Informa Kanalo Abonu.Com

En bona hor'! Ni aŭdis la signalon kaj bataleme saltas nia koro. Konduku nin, komencu la batalon sub bona stelo, en feliĉa horo!

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 6


Hodiaŭ legu:
Kriminalaj geamantoj
Kiu naŭzas sur viajn ŝuojn?
 

Kriminalaj geamantoj

   Bonnie Parker [Bonni Parker] kaj Clyde Barrow [Klajd Berroŭ] en la 30-aj jaroj estis konataj al la tuta Usono. Li - sukcesa ĵurnalisto, ŝi - talenta poetino. Tamen la samajn nomojn havis ankaŭ senkompataj murdistoj, pereigintaj kelkdek homojn. Kaj pri tiu, kaj pri alia paro estis farite nemalmulte da legendoj. Tamen, kiuj estis tiuj kvar reale, oni ne sukcesis klarigi. Ĉu viktimoj, kies nomojn uzis kruelaj krimuloj, aŭ "grandaj gangsteroj", kies plimulto da ŝteloj estis faritaj en kompatindaj benzinstacioj aŭ en manĝovendejoj por 10 dolaroj. Malgraŭ ĉio la nomoj de la usonaj civitanoj Bonnie kaj Clyde estas eternigitaj en 7 kinoversioj, filmitaj dum la 20-a jarcento.

   La 7-an de januaro 1930 en la drinkejon en Word-strato en Dalaso, ĉefurbo de Teksaso, eniris junulo.
   - Kion al vi? - demandis la mastrino.
   - Burgeron, - respondis la junulo. Li portis okulvitrojn, tvidan jakon kaj similis al damnita panja fileto de 20-jara aĝo.
   - Sidiĝu, oni alportos, - diris la mastrino kokete.
   La junulo ekskuis pro abomeno. Por ne revidi ŝin denove li fiksis la rigardon al la fenestro. Li ne ekvidis, sed trasentis, kiel ĉi virinaĉo per mirinde malpezaj por ŝia maso paŝoj aliris kaj metis sur la tablon teleron.
   - Via matenmanĝo, sinjoro, - trakveris ŝi per subtila voĉo. La junulo mire returnis sin. Antaŭ li staris ĉarma junulino kun helbrunaj haroj, akra nazeto kaj akraj mamoj.
   - Clyde, - sin prezentis la junulo.
   - Bonnie, - riverencis la junulino.
   Tiel okazis ilia interkonatiĝo. Clyde diris, ke volas esti ĵurnala raportisto, Bonnie respondis, ke volas lasi la tedegintan laboron en la drinkejo, apartenanta al ŝia patrino, kaj ekokupiĝi pri poezio. Ĉe adiaŭo Clyde proponis al Bonnie renkontiĝi ie vid-al-vide. Bonnie konsentis.

   La unua artikoleto de Clyde estis pri la prirabo de loĝejo en Dalaso. La rabistoj ŝtelis 40 dolarojn kaj faris detruaĵojn por kelkaj miloj. Clyde tute hazarde fariĝis atestanto de la krimo. Li iris al la amiko, supreniris ĝis la necesa etaĝo, atentis la kontraŭan pordon. Ĝi estis deŝirita de sur la teniloj. La redaktisto de la loka ĵurnalo proponis al li verki la artikoleton pri tio. Trarigardinte ĝin, li diris: "Verkas vi malbone, sed, ŝajnas, la temo vin vigligas. Vi alportu, se trovos ankoraŭ ion similan".

   La unua rendevuo de Clyde kaj Bonnie okazis la 5-an de aŭgusto 1932 dum vilaĝa festo en Atoka, la ŝtato Oklahomo. Ili promenadis laŭ sakfajfil- kaj tamburin-sonoj, staris en la vico por biletoj de feliĉo, kiujn elektadis papago. La aŭguristo havis teknikan paŭzon. Subite el lia budo eksonis korŝira virina krio. Amasiĝis homoj, kaj malkovris teruran bildon. La viro kuŝis sur la planko, mallerte falinte lateren. Sur la gorĝo oscedis timinda vundo, simila al la luno. La saketo kun tagenspezo estis malplena. Sur la kapo de l' murdito sidis la papago kaj malgaje ripetadis: "Bileto por feliĉo, bileto por feliĉo". La alveninta polico suspektindajn homojn ne trovis. La solaj atestantoj, kaj nur nerektaj, estis Bonnie kaj Clyde, kiuj staris la plej proksime al la giĉeto. Ili rakontis, ke vidis, kiel al la budo frapis iu viro, oni lin enlasis. Baldaŭ li eliris. Kaj poste eksonis virina krio, amasiĝis homoj. Kaj oni ekvidis la tranĉmurditan aŭguriston.
   La afekciita junulo tuj ekverkis la raporton. La redaktisto, traleginte la artikoleton, etendis la manon al Clyde kaj diris: "Mi gratulas, nun vi sukcesis. Verku plue".
   Da laboro la junulo havis multege. Somere 1932 Teksason skuis plena serio de sensencaj kaj kruelaj krimoj. Kiel verkis Clyde, en la distrikto aperis vera bando. Ili prirabis provizejon kun armiloj, kaj poste pafmurdis dekduon da ĉeval-policanoj, kiuj blokis la vojojn. La pogromistoj ruinigadis vin-magazenojn, benzinstaciojn kaj mangovendejojn fojfoje nur por kelkaj dolaroj. En polico oni opiniis, ke ili loĝas per nomada vivo. En diversaj apudurboj de Dalaso oni komencis trovadi lasitajn kampadejojn kun spuroj de fajro kaj nefinmanĝita ĉasaĵo. Kutime, samloke estis trovataj folietoj kun versaĵoj, en kiuj de virina nomo estis priskribataj raboj, perfortoj kaj murdoj. En polico la nekonatan bandon oni eknomis "familieto". Estis simile, ke ĝi konsistiĝas aŭ el 3, aŭ el 4 homoj. Al la hipoteza virino oni donis kod-nomon Poetino.
   Dank' al penoj de Clyde tiu ĉi krima kvaropo fariĝis "fama". Clyde eĉ sukcesis ricevi la fotojn kun la vizaĝoj de l' banditoj. Sur ili estis figuritaj virino de ĉ. 50-jara aĝo kaj du maljunuloj: unu - kalva kaj la alia - grizhara. En la jaro 1933 la rabistoj transiĝis al malgrandaj bankoj en la provincaj urboj de Indianao, Minesoto kaj Teksaso.
   Pri la bando oni ekinteresiĝis en Vaŝingtono. Fari la esploron oni komisiis al fama teksasa ŝerifo Frank Hammer [Frenk Ĥammer] (kiu fariĝis poste prototipo por fama literatura detektivaĵo). Dum sia kariero li senmalutiligis 65 famajn krimulojn. Hammer traanalizis ĉiun el atakoj de Poetino kaj ŝia "familieto", kreis kartojn kaj skemojn de iliaj transveturadoj, trastudis la lokojn de l' pogromoj kaj la vojojn, kiujn elektis la krimuloj. Kelkfoje dum la unuaj monatoj de la jaro 1934 Hammer kaj liaj homoj spuris la banditojn, sed ili konstante malbonŝancis - ili ĉiam malfruiĝadis. Post policanojn iris Clyde, kiu, male, estis fantaste bonŝanca.

   La sekva krimo okazis en malnova domo rande de Dalaso, kiu apartenis al unu maljunulino, perdinta la saĝon. Tie loĝis respektinda sinjoro - banka sevisto, kiu gardis en sia ĉambro ŝtalŝrankon kun obligacioj, kaj ankoraŭ kelke da negeedziĝintaj paroj. La aliaj ĉambroj vakis. La granda deprimo (komento 1) faris sian laboron.
   Foje matene la tutan domon plenigis bruego de ladboteloj de la sveninta laktistino. Sur la ligna galerio, ĉirkaŭanta perimetre la tutan domon, ŝi ekvidis la kuŝantan banko-serviston kun tratranĉita gorĝo. La ŝtalŝranko en lia ĉambro estis rompmalfermita. La fenestroj estis malfermitaj. La timigita mastrino elvokis policanojn.
   Nemalproksime de la domo detektivoj kaptis iun junulon, kiu kaŝis sin en arbustoj. La junulo diris, ke li estas nova loĝanto en la domo, frue en mateno lin vekis iu bruo, li ekrigardis tra la fenestro kaj ekvidis, kiel el la dormejo de l' murdito elglitis tri ombroj, unu el ili - la virina, kaj ion kaŝis en arbustoj apud la domo, post kio ili enaŭtiĝis kaj forveturis. Traatendinte ioman tempon, la nova loĝanto ekrampis kontroli, kio estas tie kaŝita.
   - Mi pri nenio kulpas, oni povas al vi konfirmi, - ted-ripetadis li la saman frazon.
   - Kiu? - severe demandis la ŝerifo. - En la domo plie neniu loĝas.
   - Loĝas. Miaj amikoj, - respondis la suspektato.
   - Kiuj? - malkonfide demandis la ŝerifo. La junulo montris la ŝlositan pordon. Responde al laŭta frapado, vestita en piĵamon aperis dormaspekta Clyde.
   - Kio okazis? - demandis li.
   - Ha-a, Clyde! - la brovoj de l' ŝerifo mire ekrampis supren. - Mi eĉ ne sciis, ke vi loĝas ĉi tie. Aŭskultu, al vi bonŝancas. Vi denove estas atestanto.
   - Pri kio temas? - senkomprene ekĝemis Clyde.
   - Estas murdita via najbaro, - diris ŝerifo, - jen, admiru. Apud via domo ni kaptis tiun ĉi junulon. Ĉu vi lin konas?
   - Jes! Estas mia malnova amiko Roy [Roj]. Ni kune studis. Hieraŭ mi hazarde trovis lin en nia urbo. Li veturis el Oklahomo plie al sudo, serĉante perlaboron. Ni kun Bonnie estas konstruontaj la domon, mi proponis al li resti kaj helpi al ni. Krom tio, li povis okupi unu el vakantaj ĉambroj.
   - Li diras, ke la tutan nokton li pasigis kun vi, - diris la ŝerifo. - Ĉu tio veras?
   - Kun mi? - miris Clyde. - Ne. Ni vere komence sidis, iom trinkis, sed poste mi iris dormi al mi.
   La ŝerifo ĝoje ridetis.
   - Ulo, vi enkaĉiĝis, - turnis li sin al la kaptito. - Vi ne havas alibion.
   - Li havas, - eksonis virina voĉo. El la ĉambro de Clyde eliris Bonnie. Tiu ĉi junulo havas alibion. Li pasigis la reston de l' nokto kun mi. Kaj mi povas konfirmi tion.
   La vizaĝoj de la policanoj plilongiĝis. La ŝerifo ĝene ekrigardis Clyde-n. Tiu tenis sin tute trankvila.
   - Mi opinias, ke ni mem pritraktos tiun ĉi problemon, - acide ridetante li diris al la ŝerifo.
   La ŝerifo kapjesis, signe al tio, ke la klarigo lin kontentigas. La detektivoj, pardonpetinte, ekokupiĝis pri siaj aferoj. Plu la triopon neniu maltrankviligis. Clyde ĝis malfrua vespero tajpobruis super la tajpilo, sin ŝlosinte kune kun Bonnie kaj la verda papago, kiun ili post la terura murdo de lia mastro prenis al si.
   Raboj kaj murdoj por ioma tempo ĉesis. La vivo pasadis laŭkutime.
   Foje Clyde, Bonnie kaj ilia nova amiketo Roy malaperadis el la domo kaj dum kelkaj tagoj oni ilin ne vidis. Foje ili la tutajn semajnojn sidis hejme, eĉ la nazon ne ŝovante al strato. En tiuj tagoj ili ĉiam enlitiĝis frue.
   La dommastrino, kiu pro manko de okupoj kaŝrigardis al siaj loĝantoj, ne unufoje observis strangajn transmoviĝojn de la gejunuloj el unu ĉambro aliĉambren. Foje, dum profunda nokto, kiam la tuta domo dormis, ŝi vidis, kiel la pordo de la dormoĉambro de Clyde kaj Bonnie iom malfermiĝis, kaj de post ĝi elglitis Clyde. Li sur piedpintoj transkuradis al la dormoĉambro de Roy kaj restadis tie ĝismatene. Bonnie pri nenio konjektis. La mastrino gardis la misteron de ŝia amiko. Por kio do, reale, seniluziigi Bonnie-n, pensis ŝi, se tiuj du junuloj estas frenezaj.
   Baldaŭ post tiuj okazintaĵoj la teksasaj loĝantoj estis ŝokitaj de la vica artikolo de Clyde, kiu rakontis pri la kutimoj de l' banditoj. Unu el la bandanoj estas gejo, asertis Clyde. Li skribis ankaŭ, ke la krimuloj loĝas kune kiel stranga seks-miksita familio. Tamen, de kie li tion eksciis, li ne komunikis.

   Foje Clyde elpetis al si en la redakcio longajn feriojn. Li proponis al Roy kaj Bonnie veturi por monato aŭ iom pli al la montaraj lokoj de Iovao, por vivi iom en la farmobieno de liaj amikoj. Ili prenis kun si fiŝkaptilaron, librojn; Roy insistis pri tio, ke Bettie prenu la verdan papagon. Tiu ĉi ripozo apenaŭ ne fariĝis la lasta en ilia vivo. Ili estis je unuhara distanco de l' morto.
   Proprasence je kelkaj mejloj de tiu loko, kie ili ekloĝis, troviĝis la restejo de la "familieto". La pogromistoj ne atentigis onin pri si kaj vivis, kvazaŭ ratoj en truo. Ili vizitadis vilaĝan magazenon, pagis per mono. Foje ili pagis per la samaj dekpencaj moneroj - tiuj, kiujn oni ĵetas en strat-telefonojn. La vendisto streĉis la atenton kaj tuj telefonis al polico.
   Ŝerifo Hammer, ricevinte la informon, decidis ĝin kontroli. Dum du tagoj liaj kunlaborantoj, alivestitaj kvazaŭ forstistoj, serĉegis ion tra la apudaj arbaroj, ĝis kiam ili trovis sur laga bordo lasitan farmobienon. La observado montris, ke tie loĝis du viroj kaj virino. Poste al ili aldoniĝis ankoraŭ unu paro. Ioman dubon, ĉu ili ne estas banditoj, la ŝerifo plu havis. Tamen li decidis kapti la suspektindulojn. Por la operacio estis nomumitaj la plej spertaj policanoj. La detektivoj sukcesis nerimarkeble kaŝproksimiĝi al la dometo de l' enigmaj turistoj. Al ilia rigardo metiĝis tute idilia bildo. Unu el la virinoj lavis en la korto tolaĵon en kuvo, la alia post la improvizita ŝirmilo kuiris super fajro fiŝsupon, kaj 3 viroj, kaŝitaj de hedero, sidis en la verando trinkante bieron. La ŝerifo jam estis dononta la retiriĝ-ordonon, sed subite la virino, lavanta la tolaĵon, rimarkis la sun-rebrilon de la ŝerifa stelo, kiu pikis al ŝi la okulon. Kelkajn sekundojn ŝi fiksrigardis al la arbustaro, poste, kvazaŭ nenio okazus, klinis sin super la kuvo, per rapida movo prenis el sub ĝi aŭtomatan fusilon kaj malŝarĝis la tutan kartoĉujon ĝuste al la brila stelo de l' ŝerifo, kiu, rebrilante de la suno prezentis bonegan celon.
   Post ŝi la pafadon al arboj komencis ankaŭ ŝiaj amikoj. La pafado de ilia flanko estis tiel subita, ke 3 policanoj estis murditaj tuj. Nefinante la pafadon eĉ por unu sekundo, la banditoj sukcesis fuĝi. Polico ĵetis sin post ilin kaj trovis sur la bordo ĝismorte timigitajn Clyde-n, Bonnie-n kaj ilian amikon Roy - ili kuŝis ligitaj kaj sangumitaj. Ĝuste ili rakontis, ke jam unu semajnon ili loĝis en tiu dezerta loko, nemalproksime de l' rivero, fiŝkaptadis. Tute hazarde ili ekaŭdis pafsonojn, komencis haste paki siajn aĵojn, kaj subite ilin atakis nekonatoj - tri viroj kaj du virinoj, - kiuj ligis ilin, forprenis la tutan monon kaj malaperis.
   Clyde verkis bonegan eseon pri la okazintaĵo. La vundo, ricevita de li, aldonis brilecon al lia famo. La artikoleton pri la interpafado legis la tuta Usono.
   Sola ŝerifo Hammer, kiu mirakle restis viva, sentis sin plena idioto. La solaĵo, al kiu li povis fidi, estis lia krim-flaro. Hammer sentis, ke la banditoj devas provi ataki iun kamparan poŝtejon, kie kutime la tuta gardantaro estas iu maljuna veterano. Por ajna okazo la ŝerifo avertis pri la minaco ĉiujn poŝtejojn. Kaj ĉi tie al li ekbonŝancis. La laboristoj de unu negranda poŝtejo apud Dalaso komunikis, ke ili rimarkis unu suspektindan virinon, kiu turniĝis ĉirkaŭ la poŝtejo, demandante knabojn, kiom da homoj gardas la kason. La ŝerifo kun taĉmento da policanoj senprokraste ekveturis al la loko. Oni aranĝis la embuskon. Longe atendi ne necesis. Ĝuste la sekvan tagon sur la vojo apud la malgranda urbeto la policanoj rimarkis aŭton. Kelkfoje la aŭto haltis, kaj el ĝi eliris iu viro - riparis la motoron. Kiam la aŭto alproksimiĝis al la arbustaro, kie embuskis la policanoj, ili bone rimarkis, ke la viro kaj la virino surmetis maskojn. Tio sufiĉis por tio, ke la ŝerifo ordonis ekpafi. Ĉe la unuaj pafoj la stiristo en masko rapide bremsis la aŭton, malfermis la pordon kaj elsaltis kun plumbograjna pafilo. La virino komencis pafi per kolto (komento 2). Tamen la fortoj ne estis egalaj. Al la viro kaj virino falis vera plumbo-hajlo. Pli ol 500 kugloj enpikiĝis en iliajn korpojn. Ili proprasence disiĝadis en partojn, sed la policanoj daŭrigis priverŝi ilin per mortiga fajro, eĉ ne sciante ĝuste, kiun ili murdas. Kiam ĉio finiĝis kaj de sur la murditoj oni deŝiris la maskojn, la mirigita ŝerifo ekvidis la vizaĝojn de ĵurnalisto Clyde kaj de lia amikino Bonnie.
   La unuaj paĝoj de l' usonaj ĵurnaloj ekbuntis per la raportoj pri la mortoj de Bonnie kaj Clyde. Sed ĉu estis ili veraj krimuloj, la enketado ne sukcesis difini. Iu el detektivoj eksupozis, ke ili povis havi la soziojn, kiuj ekuzis iliajn familinomojn. Ajnokaze, la mutilitajn korpojn de la murditoj estis metitaj por ĉiesa observado en kadavrejo, kaj dezirantoj kontraŭ unu dolaro povis rigardi ilin. Estis sufiĉe multe da scivolemuloj.
   La familio de pereinta Bonnie Parker starigis super ŝia tombo la ŝtonon kun citaĵo el la nepublikigita poemo "Gangstero en jupo".

   P.S. La solaĵo, kiun la enketado sukcesis tute ĝuste difini, estis tia, ke la artikoletoj, subskribitaj de Clyde Barrow, reale apartenis al la plumo de nefamiĝinta poetino Bonnie Parker.



       La aŭtoro - Dmitrij Minĉjonok
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (januaro 2002)



 

 

Kiu naŭzas sur viajn ŝuojn?

   Ĉio en la mondo estas klasifikebla. Eĉ la ebri-deliro. Ĉe la tuta granda diverseco de uloj, kiuj renkonteblas en drinkejoj, brandejoj kaj manĝejoj, ĉiu el ili respondas al unu el la ses bazaj variantoj de konduto en la stato de proalkohola ebrio.

   Indiana Ĝons (komento 3)
   La aventur-pasio ekregas lin tuj post la tria brandodozo... Li ĉiujn vokas al sia vilao. Li proponas al ĉiuj tuj sin ordigi kaj ekskiumi al Saratovo (komento 4). Li kaptas la kelnerinon je juprando kaj postulas, ke ŝi tuj veturu kun li al Katmanduo (komento 5) sturmi montopintojn. Nu, aŭ, ekstremokaze, ke ŝi rampu laŭ incendi-rezerva ŝtuparo al la tegmento por admiri de tie la stelojn. Vekiĝinte matene en malkara ĉambro de iu hoteleto li kun perplekso trovas en la poŝo ies subveston, derompitan fervojan halto-trenilon kaj la gvidlibron pri la kaliningradaj (komento 6) vidindaĵoj.

   Pentanto
   Kion li rakontas pri si, tion ne sonĝis eĉ partoprenantoj de la parol-spektaĵo "Mi mem" (komento 7). En lernejo li esploradis poŝojn de alies paltoj en vestejo. En armeo li estis denuncisto. Oni ekscizis al li hemoroidan nodon, kaj tio estis sangozaĵo. Foje li intence dispreme murdis per la boto la hamstreton de sia malpli aĝa fratino. Sen falsa honto li rakontadas pli si treege abomenajn aferojn. Kaj, certe, li estas unu el la plej agrablaj interparolantoj, kiun vi povas trovi por hodiaŭ.

   Grandkorulo
   Vi lin apenaŭ konas, sed, vi ja scias, ulcjo, li vin amas, ĉu vi komprenas? Ĉar ci estas rava ulo. Kaj signe al sia korinklino li tuj cin brakumos kaj prikisos. Ĉar ci estas lia sola amiko. Kaj kiom li cin estimegas! Kaj ankaŭ vi lin estimas. Ĉar vi du estas duopo! Donu al li kvin (komento 8) kaj mendu cent kvindek gramojn da brando, sed ne malstreĉiĝu tro. Oni rimarkis, ke la homoj, kiuj ebrie multe parolas pri sia amo al la homaro kaj al apartaj ĝiaj reprezentantoj, en sobra stato kutime distingiĝas per mizantropeco, malafableco kaj kverelemo.

   Nokte telefonanta
   Kelkaj homoj pro alkoholo forgesas pri ĉiuj gravaj aferoj. Kaj kelkaj - male - rememoras tiujn. Ekzemple, ke ili delonge planis telefoni al sia eksa edzino por eldiri al ŝi la tutan veron. Jes, nun estas la dua nokte, kaj ŝiaj dua-geedziĝaj infanoj matene devas vekiĝi por arta sketado. Ĉu tio ĉi ion ŝanĝas? Iu ja devas malfermi al la virino la okulojn al la tuta malmoraleco de ŝia konduto?

   Danĝera gasto el trankvila akvo
   Kvieta kaj respektinda ulo kun okulvitroj subite transformiĝas al karateisto kun nigra zono (komento 9), Majk Tajson (komento 10), kaj sumoisto (komento 11) samtempe. Li persiste postulas ke vi ripetu, kion vi diris, eliri kun li surstraten kaj klarigi, kion vi subkomprenis. Pugnobatado kontraŭ la tablon, displaŭdigo de glasoj kaj antaŭenmovo de la mandiblo ankaŭ estas en la programo... Evitu tiun monstron tutforte, aliokaze li eksentos, ke devas pruvi siajn vortojn per agado. Ĉu vi tion bezonas?

   Schopenhauer [Ŝopenhauer] (komento 12)
   Nikaragvo ne pligrandigos la eksportadon - la ĉinoj tion ne akceptos malgraŭ la tuta ilia daczibao... La tutan horon la societo, kunveninta en ĉi manĝejo, devas aŭskulti liajn pripolitikajn, filozofikoncernajn, kaj soci-tuŝantajn rezonadojn. Kaj finfine li havigos al vi konvinkajn argumentojn - kial nome vi devas pripagi la komunan konton. Do la tendenco tias, kad vu komprenas (komento 13)?



       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (januaro 2002)



 

       Komentoj:

  • 1) La granda deprimo - tempo en historio de Usono (1930-aj jaroj) post la fama ekonomia krizo, kiam la ekonomiko de la lando multe malprosperis.
  • 2) Kolto - speco de pistolo, farita de usona armil-produktanto Colt [Kolt].
  • 3) Indiana Ĝons - fama heroo de aventuraj kinofilmoj.
  • 4) Saratovo - urbo en Rusio.
  • 5) Katmanduo - urbo en Himalajoj.
  • 6) Kaliningrado - urbo en la okcidenta parto de Rusio.
  • 7) "Mi mem" - televida programo de rusia televido, en kiu la gastoj rakontas pri si ion neordinaran.
  • 8) Kvin - kvin fingroj, manplato.
  • 9) Nigra zono - indico de bona posedo de karateo.
  • 10) Majk Tajson - fama boksisto.
  • 11) Sumoo - speco de azia lukto-speco, kiam interluktas treege dikaj homoj.
  • 12) Schopenhauer - fama germana filozofo.
  • 13) Originale estis la frazo "Ĉu vi komprenas?" en la franca. En la traduko mi ĝin id-igis. Kad vu komprenas? - Ĉu vi komprenas? (Ido)


Jen la tuto!
Kontaktebleco:
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon)

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5
 

Atendu la sekvan numeron post 2-3 semajnoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu