Informa Kanalo Abonu.Com

Ho, Amo, vivkomenco, vivosumo! Lumu por ni, per viaj gloroj mitaj, sed, kiel ĉiuj mitoj, veraj!

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 20




   Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la famega sovetia aktoro Andreo MIRONOV.



Rigardu min aktori! (komento 1)

     La sorto de Andreo Mironov estis kvazaŭ dekomence planita kaj skulptita kiel brila legendo de la unua ĝis la lasta sekundo. Mironov naskiĝis sur scenejo kaj mortis sur ĝi. Li aperis en familio de plej popularaj artistoj, sed superis ilian famon. Lin adoris la tuta lando.

     En lia vivo estis kaj skuaj amhistorioj, kaj freneza amo, miliono da turmentoj, du edziĝoj, du filinoj kun la samaj nomoj kaj, finfine, nekredebla, fantasta morto sur scenejo, laŭ la aplaŭdoj de la halo. Dum la jaroj, pasintaj post la aŭgusto 1987, kiam Mironov forpasis, lia reala vivo fariĝis preskaŭ mito, kaj la postmorta famo fariĝis senmorta.
     Maria Vladimirovna Mironova kaj Aleksandro Semjonoviĉ Menaker konatiĝis en 1939 en la Moskva teatro de estrado kaj miniaturoj. Manjo, denaska moskvanino estis tiam 29-jara, kaj leningradano Aleĉjo (komento 2) - 26-jara. Ili ambaŭ jam havis familiojn kaj komence ne planis ŝanĝi siajn vivojn. "Se iu estus dirinta al mi, ke tio eblas, mi respondus nur la jenon: "Vi frenezas!" - rememoris poste Maria Vladimirovna. Sed somere la teatro forveturis gastroli en Rostov-ĉe-Donon, kaj tie, sub la suda suno, la seriozaj famili-havaj homoj "freneziĝis", trafinte varmegan am-historion. Forta kaj decidema Maria Vladimirovna solvis ĉion en la kvara tago. Menaker, vekiĝinte matene pro plum-knaro demandis ŝerce: "Manjo, kion vi tiel diligente skribas?" - "Mi sciigas la edzon, ke ni disiĝas. Ankaŭ vi eksidu kaj skribu la samon al via edzino", - serioze respondis Mironova. Tiel naskiĝis la fama aktor-dinastio.
     Kaj la 8-an de marto 1941 naskiĝis la filo Andreo. Maria Vladimirovna ĝis la lasta tago ludis sur scenejo, la akuŝ-streĉoj komenciĝis ĝuste en la "laborloko", ĝuste de tie ambulanco forveturigis ŝin en akuŝejon. Ankaŭ la unuaj tagoj kaj monatoj de l' vivo de la estonta famulo estis ligitaj al teatro - la estroj sendadis aŭton, kaj la vartistino veturigis la bebon al Maria Vladimirovna, kiu nutris lin en paŭzoj inter provludoj. Pri la vartistino malgranda Andreĉjo estis tre fortuna. 70-jara Anna Sergejevna Starostina adoris lin kvazaŭ sian propran nepon.
     Dum la milito la teatro estis evakuita en Taŝkenton, kaj la vartistino tuj iel mirakle trovis "por la bebo" komfortan liton - malnovan tolaĵ-korbon, kiun ŝi dum du tagnoktoj vapor-purigis kaj sekigis. Ŝi mirinde bone kapablis interkonsenti kun la homoj kaj ĉiam alportis de bazaro jen peceton da blanka pano, jen kruĉon da lakto.
     Dum infaneco Andreo estis diketa knabo, iom plumpa, sed tre lerta kaj sprita. En la lernejo kaj korto la amikoj estimis lin. La samklasanoj tre ŝatis lian patron pro bona humoro kaj delikateco. Kaj ĝentila, sed iom malvarma Maria Vladimirovna, kiun Andreo adoris kaj timetis, estis perceptata kiel "stelulino". Kiam la gepatroj forveturadis, la amikoj okupis la riĉan loĝejon en la strato Petrovka. Tie estis antikva meblaro, sur la muroj pendis porcelanaj teleroj de la imperiestra uzino, en la angulo staris horizontala piano, kiu estis donacita al Menaker de Isaak Dunajevskij (komento 3). Sed plej famis tiu loĝejo pro sterila pureco kaj akurateco. Tiun trajton Andreo heredis de la patrino. La ordemo, eĉ se iom pedanta, estis ilia familia trajto.
     Estante 11-jara, juna Mironov preskaŭ debutis en kino. Sed tion malhelpis ĝuste la puremo. En la jaro 1952 en la apudmoskvan loĝlokon Pestovo venis la filmistoj, farantaj la filmon "Sadko"; ĝuste tiam en la ripozdomo de MĤAT (komento 4) ripozis la gepatroj. Al Andreo oni komisiis prezenti malgravulon en homamaso. Por tio li ricevis ŝiritan kaj malpuran vestaĉon, kiun li abomenis meti sur la nudan korpon kaj anstataŭe metis sur modan t-ĉemizon kun brila zipo. Kiam la reĝisoro rimarkis tiun diketan almozulon kun ŝtrumpoj sub bastoŝuoj kaj en vestaĉo, sub kiu klare videblis zipo, li indigne forpelis la bubaĉon.
     Teatremo, aktoremo, ludemo estis propraj al Andreo de l' infaneco. Sed la deklaro de la filo pri sia deziro eniri teatran instituton tute ne admirigis Marian Vladimirovnan. Ŝi ne povus plu vivi, se ŝia amata knabo fariĝus mezkvalita, ordinara aktoro. Ŝi bezonis aŭ ĉion, aŭ nenion. Kaj malgraŭ ke ŝi havis kolosajn konatecojn kaj konis ĉiujn teatristojn de Moskvo, ŝi neniel klopodis por la filo. Multfoje vizitinte eksterlandon kaj satrigardinte la tiean vivon, la patrino pensis pri instituto de fremdaj lingvoj aŭ pri diplomat-instituto por la filo. Somere la gepatroj forveturis gastroli, kaj reveninte aŭtune hejmen, Maria Vladimirovna renkontis surstrate konatan pedagoginon de la teatra lernejo, nomita omaĝe al Ŝĉukin. Kaj tiu diris al ŝi: "Jen, interese, Manjo, ni akceptis iun knabon kun via familinomo. Tre amuza knabeto!".
     La lernejon Andreo finis kun plej bonaj poentoj kaj en la jaro 1962 eniris la trupon de la Teatro de satiro. Tie laboris bonegaj aktoroj de pli aĝa generacio: Lepko, Papanov, Peltcer, dum juna kaj brila "stelulo" mankis. Kaj la ĉefreĝisoro Valentin Pluĉek akceptis por tiu "posteno" ĝuste Mironov-on. Somere la juna debutinto forveturis en Krimeon por preparado de la filmo "Tri plus du". Kaj ĉi tie lin atingis, kaptis kaj frenezigis la unua amo. Andreo plenkore enamiĝis al Natalja Fatejeva, plej bela kaj jam sufiĉe fama aktorino, kiu estis 7 jarojn pli aĝa, ol li. Fatejeva ĵus eksedziĝis kun Vladimir Basov kaj restis sola kun 3-jara filo. La Nigra Maro, ĉampano, rendevuoj en kaverno... Post jarcent-kvarono ili denove estis filmataj ĉi tie por la filmo "Homo de l' kapucen-bulvardo", kiu estis la lasta filmo de Mironov.
     Sed tiam, reveninte de la filmado, modela filo serioze timigis la patrinon per sia pasio, kiu brulis tra tuta Moskvo. Li deĵoris sub balkono de Nanjo, ploris, ĵaluzis, freneziĝis kaj petegis ŝin edziniĝi al li. Sperta kaj racia Fatejeva cedis al la petegoj de l' freneza amanto. Sed kiam li veturigis ŝin en la vilaon por konatigi kun la patrino, okazis fiaĵo: ŝia malgranda fileto, pririgardinte la riĉaĵojn de Mironov-familio, demandis per anĝela voĉo: "Panjo, ĉu ĉio ĉi estos nia?" Maria Vladimirovna tute perdis la vizaĝon, kaj la demando estis fermita por ĉiam. Ŝi ne donis al Andreo trasenti feliĉon en amo - eĉ ne unufoje! La du postaj geedziĝoj estis faritaj sen ŝia konsento.
     Mironov estis homo de mirinda nobleco kaj honesto, vera inteligenciano. Li tute ne similis sian estradan kaj kinan heroon, senĝenan kaj iom cinikan playboy. En la vivo li estis sinĝenema, hezitema kaj tre bonkora. Li malŝategis pridiskuti sian personan vivon, ĉiam estis kaŝema ĉi-rilate. Tamen li estis tre enamiĝema. Meze de la 60-aj komenciĝis ankoraŭ unu lia brua amhistorio - kun juna aktorino de la Teatro de satiro Tatjana Jegorova, kiu antaŭ sufiĉe nelonge faris multe da bruo per sia libro "Mironov kaj mi". Tamen, la aŭtorino de tiu ĉi dramo penas prezenti la aferon tiel, kvazaŭ ŝi estis la sola amatino de Mironov, kio, memkompreneble, ne konformas al la realo. Andreo Aleksandroviĉ havis multe da amrilatoj. Sed neniam tio okazis vulgare, li pasiiĝis sincere kaj kortuŝe, ĉiam kondutis kiel vera viro kaj inteligenciano.
     Fine de la 60-aj - komence de la 70-aj jaroj Mironov estis filmita en plej popularaj filmoj "Diamanta brako", "Propraĵo de l' respubliko", "Gardu vin de aŭto", "Nekredeblaj aventuroj de italoj en Rusio", "Pajla ĉapeleto"; prezentis la ĉefajn heroojn en la spektakloj "Profitdona posteno" (ĉe la teatro tiam deĵoris eĉ ĉeval-polico), "Ŝvitbanejo", "Super abismo en sekalo", "Donĵuano aŭ emo al geometrio", "Edziĝo de Figaro". Tiuj roloj donis al li nekredeblan popularecon, neniam antaŭe ekzistantan sukceson. Lin adoris ĉiuj: infanoj kaj maljunuloj, laboristoj kaj ŝtatgvidantoj. Lian radiantan talenton, brilantan je bonkoreco, la homoj sentis per la koro kaj pagis al li per senlima amo. "Kisito de dio", - tiel diris pri li Utjosov (komento 5).
     En 1971 en la teatro aperis nova aktorino Katerina Gradova, kiun la spektantoj verŝajne memoras kiel radiistinon Ket el la filmo "Dek sep momentoj de l' printempo". Kaj Andreo, sopiranta familian komforton kaj turmentita de malsukcesoj pri persona vivo, post unusemajna am-historio faras al ŝi geedziĝ-proponon. Kiam li venigis la fianĉinon hejmen, la patrino eĉ ne ekstaris - ŝi faris manikuron. "Saluton, sinjorino! Pro kiu kialo estas tiom multe da rozoj?" - tiel ŝi salutis la estontan bofilinon. Kaj poste "la sinjorino" tremante pro timo ekaŭdis el la najbara ĉambro: "Kio??!!" Sed la 30-jara genia infano faris la elekton kaj la patrino rezignaciis pri ĝi. Ĉi tie, ŝajne, ĉio estis bona: Kanjo estis filino de fama arkitektoro kaj aktorino, jam dum jaroj laboris en Majakovskij-teatro kaj ĵus estis filmita en sia plej impona rolo. Sed familia feliĉo, pri kiu revis Andreo, ne alvenis. La unua skandalo okazis jam dum geedziĝa vojaĝo, kaj reveninte de ĝi la filo venis al la patro kaj diris, ke li ne povas vivi tiel kaj ke necesas ion fari... Oficiale ilia geedzeco daŭris kvin jarojn, sed li foriris de ŝi multe pli frue. La familion ne savis eĉ naskiĝo de filino, kiun oni nomis Maria omaĝe al la avino.
     Dum multaj jaroj neniu povis kompreni, kiel okazis, ke Mironov havas du preskaŭ samaĝajn filinojn kaj ili ambaŭ estas Maria-j. Mironov mem neniam tuŝis tiun ĉi temon. Eĉ pli - li malebligis ne nur interrilatojn, sed eĉ konatiĝon inter la knabinoj! Ili konatiĝis multe pli poste, kiam ili jam elkreskis kaj fariĝis famaj aktorinoj. Sed en la vivo de Mironov mem estis tute alia sperto: kun la filo de Menaker el la unua geedzeco, kun sia pli aĝa duonfrato Kiril Laskari Andreo amikis de la plej frua infaneco. Kial li agis tiel pri siaj filinoj - tio restas enigmo.
     Kiam en 1974 li transloĝiĝis al Larisa Golubkina, la dua, pli juna Manjo estis nur kelkajn monatojn aĝa. Larisa Ivanovna ĵus disiĝis kun sia edzo, kun kiu ŝi ne travivis eĉ du jarojn. Fine de tiu mallonga geedzeco ŝi naskis knabinon, kiun ŝi nomis Maria. Tiutempe ŝia stranga am-historio kun Andreo daŭris jam 10 jarojn. Ĝi jen flamiĝis, jen ĉesis, kaj ĝia nova fazo komenciĝis eĉ antaŭ ol Mironov ekloĝis en ŝia domo apud la Teatro de Sovetia Armeo. Kaj kiam post tri jaroj ili geedziĝis oficiale, Andreo adoptis la knabinon kaj donis al ŝi sian patronomon. Estas mirinde, sed Larisa kaj Andreo konatiĝis pro lia unua amatino - Natalja Fatejeva. Ŝi konatigis ilin intence, invitinte ilin ambaŭ al sia naskiĝtag-festo. Anticipe pritaksinte la situacion ŝi diris al la amikino: "Li estas via". Andreo trifoje proponis al ŝi geedziĝon, sed Golubkina konsentis ne tuj. Tamen Adreo, multe suferinta kaj erarinta, verŝajne sentis, ke ŝi estas ĝuste tiu virino, kun kiu li povas krei familion.
     Ili kunvivis feliĉe, malgraŭ ke Andreo plu havis multajn am-historiojn (li, tamen, ne kaŝis tion de la edzino; kaj ŝi estis sufiĉe pacienca por toleri sian genian edzon, kies energio ŝprucis diversflanken). Preskaŭ ĉiuvespere ili akceptis gastojn aŭ mem vizitis iujn. Mironov ne povis vivi sen kompanio, kies ĉiama motoro li estis; li estis plej sperta pri organizado kaj okazigo de festoj.
     Sed li ankaŭ laboregis dum tuta sia vivo! Ĉiam kaj ĉie li laboris kun pleja streĉiteco. Li tre ŝatis partopreni diversajn koncertojn, ĉar parto de lia animo ekde la infaneco apartenis al la estrado. Mironov tre ŝatis ĵazon kaj estis profesie sperta pri ĝi. Al ajna prezentado li prepariĝis tre aktive: amikiĝis kun la lumigistoj por bone aranĝi la lumon, tre zorge vestis sin (li ĉiam ŝatis belajn vestojn) kaj eĉ observis la vestojn de la kunlaborantoj. Foje li rimarkis "mankon" en la vestoj de sia akompananto kaj ekindignis: "Gladu la ĉemizon, oni ja pagis monon por rigardi vin!"
     Spektakloj, provludoj, filmadoj, laborado sen iuj limigoj, impeta nokta vivo - ĉio ĉi ne povis ne influi la sanon de Mironov. Somere 1978 en Taŝkento al li okazis apopleksio. Tamen oni mise prenis tion por meningito kaj eĉ ne kuracis tiel, kiel necesus. Poste li suferis je limfadenopatio, pro kiu lin turmentis furunkoj sur la tuta korpo. Neniu kuracado helpis, kaj li kuraĝis esti operaciita. Ĝuste tiam en liaj okuloj eknestis neklarigebla malĝojo.
     La kialo de lia perditeco kaj sopiro estis ne nur fizikaj turmentoj. Lastatempe lin tedis la tipo de ĉiama gajulo, kaj li per ĉiuj fortoj penis rompi tiun stereotipon. Pro tio li akceptis rolojn en la filmoj "Fantazioj de Farjatjev", "Fabelo de pilgrimado", "Mia amiko Ivano Lapŝin", kaj tre emociiĝis, kiam la kritikistoj ne akceptis la novan, seriozan Mironov-on. Ankaŭ en la teatro ĉirkaŭ li ekestis iu stranga etoso. Li estis talentulo per dia graco, li kapablis dissolviĝi en la rolo ĝisfine, supreniri al ĝi kaj tiri kun si ankaŭ la spektanton. Kiam surscenis "Plago pro la saĝo", "Figaro", "Trigroŝa opero", pri lia sano preĝis eĉ strat-vendistinoj: en tiuj tagoj estis disvendataj la plej karaj kaj luksaj bukedoj. Ĝuste per biletoj por liaj spektakloj riĉiĝis multegaj bilet-akaparistoj. Lin sekvis la plej impetaj kaj fidelaj adorantinoj de tuta Moskvo. Neniu aktoro ĝuis tioman admiron. Unu el liaj adorantinoj, kiu vizitadis la Teatron de Satiro de la 11-jara aĝo kaj neniam preterlasis eĉ unu spektaklon kun Mironov, duonjaron post lia morto fintajloris por si fianĉin-robon, surmetis ĝin, ekkuŝis kaj mortis dum la dormo.
     Andreo provis sin ankaŭ en la rolo de reĝisoro, kaj ĉiam pli spertiĝis pri tiu fako. Multaj kolegoj malkontentis pri tio, la ĉefreĝisoro de la teatro pugnobatis la tablon kaj kriis: "Tio ne estas Mironov-teatro!". Tutcerte, ilin gvidis ĵaluzo, ĉar laŭ la teatraĵo "Ombroj" (laŭ Saltikov-Ŝĉedrin) estis klare videble, ke Mironov plene maturiĝis kiel serioza reĝisoro.
     Printempe 1987 venis la 25-datreveno de aliĝo de Mironov al la Teatro de Satiro, sed neniu en la teatro rememoris pri tio, neniu gratulis lin. Tiun vesperon li pasigis kun la patrino. Sian lastan naskiĝ-tagon li pasigis en Puŝkin-rezervejo en la Pskova regiono. Nelonge antaŭ la morto li aĉetis la aŭton "BMV", pri kiu tre fieris kaj ĝojis, kvazaŭ infano. Ĝuste per la nova aŭto li ekveturis al sia lasta gastrolo en Baltio. Per iu stranga, neklarigebla maniero en la sama tempo tie kolektiĝis ĉiuj karaj por li homoj: la panjo, ambaŭ edzinoj, Grigorij Gorin, Jan Frenkel. Fininte la filmadon de la filmo "La homo de Kapucen-bulvardo", venis Alla Surikova; ankaŭ famega neŭrokirurgo Eduard Kandel, amiko de ilia familio, ial vizitis tiutempe la Rigan marbordon. Eĉ Andreo mem rimarkis tiujn mirindajn cirkonstancojn. Poste oni komprenis la sencon de tiu hazardaĵo: la verkisto de lia sorto, metonte la finan punkton, kvazaŭ intence elpensis la efektan kaj preskaŭ mistikan adiaŭan scenon...
     La 14-an de aŭgusto 1987 en la Riga operejo oni surscenigis la plej ŝatatan spektaklon de Andreo: "Figaro". Fine de la dua akto, dirante la vortojn, direktitajn al la grafo: "Mi pli plaĉas al ŝi, hodiaŭ ŝi preferas min", Andreo, rompante la logikon de la sceno, komencis retiriĝi al la kiosko kaj iom-post-iome malsupreniĝi. La grafo, kiun rolis Ŝirvindt, kaptis lin kaj ekaŭdis: "Aleĉjo, la kapo doloras". Tiuj estis liaj lastaj vortoj. Oni malsuprenmovis la kurtenon, iu kriis: "Mironov svenis!". Kaj la halo, kiu spektis la lastan scenon en kortuŝa silento, subite ekaplaŭdis... La 16-an de aŭgusto oni malŝaltis la spir-aparaton. Nenion eblis fari - disŝiriĝis aneŭrismo, kvazaŭ bombo eksplodus en la kapo...
     Li eniris la eternon dum sia pleja klimakso. Nun en Sankt-Peterburgo funkcias teatro kaj en Moskvo - ĉiujare okazas festivaloj, nomitaj omaĝe al li. Televido senĉese ripetas la filmojn kun lia partopreno; plej popularaj kantoj el filmoj estas ĝuste tiuj, kiujn plenumis li. Kaj ege ofte eblas aŭdi radie aŭ magnetofone lian petolan, gajan kaj senlime fascinan voĉon:
           Ha, kia ĝuo - la riskon glori,
           Anĝeloj, haltu kaj rigardu min aktori!
           Pri miaj pekoj cent forgesu por minut',
           Sed provu taksi l' ĉarmon de la lud'...



       La aŭtoro - Valentina Serikova
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (marto 2003)



Por rigardi kelkajn fotojn de Andreo Mironov sekvu la jenan ligilon:

http://www.andrey-mironov.ru/photogallery.shtml
http://www.andrey-mironov.ru/12stuliev.html
http://peoples.ru/art/cinema/actor/mironov/photo.html



       Komentoj:

  • 1) "Rigardu min aktori!" - estas citaĵo el la kanto, kiun prezentis Mironov en la filmo "Dek du seĝoj", kie li rolis lertan friponon Ostap Bender, kies tuta vivo estis vico de aventuroj kaj artifikaj ruzaĵoj.
  • 2) Leningrado - nomo de Sankt-Peterburgo dum Sovetia tempo.
  • 3) Isaak DUNAJEVSKIJ (1900-55) - fama sovetia komponisto, aŭtoro de muziko por multaj popularaj filmoj.
  • 4) MĤAT (Moskva Arta Akademia Teatro) - unu el la plej grandaj rusaj teatroj, estis fondita en 1898 fare de K.S. Stanislavskij kaj V.I. Nemiroviĉ-Danĉenko; per multaj atingoj kaj eltrovoj ĝi efikis la tutmondan teatro-arton.
  • 5) Leonid Osipoviĉ UTJOSOV (1895-1982) - fama aktoro kaj artisto de Sovetunio.


Kolofone

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉe mencio pri la fonto

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Provleginto de la numero - Aleksandr Galkin

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19

 

Atendu la vican numeron post ĉ. du monatoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru
esperantio.narod.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon