Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia lingvo Esperanto
Numero 17
Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la fama rusa verkisto Eŭgeno Ŝvarc. Interalie,
dum la ĉi-somera IJK oni havos eblecon konatiĝi kun ĝia kreado pli proksime. Sed pri tio - en la fino de
la retlisto...
Oksimoroj de Eŭgeno Ŝvarc
La virinoj, infanoj kaj hejmobestoj amegis Eŭgenon
Ŝvarc-on. Ne eblas elpensi pli bonajn pruvojn pri tio, ke Ŝvarc estis bona homo. Kaj
malgraŭ tio, ke tiu cirkonstanco ankoraŭ ne garantias feliĉon, la bona homo Ŝvarc travivis tre
feliĉan vivon.
Oksimoro - estas stila artifiko: paradokso, apudmeto de neapudmeteblaj nocioj aŭ
aferoj en unu frazo. La plej facila ekzemplo estas "viva kadavro". Ĝi estas oksimoro.
"La bona homo, travivinta feliĉan vivon" - tio ne nepre estas oksimoro. Sed kio, se
konsideri, ke tiu vivo, 60 kaj iom da jaroj, koincidis kun la venko de laborista-kamparana diktaturo kun ĉiuj
ĝiaj sekvoj? Ke la homo estas la verkisto, kiu per eĉ ne unu vorto mensogis en siaj libroj? Ke li verkis -
malkaŝe, por surscenigo - tiajn veroplenajn verkojn, kiel "La ombro", "La nuda reĝo", "La drakono"? Ke
li estas la verkisto, kiu neniam kriis "hosana!" al la potenco kaj neniam malpurigis la manojn per subskribo
de iu denunco? Interalie, unu el la plej bonaj teatraĵoj de Ŝvarc nomiĝas "La ordinara miraklo".
Ankaŭ tio estas oksimoro.
Neverkanta verkisto.
Ŝvarc aperis en Petrogrado (komento 1)
en 1921. Post malpli ol unu jaro en la urbo estis neniu literatura societo aŭ rondo, kie oni ne sciis pri
Eŭgeĉjo Ŝvarc, kie oni ne akceptis lin brillume kaj brakume. La alta, belstatura, helokula
belulo-blondulo havis klasikan roman profilon, kiun ne malbeligis eĉ manko de la du antaŭaj dentoj. Male
- tio aldonis al ĝi ĉu buban petolemon, ĉu severan virecon - tiom pli, se konsideri, ke li perdis la dentojn,
servante en nutrotaĉmento en Rostovo-ĉe-Dono en 1919 (komento
2).
Ŝvarc brile vortludis, ŝprucis ŝercojn, pri kiuj ridegis eĉ plej rafinitaj
sprituloj el inter la Peterburgaj verkistoj (inter ili ankaŭ Zoŝĉenko kaj Ĥarms!), sukcesante ofendi neniun. Unuvorte, estante 25-jara, li sukcesis
konkeri la tutan literaturan Peterburgon. Verkinte eĉ ne unu linion. En la komenco de la 20-aj jaroj
Ŝvarc estis kiu ajn, sed ne verkisto. Li ŝarĝis karbon en la haveno, laboris kiel vendisto en
libro-vendejo, poste, dank' al la brua sukceso inter la literaturistoj, li laboris kiel sekretario de Korneo
Ĉukovskij (komento 3). Sed venis li en Petrogradon estante
aktoro de la trupo de la Rostova teatro.
La familio de Ŝvarc ekloĝis en Majkopo (komento
4) komence de la 20a jarcento, post kiam doktoro Lev Borisoviĉ Ŝvarc estis arestita pro
membreco en social-demokratisma societo en la apudmoskva urbo Dimitrov. Sekvis mallonga
enprizonado kaj proskribo kun malpermeso loĝi kaj labori apud la guberniaj centroj. Ŝvarc-oj
elektis Majkopon: la varma klimato, freŝaj fruktoj... Ĉi tie Eŭgeĉjo elkreskis brila, gaja kaj multe leginta
knabo, poste li forveturis al Moskva universitato por fariĝi juristo. Li revis reveni, sed en 1917 Rusio
ekfebris kaj fariĝis klare, ke li ne sukcesos fini la studadon. La familio sukcesis unuiĝi nur unu jaron
poste, jam en Rostovo-ĉe-Dono.
Longe antaŭ ĉio ĉi la panjo foje demandis lin, kio li volas esti. Pro konfuzo la
infano ekkuŝis sur tapiŝon kaj komencis ruliĝi de flanko sur flankon. Post tio li traflustris:
"Romanisto".
Bonintenca tentanto.
La unua edzino de Eŭgeno Ŝvarc estis eta belulino de armena deveno
Gajane Ĥalajdĵieva; ŝi estis aktorino de la sama teatro, kie ludis ankaŭ Ŝvarc. Li luktis
por ŝia favoro preskaŭ unu jaron. Kaj venkis per plej ekstravaganca maniero. Iun novembran vesperon ili
iris laŭ la bordo de la rivero Dono, kaj Ŝvarc jam multan fojon ripetis al Gajane, ke por ŝi li
pretas je ĉio.
- Ĉu je ĉio? - frosto-tremetis la belulino, rigardante al la nigra glaci-akvo. - Kaj se
mi diros al vi salti en Donon, ĉu vi saltos?
Responde aŭdiĝis obtuza ekplaŭdo. Ŝvarc transsaltis la barilon en palto
kaj pluvobotoj, kaj li nepre dronus, se Ĥalajdĵieva ne estus vokinta la helpon.
Ili loĝis en Peterburgo, kreskis ilia filino Nataŝa, Ŝvarc jam ĉesis
ŝarĝi karbon, ĉar komencis verki kaj esti publikigata, Gajane estis akceptita en la trupon de la
Granda Dram-Teatro - la tuta ilia vivo evidente pliboniĝis. Sed... en unu literatura vespero la verkisto
Kaverin konatigis Ŝvarc-on kun sia frato Aleksandro kaj lia edzino Katarina. Dikaj or-koloraj
harplektoj ĉirkaŭ la fiere levita kapo, malvarmaj okuloj, preskaŭ neglekta "tre agrable". Ha, do tiel? Nu,
ne gravas, post kvin minutoj ŝi ja ekridegos, kredu min. Vere, post kvin minutoj ŝi jam ridegis, sed post
kelkaj monatoj neniu jam emis ridi.
La frato de Kaverin Aleksandro perdis la edzinon; kaj la familio de
Ŝvarc perdis la edzon kaj patron. Eŭgeno kaj Katarina restis kune por ĉiam, por 30 jaroj, ĝis la
lastaj tagoj de Ŝvarc. Ili amis unu la alian kaj estis feliĉaj.
Mallaborema laboranto.
Servinte dum kelkaj jaroj kiel ornamaĵo de la literatura Petrogrado, meze de la 20aj
jaroj Ŝvarc tamen komencis verki mem. Baldaŭ la procezo fariĝis nehaltigebla.
Estas neeble imagi lian plenan verkaron. Ĉiuj ruslingvuloj scias pri
teatraĵoj-fabeloj de Ŝvarc. Sed ili estas eĉ ne unu centono de lia verkaro. Lia plej ŝatata
verkisto, Ĉeĥovo, ofte diris: "Mi verkas ĉion, krom versaĵojn kaj denuncojn". Ŝvarc faris escepton nur
por denuncoj. Li verkis versaĵojn, felietonojn, rakontojn, fabelojn kaj ridindajn subskribojn por ridindaj
bildoj en la legendaj porinfanaj revuoj "Ĉiĵ" kaj "Joĵ". Li verkis humuraĵojn, pup-teatraĵojn,
scenarojn por plej fama porinfana reĝisoro Rou, libretojn por baletoj, intermezojn por cirko...
Finfine, li verkis la memoraĵojn. Li sin ĝenis pro tiu vorto kaj nomis ilin per mallerta siglo "Me".
Kompreneble, ne ĉio estis samnivela. Tamen ĉio estis bonkora kaj honesta.
La nekredebla laborkapablo de Ŝvarc koincidis kun eĉ pli nekredebla
kapablo al neniofarado. Li povis dum monatoj bonhumori kaj bonhumorigi la ĉirkaŭulojn per siaj brilaj
ŝercoj, tute nenion verkante.
Krome, li tute ne kapablis alifari la jam verkitan. Ne, se la teatraĵo estis akceptita
por surscenigo, do la reĝisoro povis nur revi pri tiu bonega kunaŭtoro, kiel Ŝvarc: brilaj dialogoj
estis kreataj dum la provludoj; iuj epizodoj aŭ eĉ tutaj aktoj povis ŝanĝiĝi dum 2-3 tagoj, fariĝante
ĉiam pli bonaj. Sed se la teatraĵo estis altrudata desupre kun la postulo ion ŝanĝi kaj aliprezenti,
Ŝvarc silente metis la manuskripton en la tablon sen ŝanĝi eĉ unu vorton.
La mona aspekto de la vivo tute ne interesis Ŝvarc-on. Li senfine
pruntedonis al ĉiuj bezonantoj, eĉ se mem devis por tio pruntepreni! Li ofte rifuzis profitajn proponojn, se
necesis atendi grandan honorarion, preferante malgrandan monon, sed tuj. Li impete malŝparis monon
por bagateloj (se iu ne sukcesis pruntepreni iom de li). Ĉe tio Ŝvarc-oj tute ne malsatis. Plej
diversaj enspezoj ĉiam atingadis Ŝvarc-on en la plej necesaj momentoj. Lia edzino eĉ povis
okupiĝi pri kolektado de anglaj porcelanaĵoj. Kaj Ŝvarc mem aĉetis por si eĉ tute nekredeblan
luksaĵon - aŭton. Tamen, li fakte eĉ ne sukcesis uzi ĝin.
Nemalkaŝita popolmalamiko (komento
5).
Kie do perdis Ŝvarc siajn du dentojn - ĉiam restis enigmo. La afero estas,
ke li servis en neniu nutrotaĉmento. En 1918 li militservis en la Blanka Armeo (komento 6). Li partoprenis la faman Glacian milit-iron de Kornilov el
Rostovo-ĉe-Dono al Jekaterinodar - tiu la sama militiro, kie Kornilov alprenis la
respondecon antaŭ la dio kaj Rusio pri la ordono "militkaptitojn ne lasi vivaj"; kiam soldatoj en uniformoj,
kovritaj de glaci-krusto senespere konkeris unu vilaĝon post la alia, esperante instigi la kozakojn al milito
kontraŭ Sovetio.
La kozakoj ne ekmilitis, konkero de Jekaterinoslav fiaskis. Kornilov
pereis, Ŝvarc revenis hejmen. Kiel li militis, ĉu ankaŭ li ne lasis la militkaptitojn vivaj, kio okazis al
liaj dentoj - tion ni jam neniam ekscios. Oni eĉ ne scias, ĉu li aliĝis al la armeo propravole aŭ estis
prenita perforte. Neniu, kiu eble sciis tion, restis jam viva.
Sed eĉ ne tio estas plej grava. Kiel Ŝvarc sukcesis kaŝi tiun fakton de sia
biografio, elpensinte anstataŭe la historion pri nutrotaĉmento?! En tiuj jaroj por perei sufiĉis eĉ aludo,
ke la praprauloj havus iun nobelan devenon. Tamen Eŭgeno Ŝvarc servis en la porinfana fako de
la ŝtata eldon-ministerio. Kaj ja li tute ne kaŝis sin - li verkis, estis publikigata, koncertis, estis
videbla-palpebla. Kiel eblas, ke neniu rimarkis, neniu rememoris, neniu denuncis?
Kaj tio ankoraŭ ne estas ĉio. Jes, dum tuta lia vivo oni ne permesis surscenigi "La
nuda reĝo"-n. Jes, iuj liaj fabeloj estis nomataj "malutilaj vulgaraĵoj" - tio okazis al ĉiuj sovetiaj verkistoj.
Sed lia "La ombro", surscenigita de Nikolao Akimov en Teatro de Komedio en 1940 dum kelkaj
monatoj ŝtopis la teatron plenplena, antaŭ ol la cenzuro ion entreprenis. Kaj eĉ forgesu pri "La ombro"!
Kiam en la fino de la 80-aj aperis la filmo "Mortigi la drakon", multaj perdis la spiron pro ĝia aŭdaco. Kaj
ja la premiero de la teatraĵo "La drako" okazis en... 1944! Ĉi tie, tamen, sufiĉis nur 3 prezentoj, por ke
la cenzuro malpermesu la teatraĵon.
Plej eminentaj sovetiaj artistoj plenforte defendis Ŝvarc-on. Ili pruvadis, ke la
drako estas faŝismo, kaj la urbestro - Usono, kiu revas venki faŝismon per la manoj de Lanceloto
(USSR) kaj alproprigi la tutan gloron al si. La superaj instancoj kapjesis, sed postulis seriozan refaron, por
ke ajna spektanto klare komprenu, kiu estas faŝismo kaj kiu - USSR. Kompreneble, Ŝvarc nenion
alifaris. Sed ja neniu venis por li!
Foje vespere, tamen, la silenton en la loĝejo de Ŝvarc distranĉis
sonoril-sono - longa, persista, aroga. Ŝvarc kaptis cigaredon, iom turnis ĝin en la mano, poste metis
ĝin sur la tablon. Iom staris kaj ekiris malfermi la pordon. Trans la pordo neniu estis. Bruis nur la rapide
malproksimiĝantaj paŝoj. Tio estis ŝerco - tre disvastigita tiutempe en Moskvo kaj Leningrado. Trompo
por amuzo. Kompreneble, ne tre bona. Tamen... Eŭgeno Ŝvarc ĉiam opiniis, ke ajna
amuztrompo devas finiĝi bone.
Ordinara miraklo.
Ŝvarc entute agnoskis nur la feliĉajn finalojn. Ekde la plej frua infaneco li
plene rifuzis finlegi la libron, se supozis, ke ĝi finiĝos malgaje. La patrino uzis tion en pedagogiaj celoj:
kiam Eŭĉjo manĝis, ŝi improvizis fabelon, kaj kiam la telero estis jam duonmalplena la herooj nepre
trafis etan ŝipon meze de ŝtormanta maro. "Finmanĝu, aŭ ili dronos!" - severe diris la patrino. Kaj
Eŭĉjo devis finmanĝi.
Eble pro tio li fariĝis fabelisto. Tamen, pli ĝuste, li ĉiam estis fabelisto. Ĉiam,
kiam li aperadis, infanoj tuj ĉirkaŭis lin - longe antaŭ ol li komencis verki fabelojn. Li simple kapablis esti
egala al la infanoj.
Krome, li kapablis paroli kun bestoj. Kredu aŭ ne kredu, sed tio estas vero. Fine
de la 40-aj jaroj Ŝvarc havis katon, kiu ne nur uzis necesseĝon, sed ankaŭ forfluigis tie la akvon.
La geamikoj ofte rikanis, ke pri tio ne spertas eĉ kelkaj membroj de la Unio de sovetiaj verkistoj. Kaj foje
iu dresisto (hazarde vizitinta Ŝvarc-on), vidinte tion, preskaŭ svenis. Li rifuzis kredi siajn okulojn
kaj persistis, ke la katoj ne estas dreseblaj en tiu grado! Nu, eble ili vere ne estas dreseblaj, sed la peto
de fabelisto estas ja alia afero...
Malfacilas imagi, kiu granda kaj hela mondo vivis ene de tiu homo. Kaj estas neniu
klarigo por tio, kiel li sukcesis supervivi ĉion, verkante tiel, kiel li vivis, kaj vivante tiel, kiel li verkis. Tamen,
eblas ja unu klarigo - tio estis miraklo. Tre facile imageblas la fabelo pri tio, kiel ĉe la homo, skribonta
denuncon kontraŭ Ŝvarc, komencis misfunkcii la mano. Ĉe alia homo - simple finiĝis inko. La
tria denunco, jam skribita kaj sendita, simple perdiĝis en poŝtoficejo. La kvara denunco, jam atinginta la
adreson, sed ankoraŭ ne legita, estis hazarde forĵetita kun rubo... Nur tiel - ju pli ordinare, des pli bone.
Ĉu, eble, ĝuste tiel ĉio okazis? Estas iu bonkora ironio de la ĉielo, kiu iam kisis la verton de tiu spritulo
kaj ateisto Ŝvarc...
"Gloron al la kuraĝuloj, kiuj kuraĝas ami, sciante, ke ĉio ĉi iam ĉesos. Gloron
al la frenezuloj, kiuj vivas tiel, kvazaŭ ili estus senmortaj, - la morto foje sin forturnas de ili", - verkis li en
"La ordinara miraklo". Ve, li iom eraris. La morto tamen ne forturnis sin, atinginte lin per du sinsekvaj
infarktoj. Tamen la Amo, kiun li enkarnigis en siaj fabeloj, evidentiĝis senfina.
La aŭtoro - Jurij Zubcov
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika
(januaro 2004)
Por rigardi kelkajn fotojn de Eŭgeno Ŝvarc sekvu la jenajn ligilojn:
http://komedia.narod.ru/history/shvarts/foto-1/6.j
pg
http://komedia.narod.ru/history/shvarts/foto-1/7.j
pg
Komentoj:
- 1) Petrogrado - la nomo de Sankt-Peterburgo (la dua laŭ la grandeco urbo de
Rusio ĉe la Balta maro) de 1914 ĝis 1924. Post 1924 ĝis komenco de la 90-aj jaroj la urbo nomiĝis
Leningrado ("Lenin-urbo"), omaĝe al la unua gvidanto de la Sovetia Ŝtato.
- 2) Nutrotaĉmento (ruse 'prodotrjad') - plej ofte armitaj taĉmentoj, kiuj
okupiĝis pri forprenado de kromaj porcioj de agrokulturaĵoj for de kamparanoj en Sovetio en
1918-1921. Rostovo-ĉe-Dono - urbo en la okcident-suda parto de Rusio, ĉe la Azova maro.
- 3) Korneo ĈUKOVSKIJ (1882-1969), la vera nomo - Nikolao
KORNEJĈUKOV, fama rusa verkisto, literatursciencisto kaj tradukisto. Pleje famiĝis kiel porinfana
verkisto.
- 4) Urbo en la sud-okcidenta parto de Rusio, ne tre malproksime de Kaŭkazo.
- 5) Popolmalamiko - pli-malpli oficiala difino (en 1920-30aj jaroj), aplikebla al
ĉiu persono, kiu tiel aŭ alimaniere malhelpis al evoluigo de la Sovetia Ŝtato, aŭ konfesis
kontraŭsovetiajn ideojn. La nomumo de iu "popolmalamiko" signifis en la plej bona okazo longan
enprizonadon.
- 6) Blanka Armeo - la militfortoj, kiuj kontraŭstaris dum la intercivitana milito
(1918-1921) la sovetiajn militfortojn.
Kolofone
La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj ĉe mencio pri la
fonto
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo mevamevo@yandex.ru
Provleginto de la numero - Aleksandr Galkin
Aboni la retliston:
http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
Malaboni la retliston:
http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
Arkivo:
http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)
La plej lastaj numeroj:
Atendu la vican numeron post ĉ. du
monatoj!
Ĉion la plej
bonan!
mevamevo@yandex.ru
esperantio.narod.ru
|