|
En
biblioteko de Harvard estas dokumento "Scienc-teknologia
miraklo
de Chinio -- Legend". Ekonomikistoj de Harvard opinias,
ke
krom Chinio, neniu alia disvolvighanta lando havas mondfaman
informadikan
entreprenon.
 La
Kompanio (Grupo) Legend naskighis en 1984. Antaue ghi estis
Novteknologi-disvolva
Kompanio de la Komputika Instituto sub la China Akademio de
Sciencoj.
Tiam ghi havis nur 200 mil juanojn kaj 11 teknikistojn. Post
senchesa
penado en la pasintaj 18 jaroj ghi farighis granda informadika
kompanio
(grupo) kun 9 mil oficistoj kaj jara komerca valoro de pli ol
28
miliardoj da juanoj. Antaue ghi estis malgranda agento de
alilandaj
varoj, sed nun la plej granda entrepreno de komputiloj en
Chinio.
Oni povas diri, ke en la pasintaj 18 jaroj ghi kreis miraklon
de
china entrepreno en sia disvolvigho.
En
la unuaj jaroj post sia fondigho ghi iris la vojon de komerco,
produktado
kaj teknologio. Unue ghi peris alilandajn varojn kaj poste
povis
fari certaskalan negocon kaj sekve de tio ghi posedis serion
da
fundamentaj kapabloj pri administrado pere de merkata
disvolvo,
cirkulado de varoj, administrado de financo, konstruo de
negoca
reto kaj postvenda servado, kaj surbaze de chio chi tio ghi
povis
fari certaskalan produktadon. La kombino de la produktado kun
komerco
pretigis vojon por shanghi teknikojn en monon kaj akcelis la
teknikan
kreadon. Tiamaniere la malgranda Legend ne nur postvivis la
drastan
konkurencon en la informadika merkato, sed ech atingis la
skalon
de 10 miliardoj da juanoj kaj fondis scienc-esploran grupon el
mil
personoj.
Chirkau
1995 la komputiloj produktitaj de aliaj landoj okupis grandan
parton
de la china merkato. En tiu situacio Legend deziris disvolvi
sian
superecon kaj reguligis sin por kontentigi la enlandan
merkaton.
Ghi alprenis serion da rimedoj, inkl. de grandskala mallevo de
la
prezo, garantio de la kvalito kaj bona postvenda servado.
Dank'
al sia ghusta determino de la varoj kaj tauga negoca taktiko
ghi
okupis pli kaj pli grandan parton de la merkato. En la tria
trimestro
de 1999 ghi okupis 22.9% de la komputila merkato, sed en la
dua
trimestro nur 17.3%. Oni diris, ke tiel rapida kresko estas
senprecedenca.
Poste
Legend akiris ankau rimarkindajn sukcesojn. En 1999 ghi vendis
800
mil komputilojn kaj okupis 23% de la komputila
merkato.
Honesta
negoco
Honesto
estas granda richajho de Legend en la 18-jara akumulado. Ties
sukceso
estas strikte rilata kun honesteco, kiu estas animo de ties
varoj
kaj ankau bazo de ties grandioza afero.
En
1987, nelonge post kiam Legend komencis sian grandan karieron,
ghi
funkciis nur kiel peranto de alilandaj varoj en Chinio.
Kliento
de Shaanxi-provinco achetis de ghi servilon importitan de
eksterlande,
kiu poste perturbighis. La kliento volis redoni la varon al la
kompanio.
Pro limigo de import-eksporta regularo Legend ne povis tion
trakti
kaj ne donis respondon. Post du jaroj, kiam ghi okazigis
ekspozicion
en Xi'an (chefurbo de Shaanxi), tiu kliento plendis al
ekspoziciantoj
pri tiu afero. La kompanio tuj sendis peti pardonon de la
kliento,
redonis la monon kaj klarigis la kialon. Tio estis malfrua, el
tio
tamen vidighis ghia alta takso al la klientoj.
Kreivo
Por
Legend kreo estas viviga forto, tio montrighas en chiuj
flankoj
de la Kompanio (Grupo) Legend. En la komencaj tagoj de sia
kariero
ghi donis grandan atenton al tio, ke chiuj departementoj de la
kompanio
devas sufiche disvolvi kaj bone plenumi siajn rajtojn kaj
devojn.
Ekz. la entrepren-projekta sekcio rajtis decidi prezon de la
varoj
sen interkonsilighi kun la merkata sekcio. Tio kauzis disighon
de
chiuj sekcioj je iliaj oficoj. Por shanghi tiun fenomenon la
kompanio
unuigis dekkelkajn sekciojn en departementon de personaj
komputiloj,
kiuj respondecas pri esploro, produktado kaj komerco, tiel ke
la
pli ol 300 personoj, okupighantaj pri entreprenado de personaj
komputiloj,
reduktighis al 120 personoj, kaj plie ghi shanghis ankau la
metodon
de vendo de komputiloj, kio ludis shlosilan rolon por dilati
la
merkaton.
Legend
zorgas nun antau chio pri la merkato. Ghi difinas prezon de
siaj
varoj lau shanghigho de la merkato kaj tiel ke formighis la
modelo
de elasta produktado kaj livero. La klientoj mendas varojn kun
la
deziro kiel eble plej rapide ricevi ilin, sed ghenerale la
produktado
estas malrapida; nun por kontentigi la bezonon de la klientoj
oni
multe produktas la varojn bezonatajn de la klientoj kaj
konservas
ilin en sekura tenejo, tiamaniere oni povas kontentigi la
gheneralan
kaj apartan bezonon de la klientoj.
Scenejo
por kapabluloj
Legend
bone scias, ke la altteknologia konkurenco finfine estas
konkurenco
de la talentuloj. Oni havigos al si kompare fortan
konkurencpovon
nur kun kompetentaj laborantoj. Legend akcentas kapablon de
homo
pli multe ol lian klerecon, kaj meriton de homo pli multe ol
lian
servodauron.
Wang
Xiaoyan, supera vicprezidanto de la kompanio Legend, ja estas
bona
ekzemplo. En 1994, shi, 39-jara, dungighis de la kompanio
Legend,
kaj de tiam en la 8 jaroj shi ricevis preskau chiujn premiojn
de
la kompanio. En la unua jaro shi estis ordinara inghenierino.
Shi
laboris diligente kaj honeste kaj post nelonge shi farighis
elita
oficistino de la kompanio. En la dua jaro shi estis promociita
al
direktoreco de iu malgranda sekcio kaj en la tria jaro --
ghenerala
direktoro de iu departemento kaj en la 4-a jaro
vicchefdirektoro
de iu brancha kompanio. En la 5-a jaro shi estis nomumita
ghenerala
direktoro de tiu brancha kompanio. En la 6-a jaro shi farighis
plenuma
vicprezidanto de la kompanio kaj en la 7-a jaro supera
vicprezidanto
de la kompanio.
En
la kompanio Legend estas pluraj kompetentuloj, similaj al Wang
Xiaoyan.
Iuj trifoje promociighis en unu jaro kaj aliaj estis taskitaj
per
grava laboro nur kelkajn monatojn post sia dungigho. Hodiau la
averagha
agho de la administrantoj de Legend estas nur 31.5 jaroj. La
kompanio
klare scias, ke sen forta entreprena kohera forto ghi ne povus
restigi
talentulojn al si ech per alta salajro. Tial ghi alte taksas
kapablulojn
kaj pretigas medion por disvolvi ilian talenton.
|