Informa Kanalo Abonu.Com

Estus sensence de l' branĉo deŝiri frukton acerban en stat' nematura. Estus sensence tuj amon deziri sub la influ' de momento plezura.

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 19




   Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la fama sovetia aktoro Georgo MILLAR.



Ĉefa Baba-Jaga de Sovetio (komento 1)

     Lia vera familinomo estis de Millar. Verŝajne, en Georgij Franceviĉ estis multege da patra sango - la franca: ĝis la lastaj tagoj li restis vera ĝentlemano. Dum festivaloj li bonege aspektis: ĉiam en blanka ĉemizo kun bantkravato, en brile cirumitaj ŝuoj, en kostumo. Li estis tre miopa, preskaŭ nenion vidis, sed ĉiam proponis la manon por subteno al virinoj sur ŝtuparo. Saĝa kaj stranga homo, Georgij MILLAR rifuzis vivi kaj labori en Holivudo, preferinte etan loĝejon en la lasta, 18-a etaĝo de neoportuna domego. Tie dum libera tempo li desegnis diabletojn kaj koboldinojn kaj verkis sian mirindan "Abocon"...

     Pri Mefisto li revis de l' infaneco
     Georgij Millar naskiĝis la 7-an de novembro 1903 en Moskvo. Lia patro, franca inĝeniero Franc Karloviĉ de MILLAR firme ligiĝis al Rusio kaj laboris ĉe fervojo. Li edziĝis al Jelizaveta Alekseevna ĴURAVLJOVA, filino de riĉa siberia or-industriisto. La geedzoj vivis lukse, la sola infano estis edukata de multaj guvernistinoj, oni instruis al li lingvojn, muzikon kaj pentrarton.
     Kiam li estis 7-jara, Geĉjo farbis la vizaĝon per nigra krajonego kaj diris al la parencoj, ke li volas simili Mefiston el "Faŭsto". Sed - seniluziige - neniu ektimis, male - ĉiuj ekridis.
     En 1924 Georgij Millar aliĝis al aktor-lernejo ĉe la Moskva Teatro de Revolucio - la tiel nomata lernejo por flavbekuloj. La instruistoj suspektoplene rigardis la maldikan junulon kun malbonega prononco kaj stranga eksteraĵo.
     Pasis jaroj, kaj Georgij Millar fariĝis fama en la teatra rondo de Moskvo kiel brila tipo-hava aktoro, partnero de tiel grandaj majstroj, kiel Miĥoels, Babanova, Martinson, Ŝtrauĥ, Astangov.

     Arturiĉ ege ĵaluzis lin.
     Sed jam post la unua invito roli en kino, Millar lasis la teatron. Li havis jam ĉ. 40 jarojn, sed ne timis komenci ĉion de nulo. Tio estis riskoplena, sed ĝusta faro.
     Dum preparado de la filmo "Laŭ la ordono de l' ezoko" (komento 2) okazis renkontiĝo de du grandaj kinfabelistoj - Georgij MILLAR kaj Aleksandr ROU. Tiu evento influis la tutan sorton de la aktoro. En 16 filmoj de Rou Millar ludis ĉ. 30 rolojn. Jen la plej famaj: Maljunulo kaj Baba-Jaga (la filmo "Belega Vasilisa" - komento 1), Kaŝĉej ("Senmorta Kaŝĉej" - komento 3), Bufono kaj Sorĉistino ("Novaj aventuroj de la Kato en botoj"), Diablo ("Vesperoj en vilaĝeto apud Dikanjka" - komento 4), Kvak ("Manjo-lertulino"), Ceremoniestro ("Lando de misformaj speguloj"), Baba-Jaga ("Morozko" - komento 1), Ĉjudo-Judo ("Varvara-belulino, longa harplekto" - komento 5).
     Interrilatoj de tiuj du homoj estis mirindaj. Ili komprenis unu la alian ĉe duonaludo, duonrigardo. Ili neniam provludis. Rou donis la taskon kaj observis deflanke, kaj Millar demonstris sur la filmad-placeto tion, kion li mem sukcesis elpensi. Arturiĉ (patronomo de Rou) ege ĵaluzis pri li kontraŭ aliaj reĝisoroj. Georgij Franceviĉ preskaŭ ĉiam petis de li la permeson aktori ie aliloke. Rou senkondiĉe liberigis sian favoraton nur dufoje - al la ĉefa konkuranto en la "fabel-metiejo" Aleksandr PTUŜKO en la filmon "Sadko" (por la rolo de Magiisto) kaj al Sergeo Bondarĉuk en la filmon "Milito kaj la mondo" (komento 6). Tie Millar prezentis francon Morelj en la kortuŝa sceno de interkomunikado de diversarmeaj soldatoj. Tial en la rol-kolekto de Georgij Franceviĉ (krom filmoj de Rou) estas nur epizodaj roloj: "Princo kaj almozulo", "Magia lampo de Aladino", "Kaŭkaza kaptitino", "Kverk-arbareto", "Amuzo por maljunuloj", "La vilaĝo Utka".

     "Mi laboras en la fako de fabeloj"
     Sendube, Georgij Millar fariĝis la plej fabela aktoro sur la planedo. Li mem ofte diris: "Mi laboras en la fako de fabeloj". Millar ŝatis aspekti timiga. Kiam li aperadis en la korto de kinstudio en kostumo de la plej unua Baba-Jaga dum filmado de "Belega Vasilisa", la infanoj kun ploro diskuris. La nigra vizaĝo, kojnodentoj, grandega hok-forma nazo, malpuraj vestaĉoj, ĝibo - li estis vera monstro.
     Pri ĉiu nova rolo Georgij Franceviĉ okupiĝis kun mirinda abnegacio. Li longe elektis la ŝminkon, falsajn brovojn, lipharojn, nazon, verukojn, kombmanieron. Li neniam hezitis, se estis neceso senhariĝi aŭ eĉ forrazi la brovojn, por ke ŝminkistoj povu pli facile labori pri lia vizaĝo.
     En la teritorio de la Jalta kin-studio, kie Aleksandr Rou filmis preskaŭ ĉiujn siajn fabelojn, troviĝis nezorgata baseno. Ĉiumatene je la 6-a horo Georgij Franceviĉ iris tien kaj faris matenan gimnastikon. Dum longa tempo li turnis longan bastonon ĉirkaŭ la kolo, talio kaj kruroj. "Franciĉ, kion vi faras?" - foje demandis lin iu el la aktoroj. "Estas utile por ekvilibrigi la cerbon", - ŝerce elturniĝis Millar. Sed poste ĉiuj komprenis, ke li nenion faras vane. Rememoru Baba-Jagan en "Morozko" - kiel lerte ŝi traktis la balailon!

     "Aktoro estas tombejo de neprezentitaj tipoj".
     Tiu la plej fama frazo de Georgij Millar estis plene trasuferita de li. Jes ja, lia talento kaj unika kapablo ŝanĝi la tipon estis uzitaj iom unuflanke. La plej ĉefa rolo de la tuta krea vivo de Georgij Millar fariĝis Baba-Jaga. Oni dum longa tempo kaj kun grandaj penoj serĉis aktorinon por tiu rolo, sed Millar mem venis al Rou kaj proponis sin. Poste li rememoris: "Ne estas virina afero ludi sorĉistinon. Kaj ankaŭ fizike estas malfacile - necesas ja kuri, salti, fali, sterniĝi sur tero. Nejuna aktorino ne sukcesos pri ĉio ĉi. Krome, ĉiu virino ja konstante pensas, kiel ŝi aspektas. Apenaŭ ŝminkisto forturnos sin - ŝi tuj plibeligos siajn lipojn, plikolorigos la okulharojn."
     Millar ludis Baba-Jagan 6-foje, ĉiam sukcesante en nova rolo trovi por ŝi iujn novajn kolorojn kaj karakterojn. Sed finfine tiu tipo tedis al li. En 1971 Aleksandr Rou proponis al la aktoro denove vesti la sorĉistinajn ĉifonojn en la filmo "Oraj kornoj". Sed Georgij Franceviĉ subite ekobstinis kaj definitive rifuzis.
     La atestanto de la ektondrinta skandalo estis aktoro Valentin Brilejev. "Mi memoras, ke Millar eĉ tremegis pro agitiĝo. Kaj Rou kriegis: "Geĉjo! Mi ja vin kreis, mi do vin mortigos!" Millar penis kontraŭdiri: "Aleksandr Arturoviĉ, mi simple ne povas denove inventi ŝin!". La skandalo finiĝis per nenio - ĉiu restis kun sia opinio. Millar estis savita de maljuna ŝminkisto Anatolo Ivanov. Li telefonis al Millar kaj diris: "Geĉjo, mi scias, kion fari. Ludu tiun sorĉistinon, kvazaŭ ŝi havus klimakteron jam dum 200 jaroj". Millar eĉ falis tuj ĉe la telefono. Li tiu kontaktis Roun kaj konsentis labori.

     Alkoholulo-homeopato.
     Laŭ unu el multaj legendoj, la unua edzino de Georgij Millar estis juna facilanima aktorino, kiuj foje ekamindumis kinreĝisoron simple dum filmado. Post iom da tempo ŝi diris al la edzo, ke baldaŭ ilia familio pligrandiĝos. Sed Georgij Franceviĉ informis ŝin, ke li ne povas havi infanojn, tial lasas ŝin iri ajnadirekten. Ŝi petegis pri la pardono, sed Millar restis senindulga.
     Ankoraŭ unu legendo estas ligita al malliberejoj. Ĝis nun oni ne scias ĝuste, ĉu li estis malliberigita aŭ ne, kaj pro kio. Li mem neniam rakontis pri tio, sed liaj proksimuloj asertas, ke en la 30-aj jaroj li pasigis iom da tempo en prizono. Klaĉemuloj-kalumniistoj rakontas, ke la aktoro estis akuzata pri "netradicia seks-inklino", aliaj homoj ligas tiun fakton kun lia familia deveno.
     Kaj finfine la legendo pri lia senĉesa drinkado. Jes, li ŝatis trinki alkoholaĵojn, sed estis tre akurata pri tio. "Mi estas alkoholulo-homeopato", - diris li mem. - "Alkoholo estas peranto, kiu malribeligas la homon pri la ĉirkaŭa realo".
     "Inter ĉiuj alkoholaĵoj Georgij Franceviĉ preferis... kolonjan akvon", - dividas siajn rememorojn artisto Sergeo Nikolajev, kiu dum longa tempo estris la porinfanan fakon de Gorjkij-kinstudio. - Estante en oficvojaĝo en la Fora Nordo, kie oni filmis la fabelon "Vesperoj en vilaĝo apud Dikanjka" (li prezentis Diablon), li ĉiutage laboris en granda frosto, vestite je nur maldika trejn-kostumo kun algluita hararo. Li kuŝis en neĝo, falis en glaci-truon, estis priblovata de fortaj ventoj. Post la filmado necesis iel varmiĝi. Alkoholo mankis, sed ŝminkistoj ja ĉiam havas kolonjan akvon. Ĝuste tiel la aktoro alkutimiĝis al tiu ĉi "trinkaĵo". Kaj eĉ poste, kiam li venadis en la studion, li povis viziti ŝminkejon, fari kelkajn glutojn kaj... danci ion."

     "Sed mi ja ne estas jam viro"
     Multajn jarojn Georgij Franceviĉ estis fraŭlo, loĝis kun la patrino en grandega loĝejo, kiu iam apartenis al lia familio, sed poste (laŭ la ordono de la sovetia potenco) fariĝis ordinara komunloĝejo. Ili okupis nur unu ĉambron, en la aliaj loĝis nekonataj homoj. Kaj foje en la loĝejo aperis ŝi...
     Maria Vasiljevna estis nejuna virino, kiu kreskigis tri infanojn. Ankaŭ ŝi loĝis sola kaj laboris kiel gardistino en iu ministerio. La unua rimarkis ŝin Aleksandr Rou. Li tre maltrankvilis pri Millar, pri lia neadaptiĝo, timis, ke en maljuneco neniu povos doni al li glason da akvo. "Ĉu mi do suferu por akvoglaso la lastajn jarojn de la vivo?" - indignis Georgij Franceviĉ.
     Mi suceksis konatiĝi kun Maria Vasiljevna nelonge antaŭ ŝia morto. La virino estis jam preskaŭ 90-jara, preskaŭ nenion vidis, sed ĉiam ame akceptis la gastojn; ŝi regalis ilin per bongusta konfitaĵo kaj kun humuro rememoris la legendan edzon:
     "De iu tempo Georgij Franceviĉ komencis frekventi min. Kaj foje proponis edziniĝi al li. Mi ekmiris kaj eksvingis la manojn: "Kion do vi parolas, Georgij Franceviĉ! Mi ne bezonas virojn!" - "Sed mi ja ne estas jam viro" - ŝerce elturniĝis li. Mi pensis iom kaj konsentis. Li estis 65-jara, mi - 60-jara."
     Kaj poste komenciĝis ĉiutageco. Millar igis la edzinon lasi la laborlokon kaj veturigis ŝin al ĉiuj filmadoj. Se li veturis sola, Maria Vasiljevna pretigis por li volvaĵon kun dika litkovrilo, sakon, porteblan sur la transŝultra rimeno (kiujn havas kondukistoj), kaj valizon kun la tabuleto "Millar".
     Foje Maria Vasiljevna rakontis, ke ŝi devis defendi la edzon kontraŭ la adorantinoj: "En Jalto dum filmado de iu filmo unu aktorino decidis, ke por la kariero ŝi nepre devas enlitiĝi kun iu. Kaj Millar estis tie la plej fama kaj populara. Ŝi pensis, ke li povos aranĝi ŝian estontan vivon. Malsaĝa, ŝi eĉ ne imagis, kiel senhelpa kaj modesta estis Georgij Franceviĉ! Kaj foje vespere ni are iras el restoracio, kaj tiu aktorino poiomete forkondukas Millar-on ien flanken. Mi sekvas ilin kaj vidas malantaŭ arbo, kiel la junulino penas malbuki lian tali-rimenon, sed li nur gapas ŝin kaj time jelpetas. Nu, mi kuspis la manikojn kaj bonege instruis tiun fiulinon! Mi ja multajn jarojn laboris kiel gardistino..."
     Kiam la edzo forveturadis al diversaj renkontiĝoj en aliaj urboj, Maria Vasiljevna plej timis, ke oni ne drinkigu lin. Ŝi petis Raisa-n RJAZANOVA-n kontroli la maljunulon. Antaŭnelonge Raisa Ivanovna rakontis la jenan historion: "Dum fabel-festivalo en Frunze (komento 7) ni loĝis en najbaraj ĉambroj. Post la fest-parado oni decidis festi tion en restoracio. Kaj Georgij Franceviĉ pretigis sin - kiel ĉiam vestis kostumon, bantkravaton, lakitajn ŝuojn. Mi eniras al li kaj diras: "Ĉio, Millar la tago jam finiĝis"! Li eĉ perpleksiĝis: "Sed ja la restoracio?.." - "Neniuj "ja"! Ripozu! Ek en la liton!" - mi demetas de li la jakon, pantalonon, enlitigas lin kaj ŝlosas la pordon deekstere. Post kvin minutoj mi preteriras lian ĉambron kaj vidas, ke la pordo estas malfermita. Jen staras Millar. Li vestis jam ĉion krom la pantalonon. Eĉ la bantkravaton jam aranĝis. Kaj sur la vizaĝo - timo! Kaj subite li parolas petege: "Karulino, pensu kiom da tempo restis vivi al mi!" Ho, kiel la koro ekdoloris pro tiuj vortoj! Mi diras: "Vestu vin, ni iru!" Li tuj estis preta..."
     Georgij Millar travivis longan vivon. Malgraŭ multaj neefektivigitaj revoj li estis feliĉa homo. Kun li ne eblis trairi la studion, ĉar lin haltigis ĉiu renkontito - kaj purigisto, kaj direktoro. Lin amis ĉiuj.
     Ĉe tio multaj fiuzis lian fidemon: ne pagis al li honorariojn, ne redonis la ŝuldojn. La apartan loĝejon li ricevis, estante 80-jara, kaj la titolon "Popola artisto de Rusio" (komento 8) li ricevis 85-jara.
     Foje lin vizitis la najbara knabino por konatiĝi. Georgij Franceviĉ montris al ŝi grandan stakon da siaj desegnaĵoj. La knabino estis ravita. "Prenu ajnan desegnaĵon. Kiu pli plaĉas al vi?" - interesiĝis la aktoro. "Ĉu mi povas preni ĉiujn?" - sincere demandis la knabino. Kaj li fordonis ĉiujn...



       La aŭtoro - Sergeo Kapkov
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (novembro 2003)



Por rigardi multajn fotojn de Georgij Millar sekvu la jenan ligilon:

http://www.peoples.ru/art/cinema/actor/millar/photo.html



       Komentoj:

  • 1) Baba-Jaga - slava mita kaj folklora heroino, imagata kiel maljunulino-sorĉistino, kiu loĝas en arbaro en "kabaneto sur kokinaj piedoj". En la fabeloj Baba-Jaga plej ofte rolas kiel malhelpantino de la ĉef-heroo, sed foje ŝi helpas al li. En multaj mitologoj ekzistas similaj heroinoj (ekz. en la ĝermana mitologio - frau Ĥolle).
  • 2) Temas pri fama rusa fabelo, kie magia ezoko plenumis la dezirojn de simplulo Jemelja.
  • 3) Senmorta Kaŝĉej - ofta fabela kaj mita persono, imagata kiel senmorta malica maljunulo, posedanta grandajn trezorojn; por mortigi lin, necesis rompi la kudrilon, kiu estis kaŝita sinsekve en ovon, anason, leporon kaj kofron.
  • 4) Temas pri la fabelo, filmita laŭ la motivoj de la rakont-serio de Gogolo, fama rusa verkisto. Tiuj ĉi rakontoj apartenas al la frua kre-periodo de la verkisto.
  • 5) Ĉjudo-Judo - fabela estaĵo, imagata kiel kelk-kapa drako, ĉiam malhelpanta al la ĉef-heroo.
  • 6) Temas pri la filmigo de la fama romano de L.N. Tolstojo.
  • 7) Frunze - iama nomo de Biŝkeko (la ĉefurbo de Kirgizio).
  • 8) "Popola artisto" - la plej alta aktora distingo en Sovetio kaj ekssovetiaj landoj.


Kolofone

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉe mencio pri la fonto

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Provleginto de la numero - Aleksandr Galkin

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18

 

Atendu la vican numeron post ĉ. du monatoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru
esperantio.narod.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon