|
Aprile de 1972 oni elterigis bambuan sliparon "Milita
Strategio
de Sunzi" en tombo de Han-dinastio(206 a.K.-220 p.K.)
en
Shandong-provinco kaj konkludis, ke la autoro de tiu fama
verko
"Milita Strategio de Sunzi" estas Sun Wu,
generalo
de Wu-regno en la historia periodo Printempo kaj
Autuno(770
a.K.-476 a.K.). Ghi estas rigardata kiel plej kompleta
verko
pri milita teorio de antikva Chinio. Ghi ne nur havas
gravan
signifon por militaj strategiistoj chinaj kaj alilandaj,
sed
ankau estas multe uzata en decido de moderna entreprenado
kaj
socia administrado.
Kaj
plie la verko enkorpigas la filozofian penson de
dialektika
materiismo.
De
ermito al generalo
Sun
Wu estas nomata ankau Sunzi. Li naskighis ch. la jaro
535
a.K. en Qi-regno (la hodiaua Shandong-provinco). Lia
prapatro
iam estis suvereno de malgranda regno. Lia patro estis
chefministro
de Qi-regno. La aristokrata familio donis al li bonan
medion
por lernado. Li povis legi militajn verkojn malfacile
troveblajn
de ordinaraj homoj. En lia infanagho militoj okazis chie
en
Chinio. Liaj avo kaj patro estis eminentaj generaloj.
Jam
en sia infaneco li propraokule vidis iujn batalojn, kiuj
multe
helpis elvolvi lian talenton pri militaj
aferoj.
Plenkreskinte,
Sun Wu sentis fortan antipation kontrau interna batalo
de
Qi-regno. Tiam potencighis Wu-regno en la sudorienta
parto
de Chinio. Sun opiniis, ke tie li povas prosperigi sian
karieron
kaj realigi sian ambicion. Kiam li estis 18-jara, li
forlasis
Qi-regnon kaj iris al Wu-regno, kie li disvolvis sian
karieron,
kaj post lia morto oni enterigis lin en Wu-regno, tial
historiistoj
rigardas lin Wu-regnano.
Atinginte
Wu-regnon, Sun Wu ekloghis antauurbe de la chefurbo de
Wu-regno.
Tie li kulturis ghardenon, verkis milit-strategian
verkon
kaj petis amikojn rekomendi lin al la
suvereno.
En
512 a.K. dank' al la ripetada rekomendo de la amikoj, la
suvereno
de Wu-regno akceptis lin.
Sun
Wu prezenis siajn verkojn al la suvereno, kiu legis ghin
kaj
admiris lin. Tamen li pensis: kvankam la verko estas
konvinka,
tamen chu ghi efikas en la milito? La suvereno postulis,
ke
Sun Wu ekzercu liajn 180 palacajn knabinojn kaj per tio
montru
la utilon de sia verko.
Sun
Wu nomumis du palacajn knabinojn favoratajn de la
suvereno
trupestrinoj kaj ordonis al ili gvidi la ekzercadon, dum
Sun
Wu mem plenumis la militan leghon. Sun Wu staris sur
komanda
teraso, serioze lautlegis postulojn por la ekzercado kaj
klarigis
la shlosilajn punktojn. Chion aranghinte, li komencis
bati
tamburon por komenci batalon, sed la palacaj knabinoj ne
obeis
la ordonon kaj laute ridis. Pro tio la trupo
malordighis.
Lau regulo de la milita legho Sun Wu senkapigis la du
trupestrinojn
malgrau firma opono de la suvereno kaj nomumis aliajn du
trupestrinoj
por daurigi la ekzercadon. Kiam Sun Wu denove batis
tamburon,
la formacio estis bonorda. Li petis la suverenon revui.
Kvankam
la suvereno perdis siajn amatajn virinojn, tamen li
vidis,
ke Su Wu estas severa en la milita disciplino kaj
sukcesinta
en la ekzercado, li do nomumis Sun Wu
generalo.
Dank'
al severa trejnado, la milita kvalito de la armeo de
Wu-regno
evidente levighis. En 506 a.K. gvidate de Sun Wu, la 30
mil
bravaj militistoj de Wu-regno veturis en boatoj
kontrauflue
de Yangzi-rivero por ataki la potencan Chu-regnon (en la
nuna
Hubei-provinco). Survoje Sun Wu ordonis ke la militistoj
forlasu
la boatojn por komenci atakon sur la tero, char li
pensis,
ke la armeo de Chu, lerta en batalo sur rivero, certe
sin
bone preparis por la defendo. La armeo de Wu-regno
gvidate
de Sun Wu rapide sin trudis en Chu-teritorion kaj
surprize
sturmis la 200 mil malamikajn soldatojn kaj gajnis
kompletan
venkon. Sun Wu kreis brilan ekzemplon venki multajn
malamikojn
per malmultaj militistoj. Post tio Wu-armeo foje refoje
venkis
aliajn regnojn kaj fondis hegemonion. Oni atribuis tion
al
Sun Wu.
Influo
de la penso de Sun Wu
"Milita
Strategio de Sunzi" el 13 chapitroj kun 5 mil
ideogramoj
montras ne nur la militan penson de Sun Wu, sed ankau
lian
filozofian penson.
La
milita penso de Sun Wu odoras modestan materiismon kaj
dialektikajn
vidpunktojn. Li emfazis, ke la venko kaj malvenko de la
batalo
ne estas deciditaj de dioj nek de diabloj, sed de la
politikaj,
ekonomiaj, diplomatiaj, militaj kaj naturaj kondichoj de
la
militantoj. Por prognozi la rezulton de la milito oni
devas
analizi la supre menciitajn kondichojn, kio montras lian
modestan
materiisman vidpunkton. Li ne nur kredis, ke la mondo
estas
objektive ekzistanta, sed ankau opiniis, ke chio en la
mondo
estas senchese shanghighanta. Li emfazis, ke oni devas
aktive
krei kondichojn en la milito kaj disvolvi sian
iniciativon
por akceli shanghighon de la rivalo favoran al li mem.
Tio
montras, ke Sun Wu posedis vivecan dialektikon. Ghuste
dank'
al tio, ke li resumis richan filozofian rezonon en
milita
scienco, li okupis la pozicion same gravan, kiel tiu de
Konfuceo
kaj Lauzi en la pensula rondo de la fina periodo de
Printempo
kaj Autuno. Li estis rigardata kiel grava pensulo en tiu
historia
periodo.
La
milita teorio de Sun Wu multe superis tiun en aliaj
verkoj
pri milita strategio en la sama historia periodo. Li
profunde
influis la posteulojn per sia eminenta studo. Kvankam en
la
moderna epoko estas multe da novtipaj armiloj,
diferencaj
de la antikvaj, tamen la fundamenta teorio kaj principoj
de
milito traktataj en la verko de Sun Wu restis
neshanghitaj.
Pro tio lia verko estas alte taksata de militaj
strategiistoj
chinaj kaj alilandaj, hodiauaj kaj antikvaj. Sun Wu
tenis
sin serioza en la milito. Li diris en la unua chapitro
de
la verko: "Milito estas grava afero de la lando kaj
koncernas
la vivon kaj morton de la popolo, ekziston kaj pereon de
la
lando, tial oni devas serioze konsideri kaj studi
ghin."
Mao
Zedong alte taksis la militajn regulojn de Sun Wu. Mao
diris,
ke tiuj reguloj estas scienca vero. En 1990, kiam okazis
Golfa
Milito, usona generalo aplikis iujn militajn principojn
de
Sun Wu, kiuj kontribuis al la gajno de la milito. En la
antauparolo
de la angla versio de "Milita Strategio de
Sunzi"
legighas: "La penso de tiu china milita
strategiisto
antau 2500 jaroj estas utila por studi la militon en la
nuklea
epoko."
"Milita
Strategio de Sunzi" estas aplikata ne nur en
militaj
aferoj, sed ankau en aliaj kampoj de la socio kaj
precipe
en komerca entreprenado. Japana entreprenisto diris:
"Administri
entreprenojn per la milita strategio de Chinio estas pli
efike
kaj racie ol per usonaj metodoj." Fama usona
ekonomikisto
diris: "Multaj principoj kaj teorioj en 'Milita
Strategio
de Sunzi' estas valoraj ech hodiau."
|