Ĉi-kajere bonvolu konatiĝi kun fama rusa verkisto, Nobel-premiito
Ivan BUNIN.
Nereveninto Ivan Bunin (komento 1)
Ivan Bunin estis heredonta grandegajn
riĉaĵojn, sed la patro de la estonta Nobel-premiito malgajnis
ĉion en kartludo. Bunin fariĝis granda verkisto, sed ne riĉiĝis: emo al bela
vivo, revolucioj kaj virinoj konstante bankrotigis lin. Lia biografio
senĉese inspiras literaturistojn kaj reĝisorojn. La am-kvaropo - Ivan Aleksejeviĉ,
lia edzino, lia amorantino kaj amorantino de la amorantino - eĉ
hodiaŭ elvokas miron kaj raviĝon.
La gepatra nesto
Ivan Aleksejeviĉ Bunin naskiĝis la 23an de oktobro
1870 en Voroneĵo. La urbo ne estis tre granda provinca urbo,
sed en la cara Rusujo ĝi estis fama kiel "studenta ĉefurbo" - kvar institutoj
kaj unu el la plej bonaj en la lando universitato.
La radikoj de lia familio perdiĝis ie en la 15a jarcento.
La verkisto fieris pri siaj prauloj, sed aparte li ŝatis rememori pri la
parenceco kun granda poeto Ĵukovskij, kiu estis ekstergeedzeca filo de
nobelo Afanasij Bunin kaj kaptita turkino Salĥa.
La patro de la verkisto ŝategis ĉasadon - li tenis aron
da ĉashundoj, levreloj kaj barzojoj (komento
2), famis kiel plej bona pafanto en la ĉirkaŭaĵo: de la dekpaŝa distanco
li estis trafanta suprenĵetitan 20-kopekan moneron. Sed lia
drinkemo kaj ŝato al kartludo preskaŭ bankrotigis la familion. Tamen Ivan
Aleksejeviĉ adoris la patron, admiris liajn ĉas-talentojn kaj eĉ
penis imiti lin pri tio. Tio, tamen, estis malfacile efektivigebla: de la iamaj
riĉaĵoj restis nur unu ĉevalo kaj malnova dutuba pafilo. Tamen, la intereson
al ĉasado Bunin konservis por multaj jaroj.
La patrino de Bunin, Ludmila Aleksandrovna, naskita
kiel princidino Ĉubarova estis obeema kaj religiema virino.
Ŝi humile rigardis, kiel ŝia edzo ĵetas la riĉaĵojn venten (komento
3), naskis al li naŭ infanojn, el kiuj restis vivaj
nur kvar. Ivaĉjo estis ŝia favorato. Antaŭ gimnazio lin edukis guvernisto:
la knabo lernis legi ne per aboco, sed per "Odiseo" kaj "Don-Kiĥoto", la
patrino ŝatigis al li poezion. Gimnazion li eniris en 1881. Komence li tre ŝatis
la studadon, escepte de matematiko, kiun li tuj ekmalŝatis.
Nobel-filo
Sed eĉ pli ol studado lin logis junulinoj. Kiam li venadis
en jam preskaŭ ruinigitan patran bienon, li estis opiniata "nobel-filo",
kio donis al li certajn eblojn (komento 4). Tamen
pro nesperteco li tiam "ne povis montri iniciatemon".
Tamen, je timemo li seniĝis tre baldaŭ. Tiamaj gimnazianoj
estis kuraĝaj knaboj: bordelon li unuafoje vizitis, kiam li estis 15-
jara. La iniciato, kompreneble, venis de pli aĝaj kamaradoj. Kolektiĝinte urborande,
la gimnazianoj komence bone ebriiĝis, unu post la alia trinkante
el granda botelo da brando kaj tuj manĝante peklitan kukumon. Abomenema Bunin
faris nekontentan grimacon, sed trinkis, superante sin mem.
Poste la kompanio per fiakro veturis en "domon de plezuro". Bunin eksidis en
angulo kaj, balbutante, mendis botelon da biero. Preskaŭ tuj sur liajn
femurojn saltis iu dika, jam ne tre juna virino.
- Ni trinku bieron kaj poste ekkuŝos, - diris ŝi kun la
intonacio, neakceptonta ajnajn kontraŭdirojn. Kiel li savis sin kaj reatingis
hejmon, Bunin jam ne memoris.
Tiu epizodo okazis nelonge antaŭ kiam la estonta verkisto
forlasis la gimnazion. Lin ektedis la tro severa reĝimo kaj li
malbonigis la rilatojn kun la instruistoj. En 1886 li estis eksigita pro evitado
de lecionoj kaj nepripago. Pro tio, ke mono vere mankis, la gepatroj
trankvile rilatis al lia eksigo. Tamen Bunin ne emis resti senklerulo. Sub gvido
de la pli aĝa frato Jurij li intense okupiĝis pri memlernado kaj
trastudis preskaŭ tutan universitatan kurson pri literaturo kaj historio. Samtempe
li komencas verki versaĵojn. Ili estis malfortaj kaj naivaj, same, kiel
ĉe ĉiu adoleskanto, sed tio ne ĝenis lin - li sentis la talenton.
Estante 19-jara, Bunin forlasis la gepatran bienon. Komenciĝis
vagado tra Rusio: Orjolo, Ĥarkovo, Poltavo... Li laboris kiel
bibliotekisto, korektisto, statistikisto, vendadis librojn. Entuziasmiĝinte
pri la instruoj de Leo Tolstojo li penis "simpliĝi", kaj dum certa tempo
okupiĝis pri barel-farado.
Vanjo
En 1889 en Orjolo Bunin konatiĝis kun juna Varvara Paŝĉenko
- ili kune laboris en la provinca ĵurnalo. Inter ili tuj
trakuris iu sparko, kaj baldaŭ ili ekloĝis kune sen geedziĝo - la gepatroj
de la junulino ne donis sian permeson por edziniĝo al malriĉa poeto.
Iusence ili ja pravis - malpaciĝoj inter la gejunuloj komenciĝis preskaŭ tuj,
ilin unuigis nur pasio. Tamen Bunin estis certe pli pasia - kaj tio faris lin
pli
vundebla. La elnodiĝo estis tragedi-komika. Post la kvar jaroj da "pekaj rilatoj"
Vanjo finfine ricevis la gepatran benon por edziniĝo kaj tuj fuĝis de
Bunin, lasinte la letereton: "Mi foriras, Vaĉjo, ne pensu malbone". Estas malfacile
priskribi, kio okazis al li; la parencoj timegis, ke li mortigos sin. La
bato estis duoble pli forta pro tio, ke Vanjo baldaŭ edziniĝis al la plej bona
amiko de Bunin. Poste li priskribis siajn suferojn en la romano "Vivo de
Arsenjev".
Anna
Bunin suferis dum kvar jaroj, sed, kompreneble, ne vivis
ermite: li estis juna, bela kaj jam ricevis ioman literaturan famon.
Tamen multaj am-historioj ne tuŝis lian koron. Serĉante la novajn impresojn
li ne abomenis eĉ aĉeti la amon.
Sed poste Ivan Aleksejeviĉ konatiĝis kun grekino
Anna Cakni, filino de redaktisto de unu el Odesaj ĵurnaloj.
Ŝia luksa orienta beleco tute skuis Bunin-on. Li nomis Anna-n "pagana pasio"
kaj pasigis en ŝia familio la tutan liberan tempon. Ili geedziĝis, sed la
familia vivo denove ne estis bonorda. La juna edzino tute ne interesiĝis pri
la literaturaj aferoj de la edzo. Jam post unu jaro Bunin leterskribis al la
frato: "Tio estas iu tremola paliso... Ŝi estas stulta kaj primitiva, kvazaŭ
hundido". Tamen fizike li plu estis alkatenita al ŝi, kaj kiam Anna deklaris,
ke
ŝi ne plu havas iujn sentojn al li, Bunin denove trovis sin sur rando de abismo.
Post kelkaj monatoj post la disiĝo al Anna naskiĝis filo. Li estis
unusola infano de Bunin; lia sorto estis tragika: li mortis kvinjara.
Vera
La novan amon Bunin trovis en Moskvo en 1906. Vera Nikolajevna
Muromceva estis nobelino el respektata profesora
familio, dek jarojn malpli aĝa, ol Bunin, tre bela, tamen iom malsanema. Diference
de la antaŭaj amatinoj, ŝi interesiĝis pli liaj aferoj kaj sukcesis
fariĝi por li fidela amiko. Ilia geedza ligo dum longa tempo ne estis agnoskita
de eklezio, ĉar Anna Cakni permesis al Bunin eksedziĝi nur en
1922, kiam li estis jam en Parizo. Vera Nikolajevna travivis kun la verkisto
kvardek ses jarojn.
Ili multe vojaĝis - Eŭropo, Egipto, la Sankta Tero. Bunin
vizitis eĉ pli ekzotikajn lokojn, ekzemple, Hindion kaj Cejlonon. Li
ŝatis la riĉan vivon neniel malpli, ol lia patro.
Akademiano pri beletro
Lia literatura famo daŭre kreskis. En 1910 li estis elektita
kiel akademiano pri beletro. Leo Tolstojo admiris lian talenton: "Li
verkas tiel, kiel eĉ Turgenevo ne sukcesus verki, por ne paroli eĉ pri mi".
Gorkijo nomis lin "pleja majstro de la moderna literaturo". Sed Bunin mem
agnoskis nur tri nomojn en la rusa literaturo: Puŝkinon, Tolstojon kaj Ĉeĥovon.
Liaj pritaksoj de aliaj verkistoj, simple ŝokas. Li neniam adoris la
kreadon de Gogolo aŭ Dostojevskijo. Sed se paroli pri iliaj karakteroj... "Mi
ne scias, kiun mi pli malŝategas, kiel homon: Gogolon aŭ
Dostojevskijon", - li konfesis al la amikoj. Siatempe li alte taksis la talentojn
de Gorkijo, sed post la revolucio, kiam iliaj vojoj ekiris en diversajn
direktojn, Gorkijo kiel artisto kaj homo ĉesis por li ekzisti.
Bunin fizike ne toleris eĉ unu reprezentanton de la rusa
Arĝenta jarcento (komento 5). Jen
nur kelkaj liaj kruelaj kaj tute ne ĉiam justaj pritaksoj: "Cvetajeva, kun ŝia
senĉesa pluvego de sovaĝaj vortoj kaj sonoj en versaĵoj... plej
senespera drinkemulo Balmonto, nelonge antaŭ la morto trafita de severa erotika
freneziĝo, morfinisto kaj sadisma erotomaniulo Brjusovo". Bunin
ne povis toleri ankaŭ Majakovskijon kun lia "kuvoforma buŝaĉo", Jeseninon.
Ege partia en siaj pritaksoj, Bunin estis tamen ĉiam plej
sincera. Leginte la romanon de Alekseo Tolstojo "Petro la
Unua", li ne povis kaŝi sian raviĝon kaj leterskribis al Alekseo Nikolajeviĉ,
kiun li ofte riproĉis pro lia adaptiĝemo kaj ventrokuŝemo antaŭ
la nova politika potenco: "Aleĉjo, malgraŭ ke vi estas [...] forfikiĝu via
patrino [...] sed talenta verkisto. Daŭrigu same".
Necesas diri, ke Bunin ege ŝatis la eksternorman leksikon.
Ĉi tie li sekvis sian patron. Foje, kiam li loĝis jam en Parizo, li kun
sia sekretario veturis per taksio. La ŝoforo estis rusa elmigrinto. Decidinte
perlabori kroman monon, li ekveturigis la pasaĝerojn laŭ kurba vojo, kaj
Bunin subite komencis sakri per plej sukoplenaj kaj "rafinitaj" fivortoj. La
ŝoforo turnis sin kaj bonhumore, kvazaŭ tuta tiu sakrado rilatus ne lin,
demandis:
- Vi, verŝajne, estas maristo? Vi ja tre lerte sakras.
- Mi estas ne maristo, - dignoplene respondis Bunin, - sed
honora akademiano pri beletro.
La ŝoforo preskaŭ krevis pro ridego kaj ankoraŭ longe
ne povis trankviliĝi.
La eventoj de la 1917a jaro fariĝis por Bunin persona tragedio.
Diri, ke li ne akceptis la revolucion, signifas diri nenion. Li
malamegis la novan potencon per ĉiuj fibroj de sia animo, opiniante bolŝevistojn
pereigantoj de Rusio.
En sia taglibro de la jaroj de revolucio kaj Interna Milito,
poste publikigita kun la titolo "Malbenitaj tagoj", Bunin skribas pri "
paniko kaj malesperaj brutalaĵoj de tiuj tagoj". Li opinias la vivon en la lando,
kie "tri kvaronoj de la loĝantaro fordonas la konsciencon por permeso
rabi kaj por almozo" neebla.
La 26an de januaro 1920 per la grekia vaporŝipo "Patras"
Bunin kun Vera Muromceva forlasis Rusion. Ili venis
en Konstantinopolon, poste sekvis Bulgario, Serbio... Fine de marto ili venis
Parizon. Ivan Aleksejeviĉ estis destinita vivi en fremda lando 33
jarojn... En Francio Bunin, same kiel la aliaj famaj rusaj verkistoj-elmigrintoj,
vegetis en malriĉeco. La literaturaj honorarioj estis mizeraj, lin savis nur
helpo de mecenatoj kaj fondusoj por elmigrintoj.
Nobel-premiito
En Nobel-komitato la demando pri lia kandidatigo aperis multfoje.
Unue tio okazis en 1922. Tamen, la tempo pasis, sed neniuj
realaj ŝanĝoj sekvis. Eĉ pli - baldaŭ aperis du novaj rusaj kandidatoj: Kuprin
kaj Mereĵkovskij. Iuj svedoj jam emis dividi la premion
inter la tri rusoj. En tiu okazo la sumo de 600 mil frankoj estus simple dividita
je tri partoj. Sub influo de tiu ĉi ideo entreprenema Mereĵkovskij
eĉ vizitis Bunin-on kun la propono: tiu el ili, kiu fariĝis premiito, redonu
al la alia 200 mil. Tio estus, kiel li opinius, kavalira ago. Bunin estis kavaliro,
tamen ne akceptis la proponon. Kaj faris ĝuste. En 1933 la Nobel-komitato nomumis
lin Nobel-premiito. Por ĉiuj, ankaŭ por la familio de Bunin
restis enigmo, kien malaperis la tuta sumo de la premio. ili ne acetis vilaon
ĉe maro, nek simple dometon en Parizo. Ili estis ekstreme nepraktikaj
homoj; la mono forflugis preter la manoj. Eble, kulpas ankaŭ la ne tre kompetentaj
kaj honestaj administrantoj, kiujn ili dungis por administri la
kapitalon. Ajnokaze, fine de la 30aj jaroj la verkisto denove estis malriĉa.
Ganjo
Somere 1926 Ivan Aleksejeviĉ renkontis la virinon,
kiu ŝanĝis la tutan lian vivon. Galina Kuznecova juna
poetino, baldaŭ fariĝis lernantino, muzo kaj amatino de la maljuniĝanta majstro.
Por li ŝi lasis sian edzon, iaman oficiron (li eĉ intencis murdi
Bunin-on), kaj ekloĝis proksime al la domo de Bunin. Iliaj amrilatoj, kompreneble,
ne povis resti mistero por longa tempo.
Bunin ĉiam havis malfacilan, kvereleman karakteron. Li estis
egoisma, kaprica, kolerema. Eble neniu, krom plej tolerema
Vera Nikolajevna povus toleri liajn misfarojn. Sed ĉi-foje eĉ ŝi perdis
la toleron: "Ivan tute freneziĝis fine de la vivo, - lamentis ŝi al la
amikinoj, - mi ne scias, kion fari".
Tio, kio okazis poste, estas malfacile klarigebla. Bunin
sukcesis konvinki la edzinon, ke inter li kaj Galina estas nenio,
krom la rilatoj inter instruisto kaj lernantino. Ĉu vere Vera Nikolajevna
estis tiom naiva, ĉu ŝi simple cedis al la edzo ĉar ne havis alian solvon
- estas malfacile diri. Ajnokaze, Galina estis invitita ekloĝi ĉe ili
kun la rajtoj de familianino. Tiu stranga am-triangulo ekzistis dum ok jaroj.
La
postaj okazaĵoj estis por Bunin neatendita kaj severa bato: Ganjo forlasis lin
ne por juna kaj riĉa belulo, sed foriris al... virino! Ŝia nomo estis
Margarita, Marga Stepun ŝi estis kantistino kaj vivis bohemie.
Ivan Aleksejeviĉ estis ŝokita.
Nereveno
Dum la dua Mondmilito la familio de Bunin loĝis en malgranda
ĉemara urbo Graso en ekstrema mizero. Ivan
Aleksejeviĉ arde deziris venkon de Sovetio. Eĉ lia malamego al bolŝevistoj,
ŝajne, iom malintensiĝis. Bunin, ŝajne, eĉ mem miris, kiam
dum la tempo de la Tehrana konferenco al li aperis la ideo, ke li maltrankvilas
pri sekureco de Stalino, venonta en Tehranon. Hitleron li arde
malamegis. La 1an de majo 1945 li leterskribis al sia amiko: "Gratulojn okaze
de Berlino! "Mein Kampf" [...] jam satmilitis, diablo ĝin prenu! Aĥ, kial
oni ne povus kapti lin kaj montri al tuta Eŭropo en fera kaĝo!"
Jam antaŭ la dua Mondmilito Alekseo Tolstojo skribis leteron
al Stalino pri tio, ke Bunin volas reveni en patrolandon (Bunin tute
ne komisiis tion al li). La respondo ne venis, tamen en 1945 la sovetia gvidantaro
rememoris pri la unua rusa literaturisto-Nobelpremiito. Lia reveno
hejmen estus sufiĉe granda politika venko. Lin "prizorgas" la laborantoj de
la sovetia ambasadejo. Eĉ pli - oni sendas en Parizon Konstantin-on
Simonov-on (komento 6). Dum interparoloj kun li
Bunin kondutas afable, sed Simonov komprenis, ke en
Sovetion Bunin neniam revenos. Tio estus por li perfido de la konvinkoj kaj principoj,
kiujn li sekvis dum la tuta vivo.
Granda rusa verkisto Ivan Bunin mortis en Parizo la 7an de
novembro 1953 kaj estis enterigita en la rusa tombejo Sent-
Ĵenevjev-de-Bua.