|
Nyingchi
estas nomata "Yangzi-delto en Tibeto". La loko
ghuas
renomon pro la plej profunda kanjono de la mondo, la
rekta
stratumo kun plej granda alto, tre richa flauro kaj
multaj
sovaghaj bestoj. Tie la montoj estas altaj kaj riveroj
longaj.
Krome la loko estas malofte vizitata de homoj kaj la
natura
fizionomio estas bone konservata. Pro tio ghi estas unu
el
la plej puraj terenoj de la mondo.
En
Nyingchi oni vivas tute lau tradicio kaj religia
kutimo.
Pashtista
Festo estas la plej karakteriza festo de Nyingchi, kiu
povas
plene speguli la vivmanieron de la tibeta popolo. Ghi
estas
tradicia popola festo okazanta en vilaghoj de
subgubernio
Jindong de Lanĝian-gubernio de Nyingchi. La festo
okazas
de la 22-a de la naua monato lau la tibeta kalendaro kaj
dauras
tri tagojn. Tibet-nacianoj de la loko pasigas tiujn
tagojn
en kantado, dancado kaj festeno.
Kial
la pashtistoj elektis tiun daton por la festo? Oni
klarigis,
ke tion decidas la religio, la klimato kaj ankau la
bezono
de la pashtistoj, ke ili volas ripozi kelkajn tagojn
post
penema laborado.
En
tiu dato estas ankau religia festo, festo de Dia Vizito.
Vetero
de la naua monato estas tre bona, la pejzagho bela, kaj
vegetaloj
donas fruktojn kaj gregoj grasighas rapide. Tiutempe
rikoltado
estas finita, kaj la pashtistoj revenas hejmen kun
grasighintaj
gregoj kaj butero. Jindong estas agrikultura regiono,
sed
brutobredado konsistigas gravan parton de la ekonomio.
La
grasaj someraj pashtejoj distancas malproksime de la
loghejoj,
kaj la proksimajn pashtejojn oni rezervas por vintra
pashtado.
En somero la viroj nomadas malproksime kaj revenas
hejmen
en autuno.
Chiuj
vilaghoj de Jindong festas tiun feston, kiu estas plej
origina
kaj plej distingigha en Laiyi-vilagho.
En
la unua tago de la festo la pashtistoj faras kulton al
dio,
sportajn konkursojn kaj amuzadon.
Matene
la viroj revenintaj de pashtado vestighas per festa
kostumo.
Ili portas bovledan chapon, ponchforman veshton el felo
de
bovido, nigran pantalonon el dika drapo kaj alttibingajn
botojn
el bovledo. Ili portas sur la maldekstra pojno ledan
braceleton
ornamitan per konkoj kaj sur la dekstra shultro ledan
sakon
de furagho por bovoj. Dekstre de la sako pendas
shtonjhetan
rimenon plektitan el poefaga lano. Kondukante bele
ornamitajn
poefagojn, ili kolektighas che la enirejo de la vilagho
por
iri al la pashtejo por prepari kultadon al mamono. La
junulinoj
portas belajn vestojn kaj venas al la enirejo
kunportante
sekalan vinon por adiaui la pashtistojn atentigante, ke
ili
pie kultu la dion. Post tio la pashtistoj rajdas sur la
poefagoj
por iri al la kultejo. Revenvoje ili havas
piknikon.
Kiam
ili revenas, la mastrinoj kaj fraulinoj kantante
prezentas
al ili vinon kaj lamaoj recitas sutrojn. Oni faras
multajn
oferajhojn por la tera dio.
Post
tio estas poefaga konkurso. Oni starigas stangon 10
metrojn
altan kaj pendigas sur ghi poefagajn vostojn farbitajn
je
diversaj koloroj. Post poefaga konkurso kaj kultado al
dio,
la vilaghanoj ghuas piknikon.
Posttagmeze
la vilaghanoj kolektighas por auskulti deklamon de
pashtistoj.
Tio estas unu el la literaturaj specoj de Tibet-nacio
prikantanta
la belajn pejzaghojn, personojn kaj morojn de la
hejmloko.
Post tio la viroj kaj virinoj dancas en du grupoj chiu
en
duona cirklo.
En
la sekvanta tago oni refoje kolektighas kaj respektata
grandaghulo
sidas en la mezo. Ambauflanke lauvice sidas la
vilaghanoj
lau la agho kaj reputacio. Kiam la pashtistoj sidighas,
oni
komencas trinki vinon, lakton kaj jahurton kaj manghas
freshan
laktofechon kaj aliajn frandajhojn kun originala gusto
de
pashta regiono, kaj samtempe interbabilas pri la
familio,
metio kaj diversaj interesajhoj. Festo estas la plej
bona
tempo por la homoj reciproki saluton, montri amikecon,
solvi
miskomprenon kaj intensigi kolektivismon. Tiun shancon
neniu
volas preterlasi.
Respektataj
grandaghuloj kaj gastoj prezentas hadaon (silka rubando
uzata
kiel donaco por saluto, bondeziro au gratulo) al la
pashtistoj,
laudas ilian peneman pashtadon de kelkaj monatoj kaj
deziras
al ili bonan sanon kaj prosperighon de iliaj gregoj. La
pashtistoj
prezentas al ili rozarion da laktofechaj buletoj,
pendigante
ghin sur ilia kolo por esprimi dankon. Nokte oni faras
bivakon,
kantas kaj dancas ghis tagigho.
En
la tria tago dauras la amuzado.
En
chiu pashtista festo la gajaj pashtistoj kantas por
esprimi
varman amon al la vivo kaj esperon al bela estonteco.
|