|
Ekde la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a
jarcento Chinio firmdecide iris la vojon de reformado
kaj
pordmalfermo kaj akiris rimarkindajn sukcesojn.
Kiel eksterlandanoj rigardas la ekonomian
konstruadon de Chinio en la pasintaj 13 jaroj? Kia
shanghigho
okazis en Chinio en la okuloj de eksterlandanoj? Kion
ili
atendas de Chinio en la nova jarcento? Pri tio
raportistoj
de Xinhua-novajhagentejo intervjuis multajn alilandajn
personojn
novembre de 2002.
"La
rido estas pli richa sur la vizaghoj de
chinoj"
 Vicministro
de eksteraj aferoj de Izraelio, kiu baldau
ambasadorighos
en Chinio, trifoje vizitis Chinion. Li diris, ke plej
profunde
impresas lin rido sur la vizaghoj de chinoj, kiu estas
pli
richa kaj memfida.
Vicprezidanto de la Instituto pri Ekstrema
Oriento
de Rusio kaj estro de ghia Instituto pri China Socia
Ekonomio,
s-ro Mehjev chiujare veturis Chinion au por vizito au
por
akademia intershangho. Li multe admiris la grandan
shanghighon
de Chinio kaj diris, ke plej grava estas shanghigho de
la
chinoj en pensado kaj ideologio. Li diris, ke antaue la
chinoj
estis kompare enfermighemaj, sed dank' al reformado kaj
pordmalfermo
ili jam liberighis el la ideologia katenigho.
Spirita shanghigho de la chinoj reflektas
ankau
senchesan potencighon de la china ekonomio. La
prezidanto
de la Belga-China Ekonomi-Komerca Komisiono diris, ke
ekde
1985 li chiujare vizitis Chinion au kunlaboris kun
Chinio
en ekonomio kaj jurisprudenco kaj propraokule vidis la
grandan
shanghighon okazintan en Chinio. Li diris, ke la rapida
disvolvigho
de la china ekonomio en tiuj jaroj kauzis rapidan
levighon
de la nivelo de la popola vivo kaj la china ekonomio
daure
kreskis ech en la jaroj de financa krizo de Azio, kio
profunde
impresis la internacian socion.
Menciante la financan krizon de Azio,
filipina
profesorino diris: "Oni neniel forgesos, ke antau 5
jaroj,
kiam sudorienta Azio suferis de financa krizo, Chinio ne
devalutis
sian monon Renminbi, kio farighis chefa subtenilo por
stabiligi
la regionan ekonomion. En la pasintaj 5 jaroj la china
ekonomio
rapide disvolvighis kaj pere de dilatigo de investado
kaj
komercado Chinio helpis landojn de sudorienta Azio en
elliberigho
de la ekonomia krizo kaj akiris unuvochan laudon de la
mondo."
Shi diris: "Dank' al alpreno de efikaj
makroskopaj
rimedoj por reguligi la ekonomion fare de sia registaro,
Chinio
kun kviono de la monda loghantaro ne nur rapide
disvolvis
sian ekonomion, sed ankau sukcese rezistis kontrau la
influo
de la financa krizo de Azio kaj malrapidigho de la
ekonomia
kresko de la tuta mondo. Tio estas ghia grava kontribuo
al
la azia kaj monda ekonomio."
"KPCh
ludis gravan rolon"
 Youssef
Amin WALI, ghenerala sekretario de la Nacieca Demokratia
Partio,
vicchefministro kaj ministro de agrikulturo kaj
ter-ekspluatado
de Egiptio, estas malnova amiko de la china popolo. Li
funkciis
kiel prezidanto de la Egiptia-China Amikeca Asocio
plurajn
jarojn kaj estas rigardata kiel chiosciulo pri chinaj
aferoj.
Li diris: "Jiang Zemin, ghenerala sekretario de la
Centra
Komitato de la Komunista Partio de Chinio, prezentis la
penson
de 'tri reprezentoj', kio montras la firman kredon de la
Komunista
Partio de Chinio pri komunismo kaj ghian sindedichon al
la
reguligo de la ekonomia disvolvigho kaj la socia justo.
La
penso konformas al la chinaj kondichoj."
Pri la disvolvigho de Chinio en la lastaj
jaroj WALI diris, ke la china ekonomio povis rapide
disvolvighi,
kiam la monda ekonomio stagnis, tio ja estas bona
informo.
Li diris, ke la Komunista Partio de Chinio ludis gravan
rolon
en koherado de la homoj kaj tutanima disvolvo de la
ekonomio."
Li diris: "La 16-a Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Chinio, okazinta novembre en
Pekino,
havas gravan historian signifon. Ghi, okazinta post
membrigho
de Chinio al la Monda Komerca Organizo, ne nur akcelos
la
ekonomian disvolvighon de Chinio, sed ankau profunde
influos
la internaciajn rilatojn."
Rusa fakulo Mehyev diris, ke en la pasintaj
20 jaroj kaj precipe en la pasintaj kelkaj jaroj la
Komunista
Partio de Chinio sukcese gvidis la chinan popolon en la
ekonomia
reformado kaj ghia enlanda ekonomio kontinue kreskis kaj
ghia
soci-asekura sistemo kompletighis, tio konkrete spegulas
ke
KPCh reprezentas la interesojn de la vasta china
popolo.
