
La 4-an de decembro finighis la unua plena sesio
de la
Kunordiga Komisiono de la 29-a Internacia Olimpika
Komitato.
En la gazetara konferenco okazigita de ghi kaj la
Pekina
Organiza Komitato por Olimpikoj ghi plene
konfirmis
la elstaran laboron de la Pekina Organiza Komitato
por
Olimpikoj kaj koncernaj registaraj departementoj
de
Pekino. La Pekina Organiza Komitato por Olimpikoj
diris,
ke en la venontaj kelkaj monatoj ghi plene
efektivigos
la "Agadprogramon de la Pekinaj
Olimpikoj",
komencos projektadon kaj adjudikon de konstruado
de
chefaj stadionoj kaj sporthaloj de la Olimpikoj,
komencos
la merkatan ekspluaton kaj faros decidon kaj
publikigon
de la emblemo de la Olimpikoj en 2008.
Prezidanto
de la Kunordiga Komisiono Verbruggen opiniis, ke
la
kunveno estas fruktodona. Li ekzemplis, ke Pekino
jam
fondis datenbankon de 71 hoteloj kaj tio signifas,
ke
Pekino atingis valoran progreson jam 6 jarojn
antau
la 29-aj Olimpikoj. Li diris, ke lau la principo
de
la Internacia Olimpika Komitato pri shparemo oni
racie
limigos la skalon de la stadionoj kaj sporthaloj
por
la 29-aj Olimpikoj kaj donos atenton al ilia uzado
post
la Olimpikoj. Krom tio la komisiono ankau alte
taksis
la median konstruadon de Pekino.
Revenu
|