|
La tekulturo de Chinio havas
longan
historion. La chinoj trinkis teon, kreis kaj disvolvis
tearton
kaj teceremonion kaj verkis multajn librojn pri teo,
kiel
ekzemple "Libro de teo" kaj "Plukado de
tefolioj",
kiuj formis teceremonian spiriton de Chinio. Ghi
siaflanke
spegulis la disvolvighon de Chinio en politiko, ekonomio
kaj
religio.
Historio
de disvolvigho de tekulturo
 Chirkau
la 300-a jaro multaj intelektuloj komencis trinki teon
kaj
burghonis tekulturo. En la 780-a jaro aperis "Libro
de
teo" de Lu Yu. Chirkau la 1000-a jaro aperis inter
intelektuloj
societoj de tetrinkemuloj kaj la kutimo de tetrinko
aperis
ankau en la kortego. Imperiestro de Song-dinastio
(960-1279)
tre shatis trinki teon kaj establis en la palaco
institucion
por teo kaj oni komencis klasifiki teon. La shato en la
palaco
vekis furoron che la popolo, kaj tiam oni donacis teon
al
amikoj, regalis gaston per teo kaj prezentis teon por
geedzigho,
kaj che la popolo ech okazis teceremonia
konkurso.
En
la lastaj jaroj de la 14-a jarcento teo farighis temo en
sennombraj
literaturajhoj. En la 17-a jarcento pli kaj pli
multighis
la specoj de teo kaj aperis profesio koncerne
teeksportadon.
En
la lastaj jaroj la jara produktokvanto de teo superis
600
mil tunojn kaj sinsekve aperis novaj societoj de
tetrinkemuloj
kaj esplorantoj de tekulturo. Pli kaj pli multighis
tetrinkejoj
kaj esplorado pri tekulturo disvastighis eksterlande.
Multaj
lokoj de Chinio aranghas te-festivalon en famaj
produktejoj
de teo, ekzemple Yunnan- kaj
Fujian-provincoj.
Te-sanktulo
Lu Yu
 Iun
autunan matenon de la 733-a jaro, maljuna bonzo Zhiji
estis
faranta korpoekzercadon. Li audis kriojn de
sovaghanseroj
kaj iris lau la sono profunde en fragmitejon. Li vidis,
ke
multaj sovaghanseroj kovris per siaj flugiloj bebon
purpurighintan
pro frosto. Li tuj portis la bebon en la templon kaj
donis
al ghi la nomon Lu Yu.
Lu
Yu estis lernema kaj progresis rapide dank' al instruado
de
la erudita bonzo. Lu Yu shatis poezion sed ne budhismon
kaj
interesighis pri teo, kiam li preparis tetrinkajhon por
la
majstro. Poste Lu Yu forlasis la templon.
Li
venis al iu teatra trupo kaj aktorighis. Lia elstara
aktorado
multe plachis al iu prefekto, kaj tiu lasta donacis al
li
poeziajn librojn kaj skribilaron.
Kaj
tiam Lu Yu komencis diligentan lernadon. Li studis teon
kaj
ofte iris serchi drogherbojn, florojn kaj foliojn, kies
infuzajhoj
estas trinkeblaj. Li povis ne nur kuraci kunlernantojn,
sed
ankau fari multajn shatatajn trinkajhojn. Li registris
la
procedon de tepreparado. Foje li iris kolekti sovaghajn
krizantemajn
florojn kaj trovis fonton apud granda shtono sur
montodeklivo.
Li petis larghigi la fonton kaj nomis ghin "Fonto
de
Lu Yu". La fonto estas neelcherpebla kaj la akvo
estas
tre klara kaj dolcha, per kiu li infuzis
teon.
Post
granda penado li finis la skribadon de "Libro de
teo",
la unua faka verko pri tekulturo.
Trinkilaro
kaj tearto
En
Chinio oni uzas tetrinkilarojn porcelanajn, fajencajn,
lakchizitajn,
vitrajn, metalajn, lignajn kaj bambuajn. La plej superaj
tetrinkilaroj
estas faritaj el purpura kaolino en Yixing de
Jiangsu-provinco.
Nuntempuloj
trinkas teon en tri manieroj:
1.
El tetaso kun kovrilo - En la antikva Chinio, chu en
kortego,
chu inter la popolo, oni trinkis teon el taso kun
kovrilo.
Tio estas la plej populara maniero.
2.
El granda krucho - De antikveco la chinoj prenis kruchon
kiel
kutiman ujon por trinki teon. Oni infuzis teon en granda
krucho
kaj dividis la infuzajhon. Tiu maniero estas multe pli
populara
en la nordo ol en la sudo.
3.
Teceremonio Gongfu - Maniero shatata en la suda
parto
de Fujian-provinco kaj Guangdong-provinco. La procedo
estas
tre pedanta. Por tio oni devas pretigi specialan
trinkilaron
kaj ankau bonajn tefoliojn kaj bonan akvon. Malsamaj
specoj
de teo postulas malsamajn manierojn por
infuzado.
Famaj
specoj de teo
Teo
de Chinio estas klasifikita en 8 kategoriojn:
Bruna
teo estas fermentigita, kaj la plej fama estas bruna teo
produktita
de Qimen.
Verda
teo estas bake sekigita fresha tefolio, kaj la plej
famaj
estas Yuhuacha, Lumudan de Jiangshan,
Longjing
de Xihu kaj Maojian de Xinyang.
Blanka
teo: la plej famaj estas Baimudan kaj
Yinzhenbaihao.
 Flava
teo: Yinzhen de Junshan.
Nigra
teo: Puercha.
Aromita
teo: Jasmena teo, roza teo kaj osmanta teo.
Wulong-teo:
Wulong de Taiwan kaj Tieguanyin de
Fujian.
Premita
teo: teo premita en formo de briko au bulo, longe
konservebla.
Funkcioj
de teo
Krom
trinki infuzajhon de teo, oni uzas teon ankau en
gastronomio.
Oni
uzas teon en gastronomio pro ghia farmacia funkcio. De
antikveco
chinoj kredis, ke chiuj manghajhoj havas farmacian
funkcion.
Teo havas koloron, aromon, guston kaj formon, kaj servas
kiel
spicajho kaj medikamento, tial pladoj kun teo havas
duoblan
funkcion, ke ghi povas stimuli apetiton, kvietigi
malsaton
kaj preventi iujn malsanojn. Ekzemple oni kuiras ovon en
teo
kaj diversaj spicajhoj, miksas teon kun kacho au rizo,
preparas
senkrustigitajn salikokojn kun teo, vaporumas karason
kun
Longjing-teo, buljonon kun teo kaj tomatan supon
kun
verda teo.
|