Informa Kanalo Abonu.Com

Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias...

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 11




   Ĉi-numere bonvolu konatiĝi kun neordinaraj sciigoj pri la historio de kosmonaŭtiko kaj historio de rusia scienco



Pri freneza Ciolkovskij, malfeliĉa Gagarin kaj multo alia...
(intervjuo kun kandidato pri sciencoj Gelij Malkoviĉ Salaĥutdinov)

     - Gelij Malkoviĉ, kiel mi komprenas, vi okupiĝas pri bone dokumentita, kvieta kaj trankvila branĉo de historio - historio de tekniko. Kaj subite tiaj malkovroj... Kiel komenciĝis via kruc-iro en historia scienco?
     - Ĉio komenciĝis de tio, ke en 1984 mi akceptis studotemon pri la historio de monda kosmonaŭtiko. Kaj evidentiĝis, ke la tuta patria historio de kosmonaŭtiko estas falsita: ĉio pri streĉa vetkurado de Sovetio kaj Usono, pri nia "venko" - lanĉo de la unua sputniko, ktp... Neniu en la lando scias - tio estas zorge kaŝata - ke ankoraŭ en 1946 Verner fon Braun, la patro de la germana raketo "Fau-2", proponis al usonanoj la projekton de lanĉo de la unua sputniko. Kaj usonanoj rifuzis la proponon, konkludinte, ke la sputniko ne havos pormilitan utilon. En 1954 fon Braun denove proponas lanĉi la sputnikon. Oni denove rifuzas al li.
     En 1957 fon Braun diras: donu al mi 90 tagojn, kaj mi lanĉos la sputnikon. Oni denove al li rifuzas. Kaj li jam havis la raketon preta! Kaj jen la 4-an de Oktobro 1957 USSR lanĉas sian sputnikon... Usonanoj donis la permeson pri la lanĉo al fon Braun nur post kiam ekflugis nia hundo Lajka.
     - Do tamen la unua sputniko estis la nia?
     - Jes, la unua ŝtipo estis la nia. Sed ĉiuj aplikaj sputnikoj estis usonaj. La unua lig-sputniko estas usona, la unua scienca - usona, naviga, meteologia - denove usonaj. La unua orbit-stacio - usona. La unua flugilhava revenkapabla aparato - usona. La unuaj homoj sur Luno - usonanoj. Kaj nia raketo "N-1", preparita al la flugo al Luno, dum ĉiuj kvar lanĉoj sukcese eksplodis kun terura forto.
     Usonanoj iris la vojon de praktikeco, sed ni flugigis nur simbolojn. Ekzemple - la unuan virinon, ĝislarme timigitan (komento 1). Ŝi ekploris tie, kriis: "Panjo, panjo!.." Kaj post tio Koroljov (komento 2) diris: "Dum mia estrado eĉ ne unu virinaĉo estos en la kosmo!" Kaj forpelis ilin ĉiujn el la kosmonaŭtotrupo. Tie estis ankoraŭ kvar virinoj...
     - Kaj kion ektimis la junulino?
     - Ja timinde estas! La unuaj flugoj - estis iu idiotaĵo, la probableco de reveno estis ĉ. 50%! Kiam, ekzemple, flugis Gagarin (komento 3), estis serioza antaŭtimo, ke la bremsmovilo ne ekfunkcios. Por tiu okazo oni provizis la aparaton je akvo kaj manĝaĵoj por 10 tagnoktoj, oni esperis, ke la atmosfero ĝin bremsos dum tiu tempo kaj ĝi falos per si mem. Tamen la orbito evidentiĝis esti pli alta, ol oni kalkulis, kaj, se la bremsmovilo ne ekfunkcius, Gagarin pereus - al li ne sufiĉus akvo kaj manĝaĵo, por finatendi la naturan bremsiĝon. Oni sendis la hundeton, nun bezonas do hometon... Dum la gazetar-konferenco ĵurnalistoj lin demandas: kiel vi surteriĝis - perparaŝute aŭ en la kajuto de l' ŝipo? Kaj la unua kosmonaŭto komencas elturniĝi. Diras, ke la ĉefa konstruisto antaŭvidis ambaŭ variantojn de reveno de sur la orbito. Ne respondis rekte...
     - Sed kia estas la diferenco?
     - Tio necesis por starigi internacian rekordon. La internacia aviada federacio fiksis rekordon pri longa distanco nur se la piloto surteriĝis ene de kajuto de la ŝipo. Kaj kion vi pensas? Oni simple trompis la mondan publikon - skribis, ke Gagarin surteriĝis en kajuto de la ŝipo! Sed la plej ridinda - post kelkaj jaroj ni vere kreis la ŝipon "Vosĥod-1", en kiu la kosmonaŭtoj surteriĝis jam en la kajuto. Kaj USSR... oficiale deklaris, ke unuafoje en la mondo okazis mola surteriĝo de homoj ene de kajuto de ŝipo, tute forgesinte, ke antaŭ kelkaj jaroj Gagarin jam "surteriĝis" en kajuto.
     Ni konstante trompadis usonanojn. Ekzemple, se lanĉi duan sputnikon ĝuste post tagnokto post la unua, do ili ektroviĝos apude sur orbito. Ni distrumpetis al la tuta mondo, ke niaj aparatoj estas tiaj bonaj, ke povas interproksimiĝi sur la orbitoj. Usono estis ŝokita - la rusoj povas konstrui la aparatojn, kiuj ŝanĝas la orbitojn!
     Poste ni enpelis tri kosmonaŭtojn en unulokan ŝipeton. Ili proprasence sidis sur femuroj unu de la alia. Por loki ilin tie oni demetis de ili la skafandrojn kaj malmuntis el la kajuto la katapulteblan fotelon. Rezulte la usonanoj ekveis - la rusoj jam faras grandajn ŝipojn por grupaj flugoj!.. Ili eĉ imagi ne povis, ke tio estas trompo, ke la homoj ekflugis tute "nudaj", kvazaŭ "porkanona viando"...
     - Kio do estis poste, kiam vi aliskribis la historion de kosmonaŭtiko?
     - Poste mi ekokupiĝis pri Ciolkovskij (komento 4), ankaŭ li estas plena falsaĵo. Ĉio okazis pro la revolucio. Al la revolucio Ciolkovskij estis jam senmaskigita fare de sciencista publiko kiel fuŝsciencisto kaj pseŭdoinventisto. Kontraŭ li estis Ĵukovskij, Vetĉinkin, la Imperiestra rusuja teknika societo... Kio do savis tiun provincan duonalfabetan revemulon? En 1921 Lenino subskribis la rezolucion pri aljuĝo de persona pensio al Ciolkovskij - tute hazarde. Estis longa historio. Por Ciolkovskij klopodis konataj militistoj - duonalfabetaj ĉevalistoj - kaj du samprovincanoj el "Kaluga societo de ŝatantoj de la loka naturo", kiuj iradis tra la instancoj - instruisto kaj kuracisto. Kiam kunvenis la konsilio pri aljuĝo de la premio, oni ekrigardis - ĉiuj subskriboj estas kolektitaj. Kaj oni do voĉdonis.
     Ciolkovskij estis premiita per la pensio "pro elstaraj meritoj pri aviado". Kaj laŭ la statuto tiun dokumenton devis konfirmi ĉiuj membroj de la registaro, inkluzive Leninon. Nu, kaj se estas la subskribo de Lenino, do historiistoj komencis el la urba frenezulo fari grandan scienciston. La lasta kritika publikaĵo aperis en 1934, kiam estis eldonitaj elektitaj liaj verkoj, kaj en la antaŭparolo estis artikolo de profesoro Moisejev el la Ĵukovskij-Akademio, kiu simple ridindigis la "verkojn" de Ciolkovskij pri aerodinamiko kaj naturscienco.
     Kiam mi mem komencis trarigardi la verkojn de Ciolkovskij, mi kun teruro ekvidis, ke tiu "sciencisto" sukcesis eĉ ne unu formulon aranĝi senerare. La sola korekta formulo, kiun oni ial atribuas al Ciolkovskij - la ekvacio de movado de la punkto kun varia maso - apartenas al Meŝĉerskij. Eĉ pli - ĝi eĉ al Meŝĉerskij ne apartenas! Ĝin induktis en ekzamenoj la studentoj de Kembriĝo 50 jarojn antaŭ tio.
     Al Ciolkovskij mankis tre grava klapo en la kapo. Li mem pri tio skribis: "Mi ricevis tian fortan nervan perturbon, ke tute mallernis kuri, kaj tio speguliĝis je miaj infanoj". Mi decidis kontroli tion kaj konvinkiĝis, ke en la familio de Ciolkovskij preskaŭ ĉiuj estis frenezaj. El ses liaj infanoj du mortigis sin. Unu dum la tuta vivo volis trapiki al si la miringon por fariĝi same genia, kiel la patro. Ankoraŭ unu estis simple debila.
     Ciolkovskij havis teruran filozofion. La esenco de ĝi estis jena: kiam la homo mortas, liaj atomoj difuziĝas en la universo kaj poste enloĝiĝas en iun alian estaĵon. Tiel komenciĝas ilia dua vivo en alia formo. Kaj se la mortinta estaĵo estis feliĉa, do ankaŭ la atomoj estos feliĉaj, kaj la nova vivo de la nova estaĵo estos feliĉa. Se la atomoj estis malfeliĉaj - do male. Kaj la tasko de la homaro estas elimini ĉiun malfeliĉan vivon sur Tero kaj en la kosmo. Kaj Ciolkovskij priskribas, kiel, kiun kaj en kiu ordo necesas mortigi. Mi citos: "malsanulojn, kriplulojn, frenezulojn, neinteligentulojn... sovaĝajn kaj hejmajn bestojn, insektojn..."
     Kaj tiun ĉi skizofrenian deliraĵon niaj specialistoj pri Ciolkovskij prezentas filozofio - scienca kosmismo. Ĉiujare estas organizataj "Ciolkovskij-aj legadoj" en Kalugo - "Pri ellaborado de la scienca heredaĵo kaj evoluigo de la ideoj de Ciolkovskij.
     - Vi ĉion vere parolas, en nia lando estas farataj multaj stultaĵoj. Kial do viaj esploroj elvokis tian koleran reagon, kaj ne nur en sciencista mondo?
     - Mi verkis la libron "Brilo kaj mizero de Ciolkovskij", eĉ ne sukcesis ĝin eldoni, sed oni tuj ĵetis sin sur min. Pri neeldonita libro - la afero senprecedenca! - estis publikigita amaso da recenzoj, en kiuj enestis eĉ ne unu scienca argumento kontraŭ mi. Estis nur blasfemoj. Ĉar multaj homoj nutris sin, kaj eĉ nun nutras per historiaj legendoj. Se en 60-j jaroj oni scius, ke Ciolkovskij estas ne geniulo, sed frenezulo, ĉu oni konstruus al li en Kalugo muzeon, rigardinte al kiu alilandanoj unuvoĉe demandas - kiom kostas? Ĉu vi estis en Kalugo? Ĝi estas kvazaŭ Kongres-Palaco! Financado estis ege potenca. Centoj da homoj per tio nutris sin kaj nutras ĝis nun. Min trovis eĉ la estraro de Kalugo kun minacoj...
     - Sed la palacon al la mortinto oni konstruis ne pro liaj "filozofiaj" verkoj, sed pro principoj de reakcia movado, pro l' kosmo, pro elpensitaj de li raketoj...
     - La raketoj ekzistis ekde 13-a jarcento. Interalie ne elpensitaj, sed realaj, solidfuelaj, pulvaj. Ciolkovskij sciis tion. Li legis la broŝuron de maroficiro Fjodorov, al kiu li multfoje referencis. Kion faris Ciolkovskij? Ciolkovskij proponis eksidi sur raketon kaj ekflugi sur ĝi al la kosmo. Sed la unuan proponon ĉi-rilate faris fizikisto kaj verkisto Cyrano de Bergerac [Sirano de Berĵerak] jam en 1648. Poste estis Ĵul Verne [Vern] kun la sama propono. Estis ĉino Van Ĥu... kaj amaso da homoj! Ciolkovskij elpensis nenion novan!
     - Ciolkovskij la unua elpensis plurŝtupajn raketojn.
     - Tio estas impertinenta kaj cinika mensogo! Jam en 18-a jarcento tiaj raketoj ekzistis en projektoj. Kaj unuan patenton pri plurŝtupaj raketoj ricevis Robert Goddard [Godard] en Usono en 1914. Iom poste, en 1923, aperas la libro de germana profesoro Oberth [Obert], kiu proponis duŝtupan raketon por flugo al la kosmo. Kaj nur post kvar jaroj sian ideon naskas finfine sinjoro Ciolkovskij. Al tiu tempo ja la tuta lando sciis jam pri plurŝtupaj raketoj! Ĉar la ĵurnalo "Pravda" neunufoje skribis pri la ideo de "germana profesoro Oberth, kiu elpensis manieron de flugo al la kosmo"! Sed Ciolkovskij ne legis "Pravda"-n...
     Ne elpensis Ciolkovskij eĉ iujn plurŝtupajn raketojn! Ĉu vi scias, kion vere proponis Ciolkovskij? Li proponis samtempe lanĉi 512 diversajn raketojn, kiujn stiras 512 diversajn pilotoj. Kiam la fuelo estos duone konsumita, la raketoj iel renkontiĝas enaere podue - kaj duono de la raketoj transverŝas la reston da fuelo en la aliajn. La malplenaj raketoj kun la pilotoj falas, la aliaj plu flugas dum ili denove ne konsumos duonon de fuelujo. Kaj tiel plu. La kosmon atingas unu el la 512 raketoj kaj unu piloto. Estas deliro de ebria tapiro!
     Eĉ kompatanto de Ciolkovskij, populariganto de liaj verkoj Pereljman ne eltenis tion kaj skribis en sia libro en 1937: necesas ja kunigi tiujn raketojn! Tiam oni ne bezonos 512 pilotojn, sufiĉos nur unu, kaj pli facile estos deĵeti la finlaborintajn raketojn, "kiel tion proponis Goddard kaj Oberth".
     - Ĉu do diris almenaŭ ion sciencan la povra surda frenezulo el Kalugo?
     - Jes, diris. Li proponis meti tubon sur radetojn kaj puŝi ĝin de sur monto. Kaj tiam, laŭ Ciolkovskij, la aerfluo, fluanta tra la tubo, kreos reakcian tiron, kaj la tubo veturos eterne!.. Ĉu vi komprenas, ke Ciolkovskij lernis en gimnazio nur 4 jarojn, kaj el tiuj - du en la sama klaso?
      - Fondinto de la teoria kosmonaŭtiko... Kiel mi komprenas, ĉe Ciolkovskij vi ne haltis?
     - Ne, mi ne haltis. Post kiam oni komencis min persekuti, al mi komencis kaŝe alvenadi niaj kunlaborantoj kaj paroli: aŭskultu, nu, se vi estas tia kuraĝa, rigardu - tie ankaŭ kun Lomonosov (komento 5) ne ĉio bonordas. Kaj kun Popov (komento 6). Kaj lumarkon, ŝajne, ne Petrov (komento 7) malkovris... Mi komencis esplori la dokumentojn. Ĝuste - neniujn malkovrojn Lomonosov faris!..
      - Renverse! Sed ni ja en lernejo studis, ke li malkovris la leĝon de konservado de la maso...
     - La leĝon de konservado de la maso malkovris Lavoisier [Lavuazje]. Kaj ĉiuj Lomonosov-aj laboroj pri fiziko kaj kemio estas duonalfabetaj fantazioj. Lomonosov estis nur talenta administranto. Li fondis la universitaton, organizadis sciencajn ekspediciojn. Sed mem li estis sufiĉe seninteligenta homo, ne sciis matematikon, al fino de la vivo ekdrinkis, venadis al la Akademio kaj aranĝadis tie ebriajn diboĉojn.
     Evidentiĝis, ke radion inventis tute ne Popov. Ĝin same kiel paraŝuton, helikopteron aŭ dentoradojn entute neniu inventadis. La unuan patenton pri la aparato, transmisianta signalojn surbaze de elektromagneta induko de Farado, ricevis Edisono. Same li kreis sendo-akceptan aparaton, laborantan je distanco ĝis 200 metroj. Li subtenadis ligon inter bordo kaj ŝipo, stacidomo kaj alproksimiĝanta trajno. Entute ja estis Herco, kiu la unua tenis en la manoj la aparaton, kiu transmisiis elektromagnetajn signalojn por distanco.
     Poste la rusia revuo "Elektro", anglo Crookes [Kruks] kaj serbo Teslo preskaŭ samtempe deklaris, ke surbaze de hercaj ondoj oni povas krei aparatojn por longdistanca ligo, transdoni signalojn al la alia flanko de l' terglobo. Teslo inventas antenon, desegnas la skemon de radio. La sola, kion Teslo ne sukcesis fari - trovi bonan ricevilon, li uzis drat-ringon. Tamen ĉi taskon solvis anglo Brantli - li elpensis uzi kiel ricevilon etan tubon kun metalpulvoro. Poste anglo Loĝ inventas la mekanismon por skuetadi ĉi tubon, kio estis demonstrita en Anglio. Pri la angliaj eksperimentoj ekscias Popov kun Markoni, ili komencas ripeti la provojn, pligrandigas la altecon de l' anteno kaj la potencon de la signalo. Jen ĉio, kion ili inventis mem. Do la demando - kiu inventis radion?
     La samo pri aliaj personoj. Rusia sciencisto Popov ne malkovris lumarkon: ĝin malkovris Mejĝer - rusiano, sed civitano de Anglio... Fratoj Ĉerepanov-oj ekkonstruis sian sensukcesan lokomotivon post la veturo al Anglio, kie ili ekvidis lokomotivon. Polzunov ne estis inventinto de vapormaŝino, ĝi estis inventita 50 jarojn antaŭe. Ekkopii la maŝinon - li ekkopiis, sed en Rusio mankis la necesa teknologio de prilaboro de metalo, tial la piŝto simple svingiĝis en la cilindro, kaj la maŝino ne funkciis.
     - Ĉu do la tuta historio de l' scienco estas falsita?
     - Tute! Laŭ la rekta ordono de Stalino en 1946 rusia kaj sovetia historioj de scienco kaj tekniko komencis ŝanĝiĝi. Pro luktado kontraŭ kosmopolitismo kaj kliniĝemo antaŭ Okcidento...
     - Kiujn planojn por estonteco vi havas?
     - Mi plu batalos.



       La aŭtoro - Aleksandr Nikonov
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (Aprilo 2002)


       Komentoj:

  • 1) Temas pri Valentina Tereŝkova - la unua en la mondo virino-kosmonaŭto
  • 2) Sergej Koroljov - rusia projektisto, konstruis la unuajn sovetiajn sputnikojn kaj kosmoŝipojn
  • 3) Jurij Gagarin - la unua kosmonaŭto
  • 4) Konstantin Ciolkovskij (1857-1935) - rusia sciencisto kaj inventisto; estas konsiderata fondinto de la moderna kosmonaŭtiko. Okupiĝis interalie pri kreado de planlingvo; subtenis E-ton kaj eĉ estis elektita honora membro de Sovetia E-unio. Vivis kaj laboris en la Rusia urbo Kalugo
  • 5) Lomonosov Miĥail (1711-65) - la unua rusia natur-sciencisto de l' monda graveco. Fondinto de la Rusia Akademio de sciencoj
  • 6) Popov Aleksandr (1859-1905/06) - rusia fizikisto kaj elektroteknikisto, pioniro de radi-sendado
  • 7) Petrov Vasilij (1761-1834) - rusia fizikisto, malkovris lumarkon (kontinua luma malŝargo de elektro trans izola medio, plejofte akompanata de parta vaporiĝo de la elektrodoj)


Jen la tuto!

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj

Kontaktebleco:

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon)

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
 

Atendu la vican numeron sekvamonate!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu