Informa Kanalo Abonu.Com

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas, kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj; kaj same, lace iros la minutoj de mia viv', sencela kaj enua.

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 21




   Ĉi-kajere bonvolu konatiĝi kun fama triopo de la sovetia kin-arto: Georgo VICIN, Eŭgeno MORGUNOV kaj Jurij NIKULIN.



Rido-krea triopo

     La fama triopo naskiĝis la 27-an de decembro 1960, kiam art-konsilio de la kinstudio "Mosfilm" konfirmis la liston de rolantoj en la filmo "Hundo Barboso kaj neordinara kroso". Kaj antaŭ iom pli ol 10 jaroj en moskva klubo de filmo-ŝatantoj estis malfermita muzeo de la legenda triopo. Post duonjaro la muzeo estis priŝtelita: estis rompitaj la montrofenestroj, malaperis valoraj eksponaĵoj. Poste oni forprenis ankaŭ la ejon. La muzeestro Vladimir CUKERMAN transveturigis la restaĵojn en sian malgrandan unuĉambran loĝejon en Krasnogorsko. Nun ĉi tie estas konservataj pli ol 15 mil eksponaĵoj kaj samtiom da historioj, ligitaj kun la vivoj de l' aktoroj. Multaj el tiuj rememoroj ĝis nun ne fariĝis propraĵo de la popolo.

     Kiam GAJDAJ (komento 1) decidis filmi sian unuan filmon "Hundo Barboso kaj neordinara kroso" por partopreno en la stelula triopo li invitis Georgon VICINon, Mikaelon ĴAROVon kaj Sergeon FILIPPOVon. La unua rifuzis ĴAROV: "Kio? Ĉu mi devos kuraĉi tra kampoj, saltadi de sur arboj?! Elektu iun pli junan!". Ankaŭ FILIPPOV post tralego de la scenaro ekobstinis: "Mi ne povas konsenti. Necesas urĝe veturi en Novgorodon, mian onklinon akcidente trafis tramo". Interalie, tramoj en Novgorodo neniam ekzistis. Konsentis nur VICIN.
     Poste por la rolo de Problemulo estis provata Boris NOVIKOV kaj por la rolo de Spertulo - Ivan LJUBEZNOV. Sed kiam oni venigis al GAJDAJ Jurion NIKULINon, tuj malaperis ĉiuj duboj de la reĝisoro.
     - Vi havas tre ridindan vizaĝon, necesas nur elpensi iun detaleton, - diris GAJDAJ al NIKULIN. - Oni surgluu al vi grandajn okulharojn, vi palpebrumados kaj via vizaĝo aspektos eĉ pli stulta.
     Eŭgenon MORGUNOVon kun GAJDAJ konatigis Ivan PIRJEV. "Leĉjo, akceptu Eŭgeĉjon, li estas amuza kaj dika, ĝuste tio, kion vi bezonas", - tiel PIRJEV prezentis la junan aktoron.
     Sur la ekranoj la filmo aperis en 1961. La aktoroj kaj reĝisoro ricevis 1000-rublan premion. Tiu filmo ankoraŭ dum multaj jaroj donadis milionajn profitojn al la ŝtato - ja pli ol cent landoj aĉetis la komedion.
     Post kelkaj jaroj okazis, ke NIKULIN gastrolis kun la cirko en unu el skandinavaj landoj (komento 2). Tie oni invitis lin al sovetia ambasadejo. Post la solenaĵoj la ambasadoro parolis kun NIKULIN.
     - En mia kabineto en ŝtalŝranko mi konservas la kasedon kun via filmo "Hundo Barboso...", - sin malkaŝis la ambasadoro. - Antaŭ komenco de la intertraktoj ni ĉiam montras ĝin al eksterlandaj diplomatoj. Ili preskaŭ ploras pro rido! Post tio estas pli facile interkonsenti kun ili. Vi eĉ ne kredos - ili pretas subskribi ajnajn dokumentojn!

     Georgo VICIN
     revis vivi nerimarkate.

     La plej modesta, plej malkomunikiĝema, sed samtempe la plej talenta el la triopo estis Georgo VICIN (komento 3). MORGUNOV (komento 4) iam diris pri li: "VICIN estas diable talenta. Nek mi, nek NIKULIN valoras eĉ lian ungon!" Dum tuta sia vivo Georgo Miĥajloviĉ donis eĉ ne unu televidan intervjuon, eĉ ne unu ĵurnaliston invitis al sia hejmo. Kun ili li preferis komunikiĝi ekskluzive per telefono, kaj al ĉiu li dediĉis ne pli ol 15 minutojn.
     - VICIN tre kompleksumis pro sia eksteraĵo. "Mi estas nefrapa, maldika, longonaza. Ĉu mi povos esti aktoro?" - ĉiam dubis li, - rakontas la direktoro de l' muzeo Vladimir CUKERMAN. - En la instituto oni konstante mallaŭdis lin. "VICIN, estu pli gracia! Forigu vian volteran rideton! Ĉesu rezonadi!".
     Multaj homoj, rigardante lin, ne dubis, ke li ŝatas bone festodrinki, iom diboĉi. Tamen VICIN preskaŭ ne tuŝis alkoholaĵojn. Dum iu festo li povus trinki 50 gramojn da brando, sed nur por ne ofendi la ĉirkaŭulojn. Pri li oni ĉiam parolis: "Li estas plej diskreta homo. La normon neniam superos kaj al aliaj drinki ne malhelpos". Li entute penis apartiĝi for de bruaj kompanioj kaj ĉiam ripetis: "La plej terura, kion elpensis la homo, estas festotablumado".
     Kun grandaj malfacilaĵoj li rolis drinkemulojn. Ekzemple, dum filmado de la "Kaŭkaza kaptitino" VICIN devis trinki bieron. Li tuj rifuzis: "Mi ne trinkos bieron, verŝu eglanterian dekoktaĵon". Dum diversaj filmo-provoj li malplenigis kvin pokalojn sinsekve. Subite iu rimarkis, ke en la pokalo mankas ŝaŭmo kaj tio aspektas nenature. NIKULIN proponis meti vaton en la kruĉon.
     VICIN ne eltenis:
     - La sesan pokalon mi simple ne povos trinki, ĉu kun vato, ĉu sen ĝi!
     Ĉi tie enmiksiĝis GAJDAJ:
     - Eĉ se vi ne volas, Georgij Miĥajloviĉ, ni tamen devas filmi ankoraŭ unu prov-pecon, kaj kun vera biero.
     VICIN subiĝis, kaj la sesa prov-peco fariĝis ĉefa.
     La ĉirkaŭuloj opiniis, ke Georgij Miĥajloviĉ estas stranga homo. Laŭ la konsilo de sia plej granda amiko Savelij KRAMAROV li komencis okupiĝi pri jogo, lernis stari sur la kapo. Dum filmado de "Hundo Barboso" VICIN foje faris la jenan strangaĵon: jam post la ordono "Ek al filmado!" li subite ekrigardis la horloĝon kaj diris:
     - Atendu! Necesas 15 minutojn ekzerci!
     Kaj ĝuste 15 minutojn li staris sur unu piedo kaj profunde spiris naze, dum la tuta filmo-trupo pacience atendis ĝis li finos la ekzercojn.
