|
Esperanto
estas mirinda lingvo. Dank' al ghi, mi havas mirindan
vivon.
 En
la lasta marto mi grimpis Himalajon ghis la alteco de
4000
metroj dum la Himalaja Esperanto-Renkontigho. Dum la 1-a
Mongola
Kongreso de Esperanto okazinta en julio 2002, chevalido
estis
donacita al mi. Post UK en Fortalezo mi vojaghis al
akvofalo
Iguacu. En la 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo mi
prezidis
kiel prezidanto de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado
(KAEM).
En
la lasta majo aperis mia kvina Esperanto-libro
"Raporto
el Japanio 5", temanta pri diversaj aferoj
okazintaj
en la jaro 2001 en Japanio. En tiu chi majo mi volas
aperigi
mian sesan libron de la serio. Dank' al Esperanto nun mi
estas
verkisto. En oktobro europaj amikoj helpis min kolekti
chiujn
96 specojn de euro-moneroj. Kalendaro pri la moneroj
estas
tre bele farita kaj bonvenigita.
Tiamaniere,
dank' al Esperanto, novaj kaj mirindaj mondoj sinsekve
aperas
antau mi, tamen nur malmultaj homoj spertas tiun
mirindajhon.
Estas nia misio disvastigi Esperanton en la mondo kaj
por
tio mi volas vian plian kunlaboron. Ni kune laboru por
nia
brila estonteco!
(Hori
Yasuo)
|