Informa Kanalo Abonu.Com -*--------------------------------------------------------------------------
Sur transa bord' de l' golfo, en fee fora fono ekbrilas lumserpento: vibranta koliero sur kolo de l' mallumo, anoncas ĝi pri tero, pri urbo kaj loĝantoj: pri homo kaj pri ŝtono.

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 18




   Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la edzino de fama filozofo Reriĥ - Helena Ivanovna RERIĤ.
   Tamen, antaŭ ol komenci, malgranda anonco. Mi intencis fari ĝin ankoraŭ en la antaŭa numero, sed ial forgesis. Se vi memoras, pasintkajere ni rakontis pri fama rusa verkisto Ŝvarc. Se vi sukcesos veni al la ĉi-jara IJK, vi povos konatiĝi kun lia kreado persone. La afero estas, ke dum la ĉi-jara IJK estos prezentita ruslingva filmo "Ordinara miraklo" kun Esperantaj subtitoloj, unu el la plej famaj teatraĵoj de Ŝvarc. La teatraĵo estis filmita en 1978a jaro de fama sovetia reĝisoro Mark Zaĥarov, la rolojn ludis famaj sovetiaj aktoroj Abdullov, Simonova, Larionov, Jankovskij, Mironov. La filmo rakontas iom malgajan sed amplenan historion de unu urso, kiun magiisto simple pro enuo transformas al junulo. Li restas tia ĝis lin ekamas kaj kisas Princino - tiam li retransformiĝos al urso. Ili kuras unu de la alia ĝis la mondorando, kaj poste denove serĉas unu la alian. Kompreneble, kiel en ĉiu fabelo, eĉ por plenkreskuloj, en la finalo venkas amo!
   Do, se vi intencas veni al IJK, ne preterlasu la filmon!



Vojaĝoj de Helena Reriĥ

     Tiam estis modaj emancipitaj virinoj, sed Helena estis modesta. Necesis verki versaĵojn, sed ŝi verkis filozofiajn traktaĵojn. Eblis ŝanĝi virojn kvazaŭ gantojn, sed ĝi edziniĝis kaj naskis du filojn. Anstataŭ ekloĝi en Parizo ŝi ekloĝis en Himalajo. Stranga virino, mirinda sorto.

     La knabino estas soleca, fermita kaj neobeema. La knabino amikas kun neniu, sed legas dum la tutaj tagoj. La knabino rifuzas ripeti la vortojn de l' rutina preĝo por nokto, sed turnas sin al Dio laŭ sia propra maniero, depende de la humoro. La knabino sonĝas pri Hindio kaj la Fora Oriento kaj eĉ pentras ion, mirigante la guvernistinojn. Ŝia nomo estas Helena Ŝapoŝnikova, kaj en ŝia infaneco bizare rivelis sin la estonta sorto - neobeemo, novaj preĝoj kaj vojaĝoj en ĉiuj niveloj: ŝi estis destinita traveturi la tutan mondon, serĉante "sian" lokon, kaj trairi multajn etapojn de la vojaĝo virtuala, serĉante la sole ĝustan vivo-filozofion.
     La estonta edzino de la fama pentristo kaj filozofo Nikolao Reriĥ naskiĝis la 12-an de februaro, 1879 en Sankt-Peterburgo en la familio de arkitekto akademiano Ivan Ivanoviĉ Ŝapoŝnikov kaj lia edzino Katarina Vasiljevna. Laŭ la patrina linio Helena apartenis al la antikva nobela familio de Goleniŝĉev-Kutuzov, ŝi estis kuza pranepino de la granda rusa militestro Mikaelo Kutuzov (komento 1) kaj nevino de komponisto Modesto Musorgskij (komento 2).
     Ŝia infaneco pasis tre neordinare. En aĝo de 10 monatoj ŝi komencis paŝi, tre frue ŝi ekparolis, estante 3-jara ŝi jam pentris portretojn de la gepatroj, frapajn pro la simileco. Estante 4-jara ŝi jam legis kaj sciis ankaŭ germanan kaj francan abocojn, estante 6-jara ŝi jam libere parolis kaj skribis en 3 lingvoj. Foje la sorto faras fajnajn aludojn, aŭgurante la estontecon. Jen, la unuaj libroj, kiujn ekŝatis Helena, estis la malnovaj "Vojaĝoj tra Centra Azio kaj la Fora Oriento". La du dikaj volumoj estis donitaj al la knabino kaj servis al ŝi anstataŭ kusenoj sur seĝo ĉe la granda tablo.
     Kaj se la malnova libro estis la unua halto en la longa vojo al nekonataj landoj, do la dua estis konatiĝo kun la homo, kiu fariĝis ŝia kondukanto sur tiu vojo.

     Somere 1899 Helena kun la patrino ripozis en Bologoje en bieno de la onklo, princo Putjatin. Ili ripozis tie ĉiusomere. Kia estis tiu ripozo? Oni promenis, legis, manĝis, muzikis - kaj, verŝajne, ĉio ĉi estis sufiĉe teda, konsiderante, ke junuloj apude tute mankis. Foje princo Putjatin forveturis pro iuj bezonoj, ĉiuj prenis sun-ombrelojn kaj denove iris promeni. Revenante, Helena rimarkis, ke en malhela vestiblo promenas iu viro. Dum vespermanĝo ŝi rememoris pri tio, kaj diris al la onklino - eble la homo havas iun aferon al la onklo? Oni petis la homon eniri. En la manĝoĉambro aperis la estonta edzo de Helena Ŝapoŝnikova.

     La juna pentristo Nikolao Reriĥ, interesiĝana pri la rusaj malnovaĵoj, tiusomere estis sendita de la Rusia arkeologia societo al ofic-vojaĝo. Dumvoje li vizitis Bologoje-n por peti pri la helpo la princon Putjatin (kiu mem estis arkeologo kaj volonte subtenis la kolegojn). La servisto kondukis la vizitanton en la vestiblon kaj simple forgesis pri li... Se ne Helena, neniu estus mememorinta pri Nikolao Reriĥ. Sed la invito okazis, oni sidigis lin al la tablo, ekinterparolis pri la arto kaj proponis al li gasti kelkajn tagojn ĝis la reveno de l' princo.
     Tiujn kelkajn tagojn Nikolao kaj Helena pasigis bonege. Ili interparolis dum horoj, kaj Reriĥ estis mirigita pri la intelekto kaj erudicio de la nova 20-jara konatino. Ŝi vere estis eksterordinara junulino, interesiĝis pri pentrarto kaj teatro, bonege pianludis. Tamen la libroj, kiujn ŝi legis, la muziko, kiun ŝi aŭskultis, la pentraĵoj, kiuj al ŝi plaĉis, diferencis de la tradiciaj ŝataĵoj de ŝiaj samaĝulinoj. Helena Ŝapoŝnikova interesiĝis pri la Fora Oriento kai hinda filozofio. Ŝia plej ŝatata legaĵo estis libroj de Vivekanando, Ramakriŝno, Tagor... (komento 3)
     Aŭtune en Peterburgo la intervidiĝoj de Nikolao kaj Helena rekomenciĝis. Oni ne povas diri, ke Reriĥ sentis pri tio animan komforton: lastatempe li multe laboris kaj evitis "vanan komunikiĝon". Sed nun li estis enlasonta novan homon en la animon. Turmentate de duboj, li skribis en la taglibro: "La 30-an de oktobro 1899. Hodiaŭ en la laborĉambro estis H. I. Mi timas pri mi - ŝi havas multon bonan. Denove mi volas vidi ŝin laŭeble pli ofte, viziti la lokojn, kiujn ŝi vizitas".
     Kaj foje li komprenis, ke la estonteco, kiun li iam klare krokizis al si, sen Helena perdas la tutan sencon. "La 31-an de decembro. Hieraŭ mi diris al H. I. ĉion kio pezis en la animo... Estas stranga sento, kiam oni kalkulas ne nur pri si, sed ankaŭ pri alia homo... Venas nova jaro. En ĝi mi havos multon novan".

     La nova jaro vere aŭguris ŝanĝojn. Helena konsentis edziniĝi al Reriĥ. Tamen ilian geedziĝon antaŭis longa gefianĉeco: Reriĥ ricevis unikan eblon staĝi en Parizo. Helena atendis lin unu jaron, la disiĝo kontrolis firmecon de iliaj sentoj. Aŭtune 1901, tuj post la reveno de Reriĥ el Parizo ili geedziĝis. En 1902 naskiĝis la unua filo Jurij (estontece - elstara orientologo), en 1904 - filo Svjatoslav (li fariĝis bonega pentristo). Reriĥ-oj havis sufiĉe neordinarajn eduk-principojn, kiuj formis saĝan pedagogian sistemon. Oni hardis la infanojn kontraŭ malvarmo, kutimigis ilin al laboro, edukis al ili iniciatemon kaj observemon.

     De nun ne ekzistis Nikolao Reriĥ kaj Helena Reriĥ. De nun ekzistis iu tutaĵo, plena koincido, elĉerpa nocio Reriĥ-oj. Ili vivis interese: multe vojaĝis tra la lando, multe komunikiĝis kun plej elstaraj homoj de sia tempo kaj ĉiam estis kune. En 1915 Nikolao malsaniĝis je pneŭmonio kaj kuracistoj rekomendis veturi al Finnlando. La tuta familio de Reriĥ forveturis, eĉ ne pensante, ke ili lasas la patrion por ĉiam. Tie, en Karelio (komento 4) ili loĝis ĝis 1918. En Rusio okazis revolucio kaj oni komprenis, ke la rea vojo ne ekzistas. Ekde nun komenciĝis la vojaĝo de Reriĥ-oj tra la mondo. Svedio, Norvegio, Danlando, Britio, Usono... Landoj, kutimoj, homoj ŝanĝadis unu la alian, sed ĉio ĉi iel ne taŭgis. Finfine en 1923 ili venis en Hindion, pri kiu ili ambaŭ revis ekde infaneco. Kaj en 1925 komenciĝis la fama Centr-Azia ekspedicio. La oficiala celo estis "lernado de kutimoj de diversaj kulturoj". Dum 3 jaroj karavano de Reriĥ-oj iris tra la enigmaj lokoj de Azio - Tibeto, Altajo, mongoliaj stepoj... Kompreneble, por ili ĉiuj tio ne estis plej facila vojaĝo.
     Dum la transhimalaja ekspedicio Nikolao kaj Helena intime konatiĝis kun la Grandaj Instruantoj, himalajaj mahatmoj. Per kio la familio de vojaĝantoj povis allogi la mahatmojn - tio estas enigmo. Eble ili decidis, ke ĝuste tiuj eŭropanoj povos plivastigi la aŭskultantaron de ilia instruo? Estu kio ajn, sed la mahatmoj komencis transdoni al Helena kaj Nikolao la bazajn postulatojn de sia doktrino. Poste estis ĝuste Helena, kiu fariĝis la ĉefa korespondanto de la mahatmoj. Ili regule sendis leterojn kun vicaj partoj de la instruo. La instruo nomiĝis Vivetiko ("Agni-Jogo"); kaj estas firma supozo, ke Reriĥ-oj multe diluis la himalajan saĝon per eŭropa toleremo: Agni-Jogo mirinde kombinas plej antikvajn sciojn de la Oriento kun la atingoj de la moderna Okcidenta scienco.

     Konstante ricevante leterojn de la himalajaj mahatmoj, Helena Reriĥ komencis kompili el ili unu libron. En la titolaj paĝoj de "Agni-Jogo" Reriĥ-oj ne metis sian familinomon, opiniante, ke ili estas ne aŭtoroj, sed nur perantoj, "transdonantoj" de la scioj. La libro havis skuan sukceson, pro tio Helena pretigis la sekvan eldonon - "la pligrandigitan kaj korektitan, kun komentoj" kaj publikigis siajn korespondaĵojn kun la adeptoj de la Vivetiko, klarigante diversajn malfacilajn lokojn kaj bazajn postulatojn de la instruo.
     Poste, en 1926, estante en Ulan-Batoro, Helena Ivanovna eldonis ankoraŭ unu libron - "La bazoj de budaismo". La libro estis verkita per tre facila lingvaĵo - tute nepreparita leganto povis senprobleme kompreni, kio do estas reenkarniĝo, karmo kaj nirvano. La libro havis ankaŭ iun novaĵon: en ĝi Helena Reriĥ provis renversi la bazan stereotipon de la okcidenta pens-maniero: ke la homo en budaismo estas nur plej malatentinda etaĵo.

     Reveninte el la ekspedicio, Reriĥ-oj ekloĝis en la valo Kulu, en okcidentaj Himalajoj. Ilia viv-aranĝo tre ŝanĝiĝis, ekde nun ili loĝis sufiĉe ermite. Ekstere Nikolao Reriĥ jam similas tute ne la antaŭan inteligencian peterburgan pentriston, sed iun orientan guruon: laŭ la vestoj, mieno, griza disduiĝanta barbo, foresto de rideto. Ŝajne, ankaŭ Helena Reriĥ devus ŝanĝiĝi proksimume samgrade, sed konserviĝis nur tre malmulte da fotoj de tiu tempo. Kaj sur ili - plene eŭropa ĉapelo ĵetas sur la vizaĝon densan ombron, post ŝia dorso estas malriĉa himalaja pejzaĝo, kaj en tuta ŝia aspekto senteblas iu fiero, alloga kaj timiga.
     En 1928 ili aranĝis en la valo Kulu Instituton de Himalajaj esploroj. Helena Reriĥ fariĝis ĝia honora prezidanto. Ŝia ĉefa funkcio daŭre estis kontaktoj kun la nekapteblaj mahatmoj kaj fiksado de iliaj instruoj.
     Se iom malproskimiĝi de la faktoj kaj enpensiĝi, la familio de Reriĥ forte impresas. La tempo estis nestabila, multaj trompantoj kaj fuŝ-teorioj plenigis la mondon, multaj famaj nomoj hodiaŭ elvokas nur ironian rideton... sed ne la nomo de Reriĥ-oj. Iu nobleco estis en la konscia ŝanĝo de ilia viv-aranĝo. Tio entute okazas ege malofte - forveturi kun la tuta familio al nova loko, en novan vivon, kaj lasi la familiajn valorojn kaj kutimojn la samaj. Ili iel sukcesis okupiĝi pri multaj (eble dubindaj) manieroj de "plivastigo de la menso" - kaj tamen ĉiuvespere kolektiĝi por teumi kune, fari longajn promenojn kaj entute fordoni iom da atento al la "vivo-vanto".
     Ie en la granda mondo okazis revolucioj, reprezalioj kaj militoj, ŝanĝiĝis modoj, opinioj kaj idoloj, - kaj Reriĥ-oj pace vivis en sia valo Kulu kaj okupiĝis pri "Himalajaj esploroj".

     En decembro 1947 Nikolao Konstantinoviĉ Reriĥ (tiutempe jam "Mahariŝi Reriĥ" - komento 5) mortis. Kaj ĉio finiĝis. Lia korpo estis solene bruligita, kaj plue estis nek deziro, nek forto, nek neceso resti en la valo Kulu. Helena Reriĥ ekloĝis en la eta urbo Kalimpongo sur la deklivoj de orientaj Himalajoj. Dum siaj lastaj jaroj ŝi sistemigis la leterojn de l' mahatmoj, kolektis la versaĵojn de la edzo, rigardis liajn pentraĵojn, komunikiĝis kun nemultaj proksimuloj, miris pri la simileco de la filoj al ilia patro. La filo Svjatoslav pentris ŝian portreton: en malgranda ĉapelo, kun grizaj haroj, kun iu artefarita Gioconda-eska rideto de maldikaj lipoj kaj strange malplenaj okuloj, kiuj rigardas kvazaŭ internen, enen de si mem...
     Helena Ivanovna mortis en la jaro 1955.



       La aŭtoro - Lesja Orlova
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (aprilo 2002)



Por rigardi kelkajn fotojn de Helena Reriĥ sekvu la jenajn ligilojn:

http://www.sibro.ru/ND/img/Photo_Roerich_Helen_106.jpg
http://roerich.rost.ru/rvd/99_02/eir1.jpg
http://www.roerich-museum.org/MUSEUM/Family/Img/ei002_b.jpg


Iomete konatiĝi kun la instruoj de Vivetiko vi povas en la paĝaro de Nikolao Griŝin:

http://miresperanto.narod.ru/doktrinoj/agni-jogo.htm
http://miresperanto.narod.ru/personajhoj.htm


       Komentoj:

  • 1) KUTUZOV Miĥail Illarionoviĉ (1745-1813) - rusa militestro, generalo-feldmarŝalo. La plej grava lia servo al la Rusio estis venko super Napoleono en la Patria Milito de 1812.
  • 2) MUSORGSKIJ Modest Patroviĉ (1839-81) - unu el la plej elstaraj rusaj komponistoj, komponis operojn, simfonian muzikon.
  • 3) VIVEKANANDA Svami (1863-1902) - hinda pensanto-humanisto, religia reformanto kaj socia aganto. RAMAKRIŜNA (1836-86) - pseŭdonimo de Gadadĥar Ĉatterĝi, hinda religia predikanto kaj socia aganto, estis spirita mentoro de Vivekanando. TAGOR Rabindranat (1861-1941) - hinda verkisto kaj socia aganto, Nobel-premiito en 1913.
  • 4) Karelio - nun respubliko, parto de Rusia Federacio, situas norde de Sankt-Peterburgo. Tiutempe ĝi estis konkerita de Svedio.
  • 5) Mahariŝi - honora titolo en Hindio


Kolofone

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉe mencio pri la fonto

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Provleginto de la numero - Aleksandr Galkin

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17

 

Atendu la vican numeron post ĉ. du monatoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru
esperantio.narod.ru

-*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com