|
La 14-an de novembro naskighis la nova
gvidantaro
de la Komunista Partio de Chinio. La nova Centra
Komitato
konsistas el 198 membroj kaj 158 alternaj membroj, kaj
pli
ol duono de ili estas novaj homoj kaj la averagha agho
de
la membroj de la nova Centra Komitato estas 55.4 jaroj.
En la 15-a la 9 membroj de la nova Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de
KPCh
intervidighis kun chinaj kaj fremdlandaj jhurnalistoj.
El
ili Hu Jintao sola estis membro de la Konstanta Komitato
de
la Politika Buroo de la lasta Centra Komitato. Nun li
estas
malpli-ol-60-jara. El la 9 membroj la plej agha estas
67-jara
Luo Gan, kaj la plej juna estas 58-jara Li Changchun.
La nova gvidantaro de la Centra Komitato
havas
jenajn trajtojn:
I. Klaraj epokaj karakterizajhoj. Chiuj
membroj
kaj alternaj membroj de la Centra Komitato komencis
labori
post fondigho de la nova Chinio kaj iuj eklaboris post
1978,
kiam Chinio jhus komencis reformadon kaj pordmalfermon.
II. Alta klereco. 98.6% de la membroj de la
Centra
Komitato lernis en altaj lernejoj. Inter la membroj de
la
Centra Komitato estas tri membroj de la China Akademio
de
Sciencoj kaj China Inghenieria Akademio. Ili estas Xu
Kuangdi,
Lu Yonĝiang kaj Pan Yunhe.
III. La membroj de la Centra Komitato
plejparte
estas kompare junaj. La malpli-ol-50 jaraj membroj
konsistigas
pli ol 20% de la tuta komitato, je 20 homoj pli multe ol
tiuj
en la lasta Centra Komitato, ekz. Zhao Leji, estro de
Qinghai-provinco,
estas 45-jara, Li Keqiang, estro de Henan-provinco -
47-jara,
kaj Xi Jinping, estro de Zhejiang-provinco - 49-jara.
Krom
ili estas pluraj malpli-ol-40-jaraj membroj.
IV. Vasta reprezentanteco. La chefa
konsistiga
parto de la nova Centra Komitato estas provincaj
gvidantoj,
ministroj kaj gvidantoj de militaj regionoj. En la
Centra
Komitato estas ankau eminentaj oficistoj de centraj kaj
shtataj
organoj, financaj establoj, grandaj shtataj entreprenoj,
provincoj,
municipoj kaj autonomaj regionoj kaj armeo. Krome en la
Centra
Komitato estas ankau reprezentantoj de diversaj rondoj,
kiaj
fama verkistino Tie Ning, chefa ekzekutiva oficisto
Zhang
Ruimin de Haier-kompanio (grupo), ghenerala direktoro
Xie
Qihua de Baoshan-a Shtala Kompanio (Grupo) kaj ghenerala
direktoro
Xi Guohua de la China Retkomunika Kompanio.
Jiang Zemin, kerno de la triageneracia
gvidantaro
de KPCh, diris, ke la novigo kaj junigo de la gvidantaro
de
la Centra Komitato havas grandan historian signifon kaj
kuraghigas
la tutan partion kaj popolon por progresi kun la epoko,
disvolvi
kaj krei la novon, fidoplene pushi antauen la grandan
socialisman
aferon kun chinaj trajtoj.
Hu Jintao, nova ghenerala sekretario de la
Centra
Komitato de KPCh, diris al jhurnalistoj: "En la
raporto
al la 16-a kongreso kamarado Jiang Zemin sisteme resumis
la
fundamentan sperton de la 13 jaroj kaj komplete
eksplikis
la fundamentajn postulojn de la grava penso de la 'tri
reprezentoj',
klare montris la celon de nia partio kaj lando en la
unuaj
20 jaroj de la nuna jarcento kaj la politikojn pri
ekonomio,
politiko, kulturo, nacidefendo, reunuigho de la patrio,
diplomatiaj
aferoj kaj partia konstruado. Chio chi tio enkorpigas la
volon
de la tuta partio kaj reprezentas la volon de la popoloj
de
chiuj nacioj de nia lando kaj estas la politika
manifesto
kaj agada programo de nia partio en la nova jarcento.
Nia
nova gvidantaro de la Centra Komitato de la partio
sendevie
efektivigos ghin."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian
vochon!
|