Informa Kanalo Abonu.Com -*--------------------------------------------------------------------------
La boteloj staras vice, kamarade kaj komplice sur la altaj murobretoj - botelegoj, boteletoj, verdaj, flavaj, grasaj, kavaj, palpebrume en la lumo min invitas al konsumo...

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 22




   Ĉi-kajere bonvolu konatiĝi kun fama rusa verkisto, Nobel-premiito Ivan BUNIN.



Nereveninto Ivan Bunin (komento 1)

     Ivan Bunin estis heredonta grandegajn riĉaĵojn, sed la patro de la estonta Nobel-premiito malgajnis ĉion en kartludo. Bunin fariĝis granda verkisto, sed ne riĉiĝis: emo al bela vivo, revolucioj kaj virinoj konstante bankrotigis lin. Lia biografio senĉese inspiras literaturistojn kaj reĝisorojn. La am-kvaropo - Ivan Aleksejeviĉ, lia edzino, lia amorantino kaj amorantino de la amorantino - eĉ hodiaŭ elvokas miron kaj raviĝon.

     La gepatra nesto
     Ivan Aleksejeviĉ Bunin naskiĝis la 23an de oktobro 1870 en Voroneĵo. La urbo ne estis tre granda provinca urbo, sed en la cara Rusujo ĝi estis fama kiel "studenta ĉefurbo" - kvar institutoj kaj unu el la plej bonaj en la lando universitato.
     La radikoj de lia familio perdiĝis ie en la 15a jarcento. La verkisto fieris pri siaj prauloj, sed aparte li ŝatis rememori pri la parenceco kun granda poeto Ĵukovskij, kiu estis ekstergeedzeca filo de nobelo Afanasij Bunin kaj kaptita turkino Salĥa.
     La patro de la verkisto ŝategis ĉasadon - li tenis aron da ĉashundoj, levreloj kaj barzojoj (komento 2), famis kiel plej bona pafanto en la ĉirkaŭaĵo: de la dekpaŝa distanco li estis trafanta suprenĵetitan 20-kopekan moneron. Sed lia drinkemo kaj ŝato al kartludo preskaŭ bankrotigis la familion. Tamen Ivan Aleksejeviĉ adoris la patron, admiris liajn ĉas-talentojn kaj eĉ penis imiti lin pri tio. Tio, tamen, estis malfacile efektivigebla: de la iamaj riĉaĵoj restis nur unu ĉevalo kaj malnova dutuba pafilo. Tamen, la intereson al ĉasado Bunin konservis por multaj jaroj.
     La patrino de Bunin, Ludmila Aleksandrovna, naskita kiel princidino Ĉubarova estis obeema kaj religiema virino. Ŝi humile rigardis, kiel ŝia edzo ĵetas la riĉaĵojn venten (komento 3), naskis al li naŭ infanojn, el kiuj restis vivaj nur kvar. Ivaĉjo estis ŝia favorato. Antaŭ gimnazio lin edukis guvernisto: la knabo lernis legi ne per aboco, sed per "Odiseo" kaj "Don-Kiĥoto", la patrino ŝatigis al li poezion. Gimnazion li eniris en 1881. Komence li tre ŝatis la studadon, escepte de matematiko, kiun li tuj ekmalŝatis.

     Nobel-filo
     Sed eĉ pli ol studado lin logis junulinoj. Kiam li venadis en jam preskaŭ ruinigitan patran bienon, li estis opiniata "nobel-filo", kio donis al li certajn eblojn (komento 4). Tamen pro nesperteco li tiam "ne povis montri iniciatemon".
     Tamen, je timemo li seniĝis tre baldaŭ. Tiamaj gimnazianoj estis kuraĝaj knaboj: bordelon li unuafoje vizitis, kiam li estis 15- jara. La iniciato, kompreneble, venis de pli aĝaj kamaradoj. Kolektiĝinte urborande, la gimnazianoj komence bone ebriiĝis, unu post la alia trinkante el granda botelo da brando kaj tuj manĝante peklitan kukumon. Abomenema Bunin faris nekontentan grimacon, sed trinkis, superante sin mem. Poste la kompanio per fiakro veturis en "domon de plezuro". Bunin eksidis en angulo kaj, balbutante, mendis botelon da biero. Preskaŭ tuj sur liajn femurojn saltis iu dika, jam ne tre juna virino.
     - Ni trinku bieron kaj poste ekkuŝos, - diris ŝi kun la intonacio, neakceptonta ajnajn kontraŭdirojn. Kiel li savis sin kaj reatingis hejmon, Bunin jam ne memoris.
     Tiu epizodo okazis nelonge antaŭ kiam la estonta verkisto forlasis la gimnazion. Lin ektedis la tro severa reĝimo kaj li malbonigis la rilatojn kun la instruistoj. En 1886 li estis eksigita pro evitado de lecionoj kaj nepripago. Pro tio, ke mono vere mankis, la gepatroj trankvile rilatis al lia eksigo. Tamen Bunin ne emis resti senklerulo. Sub gvido de la pli aĝa frato Jurij li intense okupiĝis pri memlernado kaj trastudis preskaŭ tutan universitatan kurson pri literaturo kaj historio. Samtempe li komencas verki versaĵojn. Ili estis malfortaj kaj naivaj, same, kiel ĉe ĉiu adoleskanto, sed tio ne ĝenis lin - li sentis la talenton.
     Estante 19-jara, Bunin forlasis la gepatran bienon. Komenciĝis vagado tra Rusio: Orjolo, Ĥarkovo, Poltavo... Li laboris kiel bibliotekisto, korektisto, statistikisto, vendadis librojn. Entuziasmiĝinte pri la instruoj de Leo Tolstojo li penis "simpliĝi", kaj dum certa tempo okupiĝis pri barel-farado.

     Vanjo
     En 1889 en Orjolo Bunin konatiĝis kun juna Varvara Paŝĉenko - ili kune laboris en la provinca ĵurnalo. Inter ili tuj trakuris iu sparko, kaj baldaŭ ili ekloĝis kune sen geedziĝo - la gepatroj de la junulino ne donis sian permeson por edziniĝo al malriĉa poeto. Iusence ili ja pravis - malpaciĝoj inter la gejunuloj komenciĝis preskaŭ tuj, ilin unuigis nur pasio. Tamen Bunin estis certe pli pasia - kaj tio faris lin pli vundebla. La elnodiĝo estis tragedi-komika. Post la kvar jaroj da "pekaj rilatoj" Vanjo finfine ricevis la gepatran benon por edziniĝo kaj tuj fuĝis de Bunin, lasinte la letereton: "Mi foriras, Vaĉjo, ne pensu malbone". Estas malfacile priskribi, kio okazis al li; la parencoj timegis, ke li mortigos sin. La bato estis duoble pli forta pro tio, ke Vanjo baldaŭ edziniĝis al la plej bona amiko de Bunin. Poste li priskribis siajn suferojn en la romano "Vivo de Arsenjev".

     Anna
     Bunin suferis dum kvar jaroj, sed, kompreneble, ne vivis ermite: li estis juna, bela kaj jam ricevis ioman literaturan famon. Tamen multaj am-historioj ne tuŝis lian koron. Serĉante la novajn impresojn li ne abomenis eĉ aĉeti la amon.
     Sed poste Ivan Aleksejeviĉ konatiĝis kun grekino Anna Cakni, filino de redaktisto de unu el Odesaj ĵurnaloj. Ŝia luksa orienta beleco tute skuis Bunin-on. Li nomis Anna-n "pagana pasio" kaj pasigis en ŝia familio la tutan liberan tempon. Ili geedziĝis, sed la familia vivo denove ne estis bonorda. La juna edzino tute ne interesiĝis pri la literaturaj aferoj de la edzo. Jam post unu jaro Bunin leterskribis al la frato: "Tio estas iu tremola paliso... Ŝi estas stulta kaj primitiva, kvazaŭ hundido". Tamen fizike li plu estis alkatenita al ŝi, kaj kiam Anna deklaris, ke ŝi ne plu havas iujn sentojn al li, Bunin denove trovis sin sur rando de abismo. Post kelkaj monatoj post la disiĝo al Anna naskiĝis filo. Li estis unusola infano de Bunin; lia sorto estis tragika: li mortis kvinjara.

     Vera
     La novan amon Bunin trovis en Moskvo en 1906. Vera Nikolajevna Muromceva estis nobelino el respektata profesora familio, dek jarojn malpli aĝa, ol Bunin, tre bela, tamen iom malsanema. Diference de la antaŭaj amatinoj, ŝi interesiĝis pli liaj aferoj kaj sukcesis fariĝi por li fidela amiko. Ilia geedza ligo dum longa tempo ne estis agnoskita de eklezio, ĉar Anna Cakni permesis al Bunin eksedziĝi nur en 1922, kiam li estis jam en Parizo. Vera Nikolajevna travivis kun la verkisto kvardek ses jarojn.
     Ili multe vojaĝis - Eŭropo, Egipto, la Sankta Tero. Bunin vizitis eĉ pli ekzotikajn lokojn, ekzemple, Hindion kaj Cejlonon. Li ŝatis la riĉan vivon neniel malpli, ol lia patro.

     Akademiano pri beletro
     Lia literatura famo daŭre kreskis. En 1910 li estis elektita kiel akademiano pri beletro. Leo Tolstojo admiris lian talenton: "Li verkas tiel, kiel eĉ Turgenevo ne sukcesus verki, por ne paroli eĉ pri mi". Gorkijo nomis lin "pleja majstro de la moderna literaturo". Sed Bunin mem agnoskis nur tri nomojn en la rusa literaturo: Puŝkinon, Tolstojon kaj Ĉeĥovon. Liaj pritaksoj de aliaj verkistoj, simple ŝokas. Li neniam adoris la kreadon de Gogolo aŭ Dostojevskijo. Sed se paroli pri iliaj karakteroj... "Mi ne scias, kiun mi pli malŝategas, kiel homon: Gogolon aŭ Dostojevskijon", - li konfesis al la amikoj. Siatempe li alte taksis la talentojn de Gorkijo, sed post la revolucio, kiam iliaj vojoj ekiris en diversajn direktojn, Gorkijo kiel artisto kaj homo ĉesis por li ekzisti.
     Bunin fizike ne toleris eĉ unu reprezentanton de la rusa Arĝenta jarcento (komento 5). Jen nur kelkaj liaj kruelaj kaj tute ne ĉiam justaj pritaksoj: "Cvetajeva, kun ŝia senĉesa pluvego de sovaĝaj vortoj kaj sonoj en versaĵoj... plej senespera drinkemulo Balmonto, nelonge antaŭ la morto trafita de severa erotika freneziĝo, morfinisto kaj sadisma erotomaniulo Brjusovo". Bunin ne povis toleri ankaŭ Majakovskijon kun lia "kuvoforma buŝaĉo", Jeseninon.
     Ege partia en siaj pritaksoj, Bunin estis tamen ĉiam plej sincera. Leginte la romanon de Alekseo Tolstojo "Petro la Unua", li ne povis kaŝi sian raviĝon kaj leterskribis al Alekseo Nikolajeviĉ, kiun li ofte riproĉis pro lia adaptiĝemo kaj ventrokuŝemo antaŭ la nova politika potenco: "Aleĉjo, malgraŭ ke vi estas [...] forfikiĝu via patrino [...] sed talenta verkisto. Daŭrigu same".
     Necesas diri, ke Bunin ege ŝatis la eksternorman leksikon. Ĉi tie li sekvis sian patron. Foje, kiam li loĝis jam en Parizo, li kun sia sekretario veturis per taksio. La ŝoforo estis rusa elmigrinto. Decidinte perlabori kroman monon, li ekveturigis la pasaĝerojn laŭ kurba vojo, kaj Bunin subite komencis sakri per plej sukoplenaj kaj "rafinitaj" fivortoj. La ŝoforo turnis sin kaj bonhumore, kvazaŭ tuta tiu sakrado rilatus ne lin, demandis:
     - Vi, verŝajne, estas maristo? Vi ja tre lerte sakras.
     - Mi estas ne maristo, - dignoplene respondis Bunin, - sed honora akademiano pri beletro.
     La ŝoforo preskaŭ krevis pro ridego kaj ankoraŭ longe ne povis trankviliĝi.
     La eventoj de la 1917a jaro fariĝis por Bunin persona tragedio. Diri, ke li ne akceptis la revolucion, signifas diri nenion. Li malamegis la novan potencon per ĉiuj fibroj de sia animo, opiniante bolŝevistojn pereigantoj de Rusio.
     En sia taglibro de la jaroj de revolucio kaj Interna Milito, poste publikigita kun la titolo "Malbenitaj tagoj", Bunin skribas pri " paniko kaj malesperaj brutalaĵoj de tiuj tagoj". Li opinias la vivon en la lando, kie "tri kvaronoj de la loĝantaro fordonas la konsciencon por permeso rabi kaj por almozo" neebla.
     La 26an de januaro 1920 per la grekia vaporŝipo "Patras" Bunin kun Vera Muromceva forlasis Rusion. Ili venis en Konstantinopolon, poste sekvis Bulgario, Serbio... Fine de marto ili venis Parizon. Ivan Aleksejeviĉ estis destinita vivi en fremda lando 33 jarojn... En Francio Bunin, same kiel la aliaj famaj rusaj verkistoj-elmigrintoj, vegetis en malriĉeco. La literaturaj honorarioj estis mizeraj, lin savis nur helpo de mecenatoj kaj fondusoj por elmigrintoj.

     Nobel-premiito
     En Nobel-komitato la demando pri lia kandidatigo aperis multfoje. Unue tio okazis en 1922. Tamen, la tempo pasis, sed neniuj realaj ŝanĝoj sekvis. Eĉ pli - baldaŭ aperis du novaj rusaj kandidatoj: Kuprin kaj Mereĵkovskij. Iuj svedoj jam emis dividi la premion inter la tri rusoj. En tiu okazo la sumo de 600 mil frankoj estus simple dividita je tri partoj. Sub influo de tiu ĉi ideo entreprenema Mereĵkovskij eĉ vizitis Bunin-on kun la propono: tiu el ili, kiu fariĝis premiito, redonu al la alia 200 mil. Tio estus, kiel li opinius, kavalira ago. Bunin estis kavaliro, tamen ne akceptis la proponon. Kaj faris ĝuste. En 1933 la Nobel-komitato nomumis lin Nobel-premiito. Por ĉiuj, ankaŭ por la familio de Bunin restis enigmo, kien malaperis la tuta sumo de la premio. ili ne acetis vilaon ĉe maro, nek simple dometon en Parizo. Ili estis ekstreme nepraktikaj homoj; la mono forflugis preter la manoj. Eble, kulpas ankaŭ la ne tre kompetentaj kaj honestaj administrantoj, kiujn ili dungis por administri la kapitalon. Ajnokaze, fine de la 30aj jaroj la verkisto denove estis malriĉa.

     Ganjo
     Somere 1926 Ivan Aleksejeviĉ renkontis la virinon, kiu ŝanĝis la tutan lian vivon. Galina Kuznecova juna poetino, baldaŭ fariĝis lernantino, muzo kaj amatino de la maljuniĝanta majstro. Por li ŝi lasis sian edzon, iaman oficiron (li eĉ intencis murdi Bunin-on), kaj ekloĝis proksime al la domo de Bunin. Iliaj amrilatoj, kompreneble, ne povis resti mistero por longa tempo.
     Bunin ĉiam havis malfacilan, kvereleman karakteron. Li estis egoisma, kaprica, kolerema. Eble neniu, krom plej tolerema Vera Nikolajevna povus toleri liajn misfarojn. Sed ĉi-foje eĉ ŝi perdis la toleron: "Ivan tute freneziĝis fine de la vivo, - lamentis ŝi al la amikinoj, - mi ne scias, kion fari".
     Tio, kio okazis poste, estas malfacile klarigebla. Bunin sukcesis konvinki la edzinon, ke inter li kaj Galina estas nenio, krom la rilatoj inter instruisto kaj lernantino. Ĉu vere Vera Nikolajevna estis tiom naiva, ĉu ŝi simple cedis al la edzo ĉar ne havis alian solvon - estas malfacile diri. Ajnokaze, Galina estis invitita ekloĝi ĉe ili kun la rajtoj de familianino. Tiu stranga am-triangulo ekzistis dum ok jaroj. La postaj okazaĵoj estis por Bunin neatendita kaj severa bato: Ganjo forlasis lin ne por juna kaj riĉa belulo, sed foriris al... virino! Ŝia nomo estis Margarita, Marga Stepun ŝi estis kantistino kaj vivis bohemie. Ivan Aleksejeviĉ estis ŝokita.

     Nereveno
     Dum la dua Mondmilito la familio de Bunin loĝis en malgranda ĉemara urbo Graso en ekstrema mizero. Ivan Aleksejeviĉ arde deziris venkon de Sovetio. Eĉ lia malamego al bolŝevistoj, ŝajne, iom malintensiĝis. Bunin, ŝajne, eĉ mem miris, kiam dum la tempo de la Tehrana konferenco al li aperis la ideo, ke li maltrankvilas pri sekureco de Stalino, venonta en Tehranon. Hitleron li arde malamegis. La 1an de majo 1945 li leterskribis al sia amiko: "Gratulojn okaze de Berlino! "Mein Kampf" [...] jam satmilitis, diablo ĝin prenu! Aĥ, kial oni ne povus kapti lin kaj montri al tuta Eŭropo en fera kaĝo!"
     Jam antaŭ la dua Mondmilito Alekseo Tolstojo skribis leteron al Stalino pri tio, ke Bunin volas reveni en patrolandon (Bunin tute ne komisiis tion al li). La respondo ne venis, tamen en 1945 la sovetia gvidantaro rememoris pri la unua rusa literaturisto-Nobelpremiito. Lia reveno hejmen estus sufiĉe granda politika venko. Lin "prizorgas" la laborantoj de la sovetia ambasadejo. Eĉ pli - oni sendas en Parizon Konstantin-on Simonov-on (komento 6). Dum interparoloj kun li Bunin kondutas afable, sed Simonov komprenis, ke en Sovetion Bunin neniam revenos. Tio estus por li perfido de la konvinkoj kaj principoj, kiujn li sekvis dum la tuta vivo.
     Granda rusa verkisto Ivan Bunin mortis en Parizo la 7an de novembro 1953 kaj estis enterigita en la rusa tombejo Sent- Ĵenevjev-de-Bua.



       La aŭtoro - Aleksandr Zubkov
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (oktobro 2004)



Por rigardi kelkajn fotojn de la verkisto sekvu la jenajn ligiloj:

http://www.explan.ru/archive/2000/47/s1_4.jpg
http://www.bibliograf.ru/gallery/bun1.jpg
http://hronos.km.ru/img/portrety/bunin.jpg


       Komentoj:

  • 1) Nereveninto - epiteto, uzata por la rusiaj elmigrintoj-artistoj, kiuj lasis la landon post la Granda Oktobra Socialisma Revolucio (1917).
  • 2) Barzojo - rusa leporhundo (NPIV).
  • 3) "Ĵeti ion al vento, venten" - malprudente malŝpari, disipi ion valoran.
  • 4) Tiutempe la seksaj rilatoj inter junaj bien-mastroj kaj iliaj filoj kun la servutulinoj estis kutima afero.
  • 5) Arĝenta jarcento de la rusa poezio - tiel oni nomas la plivigliĝon de la rusa poezio komence de la 20a jarcento ( kontraste al la "Ora jarcento" - la ekfloro de la rusa poezio en la unua duono de la 19a jarcento).
  • 6) Konstantin Simonov (1915-79) - sovetia verkisto kaj socia aganto, multfoja laŭreato de ŝtat-premioj.


Kolofone

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉe mencio pri la fonto

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo|ĉe|yandex.ru

Provleginto de la numero - Aleksandr Galkin

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21

 

Ĉion la plej bonan!

mevamevo|ĉe|yandex.ru
esperantio.narod.ru

-*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com