ke viroj de Kore-nacio povas multe
drinki.
Ni petis la avinon kaj mastrinon manghi kune kun ni, sed ili
firme
fordankis. Lau la tradicia kutimo de la nacio, mastrino ne
povas
manghi kune kun gastoj, sed viroj, ech tiuj de juna generacio,
povas
kunmanghi kun gastoj.
La mastrino malfermis elektran varmpoton kaj ni
chiuj
etendis la nazon kaj flaris agrablan odoron de rizo.
Antaulonge
ni audis, ke Kore-nacianoj estas gastamaj, kaj ni, fremdaj
altrudighintoj,
sed fervore akceptataj, sentis profundan kortushon. La mastro
diris
al ni, ke ni estu kiel hejme.
Post vespermangho ni interbabilis sidante en
rondo
kiel samfamilianoj, tute simile al la scenoj en koreaj filmoj.
La
mastro diris, ke lia familio kulturas 0.2 hektaron da rizkampo
kaj
0.33 hektaron da montodekliva kampo, kiuj liveras sufichan
grenon
kaj furaghon. Li kulturis sojfabon kaj maizon sur la
montodekliva
kampo. Li sekigis 5 tunojn da fishoj kaj enspezis de tio 40
mil
juanojn pasintjare. Li estas salajrata chiumonate je 800
juanoj,
kompare alta enspezo de la loko. Sed li diris, ke tio estas
suficha
nur por vivteni la unuan filon lernantan en la urbo. Krom la
enspezo
de sekigitaj fishoj kaj agrikulturajhoj, la familio enspezas
ankau
de komercado de la mastrino. Shi vizitis dufoje Rusion, kaj
chiufoje
2-3 monatojn. La familio shparlokis monon kaj en 2001
malkonstruis
la kadukan pajlan domon kaj konstruis novan brikan domon el 7
chambroj.
Shajne ilia domo estas la plej bona en la vilagho. La mastrino
faris
mastrumajhojn dum nia interbabilado. En la 9-a horo shi
elprenis
4 novajn litajhojn kun belaj brodajhoj. Shi sternis la
litajhojn
en du sunaj chambroj. La dua filo iris en sian chambron por
fari
hejmtaskon. La lernolibroj estas en la korea, han-a kaj angla
lingvoj.
Ni malfermis la pordojn de la chambroj kaj vidis
serenan
chielon stelplenan. Ni eliris el la korto. Kvieto regis la
vilaghon.
Lamplumo ellasighis el la fenestroj de la novaj domoj, sed ni
ne
vidis homojn, nek audis sonon. La mastro diris al ni, ke nun
en
la vilagho estas malmultaj familioj el tri generacioj, char
multaj
loghas en urbo.
 Antautagmeze
de la sekvanta tago, lau indiko de la mastrino, ni veturis al
alia
vilagho Liangshui en Tumen por serchi malnovajn domojn de
Kore-nacianoj.
Sed enirinte en la vilaghon, ni trovis, ke ni tute ne bezonis
serchi,
char tie estas bloko kaj bloko da pajltegmentaj domoj en
diversaj
formoj, kaj chiuj estas okupataj kaj puraj. La vilaghanoj
novigas
la tegmenton en chiu dua jaro kaj en chiu autuno kalkas la
eksteran
flankon de la muroj. Ankau la pordoj kaj fenestroj estas de
tempo
al tempo relakitaj en la blua au verda koloro.
Kadro de la vilagho montris al ni malnovan domon
kun
nigra tegolita tegmento kaj suprenlevita tegmentrando. La
mastro
de la domo diris, ke la domo aghas jam 130 jarojn. En la
vilagho
estas 4 tiaj domoj. Ni pririgardis la domojn kaj rimarkis, ke
en
tiuj domoj vivas nur maljunuloj.
Ni promenis en la vilagho chirkau 2 horojn kaj
vidis
preskau neniun junulon. Same kiel en Xinguang-vilagho, ankau
en
tiu vilagho ni ne vidis junan virinon, en la vilagho estas
pluraj
frauloj de pli ol 35 jaroj. Mi klare memoras la diron de s-ro
Xu,
ke dum multaj jaroj ne estis nupto kaj naskigho. Fine ni vidis
junan
virinon ekster krada pordo de iu domo. Iu virino gaje amuzis
dikan
bebon sur sia dorso. Shi estas la unika novedzino en la lastaj
kelke
da jaroj, kiu venis el alia vilagho.
|