|
Virina
filmo "Shajnigi sin nesentanta" estas reghisorita de
s-ino
Peng Xiaolian, kvinageneracia reghisoro. Zhou Wenqian,
rolulino
de la heroino A-Xia en la filmo, akiris la Aktorinan Premion
en
la filma festivalo de Nantes, Francio. La filmo estis atentata
de
la jughkomitato pro tio, ke ghi estis farita de virino kaj
temanta
pri la konfuzigho de la chinaj virinoj.
Temo
pri
virino
Patro
de knabino A-Xia enamighis al alia virino kaj shia patrino
loghis
kune kun shi en la hejmo de la avino. Sed la loghejo de la
avino
estas malvasta kaj ili devis trovi alian loghejon. Por ke la
filino
havu veran hejmon, la patrino de A-Xia reedzinighis al avara
s-ro
Li. Sed fine shi refoje eksedzighis. Poste la amatino de la
patro
migris eksterlanden kaj li volis restarigi la geedzecon.
Firmvola
A-Xia admonis la patrinon, ke shi ne reedzinighu al la egoisma
patro.
Venkinte diversajn malfacilojn, la patrino kaj filino trovis
loghejon
kaj komencis novan vivon.
La
filmo estis scenarigita lau premiita artikolo de
mezlernejanino,
sub la titolo "En la agho de dekkelke da jaroj". La
adaptinto
eksplikis la virinan problemon de la nuna socio lau la
vidpunkto
de mezlernejanino A-Xia kaj priskribis la konflikton kaj
konfuzighon
de virinoj de tri generacioj en la problemoj de vivo, edzeco
kaj
amo. La avino en la filmo estas maljuna kaj forte influita de
antaudestinismo,
tial shi forte malaprobis eksedzighon de la filino. La patrino
en
la filmo estas virino vivanta en shanghigho de la socio kaj
intencis
oponi, sed retirighis pro malfacilo. Fronte al la peza premo
de
la familio kaj socio, shi montris senpovecon, sed fine shi
sukcesis
fari sin memstara. A-Xia reprezentas la kreskantan generacion
de
junaj virinoj kaj estas matura, memfida kaj firmvola. Shi
havas
la kuraghon renversi malnovan ideologion kaj apartenas al la
novnaskita
generacio kuragha defii la sorton. La tri virinoj devenas de
la
sama sango, sed draste diferencas unu de alia.
Sen
heroo
En
la filmo ne estas heroo, sed nur virinaj roloj. La akcesora
rolo
Li estas pitanima egoisto. La patrino en la filmo ne estas lia
unua
edzino. Komplikaj estas la kialoj de lia refoja eksedzigho,
sed
lia avareco estas la chefa kialo, pro kio la patrino de A-Xia
rompis
kun li. Ilia edzeco estas epizodo en la filmo, sed la tri
virinaj
roloj havas simbolan signifon. La aktoro por la patro de A-Xia
ludis
en la filmo nur 5 minutojn, sed A-Xia kaj shia patrino aperas
de
la komenco ghis la fino de la filmo.
Reghisorino
En
la 20-30-aj jaroj de la pasinta jarcento virina temo estis
multe
atentata de filmaj reghisoroj. Ili simpatiis kun la malfelicha
situacio
de la virinoj kaj apelaciis per filmoj, ke la socio prizorgu
kaj
protektu la virinojn. Ekzemple la filmo "Nova
virino"
estas reprezentanto de la virinaj filmoj de tiu tempo. De la
50-aj
ghis la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la chinaj virinoj
estis
la homgrupo, kiu plej okulfrape shanghis sian socian pozicion.
La
filmoj chefe montris la spiritan fizionomion dotitan de la
epoko.
Tion eksplikis la filmo "Rugha Virina Tachmento"
reghisorita
de Xie Jin. En la postaj 80-aj jaroj junaj kvinageneraciaj
reghisoroj
kaj multaj maljunaj artistoj verkis multajn eminentajn
virinajn
filmojn, ekzemple "Judou" kaj "Rughaj
lanternoj"
de Zhang Yimou kaj "Chuntao" de Ling Zifeng. Sed
chiuj
estis verkitaj kaj reghisoritaj de viroj, kiuj observas la
virinojn
el la starpunkto de viroj. En la lastaj jaroj aktivadis kelkaj
eminentaj
reghisorinoj. Ili eksplikis sian konon pri la chinaj virinoj
per
siaj propraj percepto, intuicio kaj delikata esprimmaniero,
enkorpigante
personan estetikan inklinon.
Peng
Xiaolian, reghisorino de la filmo "Shajnigi sin
nesentanta",
estas kuragha filma reghisorino en esplorado pri virinaj
filmoj,
kaj ankau unika filma reghisorino en verkado surbaze de
materialoj
pri virinoj. "Shajnigi sin nesentanta" estas virina
filmo,
en kiu shi eksplikas la modernan vivon el la vidpunkto de
virino
de nova epoko kaj enkorpigas feminisman koloron.
Peng
Xiaolian diplomighis el la reghisora fakultato de la Pekina
Filma
Instituto en 1982. En 1989-1994 shi studis en la Filma
Instituto
de la Novjorka Universitato de Usono kaj filmis multajn
shatatajn
filmojn, kaj la karakterizajho de shia reghisorado sufiche
montrighis
en virinaj kaj infanaj filmoj. En 1986 la filmo "Mi kaj
miaj
samklasanoj" reghisorita de shi akiris la premion por
"Plej
Bona Infana Filmo" de la Sepa Orkoka Premiado de Chinio.
En
1987 shia filmo "Rakonto de virinoj" akiris la
jughantaran
premion de la 12-a Franca Internacia Festivalo de Virinaj
Filmoj
kaj la premion por "Plej Bona Filmo" jughata de
rigardantoj
de la Havaja Internacia Filma Festivalo.
|