Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia
lingvo Esperanto
Numero 16
Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la fama angla
verkistino Etel Lilian Voynich
Etel Voynich - amatino de Ojstro
Etel (komento
1) estis deksepjara, kiam ŝi unuafoje trafis Luvron. Ĝuste tie, en unu
el la haloj de italaj pentristoj ŝi renkontis Lin. La amon de la tuta sia
vivo. Malhelhaŭta junulo kun brula rigardo kaj rigide kunpremita buŝo
rigardis al ŝi de sur la "Portreto de nekonato" pentrita de Franĉibiĝo
(komento 2)...
Li ŝtelis la koron de la juna blonda anglino ĉe la
unua rigardo kaj por ĉiam... Dum la tuta tempo, kiun ŝi loĝis en Parizo,
ŝi ĉiutage venadis en Luvron por rendevuo kun la amato. Kaj kun ĉiu tago
ŝi eksciadis pri li ĉiam pli kaj pli. Ŝi konis jam ne nur lian vizaĝon,
sed liajn animon kaj pensojn, lian sorton, tragikan kaj romantikan. Kiam
venis la tempo por reveni en Anglion, ŝi aĉetis kopion de la portreto kaj
kelkajn ĝiajn malpli grandajn reproduktaĵojn. Kaj dum tuta sia vivo, kien
ajn ĵetus ŝin la sorto, sur muro en ŝia ĉambro nepre pendis unu el tiuj
reproduktaĵoj. Kaj dum la tuta vivo ŝi senespere amis lin, sole lin, kaj
tristis, ke ŝi ne povas unuiĝi kun la amato. En ŝia vivo estis aliaj
viroj, ĉar tia estas la vivo... Sed ŝia koro apartenis al la junulo de sur
la portreto. 16 jarojn post la unua renkontiĝo ŝi verkis pri li la libron
- tiel iliaj nomoj unuiĝis por ĉiam. Ŝia nomo estis Etel Lilian
Voynich, kaj lin la mondo eksciis sub la pseŭdonimo Ojstro.
Etel Lilian Boole [Bul] naskiĝis la 11-an de
majo 1864 en Irlando, en la urbo Kork. Ŝia patro estis fama angla
matematikisto Ĝorĝ Boole (komento 3). La
patrino - naskita kiel Meri Everest - estis filino de profesoro pri
la helena lingvo kaj fratino de Ĝorĝ Everest, ĉefo de la angla
topografia ministerio, omaĝe al kiu estis nomita la plej alta monto de la
mondo. Meri Everest interesiĝis pri matematiko, kaj komence lernis
ĉe Ĝorĝ Boole, kaj poste edziniĝis al li kaj naskis 5 filinojn.
Etel Lilian estis la plej juna.
Cetere, sian parton Etel ne memoris. Li mortis, kiam ŝi
estis duonjara. Meri Boole-Everest forveturigis la filinojn en
Londonon, kie ŝi instruis matematikon kaj verkis artikolojn por matematikaj
revuoj. Ili vivis malriĉe. Kiam Lilian estis okjara, ŝi komencis
maldikiĝi kaj tusi, kio evidente atestis pri la "pesto de la 19-a jarcento"
- ftizo. Necesis forveturigi ŝin el la humida kaj fumoplena Londono, kaj la
patrino ne trovis ion pli bonan, ol forsendi la filinon al ties onklo - la
frato de Ĝorĝ Boole, tre riĉa homo. Li havis sian propran bienon,
li laboris kiel minej-administranto kaj promesis eduki Etel egale kun siaj
infanoj. Li plenumis la promeson - sed kia estis tiu eduko! Makabra religia
fanatikulo-puritano opiniis edukado la komplikan sistemon de malpermesoj;
ĉiun malpermes-rompon sekvis severa puno. Oni vergis la infanojn, igis ilin
tagmanĝi stare aŭ eĉ tute lasadis ilin sen tagmanĝo, ŝlosis ilin en
malluma kamero... Al la malsanema Etel oni, tamen, rilatis iom pli milde, ol
al la aliaj. Oni almenaŭ ne batis ŝin kaj ne malsatigis. Sed moralaj
turmentoj, insultoj kaj torturoj per timo kaj soleco en la malluma kamero
estis aplikataj al ŝi multfoje. Foje la onklo akuzis ŝin pri ŝtelo de
sukerpeco. La knabino neis sian kulpon - kaj estis ŝlosita en la kamero por
la tuta nokto. Matene la onklo diris, ke li igos ŝin trinki iun specialan
kemiaĵon, kiu senerare malkovros la formanĝitan sukeron. Tiam Etel,
rigardante rekte al liaj okuloj skandis: "Mi dronigos min en la lageto". La
onklo retiriĝis, kaj poste eĉ entute resendis ŝin al la patrino, por ke
ŝi ne fi-influu liajn geinfanojn... Sed en vero la kialo estis alia: post
tiu historio al Etel komencis okazadi iktoj de konvulsioj, finiĝantaj per
sveniĝoj. La onklo ektimis, ke li devos respondeci pri la malbonigita sano
de la nevino.
Hejme Etel unuavice ekaŭdis pri du italaj revoluciuloj,
kiujn dum ioma akceptis ŝia patrino. La revoluciuloj jam antaŭlonge lasis
la hejmon, sed la patrino kaj fratinoj kun admiro rakontadis pri ili - kiaj
ili estas bravaj, aŭdacaj, nesubigeblaj kaj belaj! La romantika knabino
estis plene fascinita kaj komencis elpensi senfinan historion, kies
protagonistino devis esti ŝi mem, kaj la protagonisto - Li, malhelhaŭta
bela revoluciulo, preta oferi sian vivon por libero de la patrio. Ĉiuj
historioj finiĝis tragike: aŭ Etel pereis, savante la amaton, aŭ ili
pereis duope, konfesante antaŭ la morto pri sia amo...
Etel elkreskis, sed la revo pri amo al neordinara, heroa
kaj romantika viro restis en ŝia animo. En 1881 ŝi vizitis Parizon kaj tie
ekvidis la pentraĵon de Franĉibiĝo. La "Portreto de nekonato" donacis la
aspekton - eblas diri, karnon! - por la heroo de ŝiaj infanaj sonĝoj.
Ojstro, eblas diri, naskiĝis jam tiam, malgraŭ ke Etel eĉ ne pensis
fariĝi verkistino. Ŝi tre ŝatis muzikon kaj revis pri la sorto de granda
pianistino. Ŝi fortunis - en 1882 ŝi ricevis etan heredaĵon de unu el la
onklinoj kaj povis veturi en Berlinon por lerni muzikon. En tiu tereno ŝi
faris nemalbonajn sukcesojn, sed la romantikaj sonĝoj de l' juneco estis
ankoraŭ vivaj en ŝia animo, kaj, kiam aperis ebleco konatiĝi kun veraj
revoluciuloj, Etel uzis ĝin. Tiel ŝi trafis en la rondeton de rusaj
revoluciuloj-elmigrintoj, kiun estris Sergeo
Stepnjak-Kravĉinskij.
Stepnjak-Kravĉinskij neimageble impresis Etel.
Malgraŭ ke li ne similis al la delikata kaj malhelhaŭta heroo de ŝiaj
fantazioj, li havis buntan biografion: li partoprenis la italan ribelon de
la jaro 1877, estis kondamnita al morto, fuĝis, kaj en Rusio dum paca tago
tranĉmurdis la ĝendarmarestron Mezencev kaj perdiĝis en
homamaso... Al la romantika junulino Stepnjak-Kravĉinskij ekŝajnis
enkarniĝo de la homa idealo. Etel enamiĝis. Ŝi estis preta oferi ĉion,
inkluzive sian junulinan dignon, kaj fariĝi ŝia civila edzino,
batal-kunulino, samtendarano, kun fora celo oferi iam por li sian vivon...
Sed Sergeo ne volis de ŝi ajnajn oferojn. Li amis sian edzinon kaj opiniis
Etel ĉarma, sed ridinda kaj naiva anglineto, kun kiu eblas amiki, sed
delogi ŝin - estas jam senmoralaĵo.
Sergeo nomis Etel "Bulketo" - ŝi estis blanka, diketa,
ĉiam ŝajnis ia mirinde pura kaj brila. Nu, ĉu eblas fari tiun civila
edzino? Kun tiu necesas geedziĝi en preĝejo, okupiĝi pri hejmo, pri
infanoj. Sed Etel pasie volis aventurojn - kaj Stepnjak-Kravĉinskij
decidis aranĝi al ŝi etan, tute sendanĝeran aventuron: li sendis ŝin en
Rusion kun nelegala literaturo kaj rekomendaj leteroj al la amikoj. Se oni
trovus la literaturon ĉe landlimo, oni, en la plej malbona okazo, forsendus
la junulinon el la lando, nenio pli severa minacis al ŝi. Sed Etel elpensis
por si mem dio scias kion kaj estis en ekstazeca admiro, atendante areston,
turmentojn kaj pereon por libero kaj amo.
En Rusio Etel loĝis dum 2 jaroj - de 1887 ĝis 1889.
Ŝi loĝis ĉe la fratino de Stepnjak-Kravĉinskij, donadis
muzik-lecionojn. Ŝi malĝojis, ke trafis ĉi tien tiel malfrue - la famaj
"agoj" de la 70-aj jaroj, finiĝintaj per mortigo de la caro Aleksandro la
Dua, nun fariĝis jam legendoj. Ĉio, kio restis al ŝi - bedaŭri pri la
liber-limigoj. Tamen, iujn realajn limigojn ŝi ne vidis, kaj la plej granda
evento dum ŝia restado en Rusio fariĝis enterigo de la verkisto
Saltikov-Ŝĉedrin, kiun akompanis studentaj manifestacioj. Sed tio
estis tre malmulta por estingi la soifon pri romantiko. Seniluziiĝinta Etel
lasis Rusion. Tamen, la sperto de tiuj jaroj poste helpis al ŝi ĉe kreado
de la libro "Olivia Letam". Reveninte en Londonon, Etel denove trafis
en societon de amikoj de Stepnjak-Kravĉinskij. Nun ŝi jam
pli-malpli parolis kaj legis ruse kaj kun plezuro servis al sia idolo,
tradukante en la anglan liajn verkojn. Iom sin trejninte per la verkoj de
Stepnjak-Kravĉinskij, Etel komencis traduki aliajn rusajn verkistojn
kaj eĉ poetojn: Gogolon, Lermontovon, Puŝkinon, Garŝin.
Stepnjak-Kravĉinskij, siavice, sincere zorgis pri ŝia spirita
edukado, donadis legi seriozajn librojn kaj estis li, kiu proponis al ŝi
verki ŝian propran libron, ĉar li ĉiam admiris ŝian talenton rakonti kaj
estis certa, ke ŝi verkos same bone. Etel efektive komencis verki romanon,
sed nun en ŝia persona vivo okazis tiaj brilaj eventoj, ke la manuskripto
provizore estis forgesita...
En 1890 Sergeo Stepnjak-Kravĉinskij akceptis en
sia hejmo vican rifuĝinton el Rusio. Pola revoluciulo Vilfred Miĥail
Voynich - malbela, malsana, histeria, transvivinta Siberiajn
punlaborejojn, enprizonadon en la Petropavla fortikaĵo, vergadon en la
transŝarĝa prizono kaj fuĝon - konkeris la koron de Etel. Li estis vera
martiro, kaj, ĉefe, diference de Sergio, li bezonis ŝin. Vilfred bezonis
virinon, kiu povus prizorgi kaj subteni lin. Li bezonis amikon, kiu povus
lin kompreni. Tial eĉ tiuj rusaj kaj polaj amikoj, kiuj gastame akceptis
lin en Londono, tre rapide rifuzis komunikiĝi kun li - psikopatia Vilfred
estis netolerebla. Tamen Etel eĉ en liaj mankoj trovis iun apartan
romantikan altiron.
