|
Lastatempe
chinaj sciencistoj elfaris biologian chipon por diagnozo kaj
sango-distingo
de hepatito C, kiu estos uzata kiel nova biologia produktajho
post
sankcio de la Shtata Administracio de Medikamenta Kontrolo. La
nova
produktajho utilas al rego kaj esploro de hepatito
C.
En
Chinio trovighas 40 milionoj da infektitoj de hepatito C, kiu
disvastighas
chefe pere de sango. Tial oni devas altigi la nivelon kontroli
viruson
de hepatito C. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la
biologia
chipo kiel io avangarda komencis rapide progresi. Ghi havas
vastan
perspektivon kaj valoron por diagnozo, esploro de nova
medikamento,
mediprotekto, kvaranteno de plantoj kaj bestoj, jugh-atesto
k.a.
Dume
la chefa laboratorio de la China Milit-medicina Akademio estas
esploranta
novan chipon de kontrolado de virusoj de hepatito B kaj C,
sifiliso
kaj aideso.
|