Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia lingvo Esperanto
Numero 12
Estimataj geabonantoj! Kiel vi eble scias, antaŭnelonge okazis "Oskar"-premiado. Ĉi-koncerne bonvolu
konatiĝi kun la artikoloj pri Romano Polanski (ricevinta "Oskaron" pro la plej bona reĝisorado - la filmo "Pianisto") kaj pri
Edrien Broudi (la plej bona vira rolo - la filmo "Pianisto").
Romano Polanski - la plej bona reĝisoro en Eŭropo kaj Usono
La reĝisoro, kies kin-debutaĵo tuj ricevis "Oskaro"-n (komento 1). Diboĉulo, arestita pro malĉastigo de neplenaĝulino. Genia plenumanto de la
roloj de demonaj personoj (inkluzive rusan mafianon). Pariza dando, feliĉa edzo kaj patro de l' ĉarma filineto... Ĉio ĉi
estas la sola homo - Romano Polanski.
La listo de Ŝindler.
Romano Polanski naskiĝis en Parizo en 1933. Lia patro, Rikardo Polanski, estis ege
kolorriĉa persono. Judo-elmigrinto el Pollando sen groŝ' en la poŝ' venis konkeri Parizon kaj evidentiĝis tia sprita kaj
fascina, ke sukcesis senpene akiri la koron de l' belulino-elmigrintino el Rusio Bela Katc
(duonjudino-duonrusino).
Rikardo kaj Bela penis ordigi la vivon en Francio, sed mono katastrofe nesufiĉis, kaj post naskiĝo
de la filo la mizero alpaŝis al la gorĝo eĉ pli furioze. Kompreninte, ke en Parizo li nenion atingos, Rikardo faris la
fatalan decidon: transloĝigis la familion en gepatran Krakovon kaj malfermis tie malgrandan fabrikon. Kaj post tri jaroj,
kiam malgranda Romano unuafoje transpaŝis la sojlon de lernejo, Hitlero almilitis Pollandon - komenciĝis la dua
mondmilito.
Polanski ĝis nun memoras, kiel foje aŭdinte la martelbatadon li ekrigardis tra fenestro kaj
komprenis, ke okazas io grava kaj timinda. En la fino de la strato estis starigata muro. Oni konstruis geton.
En la monda kinarto preskaŭ mankas la reĝisoroj, kiujn la perforto alfrontis "senpere", tial la filmoj de
Polanski rimarkeble diferencas disde filmoj de ironiaj junaj kinkreantoj. Kaj temas eĉ ne pri sango aŭ
viktimkrioj. Temas pri tio, ke la perforto ĉe Polanski estas ĉiam neatendita kaj kaptas la spektanton surprize,
preskaŭ ĉiam transformante lin en kunpartoprenanton, sentantan abomenan teruron kune kun admiro. La spektanto
kvazaŭ transformiĝas en tiun malgrandan knabon, kiu vidis la teruraĵojn de milita tempo tra murfendo kaj sciis, ke
ajnmomente oni povas lin kapti kaj murdi.
Oni ne kaptis la knabon, malgraŭ tio ke li ofte lasadis la geton per la sistemo de kaŝirejoj - tamen ne por
trovi panon (pri tio okupiĝis la gepatroj), sed por trafi kinejon. Okupaci-estraro konstante montris germanajn filmojn, kaj
juna Romano ellernis legi, malĉifrante la pollingvajn subtitolojn, kiuj akompanadis la germanajn paroladojn.
Kelkfoje la gepatroj penis aligi Romanon al iu nejuda familio, sed oni rapide revenigadis lin (lasante al si
monon kaj la propraĵojn). Reveninte vican fojon, li ekvidis sur la loko de l' geto ruinojn kaj eksciis, ke oni forveturigis
ĉiujn al Aŭŝvico (komento 2). La patrino ne savis sin. Kiam oni pelis ŝin en
gaskameron, ŝi estis graveda je 4-a monato.
Kelkan tempon Romano trampis, poste li ekfortunis: troviĝis bonaj homoj, kiuj sendis lin al farmodomo en
fora kamparo, kie li estis en sekureco.
Post multaj jaroj li rifuzis reĝisori la filmon "La listo de Ŝindler", ĉar sentis sin heroo de la filmo,
sed ne reĝisoro de ĝi.
Kurso al Holivudo.
Post la milito Romano revenis al Krakovo. Li estis jam 12-jara kaj konsideris sin tute plenkreska. La patro,
trovinta por si novan edzinon, ŝajnis fremda homo. La knabo preteradis la lernejon kaj preskaŭ la tutan tempon pasigis
en kinejo (ĉar Eŭropon superŝutis holivudaj filmoj). Kaj post la filmseancoj li kun la lokaj knaboj prezentis ĉion ĵus
viditan - kaj li estis kaj aktoro, kaj reĝisoro, kaj eĉ dramisto, elpensanta anstataŭ feliĉaj finoj makabrajn finalojn.
Fine de la 40-j jaroj li eklaboris en Krakova radio, poste oni komencis preni lin en kinarton... por la roloj de
infanoj, ĉar eĉ en 20 jaroj li havis tute virgan infanan aspekton. En 1954 Polanski ricevis rolon en "Generacio" de
Andĵej Wajda [Vajda] kaj, iom laborinte kun la majstro, komprenis, ke li ekokupiĝos pri kinarto serioze.
Tuj post la fino de la filmado Romano aliĝis al kin-lernejo en Lodzo. Li fariĝis animo de multaj vesperetoj,
kvankam neniam uzis alkoholaĵojn. Foje li kruele amuzmistifikis la kamaradojn por rigardi, kiel ili reagos al tiu aŭ alia
neatendita situacio. Foje, ekzemple, li elplaŭdigis sur la gambojn de la kompano tason da varmega teo.
Post fino de la lernejo Polanski kun la kunuloj verkis la scenaron de l' filmo "Tranĉilo en akvo" -
krim-erotika am-dramo, kies aktoj okazadis "ie sur la Tero" - sur jakto en alta maro. La komunismaj cenzuristoj
konfuziĝis - en la scenaro mankis ajna politiko, ĝi estis simple "ne nia". Finfine, kompreninte la filmon kiel satiran
senmaskigon de putranta Okcidento, oni permesis ĝin filmi. "Tranĉilo en akvo" fariĝis sensacio, ricevis multege da
prestiĝaj premioj, inkluzive Oskaron pro la plej bona alilanda filmo. Polanski famiĝis kaj tuj forveturis el
Pollando.
La tiutempaj amikoj de Polanski opinias, ke li forveturis ne tiom pro politikaj aŭ kreadaj kialoj,
kiom pro la personaj: li volis kiel eble pli rapide forgesi la malsukcesan geedziĝon kun aktorino Barbara
Kvjatkovska. Ili konatiĝis kiam Polanski studis en la kinlernejo. Li amindumis ŝin laŭ ĉiuj reguloj de
holivudaj melodramoj. Kompreneble, la 18-jara belulino estis tuj konkerita. Sed post la nupto komenciĝis skandaloj:
Polanski ĵaluzis Barbara-n kontraŭ ĉiuj viroj. Ŝi devis aparteni nur al li. La disiĝo estis tre
dolora.
Trovinte sin en Londono, Polanski rapide "modernigis" siajn opiniojn pri l' edzeco kaj la familio.
Poste li skribis en la membiografio, ke ĝuste tiam li eksentis sin libera en rilatoj kun la virinoj. Unu el liaj amikoj de tiu
tempo poste rememoris: "Romano kolektis virinojn kvazaŭ gantojn".
En la kosmopolita londona kinomedio li celis ĉefe Holivudon kaj penis amiki kun usonanoj - Ĝek
Nikolson, Ŭorren Bitti, Robert Taŭn, kiuj alveturis Eŭropon por gustumi seksum-liberecon.
En Londono Polanski konatiĝis kun ĉarmega usonanino Ŝaron Tejt, venkinta en kelkaj
belec-konkursoj kaj komencanta karieron en kino. Polanski estis la unua, kiu donis al ŝi ĉefrolon - en sia
terurfilmo "Balo de vampiroj". Ŝaron dancis antaŭ la estonta edzo sur la piedoj kaj la manoj kaj pri ĉio lin
obeis. En 1968 ili geedziĝis. Polanski komencis labori en Holivudo, aĉetis vilaon en Los-Anĝeleso, eniradis la
plej prestiĝajn domojn. Ŝajnis, ĉiuj revoj efektiviĝis...
Oferado.
Somere 1969 Ŝaron loĝis en Los-Anĝeleso. Ŝia edzo finadis filmadon de vica filmo en
Londono. Li intencis reveni hejmen la 8-an de Aŭgusto, vendrede, sed je kelkaj minutoj malfruiĝis al la ambasadejo, ne
sukcesis ricevi la vizon kaj estis devigita atendi ĝis lundo. Tio savis lian vivon.
En antaŭmateno de la 9-a de Aŭgusto sur la pinto de l' monteto en prestiĝa distrikto de Los-Anĝeleso
- Benedikt-Kanjon - haltis nigra Ŝevrole, en kiu sidis 3 junulinoj kaj unu viro: Sjuzen Atkins,
ekskantistino de preĝeja ĥoro; Patricia Krenvinkl, iama sekretariino de ŝu-firmao; Linda Kasabjan,
neniam laborinta fraŭlino el estiminda familio; kaj Ĉarlz Menson, disvastiganta inter hipioj sian filozofion,
akiritan en ŝtataj prizonoj.
Iliaj rigardoj sensence kuradis de domo al domo, sen longe resti en unu loko. Subite Sjuzen Atkins
fingromontris la domon de Polanski kaj trasiblis: "Ĉi tie". Ĉarlz Menson kvazaŭ zombio
(komento 3) eliris el la aŭto, malsupreniris de sur la monteto, transsaltis la malaltan
barilon kaj alproksimiĝis al la fenestroj mem. En liaj manoj aperis longa tranĉilo. Per unu tiro li distranĉis la
telefon-konduktilojn kaj mansvingis al la kunulinoj.
Alpuŝante unu la alian la kompanoj ariĝis ĉe la pordo kaj poste kun krio verv-penetris enen. La unua sur
ilia vojo estis la dormoĉambro de Ŝaron. Oni murdis ŝin, farinte 16 tranĉil-batojn. La murdintojn ne haltigis
eĉ tio, ke la edzino de Polanski estis 8-monate graveda. Ŝin murdis eksa preĝeja kantistino
Atkins.
Menson, kiun forte impresis la filmo de Polanski "Infano de Rozmari",
vervpenetris en la apudan dormoĉambron kun bazopilka batilo kaj komencis bategi la viron, kriantan pro teruro kaj
doloro, ripetante ĉe tio: "Mi venis por ekokupiĝi pri diabla afero". La murdito estis amiko de Polanski - pola
kinreĝisoro Vojtek Frikovski.
En la apuda ĉambro la fifraŭlinoj trovis 18-jaran Stiven-on Perent-on kaj lian kunamoranton
Ĝej-on Sebring-on, kiu estis moda holivuda frizisto. Oni tranĉilbatis Perent-on kvarfoje, kaj la frizisto,
defendante lin, ricevis kuglon en la frunton. Iu el la demoninoj ekvidis, ke tra la kampeto al la barilo kuras junulino. Oni
kuratingis ŝin kaj tranĉilmurdis. Ŝi estis Abigajl Folĝers, filino de kaf-magnato. Poste la maniuloj supreniris al
la dua etaĝo. Tie ili trovis la paralizitajn de timego ĉambristinon kaj servistar-estron. Oni ligis ilin kaj malrapide
mortigis. Krom ili neniu estis en la domo. Tiu, kiun serĉis la malhomoj, tiumomente estis en Londono.
Forirante, la murdintoj skribis per la sango de unu el la murditoj sur la enirpordo unu vorton: "Porko". Post
unu horo al tiu domo alveturis laktisto. Post ankoraŭ kelkaj minutoj - polico. Eksciinte pri tiu buĉado Los-Anĝeleso
eksentis veran ŝokon.
La krimo povus resti nemalkovrita, se oni hazarde ne malliberigus Sjuzen-on Atkins-on lige kun la
afero pri la murdo, pri kiu ŝi tute ne komplicis. Trovinte sin sur la prizon-lito, la monstro kun virina aspekto komencis
fanfaroni al la najbarinoj, ke estas ŝi, kiu murdis la faman Ŝaron-on Tejt-on.
Dum la naŭmonata proceso Menson karakterizis siajn agojn streĉe demagogie: "La infanoj, kiuj
venas en viajn hejmojn kun tranĉiloj enmane, - estas viaj infanoj. Mi ne instruis al ili tion. Estis vi, kiuj instruis. La plimulto
de tiuj, kiuj venis al mi, estis malakceptitaj de vi... Mi faris por ili ĉion, kion mi povis." Oni kondamnis lin al ĝismorta
mallibero.
Novan baton la sorto faris meze de la 70-j jaroj: oni akuzis Polanski-n pri malĉastigo de
neplenaĝulino Samanta Gejmer. La reĝisoro pasigis la tempon en los-anĝelesa domo de sia amiko Ĝek
Nikolson, kiam tiu estis forveturinta. La junulinon li allogis per banala promeso de filmado por Vogue. El la
domo oni foririgis lin jam kun mankateno. Oni akuzis Polanski-n laŭ 6 artikoloj, inkluzive, kompreneble, la
stupron; kaj entute al li minacis 50 jaroj da enprizonado. Liberiĝinte kaŭcie li trovis prudenta transloĝiĝi al
Francio.
En Eŭropo repatriiĝinto rapide alklimatiĝis kaj jam en 1979 produktis la filmon "Tess" kun la
nova amatino Nastasja Kinski ĉefrole. Ŝi estis tiam, interalie, 15-jara.
Baldaŭ ili fariĝis geamorantoj, tamen Polanski, instruita de la amara sperto, kaŝadis ilian ligon
ĝis Nastasja plenaĝiĝis. Li faris ŝin stelulino, kaj "Tess" ricevis 6 nomumojn por "Oskaro".
Komence de la 80-j oni invitis Nastasja-n al Holivudo, sed sekvi ŝin Polanski ne povis:
super li ĝis nun ŝvebis akuzo pri malĉastigo de neplenaĝulino.
Sian novan muzon Polanski trovis en Francio. Same kiel la antaŭaj, ŝi estis juna kaj belega.
Emmanjuel Senje ne intencis fariĝi aktorino. La filino de fama fotisto, fama fotmodelo Emmanjuel
konatiĝante kun Polanski eĉ imagi ne povis, ke ŝi baldaŭ fariĝos kin-partnerino de Harrison Ford,
Ĝonni Depp, Katrin Denev kaj aliaj stelulegoj. Tamen obstina Pigmaliono sentime skulptis la vican Galateon:
komence li igis ŝin prezenti la ĉefan virinan rolon en la filmo "Furioza", poste filmis en "Amara Luno" kaj "La naŭa
pordego".
Kaj jen do vi havas: eĥo de l' milito. 69-jara Polanski, agnoskita jam preskaŭklasikulo, pasintjare
filmas la filmon "Pianisto" - politike korekta kino pri varsovia geto, brutalaĵoj de faŝistoj kaj heroeco de polo-muzikisto,
kaŝanta judan knabon. La 55-a Kanna festivalo aljuĝas al Polanski pro "Pianisto" la Oran palmobranĉon. La
22-an de Februaro ĉi-jare la filmo ricevas eĉ sep "Sezar"-ojn en Francio; la 23-an la Britia kinakademio donas al
li 2 premiojn BAFTA - pro la plej bona filmo kaj la plej bona reĝisorado. Kaj fine la ĉefa: "Pianisto" estas
nomumita al "Oskaro".
Semajnon antaŭ la ceremonio dum sia vizito en Sankt-Peterburgon al la demando, ĉu li esperas venki en
"Oskara" vetkurado, li respondis: "Estus stulte respondi, ke tiu "Oskaro" min neniel tuŝas. Kompreneble, mi esperas. Mi
estis nomumita jam kvarfoje. Sed ekzistas la homoj, kiuj faris tion dekfoje, nenion atingante. Mi dirus, ke trafi en la
pint-kvinopon estas ne la plej hontinda evento en la vivo! Al mi estas komforte en tiu kompanio".
En tiu kvinopo li fariĝis la plej bona el la plej bonaj.
Edrien Broudi: "Tio estis stranga, sed
interesa"
Kiam Edrien Broudi eksciis, ke reĝisoro Romano Polanski elektis lin el
inter pli ol 1400 kandidatoj por la rolo de pola komponisto kaj pianisto Vladislav Ŝpilman, kiu postvivis ĉiujn
teruraĵojn de la okupado kaj Holokaŭston (komento 4), li komprenis: lin trafis la plej
granda fortuno en lia vivo.
"Mi neniam renkontiĝis kun Ŝpilman, ne parolis kun li, - diras Broudi. - Li mortis en
2000, kaj la laboro pri la filmo komenciĝis en 2001. Romano Polanski renkontiĝis kun li nemulte antaŭ ties
morto.
En la filmo estas momento, kiam virino forkuras de germana oficiro, li pafas ŝin, kaj ŝi falas en stranga
pozo, - rememoras Broudi. - Mi demandis Romanon, kial ŝi falis en tia pozo. Li respondis, ke li vidis tion en
infaneco, kaj la absurdeco de la okazintaĵo trafis lian animon por ĉiam. Tial antaŭ filmado de ĉi sceno li mem ekkuŝis
en koton kaj montris al la aktorino, kiel ŝi devas fali. Li postulis plenan ĝustecon".
Por eniri la rolon, Broudi proprasence mergiĝis en Ŝpilman-on - transloĝiĝis en liajn
tempon, medion kaj staton. Estante sufiĉe maldika, por la rolo li eĉ pli maldikiĝis kaj eksimilis la fantomon.
"Ĝis la filmado restis ankoraŭ ĉ. 2 monatoj, - rakontas li. - Mi malpeziĝis ĝis 48,5 kilogramoj ĉe la
alteco je 185 centimetroj. Mi simple malsategis. En mia ĉambro ĉiam estis piano, kaj en la ŝminkejo - la klavaro, -
daŭrigas Broudi. - Ĉiutage mi trejnis la fingrojn dum kelkaj horoj. En infaneco mi prenadis lecionojn pri
pianludo, sed mi neniam pensis pri kariero de pianisto. Multajn muzikpecojn mi parkerigis, ĉar mi ne povis ludi depapere.
Mi spektis la dokumentajn filmojn, legis la librojn pri grandaj pianistoj, iliaj lud-manieroj. Tiam la pianistoj ludis multe pli
diskrete, ol nun, - tio ne estas la nuna pasia stilo, ili kondutis tre trankvile".
Broudi ne limigis sin per nur muzika preparo. Por filmad-tempo li radikale ŝanĝis la vivon. "Mi
sciis, ke mi estos devigita mergiĝi en abismojn de malespero kaj soleco. Por kredi je tio, kio okazas kun la persono, mi
konscie disiĝis kun parto de mia vivo. Mi vendis la aŭton, rezignis la loĝejon, kiun mi luis tiam, kunprenis ĉiujn miajn
aĵojn kaj forveturigis ilin al tenejo, nuligis ĉiujn miajn telefonnumerojn. Mi ĉesis komunikiĝi kun multaj homoj. Tiel
necesis. Mi esperas, ke tio pravigis sin, - aldonas li. - Ĝi estis la plej malfacila filmado en mia vivo".
La aŭtoro - Alla Profi
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (Aprilo 2003)
Komentoj:
- 1) "Oskaro" - statueto, enmanigata fare de Usona Film-Akademio; unu el la plej prestiĝaj
mondaj distingaĵoj pri kinarto
- 2) Aŭŝvico - la plej grava koncentrejo de nazia Germanio en suda Pollando (apud la pola
urbo Oswiecim [Osvecim])
- 3) Zombio - en multaj religioj de Afriko kaj Oceanio: mortinto, kiu estante influita de
magio ekvivas kaj, ne konsciante sian agadon, kapablas plenumi la ordonojn de la magiinto. Figurasence - homo, ne
konscianta, kion li faras; aganta iel nenature, aŭtomate
- 4) Holokaŭsto - amasa ekstremo de judoj fare de la nazia reĝimo
Jen la tuto!
La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
Kontaktebleco:
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo mevamevo@yandex.ru
Aboni la retliston:
http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la
abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)
Malaboni la retliston:
http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun
paĝon)
Arkivo:
http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto)
La plej lastaj numeroj:
Atendu la vican numeron sekvamonate!
Ĉion la plej bonan!
mevamevo@yandex.ru
|