|
La
18-an de januaro finighis la 10-a Tutlanda Vintra
Sportkunveno
de Chinio, kiu dauris 14 tagojn.
Ghi
estis la unua granda vintra sportkunveno de Chinio en la
nova
jarcento. Kompare kun la antauaj ghi kreis rekordon en
skalo
kaj nombro de konkursantoj. Ghin partoprenis 34
delegacioj
kun 846 sportistoj, inkl. tiujn de armeo, Hongkong kaj
Makao.
Ili gajnis 240 medalojn inkl. 76 orajn, 80 arghentajn
kaj
84 kuprajn. La Harbin-a delegacio kiel gastiganto okupis
la
unuan lokon per 37 oraj medaloj (totale 75 medaloj) kaj
1455
poentoj. La Changchun-a kaj armea delegacioj okupis
respektive
la 2-an kaj 3-an lokojn.
|