| Informa Kanalo Abonu.Com |

<MARQUEE SCROLLAMOUNT=2>

Sur transa bord' de l' golfo, en fee fora fono ekbrilas lumserpento: vibranta
koliero sur kolo de l' mallumo, anoncas ĝi pri tero, pri urbo kaj loĝantoj:
pri homo kaj pri ŝtono.

</MARQUEE>

Art-mozaiko

Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo
Esperanto

Numero 18

Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la edzino de fama filozofo
Reriĥ - Helena Ivanovna RERIĤ.

Tamen, antaŭ ol komenci, malgranda anonco.
Mi intencis fari ĝin ankoraŭ en la antaŭa numero, sed ial forgesis. Se vi
memoras, pasintkajere ni rakontis pri fama rusa verkisto Ŝvarc. Se vi
sukcesos veni al la ĉi-jara IJK, vi povos konatiĝi kun lia kreado persone.
La afero estas, ke dum la ĉi-jara IJK estos prezentita ruslingva filmo "Ordinara
miraklo" kun Esperantaj subtitoloj, unu el la plej famaj teatraĵoj de Ŝvarc.
La teatraĵo estis filmita en 1978a jaro de fama sovetia reĝisoro Mark Zaĥarov,
la rolojn ludis famaj sovetiaj aktoroj Abdullov, Simonova, Larionov, Jankovskij,
Mironov. La filmo rakontas iom malgajan sed amplenan historion de unu urso,
kiun magiisto simple pro enuo transformas al junulo. Li restas tia ĝis lin
ekamas kaj kisas Princino - tiam li retransformiĝos al urso. Ili kuras unu de
la alia ĝis la mondorando, kaj poste denove serĉas unu la alian.
Kompreneble, kiel en ĉiu fabelo, eĉ por plenkreskuloj, en la finalo venkas
amo!

Do, se vi intencas veni al IJK, ne preterlasu la filmon!

Vojaĝoj de Helena Reriĥ

Tiam estis modaj emancipitaj virinoj,
sed Helena estis modesta. Necesis verki versaĵojn, sed ŝi verkis filozofiajn
traktaĵojn. Eblis ŝanĝi virojn kvazaŭ gantojn, sed ĝi edziniĝis kaj naskis
du filojn. Anstataŭ ekloĝi en Parizo ŝi ekloĝis en Himalajo. Stranga virino,
mirinda sorto.

La knabino estas soleca, fermita kaj neobeema. La knabino
amikas kun neniu, sed legas dum la tutaj tagoj. La knabino rifuzas ripeti la
vortojn de l' rutina preĝo por nokto, sed turnas sin al Dio laŭ sia propra
maniero, depende de la humoro. La knabino sonĝas pri Hindio kaj la Fora Oriento
kaj eĉ pentras ion, mirigante la guvernistinojn. Ŝia nomo estas Helena Ŝapoŝnikova,
kaj en ŝia infaneco bizare rivelis sin la estonta sorto - neobeemo, novaj preĝoj
kaj vojaĝoj en ĉiuj niveloj: ŝi estis destinita traveturi la tutan mondon,
serĉante "sian" lokon, kaj trairi multajn etapojn de la vojaĝo virtuala, serĉante
la sole ĝustan vivo-filozofion.

La estonta edzino de la fama pentristo kaj filozofo Nikolao
Reriĥ naskiĝis la 12-an de februaro, 1879 en Sankt-Peterburgo en la
familio de arkitekto akademiano Ivan Ivanoviĉ Ŝapoŝnikov kaj lia edzino
Katarina Vasiljevna. Laŭ la patrina linio Helena apartenis al la antikva
nobela familio de Goleniŝĉev-Kutuzov, ŝi estis kuza pranepino de la
granda rusa militestro Mikaelo Kutuzov (komento 1)
kaj nevino de komponisto Modesto Musorgskij (komento
2).

Ŝia infaneco pasis tre neordinare. En aĝo de 10 monatoj
ŝi komencis paŝi, tre frue ŝi ekparolis, estante 3-jara ŝi jam pentris portretojn
de la gepatroj, frapajn pro la simileco. Estante 4-jara ŝi jam legis kaj sciis
ankaŭ germanan kaj francan abocojn, estante 6-jara ŝi jam libere parolis kaj
skribis en 3 lingvoj. Foje la sorto faras fajnajn aludojn, aŭgurante la estontecon.
Jen, la unuaj libroj, kiujn ekŝatis Helena, estis la malnovaj "Vojaĝoj tra
Centra Azio kaj la Fora Oriento". La du dikaj volumoj estis donitaj al la knabino
kaj servis al ŝi anstataŭ kusenoj sur seĝo ĉe la granda tablo.

Kaj se la malnova libro estis la unua halto en la longa vojo
al nekonataj landoj, do la dua estis konatiĝo kun la homo, kiu fariĝis ŝia
kondukanto sur tiu vojo.

Somere 1899 Helena kun la patrino ripozis en Bologoje
en bieno de la onklo, princo Putjatin. Ili ripozis tie ĉiusomere. Kia
estis tiu ripozo? Oni promenis, legis, manĝis, muzikis - kaj, verŝajne, ĉio
ĉi estis sufiĉe teda, konsiderante, ke junuloj apude tute mankis. Foje princo
Putjatin forveturis pro iuj bezonoj, ĉiuj prenis sun-ombrelojn kaj denove
iris promeni. Revenante, Helena rimarkis, ke en malhela vestiblo promenas iu
viro. Dum vespermanĝo ŝi rememoris pri tio, kaj diris al la onklino - eble
la homo havas iun aferon al la onklo? Oni petis la homon eniri. En la manĝoĉambro
aperis la estonta edzo de Helena Ŝapoŝnikova.

La juna pentristo Nikolao Reriĥ, interesiĝana pri
la rusaj malnovaĵoj, tiusomere estis sendita de la Rusia arkeologia societo
al ofic-vojaĝo. Dumvoje li vizitis Bologoje-n por peti pri la helpo la
princon Putjatin (kiu mem estis arkeologo kaj volonte subtenis la kolegojn).
La servisto kondukis la vizitanton en la vestiblon kaj simple forgesis pri li...
Se ne Helena, neniu estus mememorinta pri Nikolao Reriĥ. Sed la invito
okazis, oni sidigis lin al la tablo, ekinterparolis pri la arto kaj proponis
al li gasti kelkajn tagojn ĝis la reveno de l' princo.

Tiujn kelkajn tagojn Nikolao kaj Helena pasigis bonege. Ili
interparolis dum horoj, kaj Reriĥ estis mirigita pri la intelekto kaj
erudicio de la nova 20-jara konatino. Ŝi vere estis eksterordinara junulino,
interesiĝis pri pentrarto kaj teatro, bonege pianludis. Tamen la libroj, kiujn
ŝi legis, la muziko, kiun ŝi aŭskultis, la pentraĵoj, kiuj al ŝi plaĉis,
diferencis de la tradiciaj ŝataĵoj de ŝiaj samaĝulinoj. Helena Ŝapoŝnikova
interesiĝis pri la Fora Oriento kai hinda filozofio. Ŝia plej ŝatata legaĵo
estis libroj de Vivekanando, Ramakriŝno, Tagor... (komento
3)

Aŭtune en Peterburgo la intervidiĝoj de Nikolao kaj Helena
rekomenciĝis. Oni ne povas diri, ke Reriĥ sentis pri tio animan komforton:
lastatempe li multe laboris kaj evitis "vanan komunikiĝon". Sed nun li estis
enlasonta novan homon en la animon. Turmentate de duboj, li skribis en la taglibro:
"La 30-an de oktobro 1899. Hodiaŭ en la laborĉambro estis H. I. Mi timas pri
mi - ŝi havas multon bonan. Denove mi volas vidi ŝin laŭeble pli ofte, viziti
la lokojn, kiujn ŝi vizitas".

Kaj foje li komprenis, ke la estonteco, kiun li iam klare
krokizis al si, sen Helena perdas la tutan sencon. "La 31-an de decembro. Hieraŭ
mi diris al H. I. ĉion kio pezis en la animo... Estas stranga sento, kiam oni
kalkulas ne nur pri si, sed ankaŭ pri alia homo... Venas nova jaro. En ĝi mi
havos multon novan".

La nova jaro vere aŭguris ŝanĝojn. Helena konsentis edziniĝi
al Reriĥ. Tamen ilian geedziĝon antaŭis longa gefianĉeco: Reriĥ
ricevis unikan eblon staĝi en Parizo. Helena atendis lin unu jaron, la disiĝo
kontrolis firmecon de iliaj sentoj. Aŭtune 1901, tuj post la reveno de Reriĥ
el Parizo ili geedziĝis. En 1902 naskiĝis la unua filo Jurij (estontece
- elstara orientologo), en 1904 - filo Svjatoslav (li fariĝis bonega
pentristo). Reriĥ-oj havis sufiĉe neordinarajn eduk-principojn, kiuj
formis saĝan pedagogian sistemon. Oni hardis la infanojn kontraŭ malvarmo,
kutimigis ilin al laboro, edukis al ili iniciatemon kaj observemon.

De nun ne ekzistis Nikolao Reriĥ kaj Helena Reriĥ.
De nun ekzistis iu tutaĵo, plena koincido, elĉerpa nocio Reriĥ-oj.
Ili vivis interese: multe vojaĝis tra la lando, multe komunikiĝis kun plej
elstaraj homoj de sia tempo kaj ĉiam estis kune. En 1915 Nikolao malsaniĝis
je pneŭmonio kaj kuracistoj rekomendis veturi al Finnlando. La tuta familio
de Reriĥ forveturis, eĉ ne pensante, ke ili lasas la patrion por ĉiam.
Tie, en Karelio (komento 4) ili loĝis ĝis 1918.
En Rusio okazis revolucio kaj oni komprenis, ke la rea vojo ne ekzistas. Ekde
nun komenciĝis la vojaĝo de Reriĥ-oj tra la mondo. Svedio, Norvegio,
Danlando, Britio, Usono... Landoj, kutimoj, homoj ŝanĝadis unu la alian, sed
ĉio ĉi iel ne taŭgis. Finfine en 1923 ili venis en Hindion, pri kiu ili ambaŭ
revis ekde infaneco. Kaj en 1925 komenciĝis la fama Centr-Azia ekspedicio. La
oficiala celo estis "lernado de kutimoj de diversaj kulturoj". Dum 3 jaroj karavano
de Reriĥ-oj iris tra la enigmaj lokoj de Azio - Tibeto, Altajo, mongoliaj
stepoj... Kompreneble, por ili ĉiuj tio ne estis plej facila vojaĝo.

Dum la transhimalaja ekspedicio Nikolao kaj Helena intime
konatiĝis kun la Grandaj Instruantoj, himalajaj mahatmoj. Per kio la familio
de vojaĝantoj povis allogi la mahatmojn - tio estas enigmo. Eble ili decidis,
ke ĝuste tiuj eŭropanoj povos plivastigi la aŭskultantaron de ilia instruo?
Estu kio ajn, sed la mahatmoj komencis transdoni al Helena kaj Nikolao la bazajn
postulatojn de sia doktrino. Poste estis ĝuste Helena, kiu fariĝis la ĉefa
korespondanto de la mahatmoj. Ili regule sendis leterojn kun vicaj partoj de
la instruo. La instruo nomiĝis Vivetiko ("Agni-Jogo"); kaj estas firma supozo,
ke Reriĥ-oj multe diluis la himalajan saĝon per eŭropa toleremo: Agni-Jogo
mirinde kombinas plej antikvajn sciojn de la Oriento kun la atingoj de la moderna
Okcidenta scienco.

Konstante ricevante leterojn de la himalajaj mahatmoj, Helena
Reriĥ komencis kompili el ili unu libron. En la titolaj paĝoj de "Agni-Jogo"
Reriĥ-oj ne metis sian familinomon, opiniante, ke ili estas ne aŭtoroj,
sed nur perantoj, "transdonantoj" de la scioj. La libro havis skuan sukceson,
pro tio Helena pretigis la sekvan eldonon - "la pligrandigitan kaj korektitan,
kun komentoj" kaj publikigis siajn korespondaĵojn kun la adeptoj de la Vivetiko,
klarigante diversajn malfacilajn lokojn kaj bazajn postulatojn de la instruo.

Poste, en 1926, estante en Ulan-Batoro, Helena Ivanovna
eldonis ankoraŭ unu libron - "La bazoj de budaismo". La libro estis verkita
per tre facila lingvaĵo - tute nepreparita leganto povis senprobleme kompreni,
kio do estas reenkarniĝo, karmo kaj nirvano. La libro havis ankaŭ iun novaĵon:
en ĝi Helena Reriĥ provis renversi la bazan stereotipon de la okcidenta
pens-maniero: ke la homo en budaismo estas nur plej malatentinda etaĵo.

Reveninte el la ekspedicio, Reriĥ-oj ekloĝis en
la valo Kulu, en okcidentaj Himalajoj. Ilia viv-aranĝo tre ŝanĝiĝis,
ekde nun ili loĝis sufiĉe ermite. Ekstere Nikolao Reriĥ jam similas
tute ne la antaŭan inteligencian peterburgan pentriston, sed iun orientan guruon:
laŭ la vestoj, mieno, griza disduiĝanta barbo, foresto de rideto. Ŝajne, ankaŭ
Helena Reriĥ devus ŝanĝiĝi proksimume samgrade, sed konserviĝis nur
tre malmulte da fotoj de tiu tempo. Kaj sur ili - plene eŭropa ĉapelo ĵetas
sur la vizaĝon densan ombron, post ŝia dorso estas malriĉa himalaja pejzaĝo,
kaj en tuta ŝia aspekto senteblas iu fiero, alloga kaj timiga.

En 1928 ili aranĝis en la valo Kulu Instituton de
Himalajaj esploroj. Helena Reriĥ fariĝis ĝia honora prezidanto. Ŝia
ĉefa funkcio daŭre estis kontaktoj kun la nekapteblaj mahatmoj kaj fiksado
de iliaj instruoj.

Se iom malproskimiĝi de la faktoj kaj enpensiĝi, la familio
de Reriĥ forte impresas. La tempo estis nestabila, multaj trompantoj
kaj fuŝ-teorioj plenigis la mondon, multaj famaj nomoj hodiaŭ elvokas nur ironian
rideton... sed ne la nomo de Reriĥ-oj. Iu nobleco estis en la konscia
ŝanĝo de ilia viv-aranĝo. Tio entute okazas ege malofte - forveturi kun la
tuta familio al nova loko, en novan vivon, kaj lasi la familiajn valorojn kaj
kutimojn la samaj. Ili iel sukcesis okupiĝi pri multaj (eble dubindaj) manieroj
de "plivastigo de la menso" - kaj tamen ĉiuvespere kolektiĝi por teumi kune,
fari longajn promenojn kaj entute fordoni iom da atento al la "vivo-vanto".

Ie en la granda mondo okazis revolucioj, reprezalioj kaj
militoj, ŝanĝiĝis modoj, opinioj kaj idoloj, - kaj Reriĥ-oj pace vivis
en sia valo Kulu kaj okupiĝis pri "Himalajaj esploroj".

En decembro 1947 Nikolao Konstantinoviĉ Reriĥ (tiutempe
jam "Mahariŝi Reriĥ" - komento 5) mortis.
Kaj ĉio finiĝis. Lia korpo estis solene bruligita, kaj plue estis nek deziro,
nek forto, nek neceso resti en la valo Kulu. Helena Reriĥ ekloĝis
en la eta urbo Kalimpongo sur la deklivoj de orientaj Himalajoj. Dum siaj lastaj
jaroj ŝi sistemigis la leterojn de l' mahatmoj, kolektis la versaĵojn de la
edzo, rigardis liajn pentraĵojn, komunikiĝis kun nemultaj proksimuloj, miris
pri la simileco de la filoj al ilia patro. La filo Svjatoslav pentris
ŝian portreton: en malgranda ĉapelo, kun grizaj haroj, kun iu artefarita Gioconda-eska
rideto de maldikaj lipoj kaj strange malplenaj okuloj, kiuj rigardas kvazaŭ
internen, enen de si mem...

Helena Ivanovna mortis en la jaro 1955.

La aŭtoro - Lesja Orlova

Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika
(aprilo 2002)

Por rigardi kelkajn fotojn de Helena Reriĥ sekvu la jenajn ligilojn:

http://www.sibro.ru/ND/img/Photo_Roerich_Helen_106.jpg

http://roerich.rost.ru/rvd/99_02/eir1.jpg

http://www.roerich-museum.org/MUSEUM/Family/Img/ei002_b.jpg

Iomete konatiĝi kun la instruoj de Vivetiko vi povas en la paĝaro de Nikolao
Griŝin:

http://miresperanto.narod.ru/doktrinoj/agni-jogo.htm

http://miresperanto.narod.ru/personajhoj.htm

Komentoj:

1) KUTUZOV Miĥail Illarionoviĉ (1745-1813) - rusa militestro,
generalo-feldmarŝalo. La plej grava lia servo al la Rusio estis venko super
Napoleono en la Patria Milito de 1812.

2) MUSORGSKIJ Modest Patroviĉ (1839-81) - unu el la plej
elstaraj rusaj komponistoj, komponis operojn, simfonian muzikon.

3) VIVEKANANDA Svami (1863-1902) - hinda pensanto-humanisto,
religia reformanto kaj socia aganto. RAMAKRIŜNA (1836-86) - pseŭdonimo de Gadadĥar
Ĉatterĝi, hinda religia predikanto kaj socia aganto, estis spirita mentoro
de Vivekanando. TAGOR Rabindranat (1861-1941) - hinda verkisto kaj socia aganto,
Nobel-premiito en 1913.

4) Karelio - nun respubliko, parto de Rusia Federacio,
situas norde de Sankt-Peterburgo. Tiutempe ĝi estis konkerita de Svedio.

5) Mahariŝi - honora titolo en Hindio

Kolofone

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉe
mencio pri la fonto

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Provleginto de la numero - Aleksandr Galkin

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/

(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17

Atendu la vican numeron
post ĉ. du monatoj!

Ĉion
la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru

esperantio.narod.ru

| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |