Informa Kanalo Abonu.Com

Ne scias mi, kial subita malgaj' en la koro naskiĝis...

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 9


Hodiaŭ legu:
Plago pro saĝo laŭholivude
Veraj respondoj al ruzegaj infanaj demandoj
 

Plago pro saĝo laŭholivude.

   "Ĝi estas rakonto pri la misteroj de la homa menso en tri aktoj: genieco, frenezo, vekiĝo". Tion diras pri la dramo "Brila menso" Silvia Naskar, kies libro fariĝis bazo por la filmo. La filmo rakontas pri la vivo de la matematikisto Ĝon Forbs Neŝ pli juna, unu el la kolonoj de la moderna teorio de la ludoj.

   Ĝon Forbs Neŝ pli juna naskiĝis en 1928, tio estas ĝuste tiam, kiam la hungara matematikisto Ĝon fon Nojman faris la bazon de la teorio de la ludoj. Post dudek jaroj Neŝ kardinale reprilaboris liajn malkovrojn kaj kreis novan ekonomian teorion, surbaze de kiu estis poste konstruitaj ĉiuj nuntempaj ekonomiaj modeloj. Krom tio Neŝ unufare solvis kelkajn matematikajn taskojn, kiuj estis konsiderataj nesolveblaj, la esenco de kiuj estas komprenebla nur al malgranda kvanto da fakuloj.
   En 1958 la revuo "Fortune" nomis Neŝ-on la plej elstara matematikisto de lia tempo, kaj tuj post tio Neŝ skribis leterojn al multaj grandaj politikistoj kaj sciencistoj, asertante, ke ĉiuj liaj ideoj estis inspiritaj al li de aliplanedanoj. Oni, kompreneble, nomis lin skizofrenulo, enmalsanulejigis, kuracis per elektroŝoko, nutris per kuraciloj, sed nenion atingis. Pasis 30 jaroj kaj li subite resaniĝis sen ajnaj medikamentoj. La kuracistoj asertis, ke tio ne eblas, ĉar skizofrenio estas nekuracebla; finfine oni decidis, ke faris al Neŝ malkorektan diagnozon. Kio do okazis?
   Unu el la kolegoj de Neŝ diris: "Se ordinaruloj esploras la supron de monto, ascendante al ĝi laŭ la pado, kiu troviĝas ĉe la montopiedo, do Neŝ faras tute alie: li grimpas la najbaran monton kaj de tie prilumas la bezonatan supron per potenca lumĵetilo".
   Neŝ neniam apartenis al iu skolo, li estis nenies disĉiplo. Li ne legis verkojn de aliaj matematikistoj, li faris iliajn malkovrojn dekomence. Li ĉiam laboris sola.
   La patrino de Neŝ estis instruistino pri la latina, la patro laboris kiel inĝeniero. Neŝ bone lernis, sed ofte skandalis kun la instruistoj - li solvadis la taskojn laŭ sia maniero. En 1945 li eniris la universitaton en Pitsburg, dum unu jaro studis kemion, sed poste alitemiĝis al matematiko, dum du jaroj verkis kandidatan disertacion kaj fariĝis bakalaŭro. En 1947 19-jara Neŝ alveturis al Prinstona universitato - la centro de matematika penso, kaj post unu jaro produktis doktoran disertacion. Post la doktoriĝo oni invitis Neŝ-on kiel konsultanton en la korporacion "Rand Corporation", kiu plenumis mendojn de la milit-ministerio, kaj kiel instruiston en Masaĉuseca teknologia instituto. Dum kelkaj jaroj li faris vicon da gravegaj matematikaj malkovroj, kiujn povis kompreni kaj pritaksi nur kelkaj grandaj matematikistoj. Kiel rememoris la atestantoj, dum la prelegoj de Neŝ multaj kolegoj, kiuj ne sukcesis sekvi lian pens-iron, proklamis, ke li diras stultaĵojn...
   Inter la studentoj de Neŝ en la instituto estis Alisia Lard. Ŝi adoris Neŝ-on kaj por ŝi li forlasis la kutimon eviti aliajn homojn. En 1957 ili geedziĝis kaj en 1958 Alisia gravediĝis.
   Komence de 1959 Neŝ venis kiel kutime al la instituto, tenante la freŝan numeron de "The New York Times", kaj diris al la kolegoj, ke la artikoleto en supra maldekstra angulo enhavas ĉifritan korespondaĵon de la loĝantoj de alia galaksio, malĉifri kiun povas sole li. La kolegoj perceptis tion ŝerco, sed oficialuloj, ricevintaj de Neŝ leterojn pri liaj kontaktoj kun aliplanedanoj, reagis sufiĉe rapide. Printempe de 1959 la sciencisto trafis en psikiatri-hospitalon. Ĉar la plej moda skolo en psikiatrio tiam estis freŭdismo, la kaŭzo de la malsano oni proklamis la gravedon de la edzino. Sed post la naskiĝo de la filo lia sanstato ne pliboniĝis. Kelkfoje li fuĝis el la hospitalo, veturis al Eŭropo kaj sendis de tie strangajn sendaĵojn kun granda kvanto de ciferoj.
   En 1963 Alisia ne eltenis kaj eksedziniĝis. La plej grandan parton da tempo Neŝ pasigis tiam en diversaj klinikoj. Laŭ la fragmentaj sciigoj, tiam li ofte senorde seksumis, ankaŭ kun viroj. Dum tio lia nomo tondris tra la mondo. "Ekvilibro de Neŝ", "programo de Neŝ", "teoremo de Neŝ-Mouzer", rezulto de "Di Ĝorĝi-Neŝ" - la ideoj de Neŝ trovis aplikon kaj en geometrio, kaj en ekonomio, kaj en komputilaj esploroj. Nova generacio de sciencistoj estis certa, ke Neŝ jam antaŭlonge forpasis, tial la decido pri aljuĝo al li la Nobel-premion en 1994 por multaj fariĝis neatenditaĵo. Sed la plej mirinda estis la sciigo pri tio, ke sinjoro Neŝ, imagu, antaŭ kelke da jaroj fariĝis tute normala homo. Li denove interproksimiĝis kun la eksedzino. De tempo al tempo li vizitas matematikajn seminariojn en Prinstono.
   En la mezo de la 90-j jaroj la ĵurnalistino Silvia Nasar, afekciita de la historio pri Neŝ, komencis verki pri li la libron. Kiam en 1998 ŝia verko "Brila menso" trafis la mondon, la holivuda kinokompanio "Imagine Intertainment" aĉetis de ŝi la rajtojn por la surekranigo kontraŭ miliono da dolaroj.
   "Brila menso" - estas ne filmo-biografio, sed pliparte - filmo-meditado laŭ la motivoj de la biografio. La aŭtoroj de la filmo penis malakrigi multajn tiklajn momentojn de la historio (interalie - ambaŭseksemon de Neŝ). Antaŭ jaro la filmo ricevis Oskar-premion.



       La aŭtoro - Aleksandr Kiseljov
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (Februaro 2002)



 

 

Veraj respondoj al ruzegaj infanaj demandoj

       Kial blovas la vento?
   Dumtage la sekaĵo pli varmiĝas ol la maro kaj tial ĝia varma aero leviĝas, kaj de super la maro alfluas la malvarma. Nokte ĉio estas mala: la sekaĵo, kiu malvarmiĝas pli rapide, fordonas al la maro sian malvarman aeron; elpuŝante la varman maran aeron supren.

       Kial la patro estas haroza, sed la panjo - ne?
   En la organismo de la viroj dominas la hormono testosterono, kaj en la virina - oestrogeno. Testosterono plifortigas virecon, kaj sekve - harozecon, kaj oestrogeno - virinecon. Krome, senhareco de la virinoj povas esti kondiĉita de natura selektado - la viro subkonscie elektis la virinon pli junan ol li kiel la plej taŭgan por reproduktado de sana idaro. (Estas interese, ke similaj kriterioj validas ĝis hodiaŭ - antaŭnelonga esploro montris, ke mezumitaj vizaĝotrajtoj de supermodelinoj respondas al la aĝo de sep jaroj.) Kaj unu el la atributoj de juneco estas foresto de haroj.

       Kial la birdaj kakaĵoj estas blankaj?
   Ĉar ili estas ne nur kakaĵoj, sed ankaŭ pisaĵoj. Blanka koloro en la birda postrestaĵo estas kaŭzata de la ureataj kristaloj. La birdoj ne havas apartajn mekanismojn por urini kaj feki - ili produktas miksitan duonlikvan balaston. La spuroj sur la aŭt-korpuso ne estas forviŝeblaj, ĉar la acido mordas la farbon.

       Kial la birdoj ekdorminte ne falas de sur arbo?
   Tiajn gambojn ili ja havas! Ili estas aranĝitaj tute alimaniere, ol ĉe la homo. Ni faras streĉon kaj mallongigas la muskolon por ion reteni; sed la birdo - male - devas kun forto malpremi la "fingrojn" por debranĉiĝi. Kaj ekzistas birdoj, kiuj dormas fluge - vespere ili leviĝas alten super la nubojn, komencas drivi kaj malrapidege malleviĝas.

       Kial la ĉielo estas blua?
   La speguliĝo de la maro tion neniel tuŝas. Simple en la supraj tavoloj de la atmosfero ŝvebas multe da diversaj etaj korpuskloj - kristaletoj de glacio, polveroj. Ili servas kiel giganta prismo, kaj la blanka lumo disiĝas al 7 spektro-koloroj. Sed se la radioj de ruĝa, oranĝa kaj flava koloroj trairas rekte kaj senprokraste, do la bluaj estas difuzataj. Kial? Ĉar la lumo estas difuzata pli facile, se ĝia ondolongo estas pli proksima al la dimensioj de la partikloj, tra kiujn ĝi iras. Kaj la blua parto de la spektro havas la plej mallongan ondolongon.

       Ĉu la fiŝoj trinkas?
   Entute jes, kaj kio estas eĉ pli interesa - ili eĉ pisas! Riveraj fiŝoj sorbas la akvon per la tuta korpo. Maraj fiŝoj trinkas la akvon perbuŝe, kaj por eviti senakviĝon ili filtras la salon kaj eligas ĝin tra la brankoj.

       Kial la hundoj enterigas la ostojn?
   Ajna hundo timas subitan malsaton kaj tial, simile al siaj prauloj, enterigas la ostojn por iu okazo. Kelkaj hundorasoj konservas tiun instinkton pli bone, aliaj - malpli.

       Kial la sango en la vejnoj aspektas blua, sed ne ruĝa?
   Parte tio estas kemia efekto, parte - optika iluzio. La sango estas ruĝa, ĉar ĝi preskaŭ duone konsistas el la ĉeloj, kiuj enhavas la ruĝan pigmenton hemoglobinon. Kiam hemoglobino prenas oksigenon, la sango fariĝas helruĝa. Trafante en la certan organon, la sango fordonas al ĝi oksigenon kaj ricevas malhelviolan koloron. Ĝuste tiun, malriĉan je oksigeno malhelan sangon ni vidas en la vejnoj, kaj tra la bluetaj vaskulmuroj ĝi ŝajnas preskaŭ tute blua.

       Ĉu la koloro de mi vidata estas la sama, kiel la koloro, vidata de vi?
   Unusence respondi al la demando ne eblas. Eĉ se ni komprenus ĉiujn fiziologiajn mekanismojn de la funkciado de la cerbo, ne eblos matematikprecize mezuri, ĉu mia "ruĝa" egalas al la via. Sed estas pli interesa demando: se mi nomas ion flava - de kie mi scias, ke vi min ĉe tio komprenas? Diversaj popoloj havas diversan kolor-percepton. Ekzemple, la nocio "oranĝkolora" en multaj kulturoj simple ne ekzistas, kaj la reprezentanto de tiu gento nomus tiun koloron "ruĝ-flava". En la rusa ekzistas nocioj "goluboj" kaj "sinij", sed la anglo pri ambaŭ koloroj dirus "blue" (Komento 1). En Nova Gvineo estas triboj, kiuj havas nur kvar vortojn por indiki ĉiujn kolorojn.



       La aŭtoro - Otto Pel
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (Januaro 2002)



 

       Komentoj:

  • 1) En la rusa lingvo la vorto "sinij" signifas proksimume "profunde blua, dense blua", dum "goluboj" signifas "helblua, blueta".



Karaj geabonantoj!

   La prizorganto de la retlisto elkore gratulas vin okaze de Nova Jaro. Estu sanaj kaj feliĉaj en la nova jaro, same kiel dum la tuta vivo!
   Sekvajare ni nepre denove renkontiĝos. Eble nur aperritmo de nia retlisto fariĝos iom malpli ofta. Tamen atendu la numerojn de nia retlisto ne malpli rare ol unufoje monate.

Ĉion la plej bonan!


Jen la tuto!
Kontaktebleco:
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon)

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7 8
 

Atendu la sekvan numeron post ĉ. unu monato!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu