|
En
la lastaj dekkelke da jaroj multaj fremdlandaj instruistoj
instruas
en universitatoj kaj mezlernejoj de Chinio. Ili opinias, ke en
Chinio
kun granda loghantaro la lernantoj estas peze sharghitaj pro
malfacila
eniro en superan lernejon kaj malfacilo en akiro de laboro.
Krome,
granda diferenco trovighas inter la tradicia eduka ideologio
de
Chinio kaj tiu de la okcidentaj landoj, pro kio la chinaj
lernantoj
havas sian propran metodon konforman al la lernado kaj
medio.
Kio
estas la plej bona edukado? Trovighas malsamaj opinioj en
malsamaj
landoj. En kontakto kun multaj chinaj lernantoj, la
fremdlandaj
instruistoj audis kaj vidis multajn aferojn, kaj ili opinias,
ke
trovighas sameco kaj diferenco inter la chinaj kaj alilandaj
lernantoj.
En la orienta edukado trovighas io malghusta, sed la okcidenta
ne
estas perfekta. Chinio superis multajn okcidentajn landojn en
la
sinteno al edukado. En Okcidento multaj lernantoj opinias, ke
akiri
sciojn estas ilia rajto. Sed en Chinio lernantoj estas
volontemaj
en lernado. Se ili ne multe sukcesas en la lernado, ili
kulpigas
sin mem.
Shati
amikighi
kun instruistoj
Fremdlandaj
instruistoj trovis, ke same kiel lernantoj en aliaj landoj, la
chinaj
lernantoj multe postulas de instruistoj. Chie oni shatas tiajn
instruistojn,
kiuj laboras diligente, parolas sprite kaj scias multe.
Samtempe
lernantoj ghojas, se la instruistoj favoras ilin au amikighas
al
ili. Ili ne shatas la kursojn de tiaj instruistoj, kiuj sin
tenas
serioze kaj ofte kritikas ilin. Fremdlandaj instruistoj
trovis,
ke la chinaj instruistoj ghojas, se la lernantoj bone
kunlaboras
kun ili, komprenas ilin kaj intershanghas opiniojn kun ili.
Ankau
okcidentaj instruistoj shatas tiajn lernantojn, char ili havas
bonan
psikan kvaliton kaj estas sanaj kaj komprenemaj. Sed plejparto
de
la lernantoj estas naivaj, kaj la instruistoj devas la unuaj
proksimighi
al ili kaj intershanghi opiniojn kun ili kaj plene kompreni
ilin.
Sed la chinaj lernantoj maturighas pli frue ol la okcidentaj,
kaj
multaj chinaj lernantoj pli bone komprenas la instruistojn.
Ili
povas la unuaj amikighi al la instruistoj, krom se ili estas
nefidindaj.
Akcenti
honoron
Multaj
fremdlandaj instruistoj opinias, ke la chinoj akcentas
honoron,
kaj tio multe influas la gejunulojn en ilia konduto en
lernejo.
La chinaj lernantoj tre akcentas honoron, kaj ankau la
instruistoj
estas tiaj. Se iu lernanto sukcesas en enira ekzameno por
supera
lernejo, oni opinias, ke li honoras sin kaj siajn familion,
lernejon
kaj instruistojn. Por tia honoro la chinaj instruistoj shatas
helpi
bonajn lernantojn farighi pli bonaj. Se iu lernanto lernas ne
bone,
la instruistoj opinias, ke li lernas ne diligente, kaj tia
takso
malbone influos lian memfidon. Multaj lernantoj opinias sin
malsaghaj
au nediligentaj kaj sin kulpigas. Tio facile perdigos al ili
memfidon
pri la vivo, eble ili opinios sin malsaghaj dum la tuta vivo
kaj
nenion kuraghos provi. Tiaj lernantoj pli akcentas honoron kaj
ne
kuraghas respondi demandon de la instruistoj, timante mokon de
la
kamaradoj. Fremdlandaj instruistoj opinias, ke troa akcento de
honoro
plej serioze influas la chinajn lernantojn en ghusta sinteno
al
la scioj, kaj la lernantoj facile neglektos la forton de la
scioj
kaj ekskluzive strebos al honoro pro altaj poentoj.
Intensa
konkuro
La
loghantaro de Chinio estas tro granda, kaj chie estas
interpushighantaj
homamasoj. La grupoj en plejparto de la mezlernejoj havas chiu
pli
ol 40 lernantojn, kaj la fremdlandaj instruistoj renkontas
malfacilon
informighi, kio en la leciono interesas la lernantojn. Krome
ili
ne havas tempon por interbabili kun la lernantoj por scii, chu
ili
komprenas la lecionojn. Ili vidas intensan konkuron pro
multeco
de lernantoj en grupo.
Influo
de
ekzamena sistemo
Fremdlandaj
instruistoj opinias, ke en Chinio ekzistas "ekzamena
kulturo".
Deantikve estas la kutimo, ke por esti super la aliaj, oni
devas
trapasi ekzamenon. Oni vidas, ke en la nuna Chinio ankorau
ekzistas
tia sistemo, ke la celo de la instruistoj ne estas helpi la
lernantojn
disvolvi sian talenton, sed helpi ilin kiel eble plej glate
trapasi
ekzamenon. Multaj chinoj opinias, ke la scioj akiritaj en la
lernejo
estas sentaugaj, kaj ili bezonas lerni sciojn necesajn por la
profesio
nur post enoficigho. Multaj lernantoj bedauras, ke ili ne
havis
shancojn por partopreni en postlecionaj aktivadoj kaj socia
praktiko
dum la lernado en la lernejo.
Tamen
fremdlandaj instruistoj trovis utilon de la ekzamena sistemo.
Unuflanke,
la lernantoj vere povas akiri multe da scioj. Aliflanke, pro
granda
nombro de lernantoj kaj nesuficha nombro de superaj lernejoj,
partopreno
en la sama ekzameno estas la plej justa metodo por solvi la
problemon.
Tiu sistemo estas konforma al la edukado kaj kulturo de
Chinio.
|