Ili geedziĝis. Etel Lilian Boole fariĝis Etel
Lilian Voynich. Sub tiu nomo ŝi eniris historion... La unuaj jaroj
de la geedzeco estis mirinde feliĉaj. Vilfred multfoje komisiis al la
edzino veturigi faskon de nelegala literaturo en Rusion - kaj Etel
plenumadis ĉiujn liajn taskoj, ĝuante sian altan mision. Poste oni trovis
ĉe Vilfred ftizon, kaj la geedzoj transloĝiĝis en Italion, en rusan
komunumon. Ĉi tie Etel komencis verki sian libron, kiun ŝi poste nomos
"Ojstro". Ŝi diris, ke verkis la libron propravorte "ĉe unu spiro": ŝia
plumo estis apenaŭ sukcesanta sekvi la viziojn kaj voĉojn, kiuj vizitadis
ŝin en mallumo de aromaj italaj noktoj. La romano estis verkita tre rapide,
sed Etel korektis ĝin dum kelkaj jaroj. Nur en 1897 la romano finfine
aperis - komence en Usono, kaj post unu jaro ĝi estis tradukita en Rusio,
kie ĝi havis plej grandiozan sukceson. Entute, nenie oni ŝatis kaj aprezis
la kreadon de Voynich same, kiel en la iam amata de ŝi Rusio. Kaj
ŝi eĉ ne sciis tion dum longa tempo... En Okcidento la sukceso estis
sufiĉe modesta. Tamen, "Ojstro" estis trifoje reeldonita kaj eĉ
surscenigita en Londono, sed la angloj vidis en ĉi tiu historio nur
melodramon kaj kun plezuro rigardis la suferojn de la mispaŝinta katolika
pastro. Ve, ne Artur, sed lia patro, peka kardinalo Montanelli, fariĝis
protagonisto de la angla surscenigo. Aliaj libroj de Voynich aperis
en tre malgrandaj eldonkvantoj kaj preskaŭ ne havis sukceson.
Malsukceso trafis Etel ankaŭ en la persona vivo. En
1895, ankoraŭ antaŭ la apero de "Ojstro", sin mortigis Sergeo
Stepnjak-Kravĉinskij, kiu ĵetis sin sub trajnon. Por Etel tio estis
forta bato. Ja ŝia amiko seniluziiĝis pri la revolucia agado, precipe pri
la teroro, kaj, fakte, mem kondamnis sin pro la faritaj murdoj. Post la
morto de Stepnjak-Kravĉinskij sekvis elreviĝo pri la edzo: Vilfred
Voynich ĉesis revoluciumi kaj fariĝis sukcesa eldonisto! Toleri
histeriaĵojn de revoluci-martiro estas unu afero, tio ne estas ofenda, sed
eĉ honora; sed toleri histeriaĵojn de pliriĉiĝanta burĝo - tio estas
humiliga. Etel multfoje impetis lasi lin, sed tamen ne foriris. Eĉ
nekompreneblas, kio tenis ilin kune, ja infanojn ili ne havis. Eble, la
kutim-forto. Kun Vilfred Etel transloĝiĝis en Usonon. Ili ekloĝis en
Nov-Jorko. Ĉi tie Etel verkis ĉiujn siajn postajn romanojn, en kiuj la
eventoj aŭ herooj kutime estis iel ligitaj kun la eventoj aŭ herooj,
priskribitaj en "Ojstro". Tamen, estus maljuste diri, ke Etel penis ruz-uzi
sukceson de sia unua verko. Ŝi tute ne havis negoc-kapablojn kaj la tutan
vivon vivis nur per la idealoj.
Etel travivis ankoraŭ unu amromanon - la lastan en la
vivo. La tute romantikan kaj tragikan, kun morna finalo, tio estas - la
romano estis tute laŭ ŝiaj preferoj. Ŝi konatiĝis kun fascina
fiaventuristo, angla spiono Sidnej Rejli, kiun, post lia morto, oni
nomis "reĝo de l' skoltado" kaj "la plej mistera homo de la 20-a jarcento".
Sidnej esprimis admiron pri ŝia romano kaj kontentigis la imagon de la
verkistino per kelkaj historioj el la propra vivo, riĉa je eventoj. Eble
ĉi renkontiĝo restus en la memoro de Etel kiel unu el la multaj, sed
Sidnej Rejli forveturis en la Sovetan Rusion kaj tie malaperis sen
sciigoj; supozeble - pereis... Tio, kompreneble, donacis multe da nutraĵoj
por la fantazio de Etel.
Ŝi enamiĝis distance, komencis funebri kaj sciigis
tion malkaŝe. Tamen, eĉ Vilfred Voynich, kiu devus ĵaluzi kaj
tirani la edzinon, restis ofende indiferenta pri la vica elpensaĵo de
Etel.
Post la morto de la edzo en 1940 Etel ekloĝis kun la
amikino Enn Nill. Ili vivis tre modeste, je la monrimedoj, kiujn
lasis al Etel Vilfred. La romanoj tute ne donadis al ŝi iun profiton. Krom
la librojn dum 30 jaroj Voynich verkis la oratorion "Babelo",
dediĉitan al renverso de monarkio en Rusio. Ŝi opiniis, ke tiu muzikaĵo
estas la plej ĉefa kreaĵo, kiun ŝi sukcesis fari en la vivo.
Meze de la 50-aj jaroj sovetia ĵurnalistino Eŭgenia
Taratuta sukcesis trovi en Nov-Jorko la mizeran verkistinon,
forgesitan de ĉiuj. Estis la ĵurnalistino, kiu rakontis al Etel pri tio,
ke la "Ojstro" estis pli ol 100-foje reeldonita en Sovetunio, ke la suma
eldonkvanto havas pli ol milionon da ekzempleroj; ke la teatraĵoj laŭ ŝia
romano estas surscenigataj tra la tuta lando; ke estas planataj filmigo kaj
eĉ operigo de la libro... Verŝajne, la kutimo vivi per idealoj ne ebligis
al la verkistino demandi: kie do estas la aŭtor-hononario por tiom
astronomiaj eldonkvantoj? Etel estis skuita, mirigegita kaj plenplena je
danko al la rusaj legantoj, kiuj tiel amas ŝin. Dank' al la klopodoj de
Taratuta ankaŭ la usonanoj rememoris pri Voynich, kaj en la
gazetaro aperis kelkaj artikoloj pri ŝiaj libroj. Do dum la lastaj
vivo-jaroj Etel Lilian Voynich ĝuis la merititan gloron.
Ŝi mortis la 28-an de julio 1960, estante 96-jara. Etel
testamentis, ke oni metu en ŝian ĉerkon la reproduktaĵon de la "Portreto
de nekonato" fare de Franĉibiĝo, ke oni kremaciu ilin kune kaj disblovu la
cindron super la centra parko de Nov-Jorko. Ĉio estis farita ĝuste tiel,
kaj Etel Lilian Voynich kuniĝis en la eterneco kun sia sola vera
amato, kiu estis fidela al ŝi ĝis la fino.
La aŭtoro - Jelena Prokofjeva
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo
Art-Mozaika (januaro 2004)
Komentoj:
- 1) Voynich (legu Vojniĉ) Etel Lilian -
la angla verkistino. "Ojstro" - ŝia plej populara kaj plej legata romano,
en kiu la vorto "ojstro" servas kiel kromnomo de la protagonisto.
- 2) Franĉibiĝo - bedaŭrinde mi ne certas pri la
literumo de la nomo, tial lasas ĝin E-forma; ankaŭ pri la vivo-jaroj de la
pentristo mi nenion scias.
- 3) Li, interalie, estas unu el la fondintoj de la
matematika logiko.
Por rigardi kelkajn fotojn de Etel Voynich sekvu la jenajn
ligilojn:
http://www.ogoniok.co
m/pict/199751/51-52-2s.jpg
http://history-ugolok.ru/voyni
tch1.jpg
http://history-ugolok.ru/voyni
tch5.jpg
Kolofone
La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere
disvastigeblaj ĉe mencio pri la fonto
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo mevamevo@yandex.ru
Provlegisto de la numero - Aleksandr Galkin
Aboni la retliston:
http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
Malaboni la retliston:
http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
Arkivo:
http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la
retlisto)
La plej lastaj numeroj:
| |
Bedaŭrinde, la "Abonu.com"-a arkivejo ŝajnas panei, pro kio la novaj
numeroj ne aldoniĝas aŭtomate; se vi ne povas atingi la paĝaron esperantio.narod.ru (oni informis, ke
ĝi ne ĉiam atingeblas el eksterlando), petu la numerojn retpoŝte laŭ nia
kutima adreso.
| |
Atendu la vican numeron
post ĉ. du monatoj!
Ĉion la plej bonan!
mevamevo@yandex.ru
esperantio.narod.ru
|