|
Kvankam antau la 17-a jc a.K. en
Chinio
estis ghermo de religio, t.e. kulto de totemo, tamen nur
komence
de la unua jarcento en Chinio aperis religio en la vera senco.
La
tri gravaj religioj de la mondo, t.e. budhismo, kristanismo
kaj
islamismo, enkondukighis en Chinion en malsamaj tempoj, dum
taoismo
estis unuigho de diversaj doktrinoj en la antikva Chinio kaj
absorbis
filozofian penson de Laozi kaj Zhuangzi, kaj ghi nature
originis
de la china kulturo. La supre menciitaj kvar religioj havis
chiun
sian prosperon kaj kune formis la religian historion de
Chinio.
Totemo
kaj supersticho
Antau
Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.) la chinoj estis tre
superstichaj
kaj tiam furoris sorchado kaj sorchistoj estis tre potencaj en
la
lando. La homoj timis venton, pluvon, tondron fulmon kaj
aliajn
naturajn fenomenojn, char mankis al ili fundamenta scio pri la
naturo.
Ili havis grandan malfacilon en batalo kontrau la naturo, tial
ili
nature deziris helpon de dioj en solvo de la
malfacilo.
Antau
Shang-dinastio (komence de la 17-a jarcento a.K. --ch.11-a
jarcento
a.K.) oni kultis totemon. Oni ekkultis totemon jam en la klana
socio.
Tio ja estis la plej frua dio. Siatempe ili kredis, ke iliaj
prapatroj
devenis de totemo.
En
Chinio estis multe da totemoj, kiaj drako kaj
fenikso.
Komence
de Shang-dinastio ghenerale oni kultis siajn prapatrojn,
chiufoje
oferante al ili 300 bovojn, tamen ili devis kulti totemon kiel
sian
unuan prapatron kaj poste la prapatrojn N¨¹wa kaj
Fŭi.
En
Shang-dinastio oni kredis, ke sur la chielo estas la plej alta
dio,
kiu povas gvidi aliajn diojn kaj homojn, dum la regho estas
lia
delegito en la homa mondo, pro tio la regho havas pli grandan
autoritaton.
Tiam oni opiniis, ke iuj dioj estas bonaj kaj aliaj
malbonaj.
En
la antikva Chinio ofte okazis inundo kaj plej timiga estis la
Flava
Rivero. En la kulto oni devis oferi knabinojn al la rivera
dio.
Pro tio en la antikveco la kultado estis terura afero, char
oni
devis oferi la homan vivon, inkl. de reghidino.
En
la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) aperis kulto al
feoj
kaj chiuj reghoj volis serchi eliksiron por farighi feoj
eterne
junaj.
Antau
la Orienta Han-dinastio (25-220) en Chinio ne estis religio,
tamen
estis supersticho.
Budhismo
Budhismo
enkondukighis en Chinion komence de la Orienta
Han-dinastio.
Ghi,
kreita de Gotamo, reghido en la antikva Hindio, estas unu el
la
tri chefaj religioj de la mondo. Liaj dischiploj nomis lin
Shakjamunio.
Imperiestro
de la Orienta Han-dinastio sendis peti hindan bonzon por
prediki
en Chinio. Hindaj bonzoj, portante sutrojn kaj bildon de
Shakjamunio
per blanka chevalo, venis en Luoyang, tiaman chefurbon de
Chinio,
kaj helpate de la kortego, konstruigis Templon Baima (Baima
signifas
blankan chevalon en la china lingvo). Ghi estas la unua
budhisma
templo en Chinio.
Budhismo
proponas asketismon kaj vegetarismon kaj la bonzoj ne
edzighas.
Ili volas intershanghi abnegacion de la nuna vivo kontrau ghuo
post
sia metempsikozo.
 Post
220 p.K. en la china socio katastrofis militoj kaj la popolo
vivis
tre mizere kaj multe da homoj deziris shanghi la nunan
malfelichon
kontrau felicho post sia metempsikozo kaj tial potencighis
budhismo.
Tiam la regantoj energie trumpetis pri budhismo. Budhismo
havas
doktrinojn pri metempsikozo kaj karmo kaj asertas, ke chiuj
povas
budhighi. Post naskigho de chan-sekto ghi opinias, ke
kompreninte,
oni povas budhighi. La budhisma teorio estas favora al regado
de
imperiestroj, kiuj opiniis, ke se chiuj popolanoj konvertighas
al
budhismo, la socio farighos eterne paca kaj la politika regado
estos
stabila.
En
la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589) chiuj regantoj pledis
por
budhismo, kiu do prosperighis tiutempe. Iuj suverenoj prenis
ghin
kiel shtatan religion. Tiam sole en Nankino estis 480
budhismaj
temploj kun pli ol cent mil bonzoj kaj bonzinoj. Iuj temploj
estis
grandiozaj kiel reghpalaco.
En
la Norda Wei-dinastio (386-534) oni dedichis grandan energion
al
budhismaj aferoj. Tiam oni faris budhan statuon el 50 tunoj da
kupro
kaj 300 kilogramoj da oro. Oni konsumis 23 jarojn kaj grandajn
materialojn
por elhaki shtonan kavernaron Longmen en Luoyang kaj chizi
shtonan
budhon. La Norda Wei-dinastio konstruis 30 mil budhismajn
templojn,
kie vivis 2 milionoj da gebonzoj.
De
tiam budhismo prosperis en chiuj lokoj de Chinio. Poste ghi
splitighis
en du sektojn. Ghi prosperis longatempe en Chinio kaj multe da
chinoj
kredis je ghi. Ech hodiau budhistoj daure konstruis templojn
kaj
faris budhajn statuojn. Preskau duono de la chinaj
pitoreskejoj
havas rilaton kun budhismo.
Taoismo
Budhismo,
taoismo kaj konfuceanismo havas profundan influon sur la china
kulturo
kaj estas rigardataj kiel tradicia ideologio de la china
popolo.
Taoismo estas unuigho de diversaj superstichoj en Chinio. Ghi
naskighis
en ch. 200 p.K. fine de la Orienta Han-dinastio.
Taoismo
originis en Chinio. Ghi unuigis la totemojn, diojn, prapatrojn
kaj
naturan kultadon.
Ghi
prenas Laozi kiel sian kreinton, tamen la majstroverko de
Laozi
ne havas enhavon de supersticho. La filozofiaj pensoj de Laozi
kaj
Zhuangzi estas konsistiga parto de taoismo, tamen ili aperis
pli
frue ol taoismo kaj sekve ne apartenas al religia
kategorio.
La
vera kreinto de taoismo estas Zhang Daoling fine de la Orienta
Han-dinastio.
En
la historia periodo Tri Regnoj (220-280) aperis religio
"Kvin
dou da rizo" (dou estas mezurunuo por
greno,
kiu egalas 10 litrojn). Por kuraci malsanon oni devis pagi
kvin
dou da rizo. Ghi estas brancho de taoismo, tamen dekadencis
poste.
Multaj
reviziis la doktrinon de taoismo kaj bonordigis antikvajn
receptojn
vivlongigajn. Ech hodiau iuj kredas je taoisma vivlongigo per
memkulturado.
Char pli kaj pli multe da homoj ne kredas vivlongigajn
receptojn,
tial taoistoj ne estas tiel grandnombraj kiel
budhistoj.
Nun
en suda Chinio taoismaj temploj estas pli multaj ol en norda
Chinio.
Islamismo
Islamismo
originis de Arabio. Ghi enkondukighis en Chinion en
Tang-dinastio
(618-907). Komence ghi estis predikata en nordokcidenta Chinio
kaj
poste en Yunnan kaj pli poste en aliaj lokoj de Chinio. Char
unue
ghi popularighis inter la huj-nacianoj, tial en Chinio ghi
havas
alinomon huj-religio. Kun senchesa translokigho de hujoj
islamismo
popularighis ankau en la sudo kaj nordo de Chinio.
Kristanismo
En
Tang-dinastio kristanismo nomighis jing-religio. Nun en Xi'an
ankorau
konservighas shtona steleo, kiu konigas, ke jing-religio estas
kristanismo
enkondukita de aliaj landoj en Chinion.
En
1600, kiam Chinio estis regata de Ming-dinastio, itala
misiisto
Matteo Ricci venis en Chinion por prediki kristanismon.
Komence
li predikis en Guangdong kaj poste en Nankino.
Por
predikado li amikighis al multaj chinoj kaj kune kun ili
tradukis
gravajn okcidentajn verkojn matematikajn kaj filozofiajn, tial
la
okcidentaj sciencoj enkondukighis kun religio en
Chinion.
Post
la Opia Milito en 1840 kristanismo rapide popularighis en
Chinio.
Tiam eksterlandaj misiistoj konstruigis preghejojn en Chinio.
Char
tie okazis iuj filantropiaj aktivadoj, tial multe da
malrichuloj
kredis je ghi kaj dank' al tio ghi popularighis en Chinio. Nun
ghi
havas multe da organizoj en Chinio.
Lamaismo
En
Tang-dinastio budhismo enkondukighis en Tibeton tra Himalajo
kaj
miksighis kun nigra religio, loka religio en Tibeto, kaj
farighis
rugha sekto, de kiu naskighis flava sekto iom
poste.
La
flava sekto de budhismo estis kreita de Congkapa en la
komencaj
jaroj de Ming-dinastio (1368-1644). Li havis tri chefajn
dischiplojn,
t.e. Dalai, Benchen kaj Zhebu Zundanba.
Dalai
regis en la Antaua Tibeto (regiono proksima al internaj lokoj
de
Chinio), Benchen en la Posta Tibeto (proksime al Himalajo) kaj
Zhebu
Zundanba sur la Mongola Altebenajho. La bonzo de la flava
sekto
nomighas lamao, tial la flava sekto nomighas ankau lamaismo.
Lamaoj
kredas je budhismo.
Lau
la rugha sekto la bonzoj povis edzighi, sed tiuj de la flava
sekto
ne. Post Ming-dinastio la rugha sekto pli kaj pli kadukighis,
dum
la flava sekto prosperighis.
Lamaismo
estas kombinajho de registaro kaj religio. Ghi gvidis
religion,
registaron, armeon kaj jughejojn.
En
Tibeto multaj knaboj, atinginte difinitan aghon, devas servi
en
lamaejo, samkiel knaboj devas viziti lernejon. Tial se en iu
familio
estas du knaboj, unu el ili devas servi en lamaejo. Se tiu
familio
havas tri knabojn, do du el ili devas servi en lamaejo. Estas
malpermesite
por lamaoj edzighi, tial la tibetanoj produktighas malmulte.
Kaj
krom tio la naturaj kondichoj en Tibeto estas malbonaj, tial
la
loghateco estas maldensa.
En
nordokcidenta Chinio estas blanka sekto kaj bunta sekto. Ili
ambau
estas branchoj de lamaismo, iom diferencaj de la flava
sekto.
|