Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Kaj subiĝas la animoj, kaj triumfe batas koroj, estas for la tagaj limoj, kaj ne gardas la honoroj... -------------------------------------------------------- Art-mozaiko Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia lingvo [http://www.esperanto.net] Esperanto Numero 13 ------------------------------------- Ĉi-numere bonvolu legi la artikolon pri fama rusa verkisto Miĥail Afanasjeviĉ BULGAKOV, kies romano "Majstro kaj Margarita" estas konsiderata la plej brila ruslingva literaturaĵo de la dudeka jarcento kaj unu el la unuaj postmodernismaj kreaĵoj. La majstro sukcesis finverki sian vivon. En 1940, je kvin tagoj antaŭ la morto de M. A. Bulgakov, lia edzino ĵuris vivi ĝis ŝi eldonos la romanon "Majstro kaj Margarita". Kaj jen en 1966 apud la volumoj en la franca, germana, angla, ĉeĥa lingvoj ekstaris finfine numeroj de la rusia revuo "Moskva" ("Moskvo"). La malnova admirantino de la verkisto en sia ekzemplero akurate algluis la pecojn de la aŭtora teksto, elĵetitajn fare de cenzuro. Timiga bildo! Mi vidis kripligitajn homojn, forbruligitajn vilaĝojn, malsanktigitajn templojn, sed tiel vunditan libron mi vidis unuafoje... El sub la verda lampo - al sangejo. La 27-an de Januaro 1924 la ĵurnalo "Gudok" ("Fajfeg-sono") publikigis raportaĵon de iu M.B.: "En la Kolona Halo - la ĉerko kun la korpo de Iljiĉ (komento 1). Kiel per sia vorto li pelis senmortajn helmojn de gardantaroj al vortoj kaj faroj, same nun li mortigis per sia silento kaj la gardantarojn, kaj la riveron da homoj, irantaj al la lasta adiaŭo...". Kvar jarojn antaŭe la ĵurnalo "Groznij" ("Kolerema") sub la samaj inicialoj publikigis la artikolon "Estontaj perspektivoj": "Titana laboro en Okcidento, lek-saniganta la vundojn, levos ĝin ĝis nekredebla grado de potenco. Sed nian kompatindan patrion la revolucio enpelis sur la fundo mem de la hont- kaj plago-kavo. Ankoraŭ dumlonge ne estos vivo, sed estos mortiga batalado. Oni devos per neimagebla laboro pagi pro frenezo de la martaj tagoj kaj frenezo de la tagoj oktobraj, pro sendependaj perfidintoj, pro malĉastigo de la laboristoj, pro Bresto, pro senkompata uzado de monpresiloj... pri ĉio!". Eble, la sentoj de M. B. (Miĥail Bulgakov) ŝajnos al iu antinomiaj? Sed lia vivo ja estis buntega, li ricevis signife pli multe da "malbenitaj tagoj", ol povas elteni normala homo. Miĉjo estis unua infano en granda familio de docento de Kieva eklezia akademio. La panjo - "hela reĝino", gefratoj, hejmaj legadoj, memverkitaj spektakloj. Li elektus en la vivo la vojon de aktoro aŭ literaturisto, sed mankis la certeco, ke talento sufiĉos. Sed kuracisto - tio estas ja kutima por la familio, kaj en 1909 Miĥail eniras universitaton. La instruistoj de la medicina fakultato - brilaj diagnozistoj, la plej grandaj terapeŭtoj, akuŝistoj, ginekologoj, oni proprasence trabatas la vojon al iliaj lekcioj. Krome la studentoj partoprenas strikojn okaze de morto de Leo Tolstojo kaj atenco kontraŭ Stolipino (komento 2), Lena pafmortigo ( komento 3) kaj datreveno de la Sanga Dimanĉo (komento 4)... Kaj ankoraŭ - enamiĝas. En la dua kurso Miĥail faris geedziĝ-proponon al juna Tatjana Lappa, Tasja (Tanjo). Emo al aktorado estis neforigebla, kaj antaŭ la geedziĝo la fianĉo verkis la ŝercan teatraĵon "Ĉiu donu fadenon - nudulo nenion ricevos" (komento 5). En ĝi estis la jena dialogo: "Avino: Sed kie do ili loĝos? Bondezirantino: Ili povas tute libere loĝi en la banĉambro. Miĉjo dormos en la bankuvo, kaj Tasja - sur la lavabo". La unua mondmilito ŝanĝis la kunestadon kaj revojn de la novgeedzoj. Kun atestilo de "distingiĝinta kuracisto" Miĥail kiel volontulo ekveturis al la militfronto, fidela Tasja - flegistino - asistis al li dum operacioj. Ili laboris ankaŭ en regiona malsanulejo - dumtage ilin vizitis ĝis cent homoj. Ĉi tie estis naskataj "Notoj de juna kuracisto", de ĉi tie Miĉjo skribis al la amiko: "Mi imagas, kiel vi en smokingo surpaŝas piedojn en la unua vico en partero, sed mi..." Poste ili revenis en Kievon kaj dum jaro kaj duono loĝis en la gepatra domo. La urbon febrigis ĉirkaŭsaltado de potencoj: bolŝevikoj, Petluro, germanoj kun ilia metito hetmano Skoropadskij, denikinanoj (komento 6)... Kiu kiun pafis - oni ne sciis. Tatjana rememoris: "Miĉjon mobilizis sineĵupananoj (komento 7). Je la unua horo de nokto - jen sonoro, ni malfermas la pordon - li staras terure pala, diras, ke oni forkondukis lin kun ĉiuj, ili preteriris la ponton, poste estis iuj fostoj, li restis malantaŭe, ĵetis sin malantaŭ foston - oni lin ne rimarkis..." La travivitaj malkvietaĵoj, duboj, animaj turmentoj enkarniĝis poste en la romano "Blankula armeo". La amika familio de Bulgakov-oj estis disĵetita diversflanken. Kiam du malpli aĝaj filoj trafis en Pjatigorskan hospitalon, la patrino decidis, ke savi ilin povos nur Miĥail. Tiel li trafis al Kaŭkazo. "Pro kio vi pelas min, sorto? Mia amo - la verda lampo kaj libroj en mia kabineto. Kial mi ne naskiĝis antaŭ cent jaroj? Aŭ pli bone: post cent jaroj? Kaj estus eĉ pli bone, se mi entute ne naskiĝus. Dum unu jaro mi vidis tiom, ke al Majn Rid sufiĉus por dek volumoj. Sed mi estas nek Majn Rid nek Busenar (komento 8 ). Mi plensatas je aventuroj kaj estas tute prironĝita de pedikoj. Estingiĝis la verda lampo, anstataŭ la librojn mi vidas tra binoklo mort-kondamnitajn montodomojn, rajdantajn ĉeĉenojn kaj kozakojn, kiuj ilin ĉasas. Estu damnitaj la militoj nun kaj por ĉiam!" En koto kaj fajroj. Resaniĝinte for de la ekzantema, kaj poste - ankaŭ de abdomena tifoj, denove ellerninte iradi kaj deklarinte: "Fino pri medicino", Bulgakov ekestris literaturan sekcion de art-subfako de la Vladikaŭkaza departemento pri klerigo. "En la ĉambro staras du ŝrankoj kun deŝiritaj pordetoj, kurbakruraj tabloj, du sinjorinoj kun violkoloraj lipoj frapetadas per tajpiloj. En la pleja centro sidas verkisto kaj el kaoso kreas la subfakon. Bluetaj aktoraj vizaĝoj molestas lin, postulante monon" ("Notoj sur la manumoj"). La vivo poiomete ordiĝas: reviviĝas la teatro, oper-arto, cirko; meminiciataj kolektivoj en klubejoj provludas siajn spektaklojn; dum disputoj oni diskutas pri io ajn. "Tempas jam ĵeti en purigan fajron de la popola kolero la korifeojn de la literaturo, ekzemple Puŝkinon!". Al la kolerema oratoro kontraŭdiris Bulgakov: "Puŝkino estas senmorta, ĉar en liaj verkoj enestas la ideoj, renovigantaj la spiritan vivon de l' popolo." Nu kaj kio? La oponinton oni moknomis "burĝa elemento", ties vesperojn oni malpermesis. "Mi tute ne havas ideojn, kion ni manĝos? Kion do ni manĝos?" - premite pensis Miĥail. Ĉu forveturi eksterlanden? Tie estas Nikolaj kaj Ivan - la fratoj, elmigrintaj kun la denikinanoj. Sed ĉi tie ja restis la patrino kaj fratinoj... Li reentuziasmiĝis, kiam lian teatraĵon "Komunumanoj" (per kiu Vladikaŭkazo festis 50-jariĝon de la Pariza Komunumo) oni rekomendis por surscenigo en Moskvo. Bulgakov komprenis, ke li ja povas verki, kaj ke li malfruiĝis pri tio je kvar jaroj. En la ĉefurbo li komencis labori kiel korektisto en "Gudok" - la fervojista ĵurnalo, kiun ili tre ŝatis. Ne estas mirinde - ja ĉi tie kolektiĝis tiom multe da brilaj plumoj - Katajev, Oleŝa, Iljf kaj Petrov, Paustovskij, Kozaĉinskij... Ankaŭ Bulgakov komencis publikigi sur ĝiaj paĝoj freŝajn kaj akrajn felietonojn ("Moskvo estas en koto, sed samtempe ankaŭ en fajroj - kaj en ĝi strangamaniere kunvivas du fenomenoj - pliordiĝo de la vivo kaj ties vera gangreno"). Li trovis tiun proporcion inter lumo kaj ombro, bono kaj malbono, serĉante kiun malesperis pri la sukceso ne unu deko da talentaj homoj. Sed io tiris lin disde tiuj viv-komentarioj al kreado de elpensita mondo. Estis bone, ke la literaturon gvidis tiam homoj kun diversaj preferoj: tio, kio ne plaĉis al unu, neatendite ravis la alian. Aleksej Tolstoj, eldonanta en Berlino la revuon "Nakanune" ("Antaŭtage"), tuj respondis al li: "Ni tre bezonas novaĵojn el Rusio, vivan voĉon de la atestanto!". Stanislavskij (komento 9) surscenigis la teatraĵon "Tagoj de Turbin-oj" - la spektaklon afekcian, skuigan, ĉar ĉio priskribita ankoraŭ vivis en la homaj koroj (nur reeĥo de Lunaĉarskij (komento 10) sonis disonance: "La teatraĵo estas senprecedence subnivela"); teatro de Vaĥtangov prezentis "La loĝejo de Zojka"-on, la Leningrada granda dram-teatro petis teatrigi "Fatalaj ovoj"-on. Ĉe Bulgakov-oj aperis loĝejo, reviviĝis hejma biblioteko: Puŝkino, Lermontovo, Tolstojo, Ĉeĥovo, ŝatata Gogolo, Dostojevskijo, Leskovo, enciklopedioj... Sed facila, senzorga vivo detruadis la tradiciajn interligojn, super ĝi etendis la nigrajn flugilojn libera amo. Kaj foje Miĉjo venis hejmen kun botelo da ĉampano: "Ĉu ni disiĝu?" La neripeteblaj vortoj "Vi estas mia ĉio" falis de la ĉielo kaj frakasiĝis kvazaŭ kristala vazo. Kion povis kontraŭdiri Tanjo? "Mi ja nur lavis, kuiris, vendadis la aĵojn en bazaro. Li ĉie iradis, sed mi sidis hejme..." Diference de ŝi la nova amo de Bulgakov - Ljubovj Belozjerskaja - vigle interesiĝis pri la literaturo. Ili renkontiĝis ĝuste en kunveno de iu literatura rondo. La ĉarma interparolantino konfesis, ke jam antaŭ longe rimarkis la nekutime freŝan lingvon, majstrecon de dialogo kaj tre nealtrudeman humuron de Bulgakov. "La hunda koro" tute ravis ŝin. Sed la eldonistoj opiniis alimaniere: "Ĝi estas akra pamfleto pri la nuntempo, publikigi ĝin neniel eblas". Por la manuskripto de ĝuste tiu novelo oni venis priserĉe en la dometon-"kolombejon", kie Bulgakov kun la nova edzino loĝis ĉe la fratino. Samtempe la fioficistoj forprenis tiam "Epistolo al evangeliisto Demjano"-on el la ĵurnalo de elmigrintaro "Za svobodu" ("Por libero"). Ĝi estis respondo al la porregistara poeto Demjan Bednij, la aŭtoro de la poemo, kie Kristo estas prezentita kiel diboĉulo kaj malĉastulo. Multaj opiniis (kiel evidentiĝis, erare), ke la respondon al Bednij faris ne Bulgakov, sed Jesenin. Eble, ĝuste ekde tiu "Epistolo..." naskiĝis la intenco pri la estonta romano pri Kristo kaj Pilato. Kaj pri la moskvaj literaturistoj. Ho, Bulgakov konis ilin ĉiujn tre bone! Kiel solidare ili moknomis lin "novburĝa abortulo, disŝprucanta la venenitan, sed senfortan salivon sur la laboristaron", kulpigis, ke li "primensogis la homojn, konstruantajn la novan socion", nomis lian kreadon "malbonfarado kaj nudigita filistreco". Ilin kunkantis ankaŭ la teatrologoj: "Ĉeĥov-teatro transformiĝis en teatron de Bulgakov - apostolo de rusia filistreco". Sed la spektantaro amasege vizitadis liajn teatraĵojn! Samplumanoj, tiuj, kiujn ne ronĝis envio, agnoskis la geniecon de Bulgakov. Gorjkij nomis la dramon "Kuro" bonega kreaĵo, kiu "havos anateman sukceson". Ve, Stalino trovis en ĝi "antisovetiajn ecojn" kaj kiom ajn la aŭtoro pruvadis, ke li strebas ekstari senpartie SUPER kaj blankuloj, kaj ruĝuloj, li ne sukcesis forigi la stigmaton de blankulo. Lian nomon oni komencis primoki kaj firipeti en gazetaro, en granda sovetia kaj literatura enciklopedioj. Komence li kolektadis la reeĥojn, la plej malsaĝajn kaj aĉajn li pendigis sur la muron, ludis komediaĵojn pri la ĵus elpensitaj temoj. Sed en la animo akumuliĝis doloro. Kiam dum unu monato sur lin falis 298 malamike-mokaj reeĥoj, li komencis malbone dormi, komencis skui la kapon kaj ŝultron - nervoza tiko. Al la frato en Parizon li skribis: "Mi estas kondamnita al silento, kaj, tre eblas, al plena malsato. La fatraso min malmulte tuŝas. Nu, la seĝo, tasoj, diablo kun ili. Sed mi timas pri la libroj! Sen ili la vivo por mi - nur ĉerko". Perdinte la esperojn pri sukcesa fino de la plej kruela literatura batalado, Bulgakov sendis al la registaro peton pri forpelo lin ekster Sovetion. Lia baza penso estis simpla: "Deklarinte al la verkisto civilan morton, vi puŝas lin al la lasta ago". (Ni rememoru la evento-sekvon: en 1925 mortigis sin Jesenin, en 1926 - Andrej Sobolj, en 1930 - Vladimir Majakovskij.) Verŝajne, Stalino decidis tiamaniere: malbonus, ke sekvante Majakovskij-on sin mortigos ankaŭ Bulgakov, - kaj la 18-an de Aprilo 1930 telefonis al la verkisto: "Ĉu eble vi vere veturu eksterlanden? Ĉu ni jam tre tedis al vi?". La verkisto eksklamis: "Mi furioze volas vidi almenaŭ dum mallonga tempo fremdajn landojn!" (la interparolon skribis Jelena Sergejevna Ŝilovskaja, kiu estis tiam "kaŝa amiko" de Bulgakov. Kia brila finalo! Sed pri eksterlandaj pasportoj nenio rezultiĝis. Anstataŭe oni proponis al Bulgakov TRAM-on (Teatro de laborista junularo). Kompreneble, ne estis MĤAT-o (Moskva arta akademia teatro), sed ne estis senco kaprici. Sed la ligoj ne estis definitive disŝiritaj: post kelkaj monatoj la ŝatata teatro surscenigis lian teatraĵon pri Moliero - "instruisto de multaj generacioj de dramistoj, komediisto sursceneje, malbonŝanculo, melankoliulo kaj tragika homo en la persona vivo". La sukceso estis grandega, oni resuprentiris la kurtenon ĝis 20-25 fojojn. "La sorto de Miĉjo estas klara, li estos sola kaj ĉasata ĝis la vivo-fino", - komprenis la geamikoj. Oni malpermesis la teatraĵon post la sepa prezento pro "strebo de la aŭtoro ataki nian cenzuron, niajn regulojn". Oni proponis fari al la centa datreveno de l' naskiĝo de Gogolo surscenigon de "Malvivaj animoj". Ne estis ebleco elekti... Fininte la laboron, Bulgakov kun dento-grincado eksklamis: "Mi estas 41-jara. Kia brila finalo de la verkista laboro! Mi ja scias, NE EBLAS surscenigi "Malvivaj animoj"-on. Kiel mi kuraĝis provi tion? Sed mi ja ne provis. Mi nenion provas jam delonge - simple la Sorto prenas min je la gorĝo"... Li faris surscenigojn de "Milito kaj mondo", "Donkiĥoto", "Fraŭlino Mimi", verkis libretojn por la operoj "Petro la Granda" kaj "La Nigra Maro", faris aliajn "ĉiutagaĵojn". Sed jen, trarigardante la repertuaron de la teatro, Stalino demandis al Stanislavskij: "Sed kial ni delonge ne vidas "Tagoj de Turbin-oj"-on de la verkisto Bulgakov?". La fondinto-ĉefreĝisoro faris ĉit-signon, retrorigardis la pordon kaj traflustris, montrante per la fingro al la plafono: "ILI malpermesis. Sed tio estas terura sekreto!". Ĝissate ridinte Stalino certigis: "Ili permesos, ni ĉion aranĝos!". Oni tuj repermesis la spektaklon! Ŝajne ĝojo - estis redonita "parto de l' vivo" de Bulgakov. Sed la stato ne estis firma. Krome, la persona vivo ricevis fendon: al Bulgakov longe mankis kuraĝo disiĝi kun ĉarma Ljubovj Belozjerskaja, sed... "Vi estas por mi ĉio, vi anstataŭis la tutan terglobon", - li diris jam al Jelena Sergejevna. Ŝi lasis la edzon kaj du filojn kaj la 4-an de Oktobro 1932 fariĝis lia edzino. Sed trans la fenestro pasadis la juĝ-procesoj, estis ruinigita la templo de Kristo la Savinto... Timante pri la vivo de la proksimuloj Bulgakov bruligis la unuajn ĉapitrojn de la romano pri l' satano. Ĉirkaŭe estis aliformataj, konfesadis pri la eraroj de l' juneco, ĵuradis pri fideleco al la gvidantaro de la lando "inĝenieroj de la homaj animoj" Katajev, Leonov, Viŝnevskij, Erenburg. La amikoj kompatis Bulgakov-on: "Vi ja estas ŝtato en ŝtato. Necesas kapitulaci, ĉiuj kapitulacas. Kaj necesas memorigi pri si: viziti iun uzinon, veturi al Belomor-kanalo, skribi ion!". "Nenien mi veturos - laciĝis diable", - respondadis Bulgakov. Li volas la solaĵon - resti meme mema. Kaj la kvaran fojon li komencis verki la romanon, kiel ŝajnis al li - de neniu bezonata. Sur la kovril-paĝo li skribis: "Finverki pli frue, ol morti". Lin jam turmentadis timo pri morto. Senkonsciencaj friponoj en Okcidento ricevadis liajn honorariojn, en Rusio ĉie ĉirkaŭligis intrigoj. Oni vokis lin en militserv-oficejon. ("Denove mi sidos, kiel mi jam sidis printempe, nur en subvestoj kaj respondados la demandojn tute ne pri Moliero, nek pri perukoj, nek pri spadoj. Ho Dio Ĉiopova, mi esperas, oni min finfine lasos!"). En dekjariĝo de "Tagoj de Turbin-oj" neniu lin gratulis, neniu vizitis. Kaj kion oni povus diri? Ĉu listigi ĉiujn liajn pereigitajn kaj kripligitajn teatraĵojn? Kaj kion donaci? Eble nur grandan kaserolon, plenigitan je tiu sama sango, kiun oni elsuĉis el li dum 10 jaroj?.. Kaj subite post renkontiĝo kun Pirjev, kiu intencis filmi "Ivan Vasiljeviĉ"-on (tamen ne filmis!), aperis permeso veturi eksterlanden ( komento 11). Oni lin gratulis, li jubilis: "Do mi ne estas malliberulo, do mi vidos la mondon!" Sed oni ne ellasis lin! Por perlabori li alpaŝis al libreto por la hero-patriota opero "Minin kaj Poĵarskij"; por la animo li verkis "Teatran romanon" ("Notoj de mortinto"). Post la unua legado tra Moskvo ekrampis fionidiroj, MĤATanoj maltrankviliĝis - tiel facile rekoneblaj estis la herooj. Oni skribis al la aŭtoro anonimajn leterojn, bondezirantoj "konsolis" lin: "Nu, ne gravas, post via morto ĉio estos eldonita". Sed Bulgakov tute ne intencis morti! Se li havis monon, li aranĝis bankedon por ĉ. 40 personoj, se mono mankis - li verkis vican deklar-dokumenton pri nova teatraĵo - eble oni donos monon antaŭpage. Kiam venadis gastoj, li ŝercis, rakontis, prezentis spektakletojn, oni disiĝadis nur je la 5-6 horo de mateno, kvankam Jelena Sergejevna petegis: "Ni disiru almenaŭ je la 3-a!". Brilantaj supraĵoj. La lando febris, kaj Bulgakov penis kompreni la okazaĵojn: ekfunkciis Ĥarkova stablokonstrua uzino, Kama celulozo-papera kaj Murmanska fiŝ-kombinatoj; Fadejev, Tolstoj kaj Tiĥonov senmaskigas la trockistojn - malbonigantojn-diversiintojn-spionojn; MĤAT estas premiita je Lenin-ordeno; komenciĝis enketo pri la krimoj de Buĥarin kaj Rikov; Jeĵov anstataŭis Jagoda-n; estis arestitaj Piljnjak, Bubnov, Zazubrin (kiu estos la sekva?). Okazadis iom-post-ioma neniigo de la plej malforta opozicio al la ideoj de Stalino-Kaganoviĉo. En Januaro 1938 Bulgakov skribis leteron por defendi la amikon: "Altestimata Iosif Vissarionoviĉ [Stalino]. Mi arde petas vin, ke oni permesu al Nikolaj Eridman, ekzilita en Jenisejskon kaj Tomskon, reveni en Moskvon." En Aprilo Eridman jam gastis ĉe Bulgakov. Jelena Sergejevna notis en la taglibro: "Mi pretas mortigi min pro tio, ke ne scias stenografion. Ĉiujn tiujn bonegajn interparolojn pri la literaturo necesus registri!" Ŝi pedante fiksis ĉiujn eventojn: "Miĉjo alpaŝis al la laboro pri la teatraĵo pri Stalino, serĉas karakterizajn trajtojn de la gvidanto kaj de liaj helpantoj, legas informojn pri la parti-kongreso, kaptas onidirojn, anekdotojn, rememoras la telefonparolon: "Vi petas ellasi vin eksterlanden? Ĉu ni jam tedis al vi?" - tiu telefonparolo savis lian vivon". La amikoj opiniis, ke okupiĝante pri tiu teatraĵo Bulgakov faras perforton pri si. Sed li ja esperis ĉifri la veran sencon de la teatraĵo, volis memorigi al la leganto pri tio, kion signifas esti ĉasata, mallibera, kiam la ĉefa konvink-metodo (oni kondukas la homon al la hela estonteco, sed li kontraŭas) estas teroro... Bulgakov ne ruzis nek trompis: juna Stalino vere estis multe leganta, bonkora, zorgema, povis trovi komunan lingvon kaj kun laboristoj, kaj kun krimuloj, lia krio "Oni batas virinon!" maltrankviligis tutan prizonon... Oni komencis prepari la spektaklon al 60-jariĝo de la gvidanto, la trupo jam veturis en Batumon, kiam venis telegramo de la ĉefheroo: "Ĉiuj junaj homoj estas samaj. Ne necesas surscenigi la teatraĵon pri juna Stalino". Li sukcesis kompreni, kion neniu komprenis: la distanco inter Dĵugaŝvili (komento 12) kaj Stalino estas tro granda. Jes, li estas gvidanto, sed ankaŭ unu el popolaj malĉastigantoj kaj misprofetoj, kiuj malutilis al potenco de la ŝtato; en juneco li nur Batumon transformis en batalejon inter laboristoj kaj potenculoj, sed dum la revolucio kaj intercivitana milito tuta Rusio fariĝis ruinoj kaj incendioj. Post tiu malpermeso esperoj de Bulgakov pri plensanga partoprenado en literatura vivo de la lando ruiniĝis. Li ankoraŭ diktis "Majstro kaj Margarita"-on, poluris apartajn scenojn, frazojn, pliĝustigis sian krean ideon. Lin vizitis unu vaste konata eldonisto: "Ĉu vi konsentos verki aventuran sovetian romanon? Grandega eldonkvanto, mi tradukos al ĉiuj lingvoj, amaso da mono, valuto, avancon mi povas eĉ tuj doni!". Bulgakov nur faris preteran geston. Jelena Sergejevna helpis: "Tralegu al li "Konsilisto kun hufo"-on (tiel ŝi nomis "Majstro kaj Margarita"-on)". Sed traaŭskultinte la unuajn tri ĉapitrojn, la eldonisto paliĝis: "Tion ne eblas publikigi!" - "Kial?" - "NE EBLAS!" Kaj memorigis pri si kaŝiĝinta malsano, kiu komenciĝis, verŝajne, en la 34-a, kiam oni rifuzis doni al Bulgakov la eksterlandan pasporton. Denove timo de morto, de soleco kaj granda spaco. Rendevena hipertensio - pro tiu malsano mortis la patro. La filo, kiel kuracisto, ĉion komprenadis kaj postulis de la edzino la ĵuron, ke li mortos apud ŝi. Kaj plie li deziris, ke lin vizitu Tanjo: li volis peti pardonon de tiu, kun kiu li travivis la plej malfacilajn jarojn - la militon, hospitalojn, senmonecon kaj senhejmecon. Je tri semajnoj antaŭ la morto, blindiĝinta, elturmentita de teruraj doloroj, li ĉesis redakti la romanon. Laŭteme ĝi estis jam finita verko, tamen ne plene polurita ene. La aŭtoro mem tie kvazaŭ disduiĝas, trovante sin jen kiel reala Majstro (dum unu el noktaj koŝmaroj li, same kiel Majstro, bruligis parton de la romano), jen kiel fantazia Voland (ne hazarde ni trovas en la lasta tiom multe da amo al la bonaj homoj, kaj tiom multe da malamo al la friponoj kaj mensogantoj). En antikva Jerŝalaimo (Jerusalemo) interpuŝiĝis en la plej nerepacigebla konflikto tri homoj: Jesuo, Pilato kaj Kajafas. Kaj ĉiu estas prava - jen la esenco de la tragedio. Multe da jaroj pasis ekde tiam, sed la homaro ĝis nun ŝvitas super la problemo de bono kaj malbono, super serĉado de la vivo-senco... La 10-an de Marto 1940 Bulgakov ekdormis, kaj tiel profunda kaj ritma estis lia spirado, ke la edzino ekkredis: okazis miraklo, li venkis la malsanon! Sed jen eta konvulsio trakuris sur lia vizaĝo, li iel grincis per la dentoj, kaj la vivo mallaŭte lasis lin. Oni enterigis lin en Novodeviĉje-tombejo, Fadejev diris bonajn vortojn (se ili sonus dum la vivo de l' mortinto, ĝi eble estus tute alia. Sed Fadejev ĉiam luktis kontraŭ tiaj verkistoj, kiel Bulgakov kaj Platonov, defendante la principojn de socialisma realismo). Eldonon de la tuta romano sen ajnaj ŝanĝoj kaj cenzuroj (tio okazis en 1973) la vidvino de Bulgakov ne viv-atingis. La veran ideon de la romano ĝis nun neniu malkovris. Ĉiu el la kritikistoj havas "sian" Bulgakov-on, same kiel ĉiu leganto... ------------------------------------- La aŭtoro - Viktor Petelin Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (Majo 2002) Kelkaj ĉapitroj de la romano "Majstro kaj Margarita" legeblas ĉe [http:// www.esperanto.mv.ru] www.esperanto.mv.ru (alklaku "Literaturo"). ----------------------------------------------------------------------- Komentoj: * 1) Iljiĉ - temas pri Vladimir Iljiĉ LENINO, gvidanto de la Sovetia ŝtato, mortinta en Januaro 1924. * 2) Pjotr Arkadjeviĉ STOLIPIN (1862-1911) - rusuja politikisto, ĉefministro, aŭtoro de multaj soci-politikaj, agrokulturaj reformoj. Estis murdita en 1911 post kelkaj malsukcesaj atencoj. * 3) Lena pafmortigo (Aprilo 1912) - pafmortigo de paca laborista delegitaro, protestanta kontraŭ aresto de membroj de strika komitato ĉe Lenaj orejoj (Leno - rivero en Siberio). * 4) Sanga dimanĉo (9 de Januaro 1905) - pafmortigo de paca manifestacio de peterburgaj laboristoj, kiuj iris kun peticio al la caro. * 5) La titolo priludas la rusan proverbon: "Ĉiu donu fadenon - kaj pretos por nudulo ĉemizo". * 6) Bolŝevikoj - anoj de la plej forta porlaborista partio, kiu organizis la Oktobran revolucion en 1917; Simon Vasiljeviĉ PETLURA (1879-1926) - ukrainia politika aganto, organizis taĉmentojn, kiuj kontraŭstaris la bolŝevikan reĝimon; denikinanoj - batalantoj el la armeo de Anton Ivanoviĉ DENIKIN (1872-1947), rusuja generalo, kiu en 1919-1920 estris blankulajn armeojn, penantajn renversi la bolŝevikan reĝimon, atakante desude, el Krimeo. * 7) Sineĵupananoj - anoj de unu el multaj militistaj movadoj, kiuj aktivis en Ukrainio dum la Intercivitana milito (1918-1921). * 8) Tomas Rid MAJN (1818-83) - angla verkisto. Lui Anri BUSENAR (Boussenard) (1847-1910) - franca verkisto. * 9) Konstantin Sergejeviĉ STANISLAVSKIJ (vera familinomo estas ALEKSEJEV) (1863-1938) - famega rusia reĝisoro, aktoro kaj teoriisto de teatro-arto. Gvidis Moskvan Artan Teatron kaj Operan Studion de la Granda Teatro. * 10) Anatolij Vasiljeviĉ LUNAĈARSKIJ (1875-1933) - rusia politikisto, verkisto, partopreninto de la Oktobra revolucio. La unua ministro pri popol-klerigo de Sovetia Rusio. * 11) Ivan Aleksanrdoviĉ PIRJEV (1901-68) - sovetia kin-reĝisoro. Jam en 70aj jaroj famega sovetia reĝisoro Leonid GAJDAJ filmis brilan komedion "Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion" laŭ la motivoj de la bulgakovaĵo. * 12) Dĵugaŝvili - vera familinomo de Stalino. ------------------------------------------------------------------ Jen la tuto! La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj Kontaktebleco: La retliston preparas kaj kunordigas Mevo [mailto:mevamevo@yandex.ru] mevamevo@yandex.ru Aboni la retliston: [http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/] http://abonu.com/catalog/ kulturo.mozaiko/ (vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj) Malaboni la retliston: [http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko] http://abonu.com/member /unsub?grp=kulturo.mozaiko (se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon) Arkivo: [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/] http://abonu.com/archive/ kulturo.mozaiko/ (ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto) La plej lastaj numeroj: +---------------------------------------------+ | [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/ | | 200208/30224430.html] 1 [http://abonu.com/ | |archive/kulturo.mozaiko/200209/03223422.html]| |2 [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/ | | 200209/11215312.html] 3 [http://abonu.com/ | |archive/kulturo.mozaiko/200209/23214836.html]| |4 [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/ | | 200210/17231837.html] 5 [http://abonu.com/ | |archive/kulturo.mozaiko/200210/28202845.html]| | 6 [http://www.abonu.com/archive/ | | kulturo.mozaiko/200211/29214220.html] 7 | |[http://www.abonu.com/archive/kulturo.mozaiko| | /200212/13174304.html] 8 [http://abonu.com/ | |archive/kulturo.mozaiko/200212/30175548.html]| | 9 [http://www.abonu.com/archive/ | | kulturo.mozaiko/200302/06194136.html] 10 | |[http://www.abonu.com/archive/kulturo.mozaiko| | /200303/20154502.html] 11 [http:// | |www.abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/200304/| | 08212045.html] 12 | +---------------------------------------------+ Atendu la vican numeron post ĉ. du monatoj! Ĉion la plej bonan! [mailto:mevamevo@yandex.ru] mevamevo@yandex.ru -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com