|
Liu
Dongsheng estas mondfama geologo, membro de la China Akademio
de
Sciencoj. Nun li estas 84-jara. Malgrau sia granda agho li
laboras
por bone utiligi la Leusan Altebenajhon de Chinio. Li kreis
novan
metodon por koni la geologian kaj klimatan shanghighon per
leusa
sedimento kaj akiris rimarkindajn sukcesojn. Pro tio li
ricevis
"Premion de mediaj fruktoj Tylers"
Tio
estas internacia premio kune kreita de usona sciencisto Tyler
kaj
lia edzino en 1973. La premio, prizorgata de la Universitato
de
Suda Kalifornio de Usono, estas donata al sciencistoj, kiuj
faris
gravan kontribuon al malkovro au solvo de mediaj problemoj en
la
monda skalo. Ekde 1974 la premio estas donata chiujare. Nun
ghi
estas rigardata kiel la plej alta honoro en la kampo de la
media
scienco de la mondo.
Posttagmeze
de la 12-a de aprilo, 2002, en halo de la Universitato de Suda
Kalifornio
Liu Dongsheng ricevis la medalon kun portretoj de Tyler kaj
lia
edzino.
Kiel
veterana geologo, Liu Dongsheng sin dedichis al tiu afero ja
pro
hazardo.
En
1954, la 37-jara Liu Dongsheng unuafoje partoprenis en la
ekspedicio
al la Leusa Altebenajho kaj de tiam li profunde amis tiun
esploradon.
Somere
de tiu jaro la ekspedicia tachmento el paleontologoj, geologoj
kaj
aliaj fakuloj atingis Huixing-urbeton de Henan-provinco.
Vespere
en la seka urbeto subite falis pluvo kaj la aero farighis
fresha.
Membroj de la tachmento eldomighis promenadi. Ankau Liu sekvis
ilin.
Subite Liu trovis, ke ne malproksime brilas samnivelaj
bonordaj
lampoj. La loko estis malgranda kaj ne estis etaghdomo, sed
kio
tio estis? Por cerbumi pri tio Liu sendormis la tutan nokton.
En
la sekvanta tago li ellitighis frue kaj direktis sin al la
direkto
de la lampoj.
Efektive
la lumo vidita de Liu vespere elighis el kaverndomoj de
loghantoj.
Chi tie la kaverndomoj aspektis same kiel etaghdomoj en la
urboj.
En la sama loko estis pluraj etaghoj. La diferenco estis nur
en
tio, ke la tegmento estas el rugha tero kaj la subaj --
kalkecaj
tavoloj (sedimentoj). La loghantoj konstruis plafonon ankau el
tiu
sedimento. Liu Dongsheng estis mirigita, ke la sedimento povas
etendighi
tre foren, la trietagha domo senescepte havas plafonon el
sedimento,
murojn el leuso kaj plankon el rugha tero. Tiu strukturo forte
interesis
paleontologon Liu Dongsheng. Reveninte la tranoktejon, li tuj
demandis
grundologon Zhu Xianmo, alian membron de la China Akademio de
Sciencoj.
Zhu diris al li, ke la antaue nomita rugha tero apartenas al
paleogrundo.
Reveninte
sian instituton, Liu tuj komencis studi pri leuso. En la
sekvanta
jaro li konkludis, ke la china leuso havas historion de 2.5
milionoj
da jaroj. Li faris rezonadon lau sia esplor-metodo kaj
opiniis,
ke antau 2.5 milionoj da jaroj sur tiu Leusa Altebenajho estis
bela
stepo. Sed la chielo detruis la belan pejzaghon. Sabloshtormoj
unu
post alia portis tien sablon el Mez-Azio kaj Gobio. Komence la
herboj
sur la stepo povis haltigi iom da polvo, kiu sedimentighis
jaron
post jaron. En chiu jarcento la leuso levighis je unu cm. De
tiam
forpasis 2.5 milionoj da jaroj kaj la leuso jam farighis 250
metrojn
dika.
Nun
estas 3 libroj pri la natura historio de la terglobo, t.e. pri
sedimento
en profunda maro, glacia kerno en polusoj kaj leuso. En la
lastaj
jaroj chinaj geologoj 6-foje sukcesis en grandskala malchifro
de
la sekreto de la Leusa Altebenajho. S-ro Yang Zhongjian,
instruisto
de Liu Dongsheng, jam en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento
faris
konkludon, ke la Leusa Altebenajho havas historion de pli ol
100
mil jaroj kaj en la 50-aj jaroj Liu konkludis, ke ghia
historio
estas 2.5-milionjara. Kaj post tio Ding Zhongli, lernanto de
Liu
Dongsheng, konkludis, ke ghia historio dauris jam 6 milionojn
da
jaroj. La 14-an de marto, 2002, Guo Zhengtang, alia lernanto
de
Liu Dongsheng, faris konkludon, ke ghi aperis antau 22
milionoj
da jaroj. "Nun chinoj generacio post generacio legas
libron
pri la Leusa Altebenajho kun la deziro trovi la historion kaj
leghon
pri media kaj klimata shanghigho de Chinio kaj la tuta
mondo,"
diris Liu Dongsheng.
Fakte
la esplor-grupo gvidata de Liu Dongsheng faris pli multe ol
ili
deziris. Ilia esploro pri la leusa ordo ne nur profundigis
ilian
konon, ke la regulo de sudorient-azia musono shanghighas lau
tempopaso,
sed ankau ludis shlosilan rolon por scii la kauzon de
Keshan-malsano.
Sur la Leusa Altebenajho miloj da chinoj suferis de miokardia
malsano,
kiu poste kauzas kardian prostracion. La malsano implikis
chinajn
medicinistojn dekojn da jaroj. La esplor-grupo gvidata de Liu
trovis,
ke manko de iuj mikroelementoj en la tieaj akvo kaj tero estas
vera
kauzo de tiu malsano. Nun oni povas kuraci tiun malsanon per
aldono
de seleno kaj aliaj al manghajhoj. Tiuj trovoj savis milojn da
homoj.
Liu
Dongsheng kaj liaj kolegoj esploris flauron kaj restauron de
la
media geologio kaj helpis iujn kamparanojn en altigo de la
totala
media kvalito pere de scienca uzado de la nuna tero kaj tial
ili
faris grandan kontribuon al solvo de la mediaj problemoj de
Chinio.
|