Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras, - io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras... -------------------------------------------------------- Art-mozaiko Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia lingvo [http://www.esperanto.net] Esperanto Numero 4 ------------------------------------- Neĝa virino por amor-soifaj kaŭkazaj viroj Ina individuo de neĝhomo (komento 1), aŭ abnauaju (komento 1), kaptita en Adĵario (komento 2) kaj perforte loĝigita inter la homojn sapiens (komento 3) ne fariĝis homo, sed fariĝis patrino de homoj. Neunufoje la neandertalulino naskis pro lokaj viroj... La disĉiplo de fama homologiisto Porŝnev (kiu la unua malkovris por la mondo la historion de la neĝvirino Zana) Igor Burcev sukcesis trovi la tombon de unu el la filoj de ekzotika kaptitino, ekscii, kia estis la destino de ŝia filino, kaj interparoli kun ĝis nun vivantaj nepino kaj pranepino de la fama "sovaĝa avino". Kaŭkaza kaptitino Dum longa tempo la nomo de ĉi tiu abĥaza vilaĝo estis notita nur en sekreta literaturo por ofica traktado. Nur en la komenco de la 1960-j la sciencisto-homologiisto Boris Porŝnev sukcesis aŭtentike ekscii la historion de la "sovaĝa virino" - abnauaju, kiu estis kaptita sur la deklivo de Zaadan-monto. Cent-trijara maljunulo el la vilaĝo Tĥina rakontis al la sciencistoj, ke oni alveturigis la "sovaĝan virinon" en la jaro 1880 de la marbordo de nuna Oĉamĉirskij-regiono (komento 4) aŭ el Adĵario (komento 2), kiu situas iom pli sude. Neordinaran predon oni tuj prezentis al la antaŭrevolucia reganto de Abĥazio - princo Aĉba. La ĉasistoj allogis la aperintan en kreskaĵaro belulinon per tre neordinara maniero. Ili lasis en densejo ŝvitumitajn ŝtrumpojn. Kaptinte la odorantajn je 'viro' vestaĵojn, la muskolriĉa ino tuj decidis ilin provvesti. La ĉasistoj sciis, ke "sovaĝaj homoj" ofte ripetas la movojn de la homo. Implikiĝinte en la vestoj, dumetra neĝa virino falis, kaj oni tuj surĵetis la retojn sur ŝin... De princo Aĉba ŝi trafis al lia vasalo Ĉelokua. Post fortrinkita flasko da ĉaĉo (komento 5) tiu donacis la "kaŭkazan kaptitinon" al la veninta al li gaste nobelo Edgi Genabe. Por vojaĝo la "donacon" ligis kvin fortaj viroj. Traveturinte iom, la abnauaju trovis sin en la vilaĝo Tĥina, kiu troviĝas apud la rivero Mokva, je 78 kilometroj de Suĥumi (komento 6). - Laŭ la priskriboj, la kaptitino tute kongruis al la bildo de neĝhomo, - diras la disĉiplo de Porŝnev, sciencisto-historiisto Igor Burcev, kiu neunufoje vizitis Tĥina-n kaj interparolis kun la atestintoj. - Ŝi havis la malhelgrizan haŭton, la tuta korpo (precipe la malsupra parto) estis kovrita de nigro-rufaj haroj; kelkie ili havis longecon je larĝo de la manplato, sed ne tre densaj. Estas rimarkinde, ke ĉe la piedoj la haroj preskaŭ malaperadis kaj la manplatoj tute ne havis la harojn. Sur la vizaĝo la haroj estis tre maldensaj, silkecaj; la majunuloj parolis: "kvazaŭ feleto de ĵusnaskita bovido". Kompense sur la kapo kvazaŭ felĉapo altis senorda stako da tute nigraj malmolaj brilaj haroj. Tiu ĉi hararo malsupreniris sur la ŝultrojn kaj sur la dorson. Por la nova "familiano" la princo konstruis sur deklivo de la monto ŝedon, ĉirkaŭitan de palisaro el fortikaj arbotrunkoj. La indiĝeno Zenob Ĉokua, kun kiu sukcesis interparoli Igor Burcev, rakontis, kiel, estante knabo, li kun la infanaro incitis la ĉenitan "harozan virinon". Responde ŝi, montrante la dentojn, ĵetis ŝtonojn kaj bastonojn kontraŭ la bubojn. Edgi Genaba nomis la "sovaĝan virinon" Zana. Havante subtilan aŭdkapablon, ŝi tamen ne ekpovis paroli, ŝi povis nur balbuti, bovobleki, fajfi; incitite ŝi muĝis, ĝojante ŝi aperigis delikatan metalecan ridon. Baldaŭ Zana komencis reeĥi al sia nomo kaj rekonadi la mastron. Oni ŝin regule kaj ĝissate nutradis kaj post duonjaro oni malkatenis kaj liberigis ŝin. Travaginte kelkajn tagojn en apudaj arbaroj ŝi revenis. Baldaŭ Zana komencis libere moviĝadi tra la vilaĝo. Gefamilianoj de la princo kaj la gevilaĝanoj alportadis al ŝi robojn kaj varmajn vestojn. Inde pritaksi la donacojn la "sovaĝa virino" ne povis, la vestitajn vestaĵojn ŝi baldaŭ deŝiradis. Oni baldaŭ alkutimiĝis al "nuda" Zana, ŝiaj balanciĝantaj mamoj jam neniun ĝenis; kaj la malsupro de ŝia ventro estis tute kovrita de haroj. La manĝaĵ-inklinoj de Zana estis bizaraj. Ŝi ŝatis manĝi radiketojn, herbon, krudan viandon. Zenob Ĉekura rakontadis al Burcev, kiel li kun knaboj ĵetadis al Zana maizon trans la barilon, kaj ŝi tuj ĝin lerte senŝeligadis; kiel ŝi amuzis la infanojn, lerte krevigante la nuksojn per la piedfingroj. La labor-edukado de Zana estis malfacila. La indiĝenoj instruis ŝin produkti la flamon per fajroŝtono sur tindron kaj inciti ĝin. Oni dresis ŝin plenumi nemalfacilajn taskojn. - Zana senlace turnis la permanajn muelŝtonojn, - diras la sciencisto Burcev, - portadis la hejtlignaĵojn, per unu mano ŝi facile levadis 80-kilogramajn ŝakojn kun faruno, portadis akvon el la fonto en granda kruĉo. La baza instinkto. Al la lokaj amoremuloj la vasta masiva Zana kun grandega busto, alta kaj dika postaĵo ŝajnis amore alloga. La maljunaj indiĝenoj, mallaŭte ridante, rakontis al Igor Burcev, ke Zana ŝatis vinon. Ĉu ne kun kruĉo da miraklofara trinkaĵo kaŝiris al ŝi nokte amor-soifantaj abĥazaj viroj?.. Evidente, ankaŭ la neĝvirino sentis la bezonon pri komunikiĝo kun estaĵoj de alia sekso. La maljunuloj asertis, ke Zana per la nazo sentis ilian amor-deziron... Fojfoje ĉasistoj revenadis hejmen tute malsekaj... Sin defendante kontraŭ la demandoj, ili parolis, ke glitis sur malsekaj ŝtonoj... Sed oni sciis, ke Zana en ekscitiĝo ofte embuskis malfruiĝantajn pasantojn apud Mokvo kaj post impetaj karesoj ŝi ŝatis iom naĝi, evidente, mergante "en bankuvon" ankaŭ siajn hazardajn seksum-partnerojn. Laŭ la asertoj de la indiĝenoj, la unua atencis la virgecon de la "sovaĝa virino" princo Genaba mem. - Zana lin iom estimis kaj timis, - diras la sciencisto. - Ŝi nur aspekte similis al la homo, sed laŭkondute restis besto. De kie do aperu iuj moralaj bazoj? Neandertalulino multfoje gravediĝis kaj naskis (sen ekstera helpo), tuj portante la ĵusnaskiton por gargari ĝin en la montara rivero. La unua mestizo ne eltenis la "arbaran baptiĝon" kaj pereis. Post tio la homoj komencis ĝustatempe forprenadi la ĵusnaskitojn disde Zana kaj nutri ilin meme. Du filoj kaj du filinoj de Zana elkreskis plenvaloraj homoj kun parolkapablo kaj racio. La pli aĝan filon oni nomis Ĝanda, la filinojn - Kodĵanar kaj Gamasa, la lasta filo estis nomita Ĥvit. Certe, la geinfanoj de Zana diferencis disde la normalaj homoj per kelkaj animaj kaj aspektaj strangaĵoj, sed estis kapablaj al laborado kaj socia vivo. - Preskaŭ nenion el la neandertalaj aspektotrajtoj ili heredis de Zana, - klarigas Igor Burcev, - rega evidentiĝis la komplekso de homaj trajtoj, kaj ĝi subpremis alian linion de heredeco. Onidiroj asertas, ke la patro de Gamasa kaj Ĥvit estis Edgi Genaba mem. Almenaŭ, ilin edukis la edzino de la princo. Dum la unua en la historio de Abĥazio popolnombrado en la 1930-j jaroj la malpli aĝajn geinfanojn de Zana enskribis por sia familinomo loka paŝtisto Sobekia. Li estis dufoje edziĝinta, li havis entute ok infanojn. La maljunuloj rememoris, ke la parencoj de la paŝtisto juste indignis: je kiu diablo oni enskribas tiujn sovaĝulojn por ilia familinomo?.. Havi duonhomojn inter la parencoj ili ne volis... La maljunulo Sobekia estis devigita konfesi, ke li pekis, ke ofte tiutempe li amoris Zana-n en altmontaraj paŝtejoj... Zana mortis en la jaro 1889. Oni enterigis ŝin en la familia tombejo de la familio Genaba. La indiĝenaj maljunuloj rakontis, ke ili aŭdis de la gepatroj, ke la "sovaĝa virino" mortis dum akuŝo. Belulinoj kaj monstro. La nomo de la malplej aĝa filo sonis tre malbonsone - Ĥujt (komento 7). En ĉiuj oficialaj dokumentoj li estis notita ĝuste kiel Ĥujt Sobekia. - Kiam Boris Porŝnev skribis la nomon angle, ĝi eksonis kiel Ĥvit, - parolas Burcev. - Oni do decidis plu nomi lin tiamaniere. Kaj Ĥvit-on, kaj Gamasa-n la indiĝenoj memoris bonege. Ili estis homoj de forta staturo, kun larĝegaj fruntoj kaj kelkaj aliaj, ŝajne, negraj trajtoj. Ĥvit elkreskis ĝis du-metra alteco. La samvilaĝanoj priskribis lin kiel la homon kun nur malgrandaj devioj de la normo. Ĉe malhela haŭto kaj grandaj lipoj liaj haroj estis rektaj kaj rigidaj, kaj la kapo - malgranda rilate al la korpodimensioj. - Gamasa, laŭ la rakontoj de la atestintoj, same kiel la frato estis duoble pli forta ol la ordinaraj homoj, - parolas la sciencisto, - kun tre malhela haŭto kaj haroza korpo. La vizaĝo estis senhara, tamen ĉe la buŝo aperadis harpintoj. Oni scias, ke Gamasa vivis ĝis 60 jaroj. Ĥvit estis treege forta homo, sed la karakteron havis nekonsenteman kaj kolereman. En unu interbatiĝo oni per caldo (bekoforma agrokultura ilo sur longa bastono) dissekcis al li la bruston kaj disbatis la radiuson; komenciĝis sangoveneniĝo kaj oni amputis al li la dekstran manon. Tamen eĉ sola maldekstra mano por li sufiĉis por lerte falĉi, grimpi sur arbojn kaj eĉ elŝiri arbojn kun la radikoj. En ĉiuj nupto-festoj li estis dezirata gasto, ĉar li havis altan voĉon kaj bone kantis. La atestintoj asertas, ke Ĥvit havis grandan sukceson ĉe la virinoj. Du liaj edzinoj estis veraj belulinoj. La kartvelino Natalia donacis al li en 1918 la filinon Taja, la dua, rusa edzino Maria - la filinon kaj la filon. Oni ankaŭ rakontas, ke Ĥvit estis tre forte korligita al la geinfanoj. Li distingiĝis ankaŭ je laboremo, tial li havis grandajn domon kaj brutaron. Post kiam oni lin malkulakigis (komento 8), li transloĝiĝis el kampara loko al Tkvarĉeli (komento 9), kie laboris kiel gardisto en minejo. Ĥvit mortis en 1954, en aĝo de 67 jaroj pro astmo. Oni alveturigis enterigi lin el Tkvarĉeli al Tĥina kaj entombigis (laŭ asertoj de la samvilaĝanoj) apud la tombo de lia patrino Zana. La maljunulo Zenob Ĉokua rakontis al Burcev, ke oni faris por Ĥvit grandegan ĉerkon, sed ĝi evidentiĝis netaŭga... Tamen oni iel-tiel enŝovis tien la mortinton. La maljunuloj balancis la kapojn: ofendiĝos kontraŭ la homa gento Ĥvit... La sciencisto-homologiisto Boris Porŝnev en 1964 sukcesis viziti la genepojn de Zana en Tkvarĉeli, kie ili laboris en minejo. Poste ankaŭ Igor Burcev renkontis du filinojn de Ĥvit. - La pliaĝa filino Taja, malgraŭ la respektinda aĝo, aspektis tre ĉarme, - diras la sciencisto. - Ŝi havis tre delikatajn vizaĝotrajtojn. Ankaŭ la pli juna Raja ŝajnis ordinara virino. La avino Zana montriĝis nur en aŭstraliecaj vizaĝotrajtoj, tute netipaj por Abĥazio. Nur la rideto de abnauaju-nepino pli similis al besta dentomontrado. Kun la sciencisto gaste vizitis Raja-n ankaŭ kartveliaj kuracistoj, kiuj prenis de ŝi la sangon por analizo kaj faris mezuradon de la kapo. Pri la neordinara parencino Raja sin ne ĝenis, nur ridis: "Oni diras, ke la avino estis en arbaro kaptita..." La nepo de Zana - Ŝalikua, aŭ simple Ŝaliko, same kiel la patro Ĥvit, havis treege fortajn maĉmuskolojn. - Li povis teni inter la dentoj seĝon kun sidanta homo kaj samtempe danci, - diskondukas la manojn la sciencisto. - Li povis ankaŭ imiti blekadon de ĉiuj sovaĝaj kaj hejmaj bestoj. Nemalofte li akompanis la grupojn de montogrimpantoj. Pereis Ŝaliko tute juna. Ekŝatinte alkoholaĵojn li falpereis, falinte en abismon. Oni rakontis al la homologiistoj ankaŭ pri neordinara kapablo de unu el la filinoj de Raja (do - la pranepino de Zana). Tuŝinte per la manplato la homkorpon, ŝi povis tuj priskribi la staton de liaj internaj organoj. Pro la militaj interpuŝiĝoj apud la Abĥazi-Kartvelia limo la sciencistoj perdis la spurojn de la pranepino de Zana; konvinkiĝi pri ŝiaj kapabloj oni dume ne sukcesis. La venĝo de homoido. - Kaj jen estas Ĥvit, - diras Igor Burcev, prenante el ŝtalŝranko flaviĝintan kranion. Per malplenaj okulkavoj nin rigardas la filo de abnauaju... - Ni havas la rondecan kranibazon, sed Ĥvit havas nukon platan kun bekoforma elkreskaĵo. En 1964-65 Boris Porŝnev okupiĝis pri la serĉado de la tomboj de Zana kaj ŝiaj gefiloj. Post 9 jaroj por foslaboroj en Tĥina-n kun la grupo de moskvaj kaj suĥumi-aj (komento 6) sciencistoj venis lia disĉiplo Igor Burcev. Kie estis enterigita Zana ne sciis eĉ lokaj maljunuloj. - Unu el posteuloj de la princa familio - Kenton Genaba - estis ankoraŭ viva, li permesis al ni foslaborojn, - rakontas Burcev. - Kiam ni disfosis 11 tombojn, kie kuŝis postrestaĵoj de ordinaraj homoj, li ŝanĝis la opinion... Estis eĉ, ke profesoro zoologo-paleontologo Nikolaj Burĉak-Abramoviĉ staris je alarm-posteno, preta ajnamomente ekkrii "diskuru!", kaj mi fosis kaj, kio mirindas, tuj trovis tiam la kranion de Ĥvit... Pakinte la kranion kaj kelkajn kol-vertebrojn en skatolon, ni hastis lasi la vilaĝan tombejon. Tĥina-aj maljunuloj parolis al mi, ke la ostojn de Ĥvit tuŝi ne eblas, ke nepre okazos io malbona. Mi certe, priridis tion, pensis: sensencaĵo estas, superstiĉoj... Ni alportis la elfositan "predon" al fama abĥaza arkeologo Jurij Voronov hejmen, mi iris al banĉambro kaj... falis senkonscia. La edzino de Jurij, Svetlana, tuj vokis la urĝan medicinan helpon, la kuracistoj nur diskondukis la manojn... Kun granda febro mi tamen entrajniĝis por veturi al Moskvo, ĉar tre rapidis veturigi la postrestaĵojn de Ĥvit por priesploro. La tutan vojon mi havis teruran febron, la temperaturo saltadis de 35 ĝin 40 gradoj. Kelkfoje oni penis min detrajnigi, delire mi parolis al akompananta min skulptisto Volodja: "Al neniu min fordonu...". En Moskvo mi tuj trafis en Centran Klinikan Malsanulejon, pasiginte tie 2 semajnojn. La kuracistoj nenion trovis ĉe mi, sed decidis, ke tio estas moskita febro. La lasta epidemio de ĉi malsano estis en Krimeo (komento 10) en 1918. Mi bonege memoras, ke neniaj moskitoj min mordis, ili simple mankis. La amikoj ŝercis: "Tio estas ja la venĝo de l' faraonoj..." De mistiko estis ĉirkaŭitaj ankaŭ postaj foslaboroj en la vilaĝa tombejo. - Sekvajare, kiam ni komencis disfosi la tombon de Ĥvit por eligi la restintan skeleton, la ĉielo estis tute sennuba, - daŭrigas la rakonton Igor Burcev. - Estis tiel varmege, ke ni eĉ senvestiĝis. Sed kiam ni atingis la ostojn kaj komencis ilin eltombigi, la vetero subite ŝanĝiĝis, aperis tondro ĉe klara ĉielo. Tuj, oni ne scias de kie, aperis nubegoj kaj komenciĝis torenta pluvo... Ni apenaŭ sukcesis kolekti la ostojn de Ĥvit en drelikon kaj fortreni ilin sub aleron. Nelonga pluvo inundis la tombon de la filo de Zana preskaŭ ĝisrande. Ni ne ĉesis miri - la akvo en la fosaĵo strange bolegis kaj maltrankvilis... Ĉiuj ekspidicianoj iom embarasiĝis... Tiam Burcev decidis, ke serĉi la homoidon kaj komunikiĝi kun li necesas kun helpo de supersensivuloj (komento 11). Post kelkaj jaroj la sciencisto denove revenis en la altmontaran vilaĝon Tĥina. Ĉi-foje li alveturigis kun si tri supersensivulojn. Ili malbone amikis unu kun la alia, kaj la sciencisto estis devigita labori kun ĉiu aparte. La plej fortajn supersensivajn kapablojn el la triopo havis Nina Van. Ŝi povis vidi "tra la tero". - Mi konis ŝin pro la antaŭaj laboroj. Dum disfosado de 5-jarcenta katedralo en la trovita krucoforma baptujo ŝi "ekvidis" skeleton, - rakontas Igor Burcev. - Neniaj tomboj estis apude... Kiam Nina Van komencis sin agordi por serĉado de la tombo de Zana, ŝi eksentis, ke ŝiaj okuloj estis kvazaŭ superŝutitaj per sablo. Nina diris: "Oni ne donas al mi, oni ne permesas..." - Kiam ni iris kun Nina tra la tombejo, ŝi subite eksentis sin tre malbone, - diras Burcev. - Ŝi paliĝis, eknaŭzis. Mi ne povis kompreni, kio okazas. Mi rigardas - ni staras apud la tombo de Ĥvit. Apenaŭ mi detrenis ŝin je kelkaj metroj flanken, la vomado ĉesis; apenaŭ ni ekprovis reveni, denove ŝi eksentis kvazaŭ renversiĝon... Pri Ĥvit ŝi diris: "Li havas tre fortan biokampon, li tre malkontentas pri vi... Vi ĉi tie multaj tombojn maltrankviligis, ili koleras kontraŭ vi ĉiuj..." Subite Nina fermis la okulojn kaj diris: "Ĉirkaŭ vi saltadas mortintoj, precipe multas ili ĉirkaŭ Jurij Voronov... Mi vidas, ili puŝas lin per siaj ostoj kontraŭ la dorson..." La doktoro pri historiaj sciencoj, arkeologo kun mondfama nomo Jurij Voronov, kiu ankoraŭ kun Porŝnev partoprenis la foslaborojn, poste pereis en ŝtupar-placeto de sia hejmo. Oni ellasis en lian dorson pafovicon el mitraleto... - Nun mi certas, ke tiuj estaĵoj plenumas pli gravan rolon en la naturo, ol la homoj, - mallaŭte diras la homologiisto. - Ili pli proksime, ol ni, estas ligitaj kun iuj fortoj, kiujn ni ne konas... Kiu malhelpis al Nina Van montri al ni la tombon de Zana?.. Mi memoras, kiel antaŭ kelkaj jaroj la grupo de kirgizaj arkeologoj trafis al unu el intermontejoj de la montmasivo Kekirimtau kaj post unu tago ili estis devigitaj lasi ĝin pro konstantaj kapdoloroj kaj kreskanta tim-sento. La tombon de Zana oni dume ne trovis. En la ŝtalŝranko de Burcev estas konservata ankoraŭ unu kranio, aparteninta al virino. Ĝin la sciencistoj eligis el la tombo, kiu situis je metro kaj duono for de la tombo de Ĥvit. La maljunuloj rakontis al la sciencistoj, ke por Zana en la ĉerkon oni metis la kruĉon kun akvo kaj speguleton. - La speguleton en tiu tombo ni trovis, sed la kruĉo mankis, - diras Burcev, tamen ni trovis tie paron de galoŝoj. Zana, kiel oni scias, tute ne toleris ŝuojn kaj veston. Por pruvi la parencecon de du kranioj estas necesa multekosta analizo - tiu, kiu estis plenumita, kiam oni identigis la postrestaĵojn de la ĉara familio (komento 12). ------------------------------------- La aŭtoro - Svetlana Samodelova Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika N 2 (januaro 2002) ----------------------------------------------------------------------- Komentoj: * 1) En la artikolo temas pri unu ne bone esplorita besto aŭ homeska ulo, la rakontojn pri kiuj havas, ŝajnas, ĉiu kulturo. Temas pri tiel nomata "neĝa homo" (ankaŭ 'jeti'), kiu similas al la neandertaluloj, estas tre granda kaj forta, havas densan hararon. En la regiono, pri kiu temas en la artikolo ĝin nomiĝas ankaŭ abnauaju. * 2) Adĵario - estas regiono de Kartvelio, la ŝtato en Kaŭkazaj montoj apud la Nigra maro. Kartvelio estas eksa ero de Sovetunio. * 3) Homo sapiens - homo racia (el Latino) * 4) Oĉamĉirskij-regiono - teritoria parto de Kartvelio (laŭ la nomo de centra urbo Oĉamĉira, kiu staras apud la nigra maro). * 5) Ĉaĉo - estas speco de forta vinbera brando, populara en Kartvelio. * 6) Suĥumi - urbo en Kartvelio, staranta apud la nigra maro. * 7) La vorto "ĥujt" similas al la rusa sakraĵo, signifanta "kaco". * 8) Kulako - estis riĉa kamparano en antaŭrevolucia Rusio. Post la revolucio komenciĝis movado por "malkulakigo" de riĉaj kaj sukcesaj kamparanoj; oni perforte forprenis iliajn havaĵojn. * 9) Tkvarĉeli - urbo en Kartvelio; kun antaŭlonge bone evoluigita karb-elminiga industrio. * 10) Krimeo - duoninsulo en la Nigra maro, apartenas al Ukrainio. * 11) Supersensivulo - homo, kapabla percepti tion, kio ne estas perceptebla per ordinaraj sensorganoj (ekz, senti la psikan energion, vidi aŭron - delikat-energian volvaĵon, ĉirkaŭantan la homan korpon, ktp) * 12) Temas pri la familio de la lasta Rusia ĉaro Nikolao la dua, kiu estis pafmortigita de komunistoj. ------------------------------------------------------------------ Jen la tuto! Kontaktebleco: La retliston preparas kaj kunordigas Mevo [mailto:mevamevo@yandex.ru] mevamevo@yandex.ru Aboni la retliston: [http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/] http://abonu.com/catalog/ kulturo.mozaiko/ (vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj) Malaboni la retliston: [http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko] http://abonu.com/member /unsub?grp=kulturo.mozaiko (se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon) Arkivo: [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/] http://abonu.com/archive/ kulturo.mozaiko/ (ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto) La plej lastaj numeroj: +---------------------------------------------+ | [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/ | | 200208/30224430.html] 1 [http://abonu.com/ | |archive/kulturo.mozaiko/200209/03223422.html]| |2 [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/ | | 200209/11215312.html] 3 | +---------------------------------------------+ Atendu la sekvan numeron post 1-2 semajnoj! Ĉion la plej bonan! [mailto:mevamevo@yandex.ru] mevamevo@yandex.ru -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com