11
minutojn post la 22-a horo de la 3-a de decembro de 2002
(lau
pekina tempo), Shanhajo sukcesis akiri la permeson gastigi
la
Mondan Ekspozicion en 2010.
La
Monda Ekspozicio estas grandioza ekspozicio aranghata de
diveresaj
landoj por montri la respektivajn socion, ekonomion,
kulturon,
sciencojn kaj teknikon. En la pli ol 150 jaroj post la Unua
Monda
Ekspozicio, la Monda Ekspozicio ludis grandan rolon por
disvastigi
novajn teknologiojn kaj novan koncepton.
Shanhajo
estas unu el la plej grandaj urboj de Chinio kaj havas
richan
sperton por arangho de granda internacia aktivado. Chen
Liangyu,
urbestro de Shanhajo, montris, ke la Monda Ekspozicio en
2010
en Shanhajo estos ekspozicio kun multaj partoprenantoj,
multaj
interkomunikighaj kanaloj kaj fortaj kulturaj
karakterizajhoj,
ke Shanhajo certe brile sukcesigos la
ekspozicion.
Venki
la rilvalojn
 "La
tono de peticio de Shanhajo por akiri permeson gastigi la
ekspozicion
estas milda," tiel diris la lokanoj. Tio konformas al
la
sobra karaktero de shanhajanoj. Moskvo de Rusio kaj Yosu de
la
Respubliko de Koreio el la 4 rivaloj estis minacaj. Ankau la
aliaj
2 rivaloj, Queretaro de Meksikio kaj Wroclaw de Pollando,
estis
fortaj.
Sed
antautage de la vochdonado en Montekarlo, kelkaj jhurnaloj
kaj
gazetoj de Shanhajo estis preparantaj ekstrajn informilojn.
La
nove fondita "Bildgazeto Waitan" decidis eldoni
ekstran
informilon el 8 koloraj paghoj. "Ni vetas, ke ni
sukcesos!"
Kun plena memfido diris la redaktoroj de la gazeto, kaj tiam
estis
la 5-a horo vespere.
Je
la momento de la publikigo de la rezulto de la vochdonado,
aperis
en Shanhajo 4 ekstraj informiloj de 4 jhurnaloj kaj
gazetoj.
Fakte
la ebleco de sukceso de Shanhajo maksimume grandighis dank'
al
la drameca antautempa retirigho de Chun Mong-Joon el
balotado
por prezidenteco de la Respubliko de Koreio. En
opini-kontrolo
de la 24-a de novembro de 2002, Chun Mong-Joon, prezidanto
de
la Korea Olimpika Komitato, kiu portis al Koreio la
mond-pokalan
piedpilkan konkurson, estis eksteratende venkita de alia
kandidato
Roh Moo-hyun de la Novjarmila Demokratia Partio per 42.2%
kontrau
46.8% da balotiloj.
"Chun
Mong-Joon volis aldoni al si poentojn por balotado por
prezidenteco
per peticio de gastigo de la Monda Ekspozicio. Sed li perdis
la
shancon por balotado de prezidenteco, do li perdis la
intereson
nepre sukcesigi en la petado por gastigi la Mondan
Ekspozicion:
Li intencas rezervi pezilojn por la venonta balotado,"
tiel
opiniis raportisto de iu novajhagentejo.
Rusio
malvenkis pro la problemo de sekureco. Ghuste kiel la
shanhaja
urbestro Chen Liangyu diris en la parolado de la 3-a de
decembro,
Shanhajo estas la plej sekura urbo de la mondo. Li promesis
garantii
la sekurecon kaj komfortecon de la vizitantoj de la
ekspozicio.
Sed en Moskvo, ankorau vualis la influo de la mortigo de 148
homoj
fare de teroristoj, kaj la familianoj de la viktimoj akuzis
la
registaron antau la vochdonado en Montekarlo. Sekureco estis
malfortajho
de Moskvo.
La
rezulto de vochdono estis 44 balotiloj kontrau 32 kaj 12. En
la
tria rondo Shajhajo jam klare superis Yosu kaj Moskvon. En
la
lasta vochdono Shajhajo facile akiris 54 el la 88 balotiloj.
Promise
de sukcesa akiro de permeso al gastigo de la Olimpiaj Ludoj
en
2008 en Pekino, Shanhajo sukcesis en balotado de la Monda
Ekspozicio
en 2010.
La
Monda Ekspozicio shanghos Shanhajon
Shanghi
la urbon kaj plibeligi la vivon per granda monda aktivado
estas
kutima maniero en regula disvolvo de la chinaj urboj. La
Azia
Sportkunveno en 1990 alportis al Pekino grandegan
shanghighon,
kaj antau la Olimpiaj Ludoj de 2008, Pekino investos sume
300
miliardojn da juanoj por konstruado. En 1999 Yunnan-provinco
gastigis
la Mondan Hortikulturan Foiron kaj la totala investo superis
18.3
miliardojn da juanoj. Tio fruigis je 10 jaroj la konstruadon
de
fundamentaj instalajhoj de la malproksima provinco en la
landlima
regiono.
Ankau
Shanhajo shanghighos pro la Monda Ekspozicio. En la 3-a de
decembro
de 2002 Chen Liangyu refoje konfirmis en Montekarlo, ke
Shanhajo
rekte investos pli ol 3 miliardojn da usonaj dolaroj por
multe
shanghi la investan medion de publika trafikado, turismaj
instalajhoj
k.a. La urbestro, kiu jhus eniris en la Politikan Buroon de
la
Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio, diris:
"La
koncerna investo estos 5-10 obloj de la rekta investo. En
tio
estas granda komerca shanco kaj labordono al multe da homoj.
Talentuloj
de chiuj tavoloj akiros shancon kaj spacon el
tio."
Saghaj
shanhajanoj jam komencis pririgardi sian monujon de 2010:
Antauvidante
70 milionojn da vizitantoj al la ekspozicio, oni jam
elkalkulis,
ke la rekta enspezo de la eniraj biletoj, manghado kaj
turismaj
memorajhoj por la ekspozicio estos 9.11 miliardoj da juanoj.
En
6 monatoj dum la ekspozicio la hoteloj enspezos chiutage 100
milionojn
da juanoj. Oficistoj optimisme taksis, ke la Monda
Ekspozicio
donos laboron al dekoj da miloj da homoj. La Monda
Ekspozicio
en 2000 en Hanovro de Germanio donis laboron al 30 mil
homoj.
Rekta
enspezo estas reala, sed tio shajne ne estos la plej grava
por
Shanhajo. Shanhajo shatas alian nomon de la Monda
Ekspozicio:
Olimpiaj Ludoj de Ekonomio. Shanhajo akcentas ghian rolon en
pli
longa tempo: akceli la procezon de modernigho kaj
internaciigho
de tiu urbo kaj doni movoforton al la Delto de Yangzi-rivero
kaj
la tuta Chinio.
Multaj
jhurnaloj shatas citi la materialon: Post la Monda
Ekspozicio
en 1970 en Osaka de Japanio formighis la kansaja ekonomia
zono,
kio alportis ekonomian prosperon dum la sekvantaj 10 jaroj.
Iu
cifero estas multe rakontata: Unufoja Monda Ekspozicio
kreskigas
la totalan enlandan produktokvanton je 0.3%. Tio pli
ekscitis
Shanhajon por la Monda Ekspozicio.
Klare
videbla estos la stimulo de la Monda Ekspozicio al la urboj
de
la Delto de Yangzi-rivero. 35% de la 70 milionoj da
vizitantoj
turismos al Hangzhou, Wŭi k.a. pitoreskejoj. Pro tio
urbanoj
de Hangzhou diris, ke la plej grava afero por ilia urbo
estas
helpi Shanhajon sukcesigi la peton gastigi la Mondan
Ekspozicion.
Shanhajo
estas brava en marsho al la mondnivela urbo. Chu sukcesi au
ne,
tiu marsho estas nehaltigebla kiel la torento en
Huangpu-rivero.
Komence de 2002 Shanhajo publikigis planon de sinteza
disvolvado
de ambau bordoj de Huangpu-rivero. Nun la Monda Ekspozicio
farighis
motoro de la plano: En la venontaj dek jaroj au pli longa
tempo,
ambau bordoj plenaj de senordaj staplejoj, kajoj kaj
fabrikoj
farighos lokoj montrantaj la aspekton de la granda moderna
urbo
Shanhajo.
La
Monda Ekspozicio havos sian lokon sur ambau bordoj inter la
pontoj
Nanpu kaj Lupu. La ovala areo okupas 6.53 kvadratajn
kilometrojn.
En 2010 tie estos la plej prospera centra regiono de
Shanhajo.
|