Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia lingvo Esperanto
Numero 5
- Hodiaŭ legu:
- Malgranda alparolo de la gvidanto
- Kiel pretigi brilvinon
- Sep kuriozaj faktoj pri la ĉampano
- Honesta malfermisto de ŝtalŝrankoj
Malgranda alparolo de la gvidanto
Saluton, karaj geabonantoj!
Jen do estas la unua, estu ĝi malgranda, sed tamen jubileo de nia retlisto - la kvina numero. Mi esperas, ke malgraŭ la tuta diverstemeco de la retlisto, ĝi al vi plaĉas, kaj vi eltiras el ĝi ion interesan kaj eble eĉ utilan. Mi promesas ankaŭ plue labori por trovadi al vi la plej interesajn, laŭ mia opinio, artikolojn. Estu ni plu kune!
Hodiaŭ mi decidis fari malgrandan donacon al mi mem okaze de la unua jubileeto de la retlisto kaj, uzinte mian potencon, mi publikigas ĉi tie unu versaĵon de mia bona amiko el Simferopolo (Krimeo, Ukrainio) Andreo Saĥaltujev en mia propra E-traduko. Bonvolu ne tro koleri pro tia mia arbitreco! Ĉion la plej bonan al vi!
| |
Via milda malĝoj', viaj sonĝoj misteraj
Tial karas al mi inter hommalpasi',
Ke l' planedo de l' am' kaj l' enigmoj severaj
Kvazaŭ birdojn fidemajn nin logis al si...
Fordegelas martneĝ'. Sidas ni korproksime,
Foren-alten tirataj de iu sorĉstreb'.
Tiom dias kandeloj, ke eblas esprimi
L' tutan vivon senfundan per sorba vortŝveb'...
|
Kiel pretigi brilvinon?
(komento 1)
Vin atendas longaj vintraj vesperoj. Do eksciu, kiamaniere oni pretigas brilvinon: ĝi varmigas junulinojn.
1. Vi bezonos 250 ml (mililitrojn) da akvo (unu glaso); 3 tekuleretojn da citronsuko; 3 tekuleretojn aŭ 6 bastonetojn da cinamo; 3 tekuleretojn da aŭ 12 jambosojn; 1 tekulereton da muskato; 10 tekuleretojn da sukero; malgrandan kaserolon, filtrilon por kafaparato, botelon da ruĝa vino.
2. Intermiksu ĉiujn ingrediencojn, krom la filtrilo kaj la vino, kaj boligu en la kaserolo dum ĉirkaŭ 3 minutoj.
3. Tion, kion vi ricevis, traigu tra la filtrilo (se vi ĝin ne havas, taŭgos te-kribrileto).
4. Nun verŝu en la kaserolon 750 ml da vino kaj varmigu per malgranda flamo, nur ne boligu - la bolado vaporigas la alkoholon, sed ĉu vi tion bezonas?
5. Aldonu la trakribritan spic-dekoktaĵon (interalie, la kvanto de ingrediencoj povas dependi de via gusto, ekzemple, sukero aldonos al la trinkaĵo fortecon); kaj prezentu brilvinon iom malvarmigitan en la glaso kun tenilo.
6. Se vi ne havas tempon, aŭ ne volas umadi pri la cinam-bastonetoj, do aĉetu specialan miksaĵon por brilvino Chamonix, aldonu la paketon al la vino, varmigu 5 minutojn kaj dolchigu antaŭ disverŝado.
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (januaro 2002)
Sep kuriozaj faktoj pri la ĉampano
1) En ĉiu botelo da ĉampano estas ĉirkaŭ 49000000 da bobeloj.
2) La averaĝa rapideco, kun kiu la korko elflugas el la botelo estas 13 metroj por sekundo.
3) 40 metroj kaj 30 centimetroj - tia estas longeco de la rekorda flugo de la ĉampana korko.
4) Laŭ la leĝoj da Francio eĉ ne unu botelo da alilanda ĉampano, kiu transveturas la limon de la lando, devas kosti pli ol 50 frankojn (ĉ. 10 dolarojn).
5) Sian nunan formon la ĉampanbotelo ricevis en la jaro 1800.
6) Ju pli longe "ludas" (bobelas) la ĉampano, des pli alta estas ĝia kvalito. Ideale ĝi devas bobeli en la glaso ĝis 10 horojn.
7) Dum la kulmino de Granda Patria Milito (1942-a jaro) en USSR estis produktitaj 12 milionoj da boteloj da ĉampano.
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (januaro 2002)
Honesta malfermisto de ŝtalŝrankoj
Sesfoja ĉampiono de la mondo pri malfermado de ŝtalŝrankoj, amerikano Ĝef Smit rakontas pri siaj servoj al la armeo kaj FBI (komento 2).
- Multaj homoj ne scias, ke ekzistas laŭleĝaj "ŝrankmalfermistoj" kiel mi. Tiaj, kiel mi, estas tre malmultaj - eble, ne pli ol milo kaj la duono da homoj en la tuta mondo.
- Kiel okazis, ke vi komencis malfermadi ŝtalŝrankojn?
- Kiam mi estis 13-jara, mi trafis en serur-metiejon, kie oni riparis serurojn kaj produktis ŝlosilojn. La afero estas, ke la patro forpasis, kaj mi estis devigita eklabori. La seruristo, al kiu mi trafis, donis al mi la libron, kiu nomiĝis "La arto de manipulado". Mi tralegis ĝin kaj malfermis la unuan ŝtalŝrankon, kiam mi havis nur 15 jarojn. Tiam mi ekpensis: "Rave! Eble mi komencu perlabori per tio!" Kaj mi dediĉis la vivon al perfektado de la majstreco.
- Kiomgrade via nuna okupiĝo estas pli mon-dona ol la okupoj de seruristo?
- Mi havas tre multe da laboro kaj bonan reputacion. Oni eĉ nomas min "Sinjoro-honestulo". Averaĝe mi prenas de 95$ ĝis 800$ kontraŭ la vizito. Foje por malfermo de banka ŝtalŝranko oni pagis al mi 4000$. La laboro bone nutras min, sed mi ne veturaĉas en "Mersedesoj".
- En kinofilmoj oni montras al ni la malfermistojn kun imponegaj dirkoj, driloj, stetoskopoj... Kiujn instrumentojn uzas vi?
- Nu, foje ankaŭ mi prenas elektronikan stetoskopon, sed fakte mi ĝin ne bezonas. La stetoskopo helpas nur tiam, kiam necesas malfermi 3-4 ŝtalŝrankojn laŭvice kaj la atento malakriĝas al tagfino.
- Kiom rapide vi povas malfermi la ŝtalŝrankon?
- Averaĝe la laboro okupas 15 minutojn. Ĵus mi "prilaboris" la bankan ŝtalŝrankon dum duonhoro. Oni eĉ montris min en iu novaĵ-programo, kiam mi malfermis unu konservejon dum 5 minutoj.
- Ĉu vere ĉiuj, kiuj turnas sin al vi, simple forgesis la kodojn de siaj ŝtalŝrankoj? Kiuj estas viaj tipaj klientoj?
- En Nov-Jorko estas grandega kvanto de ŝtalŝrankoj, tial mi devas labori preskaŭ sen libertagoj. La ĉefaj klientoj estas metiejoj pri riparado de seruroj. Ili telefonas kun la peto helpi malfermi la ŝtalŝrankon, ili ne sukcesas kaj turnas sin al mi. Krom por ili, mi faras ioman laboron por polico, spionad-servo, FBI (komento 2) kaj armeo. Oni turnas sin ankaŭ el bankoj, kiam necesas malfermi la ŝtalŝrankon, por kiu oni ne havas kodon. Mi malfermas la ŝtalŝrankojn, sen damaĝi ilin, ja iuj povas kosti 30-40 milojn da dolaroj.
- Ĉu polico kaj FBI ne havas siajn fakulojn-malfermistojn? Kial eĉ ili turnas sin al vi?
- Mi ne scias. Oni ofte vokas min al policaj razioj kaj priserĉoj. Kutime ili eĉ ne diras al mi, kio okazis, sed simple telefonas kaj komunikas: "Ĝef, ni vin bezonos merkrede ekde la 9-a ĝis la 11-a. Estu preta". Foje oni elvokis min al esplorado de iu murdo en Nju Ĝersi, kiam unu ulo rompis la basbalan batilon kontraŭ la kapon de sia edzino kaj fuĝis. Kiam mi alveturis, la tuta domo jam estis superverŝita per sango - kiel en iu batalfilmo. La policistoj volis ekscii, kio estas en la hejma ŝtalŝranko...
- Kaj kio do tie estis?
- Kutime mi penas ne rigardi enen - tio min ne tuŝas. Sed kiam mi malfermis ĉi tiun ŝtalŝrankon, post mia dorso eksonis: "Jen al vi! Vi nur admiru!". Ĝi estis proprasence plenŝtopita per inaj subvestoj.
- Kaj kiujn laborojn vi plenumis por la armeanoj?
- Mi ne rajtas pri tio multe rakontadi, sed iam dum la milito en la Persa golfo oni elvokis min al amerika aviadil-ŝipo. En la kapitana ŝtalŝranko rajpis la seruro, kaj ili volis ajna-preze ĝin malfermi. Do ili elvokis min.
- Ĉu oni veturigis vin en la milit-zonon mem? Kiel tio okazis?
- Oni telefonis al vi, kaj post du horoj mi jam sidis en la aviadilo. Estas malfacile rifuzi tiajn proponojn. Sed, fakte, mi ne rajtas plu rakonti pri tio.
- Ĉu vin iam kaptis la ideo uzi viajn kapablojn profitcele?
- Ne. En mia negoco necesas esti absolute honesta. Vi devas esti pli honesta, ol ĉiuj, kune prenitaj. Se vi nur unu fojon makuliĝos - do ĉio pereis, plu vi havos neniujn klientojn. 22 jaroj da laborado alkutimigis min al ekstrema skrupuleco. Kiam mi malfermas la ŝtalŝrankon, en kiu povas esti amaso da mono, mi pro nenio restos apud ĝi sola. Eĉ se la kliento devas eliri por, ekzemple, fermi la gason en kuirejo, mi ĉesas labori kaj iras kun li. Mi faras tion por defendi min kontraŭ ajnaj suspektoj.
- Rakontu pri la plej interesa trovaĵo ene de ŝtalŝranko.
- Foje iu junulo alveturigis en mian metiejon malgrandan ŝtalŝrankon, kiun li aĉetis en iu disvendado aŭkcie kaj eĉ ne sukcesis malfermi. Li donis ĝin al mi kaj mem estis forironta. "Hej, - mi diris al li, - vi devas esti ĉi tie, kiam mi ĝin malfermos". Al tio li respondis, ke konsideras la ŝtalŝrankon malplena, kaj eĉ se io okazos - li al mi fidas. Kurte dirite, la junulo foriris, mi malfermis la ŝtalŝrankon kaj trovis en ĝi veran amason da oraj moneroj. La mastro de la ŝtalŝranko venis sekvatage. Mi donis al li la ŝtalŝrankon kaj la sekretan kombinaĵon por ĝi. Kaj poste mi diris: "Interalie, ĉi tie por vi io estis trovita", - kaj redonis al li amason da oro. Li ricevis ĉiujn monerojn ĝis la lasta. Al mi poste oni diris, ke ĉiu tiu monero kostas ĉ. 500
dolarojn.
- Ĉu vi iam uzis dinamiton por malfermi la ŝtalŝrankon?
- Neniun dinamiton kaj ajnajn eksplodaĵojn! Mi malfermas 95% da ŝtalŝrankoj per nudaj manoj; 5 procentojn mi devas prialezi.
- Malfermo sen dinamito? Do en diversaj kinofilmoj oni metas nudelon sur niajn orelojn? (komento 3)
- Nu jes, ĝuste nudelon. Tio estas ĝuste tiu afero, pri kiu mi volus okupiĝi estontece - doni konsultadojn dum filmado de filmoj. Sed, aliflanke, estas tre bone, ke la informo pri tio, kiel necesas malfermadi la ŝtalŝrankojn ne estas atingebla por ĉiu ajn. La klientoj ofte diris al mi, ke mi faras la laboron tute ne tiel, kiel oni montras en la filmoj, ĉar mi ne uzas modernajn teknologiaĵojn. Mi kutime respondas, ke en la kino oni povas montri ion ajn, tie eĉ superhomo scipovas flugi.
- Kaj ĉu turnas sin al vi por helpo iuj krimuloj aŭ friponoj?
- Jes, turnas. Sed se min io suspektigas pri la kliento, mi ĉiam rifuzas plenumi tiun mendon. Fojfoje oni proponas al mi duoblan aŭ eĉ trioblan pagon kontraŭ la malfermo de ŝtalŝranko, sed mi neniam ekokupiĝos pri ĉi laboro, eĉ se mono ege bezonatas. Ajnan proponon eblas rifuzi.
- Kiomgrade, verdire, malfacilas via fako? Ĉu povas ordinara homo lerni ĝin plenumi?
- Ne, nenio rezultiĝos. Foje al mi telefonis mia kuzo kaj diris, ke spektis iun programon pri polico, kiam en la studio oni kunvenigis kelkajn krimulojn-ŝrankmalfermistojn senpere el prizono kaj demandis, ĉu ili povas malfermi la ŝtalŝrankon pernudmane. Ili diris, ke tio neeblas. Kaj kiam oni montris al ili filmeton pri tio, kiel mi malfermadas la ŝtalŝrankojn, ili diris, ke tio estas filmomuntaĵo, ke en la vivo tio ne okazas. Mi volas diri, ke eĉ profesiaj ŝtelistoj ne scipovas tion, kion scipovas mi.
La aŭtoro - Jon Chase
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (marto 2002)
Komentoj:
- 1) 'Brilvino' - mia provo traduki Esperanten la rusan vorton 'glintvejn'. Mi scias nur, ke ĝi estas speco de alkoholaĵo; la finaĵo 'vejn' plejverŝajne signifas 'vino' kaj angle la vorto 'glint' signifas 'brili', 'rebrili', 'glimi'. La vorto mem estas verŝajne prenita el la franca, sed ĝin mi ne posedas, do uzas ĉi tie tiun "surogatan" varianton 'brilvino'.
- 2) FBI - el la angla Federal bureau of investigations - federala buroo de esploroj.
- 3) 'Nudelo por viaj oreloj' - trompo.
Jen la tuto!
Kontaktebleco:
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo mevamevo@yandex.ru
Aboni la retliston:
http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)
Malaboni la retliston:
http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon)
Arkivo:
http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto)
La plej lastaj numeroj:
Atendu la sekvan numeron post 1-2 semajnoj!
Ĉion la plej bonan!
mevamevo@yandex.ru
|