     Ankoraŭ unu strangaĵo: VICIN multe sinĝenis pro sia propra populareco. Antaŭ ol eliri el la domo, li ĉiam alte starigis la kolumon de la palto, surmetis nigrajn okulvitrojn kaj ĉapelon, por ke oni ne rekonu lin. Se oni tamen rekonis lin, li respondadis: "Pardonu, mi ne estas la artisto, mi estas nur lia frato". Li penis laŭi la konsilon de antikvaj saĝuloj: "Vivu nerimarkate".
     Lia modesteco malpermesis al li akcepti eĉ la helpon, eĉ kiam ĝi estis ekstreme necesa. Kiam antaŭ la morto li malsaniĝis, li bezonis monon por serioza operacio. Malgraŭ tio, ke la Unio de kinistoj estis preta finance helpi al li, li rifuzis. VICIN opiniis: "Kun kio la homo venis en la mondon, kun tio li devas ĝin forlasi". Li neniam petis ion ajn eĉ de la proksimuloj; ĉiam rifuzis akcepti senpagajn biletojn en cirkon, kiujn konstante sendadis al li NIKULIN. Kiam li malsaniĝis, li estis akceptita en plej ordinaran urban hospitalon, kie en unu ĉambro kuŝis sep homoj. Tiutage per televido oni montris la filmon "Kaŭkaza kaptitino". Post la filmo la pacientoj petadis la aktoron: "Georgij Miĥajloviĉ, montru ion amuzan". Kaj li tiutempe jam ne povis levi la kapon de kuseno...
     Enterigo de VICIN estis tre impona, ĉion organizis Nikita MIĤALKOV (komento 5). Tamen la tombo-monumento ĝis nun mankas - la familio obstine rifuzas akcepti ajnan helpon. Foje antaŭ kelkaj jaroj al ili venis necesej-tubisto kaj teruriĝis - nesesseĝo likas, krano ne funkcias. Li tuj proponis reveni post kelkaj tagoj por ĉion ordigi senpage - ja por VICIN! Sed la familio rifuzis.
     VICIN neniam akceptis helpon, sed mem okupiĝis pri bonfarado. Ĉiuvespere aĉetis en vendejo bonajn manĝaĵojn - kolbason, ŝinkon por nutri senhejmajn hundojn. Sur sia balkono li aranĝis veran kolombejon. Se li forveturadis gastroli, do li tre maltrankvilis pri siaj birdoj. Kiam Vladimir CUKERMAN telefonis al li por gratuli okaze de 80-jariĝo, li eĉ ne finaŭskultis: "Mi ne havas tempon por la festo, necesas nutri la kolombojn, ja ili jam tro longe atendis min, kompatindaj..."
     Ĝis siaj lastaj tagoj VICIN laboris en Teatro de filmaktoro. Kiam li maljuniĝis, ĉiuj liaj dentoj elfalis. Sed li eĉ ne intencis turni sin al dentisto. "Memorfiksu, laŭ la teorio de antikvaj saĝuloj ne eblas enigi fremdan korpon en la organismon. La homo venas en la mondon sendenta kaj ankaŭ foriri li devas sen dentoj". Neniu el spektantoj aŭ kolegoj povis eĉ konjekti, ke ĉiujn monologojn VICIN deklamis absolute sendenta. Jen kian prononcon li havis! Neniu aktoro eĉ kun dentoj povus same deklami...

     Eŭgeno MORGUNOV:
     "VICIN kaj NIKULIN estas por mi nur partneroj, sed ne amikoj"

     Ŝajne, post la filmoj de GAJDAJ inter la tri grandaj aktoroj devus aperi amikaj rilatoj. Tamen vera amikeco ne aranĝiĝis.
     Kulpis pri ĉiuj skandaloj Eŭgeno MORGUNOV. Dum filmado de la "Kaŭkaza kaptitino" okazis la unua granda kverelo inter li kaj GAJDAJ. Al la labora trarigardo de la jam filmita kin-materialo MORGUNOV venis kun gitaro kaj vica admirantino. GAJDAJ postulis, ke MORGUNOV foririgu la junulinon, sed MORGUNOV neniel reagis. Responde GAJDAJ forstrekis el la scenaro ĉiujn epizodojn kun MORGUNOV. La filmo estis plu filmata, sed jam sen li. Feliĉe, la spektanto nenion rimarkis, ĉar al tiu momento multaj epizodoj kun Spertulo estis jam filmitaj. Tiu ĉi kverelo neniam estis estingita.
     Poste MORGUNOV grave malpaciĝis kun NIKULIN. En unu intervjuo MORGUNOV diris, ke li kaj NIKULIN estas nur partneroj, sed ne amikoj, kaj klarigis siajn vortojn jene: "Ni ĉiuj estis en la sama jungaĵo, kune kreis la ridon, sed nur li ricevis la ŝtat-premion, kiun li elkaĵolis en Kultur-ministerio. Nek mi, nek VICIN, nek kameraisto BROVIN, nek pentristo JASJUKEVIĈ ricevis tiun premion". Post tiuj vortoj NIKULIN ĉesis komunikiĝi kun MORGUNOV. Tamen en 1993, kiam estis kreita la muzeo de la fama triopo, ili repaciĝis.
     Kompare al VICIN kaj NIKULIN, MORGUNOV estis filmata ne tiel ofte, plejparte nur en epizodoj. Reĝisoroj ekspluatis lian eksteraĵon, li multe rolis diversajn policistojn kaj ĝendarmojn. Kompense li verkis multajn scenarojn, kiuj, tamen, amase trafis tablan tirkeston. MORGUNOV estis tre neoportuna por la superuloj, li tro akre esprimis al la postenuloj tion, kion ili ne volis aŭskulti. Por tiu tempo tia konduto estis tro kuraĝa. Pro sia necedema karaktero li ne ricevis la rangon de popola artisto.
     Diference de VICIN, MORGUNOV ĉiam profitis sian famon. Foje en la tempo de stagnado (komento 6) li vizitis fiŝ-vendejon, aliris la direktoron kaj petis lin vendi 5 skatolojn da ruĝa kaviaro, 5 skatolojn da nigra kaj 10 skatolojn da kraboj. "Kial tiom multe?" - ekmiris la direktoro. MORGUNOV ne konsterniĝis: "VICIN petis min, li morgaŭ havas naskiĝ-tagon".
     Li prenis ĉion, kion oni donadis al li, neniam rifuzis donacojn. Foje, kiam li koncertis en Fora Oriento, post la prezentado maristoj donacis al li 8-kilograman fiŝon. MORGUNOV rifuzis la donacon, dirinte: "Mi ne povas akcepti de vi tiel karan donacon, sciante, ke miaj amikoj - VICIN kaj NIKULIN - ne havas tian fiŝon". Post du horoj oni alportis al li ankoraŭ du fiŝegojn. NIKULIN lamentis post tio: "Se li donus almenaŭ peceton - sed ja ne, li nenion alveturigis!"
     MORGUNOV ĉiam serĉis profiton. Ĉiumonate li prenis de NIKULIN invitbileton por du personoj, sed venigis 10-12 homojn. Lin tute ne ĝenis manĝado je kosto de siaj adorantoj. Ofte li eĉ prenis de ili monon, se al la tablo aliris iu el liaj konataj famaj aktoroj. 100 rubloj por la konatigo kun famuloj ne estis tro granda prezo.
     Diference de siaj samtriopanoj MORGUNOV ŝatis alkoholaĵojn. Li povis tute ne drinki, sed povis fortrinki botelon da konjako kaj ujeton da alkoholo kaj post tio - ekstiri aŭton. Krome li tre ŝatis virinojn. Lia plej ŝatata diraĵo ĉe vido de bela junulino estis la jena: "Se Lenino estus vidinta ŝin, li neniam edziĝus al Krupskaja.
     Dum sia vivo MORGUNOV ofte entreprenis tre riskajn aferojn. Ekzemple, li senpage veturadis en taksioj, uzante falsan identigilon de KGB-laboranto (komento 7). Alia lia fama truko estis la jena: kiam li ĵus komencis labori en la Teatro de filmaktoro, ĝin vizitis MOLOTOV kaj KAGANOVIĈ (tiamaj partiaj gravuloj de la plej unua rango). MORGUNOV renkontis ilin kaj prezentis sin vicestro de la teatro. En tiu rolo li parolis kun ili pli ol unu horon kaj finfine petis ilin pligrandigi la salajron por la aktoroj de la malplej alta rango. Tio ja estis farita, dank' al kio MORGUNOV ricevis pligrandigon ankaŭ al sia salajro.
     Foje li okupiĝis eĉ pri ĉantaĝo. Iu grava partia estro ekmalŝatis lin. Responde MORGUNOV embuskis lin kaj faris kelkajn liajn intimajn fotojn kun unu aktorino. Kiam la estro ekvidis tiujn fotojn, li proponis al MORGUNOV ne nur amikecon, sed ankaŭ grandan monon.
     La aktoro mortis la 25-an de junio 1999. Neniu socia organizo - nek Unio de kinistoj, nek Gildo de filmaktoroj, nek Ŝtatkino de USSR, nek Teatro-studio de filmaktoroj, nek la kinejo "Mosfilm" - subvenciis la enterigon de la aktoro eĉ per kopeko. Li estis modeste enterigita je konto de la parencoj kaj proksimaj amikoj.

     "Kamarado NIKULIN,
     malverŝajne, ke oni filmos vin en kino", - diris al li instruistoj en aktor-instituto.

     Plej grandan utilon por la muzeo de la tri aktoroj alportis Jurij NIKULIN. Tamen ĝuste pro lia iniciato la fama triopo ĉesis ekzisti.
     Tio okazis dum filmado de unu el la plej sukcesaj komedioj de la sovetia kin-arto - "Kaŭkaza kaptitino". Malmultaj scias, ke apero de tiu filmo estis ege malprobabla. La scenaro al multaj ne ŝajnis ridinda, kaj pri tio ĥore gurdis superuloj. Oni riproĉis al GAJDAJ tion, ke ŝtelado de fianĉinoj estas malnobla afero, ke filmi kinon pri tio ne indas, ke la popolo tion ne komprenos. La scenaro ŝajnis teda ankaŭ al Jurij NIKULIN. GAJDAJ rektasence petegis lin partopreni la filmadon kaj ĵuris al la aktoro, ke post tiu filmo la fama triopo jam ne estos ekspluatata. Okazis ĝuste tiel...
     La filmo devis komenciĝi jene: grandega barilo okupas la tutan ekranon. El la baril-truo aperas Timemulo, ĉirkaŭrigardas kaj skribas grandan literon "Ĥ". Poste aperas Spertulo kaj alskribas la literon "U". Aperas Problemulo, sed subite sonas policista fajfilo. Problemulo alskribas, kvazaŭ nenio okazis: "doĵestvennij film" (komento 8). Tamen la estraro opiniis, ke tiu ŝerco estas huliganaĵo. Oni estis devigitaj fari la konatan al ni komencon: Ŝurik veturas sur azeno...
     Post la prova trarigardo de la filmo unu el estroj de Kin-ministerio estis indignita kaj nomis la filmon "kontraŭsovetiaĵo". Tamen post kelkaj tagoj li ŝanĝis sian opinion. Evidentiĝis, ke BREĴNEV (tiama gvidanto de la ŝtato) ekdeziris spekti la filmon. Liaj ĉirkaŭuloj, ne sciante pri la malpermeso, alportis ĝin. BREĴNEV multe ridis kaj lia "recenzo" vivigis la filmon.
     Estas interese, ke multajn ŝercojn en la filmoj de GAJDAJ elpensis la aktoroj mem. La reĝisoro premiis bonan ŝercon per botelo da ĉampano. Ekzemple, dum filmado de "Kaŭkaza kaptitino" NIKULIN ricevis dek du botelojn, MORGUNOV - ses kaj nur VICIN - eĉ ne unu. Neniu scias kial (eble ĝuste pro tio) post apero de tiu ĉi filmo nur NIKULIN estis registrita en la enciklopedio "Komikuloj de la mondo".
     Interalie, ĝuste al NIKULIN estis plej malfacile eniri siatempe la teatran lernejon. Dum la dua rundo de ekzamenado iu el la ĵurianoj diris al li: "Io ja estas en vi, sed por kino vi ne taŭgas. Mi diru sincere - malverŝajnas, ke vi estos filmata".
     Ankaŭ la unuaj provoj fariĝi kin-aktoro estis por li malsukcesaj. Li estis provata por la rolo de timema germano en iu filmo de reĝisoro NATANSON. La reĝisoro promesis telefoni al li. NIKULIN atendis du semajnojn kaj telefonis mem. "Ni nun estas tre okupitaj, serĉas aktorojn por aliaj roloj, ni nepre telefonos al vi", - diris la reĝisoro. Pasis ankoraŭ iom da tempo kaj NIKULIN denove telefonis. "Verŝajne, via epizodo ne eniros la filmon", - oni diris al li. Kiam la filmo finfine aperis, la epizodo kun la timema germano ja restis, sed lin rolis alia aktoro.
     Leonido GAJDAJ tre amikiĝis kun NIKULIN. Ĝuste pro tio estis NIKULIN, kiu ricevis ĉefan rolon en la komedio "Diamanta brako". Dum filmado de la komedio okazis amuza epizodo. La aktoroj loĝis en hotelo, en kies subterejo oni aranĝis kostumejon kaj rekvizitejon. Tie oni konservis ankaŭ "fuŝ-NIKULIN"on, faritan el papermaĉaĵo. Tiun ĉi pupon fine de la filmo oni devis fallasi de sur 500-metra alteco. Por ke ĝi ne kovriĝu per polvo, oni kovris ĝin per blanka tuko. Balaante la subterejon iu purigistino senintence levis la tukon kaj rigidiĝis - antaŭ ŝi kuŝis ja NIKULIN! Ŝi ekkuris super, kriante: "Tie kuŝas morta NIKULIN!" Post unu horo la sciigo pri morto de la aktoro rondiris la tutan urbon. Feliĉe, NIKULIN sukcesis telefoni al la patrino en Moskvo por averti ŝin pri la afero, ĉar sekvatage la ĉefurbaj aktoroj jam funebris pri li.
     Reale NIKULIN mortis la 21-an de aŭgusto 1997. Super la tombo oni konstruis grandegan monumenton kontraŭ la mono de moskva urb-administracio; samtempe estis konstruita monumento apud cirko en Cvetnoj-bulvardo. Rusiaj astronomoj omaĝe al NIKULIN nomis asteroidon, grimpistoj - montopinton; lian nomon portas ankaŭ la plej granda moskva internulejo por infanoj kaj geadoleskantoj.



       La aŭtoro - Irina BOBROVA
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (aŭgusto 2003)



Por rigardi kelkajn fotojn de la aktoroj sekvu la jenajn ligiloj:

Fotoj de la triopo:
http://www.rusf.ru/fc/img/big/vinimorg.jpg
http://actors.khv.ru/actors/morgunov2.jpg
http://www.era.ru/erapress/2001_12/images/1_3d.jpg

Fotoj de J. Nikulin:
http://www.vagrius.com/authors/pic/nikulin.jpg
http://actors.khv.ru/actors/nikulinu2.jpg
http://actors.khv.ru/actors/nikulinu1.jpg

Fotoj de G. Vicin:
http://akter.kulichki.net/vicin.jpg
http://www.teatp.ru/vicyn.jpg
http://movieshop.ru/catalog/people/004100/004195/i.jpg

Fotoj de E. Morgunov:
http://bigworldclub.com/img/znamenitosti/Morgunov0001.jpg
http://info-esta.ru/faces/isto/evgeniy_morgunov_2.jpg


Se vi volus spekti kelkajn filmojn de la menciita reĝisoro (kun partopreno de la prezentitaj aktoroj) kun Esperantaj subtitoloj, bonvolu turni vin al Aleksandro Galkin (alaudo|ĉe|gmail.com).



       Komentoj:

  • 1) GAJDAJ Leonid Ioviĉ (1923-93), fama sovetia reĝisoro, popola artisto de USSR. Filmis multajn plej popularajn komediojn de Sovetio, ekz. "Kaŭkaza kaptitino", "Diamanta brako", "Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion", "Operaco Ŭ" ka. Interalie, la tri lastaj filmoj ekzistas jam kun Esperantaj subtitoloj (pli detale vidu ĉi tie). La fama triopo, pri kiu temas la artikolo, rolis ĝuste en liaj komedioj (i.a. ankaŭ en "Operaco Ŭ"). Ĝi konsistis el Timemulo, kiun prezentis VICIN, Problemulo, kiun prezentis NIKULIN, kaj Spertulo, rolata de MORGUNOV.
  • 2) NIKULIN Jurij Vladimiroviĉ (1921 - 1997), sovetia aktoro kaj cirkisto, popola artisto de USSR. Estis filmata en multaj filmoj, laboris kiel klaŭno kaj cirka reĝisoro.
  • 3) VICIN Georgij Miĥajloviĉ (1918 - mortis fine de 1990-aj jaroj), sovetia aktoro, popola artisto de USSR. Estis filmata en multaj filmoj.
  • 4) MORGUNOV Jevgenij Aleksandoviĉ (1927 - 1999) - sovetia aktoro.
  • 5) MIĤALKOV Nikita - fama sovetia kaj rusia aktoro kaj reĝisoro.
  • 6) Periodo de stagnado - tiel oni nomas la periodon en historio de Sovetio (70-aj - komenco de 80-aj jaroj), kiun karakterizis grava malakceliĝo de ekonomi-progreso kaj sekve - ĉiama manko de manĝaĵoj kaj varoj.
  • 7) KGB - Kabineto de Ŝtata Sekureco en Sovetio (Sekurec-Servo).
  • 8) La rusa esprimo "Ĥudoĵestvennij film" signifas "lud-filmo", "filmo laŭ elpensita ideo", kontraŭe al "dokumenta filmo". La unuaj du literoj en la esprimo estas samaj, kiel en la fama trilitera ruslingva sakraĵo, ofte skribata sur diversaj bariloj.


Kolofone

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉe mencio pri la fonto

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo|ĉe|yandex.ru

Provleginto de la numero - Aleksandr Galkin

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

 

Atendu la vican numeron post ĉ. du monatoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo|ĉe|yandex.ru
esperantio.narod.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon