|
Imperiestro Wanli* de
Ming-dinastio£¨1368-1644£©,
kiu regis de 1573 ghis 1620, komencis la konstruadon de sia
propra
tombo, kiam li estis 22-jara. La laboro dauris ses jarojn kaj
kostis
ok milionojn da taeloj da arghento. La imperiestro donis
festenon
en sia propra cherkejo por soleni la finkonstruon, kaj post
tridek
jaroj li estis enterigita tie en pompaj ceremonioj.
La
tombo de imperiestro Wanli estis prifosita en 1958 kaj ekde
tiam
estas malferma al la publiko kiel subtera muzeo.
Dingling
estas unu el la 13 imperiestraj tomboj de Ming-dinastio kaj
situas
proksimume 50 kilometrojn nord-okcidente de la urbocentro de
Pekino.
Ili havas la popularan nomon Ming-Mauzoleoj au la Dek Tri
Mauzoleoj.
La tomboj dise kushas en baseno kun areo de chirkau 40
kvadrataj
kilometroj. La tutan valon shirmas monteghoj che la oriento,
okcidento
kaj nordo, dum pasejo che la sudo havas la formon de
klarionbusho.
Al
la
Ming-Mauzoleoj kondukas speciala shtonpavimita vojo longa je
sep
kilometroj. Ghi komencighas per tre impona arkajho el
skulptita
blanka marmoro starigita en 1540, vere rara relikvo de Ming-
kaj
Qing-dinastiaj shtonskulptoj. Proksime staras shtontabulo kun
anonco,
ke enirontoj dechevalighu kaj piediru. Al ordinaraj popolanoj
estis
malpermesite iri preter la arkajhon, kaj malobeinton oni punis
ech
per mortigo. La vojo antauen estas garnita de gigantaj
shtonstatuoj,
el kiuj estas 24 statuoj de leonoj, kameloj, elefantoj,
chevaloj
kaj mitaj bestoj kaj 12 statuoj de generaloj kaj ministroj.
Chiu
estis skulptita el unuopa roko.
Dingling
konsistas el surteraj konstruajhoj, kies granda parto jam
ruinighis,
kaj la subtera palaco. Svelta turo el skulptita shtono, nomata
Animo-Turo,
entenas grandan shtonshildon surskribitan per la postmorta
titolo**
de imperiestro Wanli. Tuj malantaue estas la tomba teramaso,
230
metrojn largha en la diametro, plantita per malghojaj pinoj
kaj
chirkauita de masiva brikmuro sepcent metrojn longa kun dentaj
parapetoj.
Chi tiu teramaso nomighas Valorega Citadelo. Sub ghi estas la
mamuta
tomba chambro, la Subtera Palaco, por teni la korpon de la
imperiestro
post lia morto.
Antau
1956 preskau nenion oni sciis pri ghia strukturo. Kvankam
kelkaj
trairejoj kondukis al la subtera palaco, ili chiuj estis
fermitaj
kaj kovritaj per tero kaj shtono. Multaj esploradoj faritaj de
arkeologoj
fine vershis lumon sur la tombon. Estas malfacile imagi kiel
la
chefa enirejo estis trovita kaj malfermita sen detruo al ech
unu
konstrushtono de la chambro.
Malsuprenirinte
shtonshtuparon ghis 27 metrojn sub la surfaco, oni alvenas al
la
chefa enirejo de la subtera palaco. Tie estas riche skulptita
portalo
kun duklapa pordego el marmoro. Chiu klapego, hakita kaj
skulptita
el unuopa plato da blanka marmoro, pezas kvar tunojn kun
alteco
de 3.3 metroj kaj largheco de 1.7 metroj. La masiva pordego
estis
inghenie fermita je la enterigado per "memaga
shtono"
malantau chiu pordoklapo. La fermado de la pordego automate
faligis
la shtonon en kavon ghuste sub elstarajho che la malantauo de
chiu
pordoklapo, kio malebligis pluan malfermon de ghi.
La
subtera
palaco konstruighis entute el shtono, kun arkforma plafono sen
kolonoj
au traboj. Estas tri chambroj en vico: la Antauchambro, la
Ofera
Chambro kun aldonaj salonoj ambauflanke kaj la Enteriga
Chambro
mem. La Antauchambro estas senmebla.
La
Ofera
Chambro, 32 metrojn longa kaj ses metrojn largha, havas en la
malantauo
la trian pordegon, kiu kondukas al la Enteriga Chambro. En la
antauo
de tiu chambro estas tri tronoj el blanka marmoro. La meza
trono
kun la dorso kaj flankoj kun altreliefe skulptitaj drakoj
estis
por la imperiestro, kiu post la morto estis flankita de du
imperiestrinoj
sur tronoj kun skulptitaj feniksoj. Fronte al chiu trono estas
kompleto
da kvin altajhoj kaj largha blua-blanka porcelana poto kun
oleo
kaj mecho, kiu supozeble brulus kaj eligus "eternan
lumon".
Mezvoje de la flankmuroj estas simplaj arkformaj pordoj, kiuj
kondukas
al la flankchambroj. Tiuj chi entenas shtonkushejojn altajn je
40
centimetroj, evidente por loki cherkojn. Che la fino de la
aldonaj
salonoj estas shtonpordoj, ankau kun "memagaj
shtonoj",
preter kiuj estas volba koridoro kondukanta nenien, char la
pordoj
estis blokitaj. Chinaj arkeologoj kredas, ke tiuj
"malantauaj
pordoj" estis destinitaj por la enterigo de la du
imperiestrinoj,
se ili estus mortintaj post la imperiestro, kies restajhon oni
ne
devus gheni. Fakte ambau imperiestrinoj mortis antau
imperiestro
Wanli kaj iliaj cherkoj lokighis apud la lia.
La
tri
rughlakitaj cherkoj kushas unu apud la aliaj sur
shtonplatajhoj
en la Enteriga Chambro, la plej granda kaj chefa parto de la
tombo.
La cherko de la imperiestro estas en la mezo kun la Unua
Imperiestrino
che lia maldekstro kaj la Dua Imperiestrino che lia dekstro.
Efektive
trovighas ses cherkoj, char chiu el la tri kadavroj okupas du,
unu
interne de la alia. En la mallarghaj spacoj inter la tri
cherkokompletoj
estas du paroj da vazoj kaj tri kestoj, kiuj origine entenis
lignan
imperiestran sigelon kaj lignajn tabulojn, sur kiuj estis
registrita
la prezento de postmorta titolo al la imperiestro. Estis ankau
fera
kasko ornamita per oro kaj juveloj, kompleto da kiraso, glavo,
pafarko
kaj ferpintaj sagoj.
Maldekstre
kaj dekstre de la cherkoj estas 23 kestoj, en kiuj kushis
lignaj
statuetoj, virinaj kapvestoj ornamitaj per oraj feniksoj kaj
juveloj,
lignaj sigeloj kun postmortaj titoloj de la imperiestrinoj,
jadaj
zonoj, jadpendajhoj sur fadenoj, roboj, shuoj kaj kompleto da
oraj
manghbastonetoj, kuleroj, tasoj kaj lavpelvoj. Ankau sur la
platajho
estis lignaj modeloj de portoseghoj, kaleshoj, lancoj,
pafarkoj
kaj sagoj, flagstangoj kun silkaj standardoj kaj diversaj
aliaj
objektoj uzataj en imperiaj procesioj.
Kiam
oni malfermis la cherkon de la imperiestro, vidighis nur silka
mortotuko,
jada taso kaj jada pelvo kun ora kovrilo. Zorgema formovo de
tuko
malkashis pliajn trezorojn, inter kiuj estis imperiestra
krono.
Ghi estas el la plej rafinita ormasharo, kufoforma, alta che
la
nuko kun du "flugiloj" elstarantaj kaj ornamita
dorse
per du volvighantaj drakoj ludantaj kun flamanta perlo. Tiu
chi
estas la nura imperiestra krono ghis nun elfosita en
Chinio.
El
imperiestro Wanli la nuraj restajhoj estis haroj kaj ostoj. Li
portis
barbon kaj liaj longaj haroj formis hartuberon sur la supro de
la
kapo fiksitan per longaj oraj pingloj. La
"drako-robo"
kun longaj larghaj manikoj, en kiu li estis enterigita, ne
tiel
bone konservighis kiel alia simila metita en la cherkon.
Rulajhoj
da silko, portantaj la daton kaj la nomojn de la lokoj de
fabrikado,
la teksistoj kaj kontrol-oficistoj, formas liajn litajhojn.
Chio
havas brile luksajn desegnojn, grandparte teksitajn per
orfadenoj.
La cherkoj de la du imperiestrinoj entenis feniksokronetojn
kaj
aliajn kapvestojn, bronzajn spegulojn kaj orajn skatolojn kun
kosmetikajhoj
kaj tualetajhoj. La kronetojn ili portis dum grandaj
ceremonioj.
Chiu "feniksokroneto", ankau farita el rafinita
ormasharo
kaj ornamita per drakoj kaj feniksoj, estas inkrustita per pli
ol
cent gemoj kaj kvin mil perloj.
La
plejparto
el la tri mil relikvoj estas nun elmontrata al la publiko en
la
ekspoziciejoj de la Muzeo Dingling. Milionoj da vizitantoj el
Chinio
kaj eksterlando vidis chi tiujn imperiestrajn trezorojn ekde
la
malfermo de la Muzeo en 1959.
* Wanli (1563-1620):
imperiestro
de Ming-dinastio. Li shatis konstruigi palacojn, mauzoleon k.a.
--------anstatau
zorgi la shtatajn aferojn.
** Postmorta titolo: honora titolo donita al mortinta
imperiestro
au altrangulo en la antikva feuda ----------Chinio.
|