|
Oficisto
de la Monda Banko alte taksis la ekonomion de Chinio kaj ghian
konduton
post ghia membrigho al la Monda Komerca Organizo (MKO). Li
oponiis,
ke nun Chinio aktive partoprenas diversan intertraktadon de
MKO,
kio havas gravan signifon.
Supera
vicprezidanto de la Monda Banko Nicholas H. Stern estas
optimisma
pri la perspektivo de la china ekonomio. Li diris, ke la china
ekonomio
kreskis rapide kaj kredeble ghi daure kreskos en la
estonteco.
Estro
de la sekcio de la internacia komercado de la banko opiniis,
ke
la intertraktado de MKO atendas pli oftan partoprenadon de
Chinio.
Li diris, ke la intertraktado de MKO nun havas multe da
malfaciloj,
tamen Chinio ludas gravan rolon en la traktado pri
agrikulturo,
servado kaj aliaj. Li diris, ke Chinio povas esprimi opinion
en
la nomo de la disvolvighantaj landoj.
Menciante
la konduton de Chinio en la pasinta unu jaro post ghia
membrigho
al MKO, li diris, ke Chinio prenis memreordigon kaj plenumon
de
siaj promesoj kiel gravan taskon de sia enlanda reformado kaj
akiris
grandan sukceson.
|