Informa Kanalo Abonu.Com

Ĉar nasko kaj morto senĉese alternas, kaj ĝermas la semo, kaj falas la bero, sed vivas la Vivo, la Vivo eternas!

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Kajero 14




   Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la unua rusa kin-stelulino Vera Ĥolodnaja, kies 110-jariĝon oni festis ĉi-somere.



Vera Ĥolodnaja
Fabelo de la kara amo

     Antaŭnelonge en Moskvo finiĝis la kinfestivalo, dediĉita al 110-jariĝo de Vera Ĥolodnaja (komento 1), kaj la spektantoj havis maloftan eblecon spekti la filmojn kun la partopreno de la stelulino de muta kinarto, kreitajn en 1910-aj jaroj; kaj laŭmerite pritaksi la ĉarmon, belecon kaj dram-talenton de la artistino.
     Ŝi estis la unua rusa kinstelulino. Ŝajnis, jam tio sufiĉas por konservi pri ŝi eternan memoron! Sed ŝia mistera kaj antaŭtempa morto en 26 jaroj naskis tiom da legendoj, ke eĉ nun trans la mitoj pri Vera Ĥolodnaja malfacilas ekvidi la virinon, kiu ŝi estis...


     Tuj post ŝia morto oni parolis, ke ŝi estis venenita. Kiu, kiel, por kio? La versioj estis diversaj: de banala ĵaluzo de la amanto ĝis iu neklara spiona historio... Kaj la maniero de venenado estis la plej ekzotika: oni ŝajne donacis al la aktorino bukedon de blankaj lilioj, aspergitaj per la veneno kuraro, kaj la povrulino mortis pro enspirado de ties aromoj. Estas mirinde, sed ĉi tiu versio ĝis nun estas la plej populara!
     Poste, en 30-50-j jaroj la versio pri mortigo pro ĵaluzo malaktualiĝis, kompense la spiona historio pliklariĝis kaj plidetaliĝis. Tamen, eĉ ĉi tie multis variaĵoj: jen Vera Ĥolodnaja spionis la blankulojn (komento 2) - por la ruĝuloj, jen male, jen ŝi estis agento de Entento. Kaj kiam aperis la mirinda filmo de Miĥalkov "Sklavino de l' am'", la sovetiaj spektantoj definitive certiĝis, ke Vera Ĥolodnaja estis helpantino de la revolucio, fordoninta la junan vivon por la granda afero. Sed en la vero ĉio estis eĉ pli sublima kaj bela!
     "Reĝino de la ekrano", "kinbelulino", kiel ŝin nomadis kritikistoj, naskiĝis la 5-an de Aŭgusto 1893 en Poltavo (komento 3). Ŝia patro, Vasilij Andrejeviĉ Levĉenko finis la filologian fakon de la Moskva universitato; la patrino, Jekaterina Sergejevna Slepcova, finis la Aleksandro-Mariina-n Instituton de noblaj fraŭlinoj. Ili tre amis unu la alian, vivis modeste, sed tre feliĉe. Nek parto nek partino estis tro belaj, sed Vera ekde la plej malgranda aĝo estis kvazaŭ anĝeleto de sur kristnaska bildkarto!
     En 1903, kiam ŝi 10-jariĝis, oni sendis ŝin lerni en privatan moskvan gimnazion de Perepjolkina, kie oni speciale atentis la estetikan edukadon de la knabinoj. Kun la gimnazia klaso Vera unuafoje trafis en la Grandan Teatron, al baleta spektaĵo... La beleco de la muzika prezentaĵo tiel impresis ŝin, ke ekde tiam ŝi sonĝis nur pri baleto. Ŝi finadmonis la gepatrojn, ke ili permesu al ŝi konkursi por trafi la baletan lernejon ĉe la Granda Teatro. La gepatroj konsentis, kaŝe esperante, ke ŝi ne sukcesos: malgraŭ ke ŝi estis gracia, ŝi estis sufiĉe diketa knabino. Sed malgraŭ la dikeco kaj grandega konkurenco, ŝi tamen trafis la lernejon. Ŝi lernis tre fervore, sed post unu jaro la gepatroj reprenis la filinon el la lernejo - tion postulis la tre pruda avino, kiu opiniis hontinda, ke la fraŭlino el la respektinda familio "afektaĉos sur scenejo". La avino mone subtenis la familion de l' knabino kaj opiniis, ke ŝi rajtas gvidi ŝian sorton.
     En sia unua balo okaze de fino de la gimnazio Venjo brilegis. Ŝi estis la plej bela el la tuta abiturientaro de la jaro 1910. Por la unua danco la blindigan Venjon kuraĝis inviti de neniu konata kaj tre modesta junulo. Ŝi dancis kun li la tutan vesperon. Vladimir Ĥolodnij estis mallerta, ne tre bela, sed kompense romantika, sentimentala kaj entuziasma. Kaj evidentiĝis, ke tiuj du estis destinitaj por la amo de unu al la alia - la unuavida amo!
     Ĉe solidara malaprobo de ambaŭ familioj - tiuj de Levĉenko kaj de Ĥolodnij - Vera kaj Vladimir geedziĝis...
     Post du jaroj la 19-jara Vera Ĥolodnaja naskis la filinon Eŭgenjon kaj post unu jaro la geedzoj adoptis ankoraŭ unu knabinon - Nonna-n.
     Kaj en la vivo de Vera aperas la nova entuziasmigo, kiu difinis la tutan ŝian sorton - kinematograf-arto. Somere 1914 Vera venis al la kinofabriko "V. G. Taldikin kaj K-io". La provado estis sukcesa, sed post la provado nenio sekvis. La proponoj esti filmata ne aperadis. Kaj baldaŭ komenciĝis la unua mondmilito... La edzo estis sendita al la fronto kaj en la vivo de Vera aperis neplenigebla malpleneco.
     Tamen la sorto favoris Vera-n kaj sendis al ŝi renkontiĝon kun la reĝisoro kaj pentristo de la firmao "Ĥanĵonkov kaj K-io" Jevgenij Franceviĉ Bauer, kiu jam delonge revis surekranigi la novelon "La kanto de l' triumfanta amo" de verkisto I. S. Turgenev, tre ŝatata de li. la reĝisoro tre longe ne povis trovi la aktorinon por la rolo de l' ĉefheroino kaj estis tre frapita, kiam ekvidis Vera-n Ĥolodnaja-n. Per la unua rigardo li komprenis, ke ŝi estas Valeria - tute tia, kia ŝin vidis Turgenev. Bauer prenis Ĥolodnaja-n preskaŭ sen kin-provadoj.
     La sukceso estis skuiga! Ĉiuj gazetoj kriis pri "admirinda debutintino V. Ĥolodnaja". Reĝisoro Bauer trovis sian stelon. La kin-industriisto Ĥanĵonkov trovis sian or-minvejnon.
     Ĉe Ĥanĵonkov Vera Ĥolodnaja dumjare estis filmita en 13 filmoj. Senkompata konkurenco diktis tre krudajn tempolimojn por filmado, kaj la kin-fabrikoj laboris ĉiam pli kaj pli aktive...
     En Aŭgusto 1915, kiam la stato en la militfronto fariĝis katastrofa, venis sciigo, ke suboficiro Vladimir Grigorjeviĉ Ĥolodnij estis grave vundita dum batalo ĉe Varsovio kaj estas jam duonmorta. La parencoj sin preparu al la plej malbona.
     Vera rompas la filmadon, lasas la familion kaj spite al ĉiuj danĝeroj veturas al la fronto - en la hospitalon, al la edzo. Ŝi flegas lin, kvazaŭ li estus ĵusnaskito, kaj elŝiras la amaton el la ungegoj de l' morto. Moskvon ili revenis duope.
     Kiam Vladimir trovis sin hejme, en varmo kaj sekureco, Vera preskaŭ la tutan tempon komencis fordoni al la laboro. Ĉiumonate aperadis nova filmo kun Ĥolodnaja en la ĉefrolo. Eble, por Vladimir estis malfacile rezignacii pri la laboro de l' edzino, sed li vidis, ke kinematograf-arto faras ŝin vere feliĉa!
     Tamen meze de Oktobro, eĉ ne plene resaniĝinte post la vundo, Vladimir denove strebas al la fronto. Kio estis la kialo? Ĉu ankoraŭ ne estingiĝinta patriotismo? Aŭ lin tamen premis ĉiama okupiteco de la edzino kaj ŝia ĉiam kreskanta famo?
     Vera akceptis eĉ pli grandan respondecon pri la filinoj, panjo, avino, fratinoj, kaj ŝi decidas foriri de Ĥanĵonkov al la nova kin-metiejo de kin-produktisto Ĥaritonov, kiu logis la popularajn reĝisorojn, kameraistojn kaj aktorojn per fabelaj honorarioj. Des pli, ke ĉiuj ŝiaj amikoj kaj partneroj jam transiris al Ĥaritonov, dirante, ke li donas pli da libero por kreado...
     Ĥaritonov ne nur promesadis grandajn honorariojn, sed eĉ regule pagis ilin! Kaj libereco de kreado vere ekzistis - por artistoj tio estas vere grava.
     La jaro 1917 komenciĝis por Vera Ĥolodnaja per apero de unu el la plej bonaj ŝiaj filmoj - "Ĉe kameno". La sukceso estis grandega. La aktorludo de Vera Ĥolodnaja estis nesuperebla. Post la fino oni povis vidi malsekajn okulojn kaj aŭdi rimarkojn, ekzemple: "Ĉu tiun art-filmon oni ne povas konservi, paŭsi; ĉu ĝi pereos, ĉifoniĝinte en kinejoj?" - skribis korespondanto de la ĵurnalo "Kinoĵiznj" ("Kin-vivo") en 1917.
     ... La filmo "Ĉe kameno" ne "ĉifoniĝis en kinejoj", ĝi estis simple malpermesita en 1924. Tiutempe estis forprenataj kaj neniigataj centoj da popularaj antaŭrevoluciaj filmoj. Tiel la juna sovetia ŝtato "reedukis" la civitanojn, per arda fero forbruligante "filistrecon".
     Dum 1917 Vera Ĥolodnaja estis filmita en 11 filmoj kaj komencis labori pri la dekdua. Unu post la alia aperas la filmoj "Fabelo de la kara amo", "Silentu, malgajo, silentu...", "Forgesu pri l' kameno, tie estingiĝis la fajroj..." - kaj ili ĉiuj havas frenezan popularecon dank' al ĉeesto de "nekomparebla kin-belulino" Vera Ĥolodnaja.
     Al ŝi serioze enamiĝadis la homoj, vidintaj ŝin nur surekrane; oni skribis al ŝi leterojn kun amkonfesoj, sendadis donacojn... Histeriaj virinoj ĉasis ŝin, kudris al si la samajn robojn, faris la similan ŝmink-manieron, verkis versaĵojn honore al ŝi. Okazadis ankaŭ memmortigoj pro malfeliĉa amo al Vera Ĥolodnaja. La dezirantoj de la postmorta famo foje sendadis siajn adiaŭajn leterojn al gazetoj, esperante, ke almenaŭ tie ŝi legos ilin. Aperadis multaj onidiroj pri am-rilatoj de Vera Ĥolodnaja kun famaj politikistoj kaj militistoj kaj neniu kredis, ke la brilanta kinstelulino envere estas fidela edzino kaj amoplena patrino.
     Post la rolo de ciganino Maŝa en "Viva kadavro" de Ĉeslav Sabinskij la ekran-reĝino estis konsiderita kiel "serioza aktorino". Eĉ Konstantin Sergejeviĉ Stanislavskij (komento 4) invitis ŝin al si en Ĥudoĵestvennij-teatron - tio estis senduba agnosko de ŝia talento... Sed ŝi rifuzis laboron en la teatro.
     La rusa aktorino estis populara ankaŭ eksterlande. La kin-afiŝoj kun ŝia portreto pendis en Eŭropo, Usono, Turkio kaj eĉ en Japanio... Oni multfoje proponis al ŝi forveturi, sed ŝi ĉiam diris, ke ŝia loko estas en Rusio.
     En 1918 la ateliero de Ĥaritonov alveturis en Odeson, por fini la filmadon de la filmo "Princidino Tarakanova" kaj filmi la kelkajn novajn. Vera Ĥolodnaja alveturis kun la patrino, fratino Sonjo kaj pli aĝa filino Eŭgenjo: la knabino ofte malsanis, kaj Vera esperis, ke la suno kaj marbanoj utilos por ŝi. Adiaŭante la edzinon, Vladimir Grigorjeviĉ Ĥolodnij eĉ ne supozis, ke li vidas ŝin lastfoje. Aŭtune la urbon okupis la milittrupoj de Entento.
     Novembre Vera ekmalsanis, kaj la filmadoj estis rompitaj por tri semajnoj. Post la resaniĝo oni ekfilmis la filmon "Damo kun kamelioj", kie Vera devis ludi Margarita-n Gotje-n. Ŝi emociiĝis kaj provludis pli multe, ol kutime. La ĉirkaŭantoj rimarkis, ke ŝi estis pli pala kaj laca, ol kutime, sed decidis, ke ŝi tre profunde alkutimiĝis al la tipo - ja Margarita mortis pro ftizo. Vera Ĥolodnaja provludadis ŝian tragikan kaj belegan mortadon, partoprenis filantropajn koncertojn kaj terure laciĝadis. En Odeso estis tre malvarme. Meze de vintro Eŭgenjo malsanis je skarlatino, kaj oni elhoteligis la tutan familion. Vera kun la patrino kaj fratinoj transloĝiĝis en privatan loĝejon, kaj poste - en alian hotelon, en la plej bonan ĉambron kun marmora bankuvo kaj grandega fenestro. Tamen, en tiu malvarma vintro kaj ĉe manko de hejtaĵoj tiu lukseco estis superflua kaj malkonvena. La temperaturo en la ĉambro ne superis 9 Celsiajn gradojn.
     La 8-an de Februaro 1919 Vera Ĥolodnaja ludis en filantropa koncerto. La teatro preskaŭ ne estis hejtata, la spektantoj sidis en paltoj kaj peltoj, sed la artistoj ludis en delikataj roboj. Jam antaŭ la koncerto Vera eksentis sin malbone. Ŝin turmentis frosto. Ŝi petis permeson koncerti la unua por pli rapide reveni hejmen. Hejme ŝi tuj enlitiĝis; la tutan nokton ŝi febris. Matene la timigita Sonjo elvokis kuraciston. La diagnozo estis tuja - "hispanaĵo", aparta formo de gripo, enveturigita, kiel oni opiniis, el Hispanio. En 1918 en Eŭropo pro "hispanaĵo" mortis, laŭ diversaj pritaksoj, de 3 ĝis 6 milionoj da homoj. Kuraci la malsanon oni tiam ne scipovis. Vera malsanis 8 tagojn.
     Oni metis ŝin en la ĉerkon en la sama robo, en kiu ŝi antaŭ du jaroj prezentis princinon Lidija Lanina en la filmo "Ĉe kameno"... La enterigo similis al horora kin-premiero kun Vera Ĥolodnaja ĉefrole. Miloj da homoj deziris adiaŭi sian idolon. En la katedralo, kie okazis sepult-servo pri la mortintino, la homoj premmortigadis unuj la aliajn, sufokiĝis, svenadis pro manko de oksigeno kaj pro superfluo de emocioj. La enterigo - la lasta filmo kun Vera Ĥolodnaja - estis filmata kaj jam en Marto la filmo estis montrata en ĉiuj kinejoj...
     Vladimir Grigorjeviĉ Ĥolodnij supervivis la edzinon nur je du monatoj. Pro kio li mortis? Iu diris, ke pro tifo; iu - ke pro la sama "hispanaĵo" aŭ pro pneŭmonio. Tamen, multaj opiniis, ke li mortis pro angoro, pro neebleco vivi sen Venjo. Ekzistis onidiroj, ke Vladimir Ĥolodnij estis arestita kaj pafmortigita fare de anoj de sekureca komisiono; ĝuste tiun version apogas en siaj memoraĵoj la pli aĝa filino Eŭgenjo.
     Ankoraŭ post unu monato pro tifo mortis la patrino de Vera. Pri la orfiĝintaj filinoj ekzorgis la fratino de Vera Nadeĵda Levĉenko, kiu baldaŭ forveturigis ilin eksterlanden. La malpli aĝa fratino - Sofja Levĉenko - restis kun la avino en Odeso, alpreninte la familinomon Ĥolodnaja. Poste ŝi fariĝis baletistino kaj edziniĝis.
     La ĉerkon kun la balzamita korpo de la aktorino oni metis en la kapelon de la Unua Kristana tombejo de Odeso, esperante sendi ĝin en Moskvon, por poste enterigi la ekran-reĝinon kun ĉiuj solenaĵoj. En 1931 la tombejo, situinta en la urbocentro, estis transformigita, laŭ la tiamaj kutimoj, en Lenin-parkon. La kripto estis detruita. La fratino Sofja Vasiljevna petis, ke oni permesu transveturigi Vera-n en la Duan Kristanan tombejon por enterigi en la tombon de ilia patrino. Sed oni rifuzis kaj komunikis, ke la restaĵojn de Vera oni transveturigos tamen en Moskvon. Dumvojaĝe la ĉerko kun la korpo de Vera Ĥolodnaja malaperis, do la tombo de la unua rusa kin-stelulino ne ekzistas. La monumento al la artistino - belega bareliefo - situas sur la tombo de reĝisoro Pjotr Ĉardinin, kiu la lasta filmis Vera-n Ĥolodnaja-n en Odeso.
     Ĝis hodiaŭ ne estas kompilita pli-malpli kompleta kaj fidinda filmolisto de Vera Ĥolodnaja - ne estas sciate, kiom da roloj ŝi havis! Oni nomas de 40 ĝis 80...



       La aŭtoro - Jelena Prokofjeva
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (Aŭgusto 2003)


       Komentoj:

  • 1) Konsiderante, ke la aktorino estis ukraindevena, aplikeblas ankaŭ la ukraina formo de la nomo: Vira Ĥolodna. Ni tamen uzas la rusforman nomon: Vera Ĥolodnaja. La familinomo de la aktorino laŭvorte signifas "la malvarma".
  • 2) Ruĝuloj - apogantoj de la Oktobra Revolucio kaj defendantoj de la sovetia ŝtato. Blankuloj - ties rusi-devenaj kontraŭuloj, penintaj dum 1918-1921 renversi la revolucion kaj restarigi la caran monarkion. Entento - alianco de Anglio, Francio kaj Rusio en la unua mondmilito. Post la revolucio kaj eksiĝo de Rusio el la alianco la restintaj anoj partoprenis la intercivitanan militon helpante la blankulojn.
  • 3) Poltavo - urbo en meza Ukrainio.
  • 4) K. S. Stanislavskij - famega rusa reĝisoro kaj teoriisto de la teatro-arto.

Por rigardi kelkajn fotojn de Vera Ĥolodnaja sekvu la jenajn ligilojn:

http://boombook.boom.ru/images/holodnaya.jpg
http://www.womenspb.ru/image/article/7-15-1.jpg
http://www.peoples.ru/art/cinema/actor/holodnaya/balet.jpg
http://www.peoples.ru/art/cinema/actor/holodnaya/d.jpg


Jen la tuto!

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj

Kontaktebleco:

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13
 

Atendu la vican numeron post ĉ. du monatoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu