|
Novjara
bildo estas unu el la specoj de la china popola arto.
Noto
pri tiu artformo estas legebla en historia dokumento de
la
11-a jarcento. La arto ekfuroris en la mezo de la 18-a
jarcento,
kaj preskau chiuj familioj shatas pendigi en la chambroj
novjaran
bildon por densigi la festan atmosferon.
La
tradiciaj novjaraj bildoj estas faritaj chefe per
ksilografia
metodo. Lau enhavoj ili dividighas en kvar kategoriojn
pri
kurantaj aferoj, folkloroj, teatrajhoj kaj popolaj
rakontoj.
Kaj lau formoj ili dividighas en kvar kategoriojn por
pordkurteno,
kalendaro, lanterno kaj fresko.
En
la fino de la 14-a jarcento farado de novjaraj bildoj
jam
havis certan skalon. En la mezo de la 18-a jarcento
multaj
metiejoj de novjaraj bildoj aperis en diversaj lokoj de
Chinio,
ekzemple Yangliuqing de Tianjin, Zhŭianzhen de Henan
kaj
Taohuawu de Jiangsu. Chiu el tiuj lokoj havis siatempe
centon
da butikoj de novjaraj bildoj kaj chirkaue estis multaj
metiejoj
por presado de novjaraj bildoj. Kaj tiam chiujare ili
produktis
centojn da milionoj da ekzempleroj de novjaraj
bildoj.
Oni
starigis muzeon en iuj lokoj produktintaj novjarajn
bildojn.
En iuj lokoj oni okazigas festivalon de novjaraj bildoj
por
vigligi internacian kulturan reciprokon.
Karakterizajhoj
de novjaraj bildoj
Novjara
bildo estas folklora arto naskighinta sur la bazo de
agrikultura
socio, kaj ghiaj temo, enhavo kaj formo estas konformaj
al
la bezono de la vivo de kamparanoj, tial ghi havas
kamparan
guston kaj apartenon de natura beleco.
Multformeco
kaj malmultekosteco estas la plej granda karakterizajho
de
novjaraj bildoj. Lau malsamaj vivmanieroj kaj malsamaj
vivmedioj
de malsamaj regionoj la farantoj de novjaraj bildoj
kreis
diversajn temojn kaj formojn.
Enhavoricheco
estas alia granda karakterizajho de novjaraj bildoj. Ili
temas
pri agrikulturo, infano, belulino, feo, budho, birdo,
floro,
anekdoto kaj kurantaj aferoj. Oni shanghas ilin che la
alveno
de nova jaro.
Novjara
bildo chiam akcentas intrigojn, enmiksas inteligentecon,
amuzecon
kaj aprecindecon en tuton kun eufemismo kaj humuro.
Novjara
bildo kutimas uzi simbolon por esprimi felichon kaj
bonauguron,
ekzemple kombini naturan belajhon kun bondeziraj vortoj
por
enkorpigi la signifon bonvenigi felichon. La grandeco
kaj
longeco estas variaj lau bezono. Ni ekzemplu per novjara
bildo
de pordodio. Pordodio estas rigardata kiel protektanto
de
la domo kaj kutime grandigita ghis la supra kaj malsupra
randoj
de la bildo, por esprimi lian severecon kaj forton. Por
longa
folio oni bildigas teatrajhojn en multaj aktoj, kaj la
bildoj
povas plene kovri la murojn. Por homa figuro oni
akcentas
okulan esprimon kaj transmision de mieno kaj
sento.
Farado
de novjara bildo
Ksilografio
por novjara bildo karakterizas per krudaj kaj fortaj
linioj
kun reliefaj linioj kiel la chefaj kaj samtempe malmulte
da
intajlaj. Esprimmaniero de komparo estas uzata por
disvolvi
la naturan efikon de tranchila gusto kaj ligna intereso
kaj
esprimi la tradician stilon de antikveco kaj simpleco.
La
koloroj estas malmultaj sed freshaj, kun rugha, flava,
blua,
nigra kaj blanka kiel la bazaj. Ghenerale novjara bildo
konformas
al la estetiko de la kamparanoj.
La
procedo de farado de novjara bildo havas tri
pashojn.
La
unua estas pentrado. Oni desegnas bildon sur maldika
papero
kaj gluas ghin sur glatan lignotabulon kun la dorsa
flanko
de la pentrajho supren.
La
dua estas gravurado. La maniero de la gravurado estas
malsama
al tiu de la okcidenta ksilografio kaj tre komplika. La
tranchilo
estas tre akra, kio oportunas al libera uzado. La grava
punkto
en gravurado estas tio, ke la linio devas esti rekta kaj
profunda,
por elteni frotadon kaj deformighon. Tabulo kun nigra
desegno
estas nomata ankau chefa tabulo. Unue oni presas
provajhojn
per la chefa tablulo kaj faras lau ili kelkajn tabulojn
por
chiuj koloroj, kutime por rugha, flava kaj blua. Tio
estas
sama al la moderna presarto. La gravurado de chiuj
tabuloj
estas sama al tiu por la chefa tabulo, kaj chiuj tabuloj
devas
esti konformaj unu al alia.
La
tria estas presado. Unue oni presas per la nigradesegna
tabulo,
kaj poste lauvice per alikoloraj. Kaj per du tabuloj kun
tute
samaj desegnoj oni akiras novan koloron.
Antaue
oni presis novjarajn bildojn per papero produktita en
Xuanzhou,
Anhui-provinco, kaj farboj el mineraloj. De la 19-a
jarcento
oni uzas importitan paperon kaj kemiajn farbojn.
|