Li opiniis, ke la ekonomia reformado de
Chinio estas stabila kaj bonorda revolucio, kio atingis
grandegan
sukceson en la pasintaj 5-7 jaroj. Ghia chefa sperto
montrighas
en jenaj tri punktoj: Unue, rigardate lau la vidpunkto
de
la historia disvolvigho la chinaj gvidantoj elektis
ghustan
vojon por la nacia disvolvigho, ellaboris korektan
strategian
principon kaj praktikis politikon de reformado kaj
pordmalfermo
kaj faris iom-post-ioman reformadon. Due, la chinaj
gvidantoj
asimilis sukcesan sperton de aliaj landoj en konstruado
de
merkata ekonomio. Kaj trie, Chinio alte taksas
intelekton
kaj intelektulojn.
"La
tezoj 'bankroto de Chinio' kaj 'minaco de Chinio' ambau
kauzighis
de senscio pri la chinaj aferoj"
 S-ro
Z. estas fondinto de la plej granda banko de Filipinoj
kaj
prezidanto de ghia direktoraro. En liaj okuloj Chinio
estas
simbolo de estonta prospero kaj espero. Li diris al
raportisto
de Xinhua-novajhagentejo, ke Chinio estas lando, kies
ekonomio
disvolvighas plej rapide. Iuj diris, ke la china
ekonomio
bankrotos post nelonge, sed li malsamopinias kun tiu
absurdo.
Li diris, ke la china politiko estas stabila, merkato
granda,
tial ghi ne povos bankroti. Post membrigho de Chinio al
la
Monda Komerca Organizo la china ekonomio ligighis kun la
monda
kaj disvolvighos en chiuj flankoj. Li kredas, ke Chinio
estas
promesplena.
S-ro Nakata, prezidanto de la Japana Asocio
por Akcelo de Internacia Komerco, diris: "En la
lastaj
jaroj la japana kaj usona publiko jam chesis trumpeti
pri
'bankroto de Chinio' kaj turnis sin al absurdo 'minaco
de
Chinio'. Kompreneble tie estas antaujugho de iuj
personoj,
tamen de alia flanko ghi montris, ke ekde reformado kaj
pordmalfermo
kaj precipe en la lastaj dekkelkaj jaroj la china popolo
gvidate
de la Komunista Partio de Chinio akiris mirindajn
sukcesojn
en sia ekonomia konstruado."
S-ro Nakata diris, ke en la lasta
duonjarcento
li chiam sin okupis pri japana-china komercado kaj
spertis
la tutan proceson de la ekonomia disvolvigho de Chinio.
Li
diris, ke kun ekonomia disvolvigho la internacia pozicio
de
Chinio levighas pli kaj pli alten kaj precipe post la
15-a
kongreso de KPCh Chinio atingis grandajn sukcesojn en
internaciaj
politiko, ekonomio kaj kulturo. Tiuj sukcesoj ne povas
disighi
de la korekta gvidado de KPCh.
Li opinias, ke kun ekonomia disvolvigho
de Chinio, en Japanio aperis tezo 'minaco de Chinio',
kiu
estas tute erara. La disvolvigho de Chinio donis al
aliaj
landoj multe da shancoj. Ekz. la china ekonomio kaj la
japana
estas favoraj unu al la alia. La dulanda komerca kvanto
kreis
rekordon kaj tiu fakto mem pruvis, ke Chinio minacas
neniun.
La estonta izraelia ambasadoro en Chinio
diris, ke potencigho de Chinio estas bona afero por la
mondo
kaj Izraelio volas vidi stabilan kaj prosperan Chinion.
Li
diris, ke lau la naciaj trajtoj la china nacio estas
pacama,
ne agresiva, kaj en la pasintaj 2 jarcentoj ghi estis
chiam
agresato. Li diris, ke se parolanto pri bankroto de
Chinio
estas senscia pri Chinio, do distrumpetanto pri minaco
de
Chinio estas tute senscia pri tiu lando.
"Chinio
estos pli prospera"
 Nova
ghenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo diris
antau
nelonge al raportisto de Xinhua-novajhagentejo, ke
Chinio
estas lando granda kaj devoscia. Chinio jam akiris
grandan
progreson sur pluraj kampoj post sia membrigho al la
Monda
Komerca Organizo, malgrau ke ghi havas iujn
plibonigendajn
lokojn, fakte Chinio chiam disvolvighas sur la ghusta
vojo.
Post 20-jara penado en reformado kaj
pordmalfermo
Chinio havigis al si certan materian kaj teknikan bazon
kaj
membrigho al la Monda Komerca Organizo estas grava
decido
de la china registaro por ke la china ekonomio pli bone
kunfandighu
kun la monda ekonomio.
La prezidanto de la Belga-China
Ekonomi-Komerca
Komisiono diris, ke la grandaj sukcesoj de Chinio
akiritaj
dum ghia reformado kaj pordmalfermo pruvis, ke la
Komunista
Partio de Chinio kaj la china registaro alprenis ghustan
politikon.
Li kredas, ke post la 16-a kongreso de KPCh Chinio daure
plenumos
la nunan politikon kaj pushos sian reformadon kaj
pordmalfermon
al pli alta nivelo, kaj rezulte de tio la moderniga
konstruado
de Chinio farighos pli rapida.
Kiel fakulo, kiu chiam penas akceli la
ekonomian
kunlaboron inter Chinio kaj Europo, li multe zorgas pri
la
perspektivo de la interrilatoj de la du flankoj. Li
opinias,
ke Europo kaj Chinio ambau estas gravaj fortoj sur la
monda
scenejo kaj ili havas grandan latentan forton por daura
kunlaboro
en multaj spacoj. Li diris, ke antaue li plurfoje
vizitis
Chinion kaj chiam spertis ghian progreson kaj sentis
ghian
impeton, tial li chiam estas fidoplena pri ghia
disvolvigho.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian
vochon!
|