|
En
Chinio malmultaj homoj ne konas la blindan popolmuzikan
majstron
A-Bing. Lia komponajho "Plenluno en Erquan-fonto"
por
solludo de dukorda muzikilo erhu famigis lin ne nur en
Chinio,
sed ankau en eksterlando. Oni povas diri, ke li estas malofte
vidata
nacia popola muzikisto de Chinio en la muzika historio de
Chinio,
kiu famighis tra la mondo.
Preskau
pereinta komponajho
Somere
de 1950 specialistoj de muzika historio de Chinio urghe
kolektis
pereontajn popolajn muzikajhojn. Du muzikaj historiografoj
venis
al Wŭi kunportante importitan magnetofonon por registri
muzikilludon
de A-Bing. Kiam la gastoj diris la celon de la vizito, li
diris:
"Dum du jaroj mi ne ludis muzikilon, mi jam fremdighis al
la
ludarto, kaj krome, mi jam ne havas uzeblan muzikilon."
Amiko
de A-Bing diris al la gastoj, ke antau 2 jaroj ratoj
mordrompis
la kordojn de lia muzikilo, kaj A-Bing opiniis, ke tio estas
puno
de Dio, kaj chesis ludi muzikilon. La gastoj tuj achetis por
li
erhu kaj bivon. Petegate A-Bing konsentis ludi por ili.
Sed
li petis tritagan ekzercadon. Post 3 tagoj revenis la du
specialistoj.
Ili registris 6 muzikopecojn luditajn de A-Bing per
erhu
kaj bivo. Unu el la muzikajhoj estis sentitola, kaj A-Bing
titolis
ghin "Plenluno en Erquan-fonto".
En
la sekvanta jaro la du specialistoj refoje venis al Wŭi, sed
A-Bing
jam forpasis. Sed liaj muzikajhoj nun ankorau cirkulas kaj
ghuas
renomon ne nur en Chinio, sed ankau en eksterlando.
Malfacilaj
travivajhoj
A-Bing
nomighis origine Hua Yanjun kaj naskighis en la 19-a de
septembro
de 1893, en Wŭi en la suda parto de Jiangsu-provinco. Lia
patro
estis taoisto lerta en ludado de chinaj muzikiloj erhu,
trikordo
kaj bivo.
Li
perdis la patrinon en la agho de 4 jaroj kaj lernis de la
patro
mizikoludon en taoisma templo. Kiam li estis 20-jara, lia
patro
forpasis pro malsano. Unu jaron post tio li suferis de okula
malsano.
Li ne havis monon por kuraci kaj blindighis en la agho de 35
jaroj.
Tiutempe intermilitis la militaristoj kaj la socio trovighis
en
malpaco. En senelirejo la abato de la templo forvendis la
templon
kaj A-Bing perdis la vivrimedojn. Li vivtenis sin per
muzikoludo
sur strato.
Li
estis tre sagha kaj lernema. En la agho de 13 jaroj li jam
povis
tre bone ludi erhu, trikordon, bivon, fluton kaj aliajn
muzikilojn.
En la agho de 16 jaroj lia ludarto estis rekonita de la
taoista
rondo de Wŭi. Li amikighis kun multaj vagantaj
popolmuzikistoj
kaj multe lernis de ili.
La
muzikilludado de A-Bing radikighis en profunda spertado de la
vivo
kaj la richa folklora vivo, kaj li povis trafe elekti
muzikopecojn
el la heredajhoj de la popola arto, adapti ilin al novaj
verkoj
firme interligitaj kun la aktuala vivo kaj bone ludi ilin. Dum
la
Kontraujapana Rezistmilito li ludis sur stratoj popolan arion
"Puno
al naciperfidulo" kaj muzikajhon prikantantan nacian
heroon
en rezisto kontrau agreso. Post la venko de la Kontraujapana
Rezistmilito
li verkis popolkantojn por kondamni la reakcian regadon de
Kuomintango.
Malmultaj
el liaj verkoj heredighis, sed jam estas sufichaj por montri
lian
altan artan nivelon. Liaj verkoj "Plenluno en
Erquan-fonto",
"Susuro de pino", "Vento en frosta
printempo"
k.a. ludataj per bivo estas tre valoraj por studi la modernan
popolan
muzikon.
La
plej fama el liaj verkoj estas "Plenluno en
Erquan-fonto".
Ghi originis de surnaa muziko de taoismo. Kiam A-Bing vagadis
sur
stratoj kaj ludis la muzikon, li senchese renovigis ghin
enmiksante
la melodiojn de aliaj lokoj. La muzikopeco ricevis la
definitivan
formon post dekkelke da jaroj.
Rememoro
al la majstro
En
la lastaj dekoj da jaroj multaj muzikistoj prilaboris la
heredajhojn
de la popola muziko, kaj la komponajho "Plenluno en
Erquan-fonto"
estis adaptita al violona koncherto, violona solludo, piana
solludo
kaj orkestra ludo. Ekde la 70-aj jaroj mondnivelaj dirigentoj
dirigentis
famajn chinajn kaj alilandajn orkestrojn en ludo de tiu
muzikopeco.
La muzikopeco famighis eksterlande, kaj oni rememoras A-Bing
per
diversaj manieroj inkluzive de faro de filmo pri lia
vivo.
Kiel
distingigha reprezentanta verko de la moderna popola muzikajho
por
muzikilo, "Plenluno en Erquan-fonto" montras la
orientan
animon de la antikva nacio pere de strukturo kun strikta
logiko
kaj profunda veo pri la homa vivo. Japana dirigento Seiji
Ozawa
tre amika al la china popolo multfoje dirigentis ludon de tiu
muzikajho.
Kiam li unuafoje auskultis tiun muzikajhon, li larmis de
ekscitigho
kaj diris: "La muziko estas tiel emocia, ke oni devas
genuighi
por auskulti ghin."
|