|
En
aprilo de 2002 la China Teatra Instituto komencis
regulan
ekzamenon por akcepti novajn studentojn kaj pli ol 2200
lernantoj
sin anoncis al ghi. La sukcesintoj en la ekzameno pri la
fundamenta
kapablo de teatro devis partopreni en julio en la
tutlanda
enira ekzameno pri klereco por supera lernejo. Kaj la
sukcesintoj
povas lerni en la instituto.
Pekin-opero
estas rigardata kiel ekstrakto de la tradicia kulturo
kaj
chefa teatrospeco de la instituto. 140 el la 500 novaj
studentoj
lernas pekin-operon.
Personoj
de la pekin-opera rondo opinias, ke en la pasintaj pli
ol
200 jaroj pekin-opero multe prosperis kaj ankorau
montras
grandan vivipovon en la nuna tempo dank' al tio, ke unue
pekin-opero
havas originalan fascinan belecon, kaj aliflanke
senchese
aperis eminentaj aktoroj de la opero kaj daurigantoj de
la
arto estas multe prizorgataj.
Supera
lernejo kulturas chefan forton de pekin-opero
Kulturado
de daurigantoj de pekin-opero estis diferenca pro la
diversaj
periodoj. Antau 50 jaroj kulturado de novicoj estis
plenumita
per instruado de aktoroj al dischiploj. Ekzemple la
famaj
aktoroj Mei Lanfang, Cheng Yanqiu, Xun Huisheng kaj
Shang
Xiaoyun elkutlturis multajn eminentajn aktorojn kaj
formis
sian skolon.
Post
tio la instruado de aktoro al instruatoj turnighis al
regula
lerneja instruado. En 1952 fondighis la China Teatra
Lernejo,
kies chefa tasko estis kulturi aktorojn kaj
muzikilludantojn.
Fama dramisto Tian Han funkciis kiel direktoro de la
lernejo
kaj la lernejo elkulturis Liu Changyu, Li Weikang k.a.
elstarajn
geaktorojn. Pekin-opero kun tiuj geaktoroj kiel
chefludantoj
chiam tenis kompare potencan vivipovon. En 1978, la
China
Teatra Lernejo estis alinomita la China Teatra
Instituto,
kio faris ghin la unua supera lernejo de teatra edukado.
Plejparto
de la lernantoj devenis de profesiaj teatraj lernejoj au
teatraj
trupoj de diversaj lokoj de Chinio, kaj pekin-opero
ankorau
estas la chefa lernobjekto.
En
1995 parto de la fakoj de la instituto estis licencita
por
kvalifikiteco de varbo de magistro-esploranto, kio
markis,
ke la teatra edukado de Chinio levighis al pli alta
nivelo.
En 1996 la Ministerio de Kulturo de Chinio establis en
la
instituto kurson de studento-esplorantoj por elstaraj
junaj
aktoroj.
La
supera edukado de pekin-opero de Chinio startis malfrue,
sed
ghi jam formis necesan skalon. Krom la shtatnivela China
Teatra
Instituto, funkcias en la lando ankau teatraj lernejoj
kaj
fakultatoj de iuj superaj lernejoj, kiuj faras
esploradon
pri supera edukado de teatro. Ekzemple la Instituto de
Prezenta
Arto de la Pekina Normala Universitato kaj la Pekina
Teatra
Lernejo kune aranghis kolegian teatran kurson kun
pekin-opero
kiel la chefa lernobjekto, kaj la Shanhaja Teatra
Instituto
kaj la Shanhaja Teatra Lernejo aranghis kurson de
pekin-opera
prezentado. Tio sendube malfermis pli da kanaloj por
kulturado
de altnivelaj aktoroj por pekin-opero.
Mezgradaj
teatraj lernejoj gravas por kulturado de pekin-operaj
aktoroj
En
la kultura sistemo de la chinaj pekin-operaj geaktoroj,
la
mezgradaj teatraj lernejoj ludas gravan rolon.
Diplomitoj
de tiuj lernejoj estis senchese senditaj al pekin-operaj
trupoj
de diversaj lokoj, kio vigligis kaj prosperigis la tutan
pekin-operan
rondon de Chinio.
Pekino
estas la centro de la pekin-opera arto, kaj ghia baza
teatra
edukado iras pionire en la lando. La Pekina Teatra
Lernejo
kaj la mezlernejo dependa de la China Teatra Instituto
ghenerale
reprezentas la plej altan nivelon de la mezgrada teatra
edukado
de Chinio.
Ni
ekzemplu per la Pekina Teatra Lernejo. Ghi fondighis en
1952
dank' al la iniciato de Mei Lanfang. La lernantoj
devenas
de diversaj lokoj de Chinio kaj ankau de
eksterlando.
Nun
en la lernejo lernas pli ol 600 lernantoj, kaj granda
parto
de ili lernas aktoradon de pekin-opero. Krom la bazaj
scioj
de teatro kaj ekzercado por aktorado, ili lernas ankau
la
chinan lingvon, matematikon, fremdlandan lingvon kaj
komputerikon.
Parto de diplomitoj daurigos lernadon en pli alta teatra
lernejo
kaj la ceteraj farighos chefaj aktoroj de pekin-operaj
trupoj
de diversaj lokoj de Chinio.
Preskau
chiuj provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj havas
teatrajn
lernejojn kaj lernejoj en Shanhajo, Shandong kaj Tianjin
estas
multe sukcesintaj en kulturado de talentuloj, ke iliaj
diplomitoj
ofte estis premiitaj en la tutlandaj konkursoj de
pekin-opero.
Esperdona
infana pekin-opero
Meze
de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento oni jam
atentigis,
ke por reprosperigi pekin-operon oni devas kulturi
aktorojn
deinfanece. En 1985 la Pekina Pekin-opera kaj
Kunqu-opera
Asocio iniciate fondis la Pekinan Pekin-operan kaj
Kunqu-operan
Trejnan Lernejon kaj poste fondis la Pekinan Infanan
Pekin-operan
kaj Kunqu-operan Ensemblon. Tion imitis multaj lokoj tra
la
tuta lando. La infanoj lernas chefe post la lecionaj
horoj.
Iuj elementaj lernejoj faras tian aktivadon por
popularigi
pekin-operon. Ekzemple la elementa lernejo dependa de la
Pekina
Universitato fondis pekin-operan grupon. Statistiko
raportas,
ke en Pekino trovighas pli ol 100 trejnaj lernejoj de
pekin-opero.
En
1992 la Ministerio de Kulturo de Chinio okazigis la
unuan
infanan konkurson de pekin-opero kaj kunqu-opero. Ghis
2000
tio okazis jam 4 fojojn. Krome oni okazigis ankau
tutlandan
kaj regionan konkursojn de pekin-opero, kio akcelis
prosperon
de infana pekin-opero.
|