Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan... -------------------------------------------------------- Art-mozaiko Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia lingvo [http://www.esperanto.net] Esperanto Numero 3 ------------------------------------- Hodiaŭ legu: La am' alvenas kaj foriras... (malgranda studo pri la ecoj de la konataj manĝaĵoj) Tenu la nazon laŭvente (kiel elekti kaj uzi parfumon) La am' alvenas kaj foriras, sed manĝdezir' ne lasas nin... Ekzistas manĝaĵoj, jam delonge konsiderataj kiel nocaj kaj senutilaj - la fritita terpomo, por ekzemplo, aŭ la kolbaso. Pri tiaj, kiel la kafo kaj la pano, la sciencistoj plu akre disputas. Kaj eĉ kun la sukoj, kiujn oni opinias la plej certa vojo al sano, estas ligite nemalmulte da kuracistaj "sed". Ni, tamen, ĉion ĉi manĝis, manĝas kaj manĝos. Kial? Ĉar la kolbaso - estas satiga, la kafo - vigliga kaj la terpomo - bongusta. Por ne esti vanvorta, kune kun kuracistino-dietologo Jelena Budko ni decidis kompreni, kio esence estas la produktoj, ŝatataj de ĉiuj. La pano: la blankan - en rubujon, la krudan - sur tablon. Kio bonas: la pano estas la fonto de vitaminoj de B-grupo, kiuj respondecas pri la funkciado de nerva sistemo kaj la organoj de vidado, pri la stato de haŭto, haroj, ktp. La homo konstante suferas mankon de ĉi tiuj vitaminoj, tial rifuzi la panon estas afero malinda. Kio malbonas: la blanka pano estas tiom rafinita, ke serĉi en ĝi utilajn substancojn estas senutile - ili simple mankas. Kion elekti: pli bone estas manĝi la panon de grandpeca muelo, kun branoj aŭ sezam-semoj. Tiuj specoj bone efikas la intestaron kaj purigas ĝin: sorbas kaj eligas per natura maniero la skoriojn, toksinojn, pezajn metalojn. La nigra pano estas la plej malmultkaloria, tial ĝi taŭgos por tiuj, kiuj zorgas pri sia pezo. La kafo: pro ĝi oni kalviĝas. Kio bonas: fortodonajn ecojn de la kafo estas malfacile supertaksi. Kio malbonas: la kafo incitas la mukozon de la stomako. Se la kafemulo rimarkas, ke liaj haroj elfalas kaj la ungoj distavoliĝas - ankaŭ tio estas "kulpo" de la kafo - ĝi eligas el la organismo kalcion. Por la virinoj post 45 jaroj estas pli bone ĝin tute ne trinki. Kion elekti: La hipertensiuloj prefere elektu la kafon sen kafeino - la gusto estas la sama, sed la sangotensio ne plialtiĝas. La ulceruloj kaj la homoj kun problemoj pri stomak-intestara kanalo prefere blankigu la kafon per lakto kaj elektu ĝiajn helajn specojn. La kolbaso: ju pli griza, des pli bona. Kio bonas: la kolbaso, kiel viandaĵo, estas bona liveranto de la proteino, sen kiu la homo simple ne kapablas ekzisti. Kaj la imun-sistemo, kaj la hormona tiu laboras nur per la proteino, kaj ĝia manko tuj riveliĝas en la tuta organismo. Krom tio, en la kolbaso estas iom da fero, kiu preventas la anemi-aperon, - ĉiuj aliaj vitaminoj, troviĝantaj en la viando, dum preparado de la kolbaso estas detruataj. Kio malbonas: la kolbasaĵoj enhavas histaminon (precipe la malsekfumitaj kolbasoj kaj la ŝinko), kiu povas kaŭzi kapdoloron, alergion, haŭtmalsanojn, stomakulceron, inflamojn. Per alergia reakcio povas riveliĝi diversaj stabiligiloj kaj kolorigiloj, kiujn malbezonas eĉ ne unu speco de kolbaso. Kion elekti: se manĝi kolbasaĵojn, do inter aliaj pli bone estas elekti tiujn, kie estas konservita la viand-strukturo. Ekzemple, premitaj bovaĵo kaj porkaĵo. Atentindas ankaŭ la koloro de la kolbaso: ju pli ruĝa ĝi estas, des pli multe da kolorigiloj kaj konserviloj estas en ĝi, tial signife pli sendanĝera estos la kolbaso de griza kolornuanco. La suko: prenu en boteloj. Kio bonas: ĉiuj utilaj substancoj, kiujn enhavas la frukto, transiras en la sukon. Kio malbonas: freŝelpremitajn kaj citrus-sukojn ne devas trinki la homoj kun akutiĝoj de la stomak- kaj intestar-malsanoj. Kion elekti: se elpremi la sukon memstare, do fari tion nur el ekologie puraj fruktoj, ĉar la nitratoj transiras en la sukon same facile, kiel vitaminoj. Aĉetante la sukojn, pli bone estas elekti la botel-pakitajn. La ĉokolado: unuhora plezuro. Kio bonas: pro kio ni ŝatas la ĉokoladon - estas pro ĝia kapablo plibonigi la humoron per ellaborigo de la plezur-hormono - serotonino. Tio estas provizora efekto kaj daŭras ĝi proksimume unu horon, poste la funkciivo denove malgrandiĝas. La homo povas alkutimiĝi al la ĉokolado, senti la dependecon de ĝi, sed la produkto enhavas neniujn narkotaĵojn. Kio malbonas: ju pli malhela estas la ĉokolado, des pli multe da kafeino estas en ĝi - ĝi incitas la stomak-mukozon kaj plialtigas la sangotension. Kion elekti: la homoj kun problemoj de la stomak-intestara kanalo kaj hipertensio prefere elektu la helajn specojn de ĉokolado. Sed por tiuj, kiuj zorgas pri sia pezo, pli bone taŭgos la nigra amara ĉokolado - ĝi havas 80 elcentojn da kakao kaj preskaŭ ne havas sukeron. La legomoj kaj la fruktoj: misformeco estas avantaĝo. Kio bonas: krom vitaminoj, pri la enteno de kiuj kun la legomoj kaj la fruktoj ne povas konkuri eĉ iu manĝaĵo, ili estas altvaloraj ankaŭ pro celulozo. Celulozo estas balailo por la intestaro; ĝi preventas la aperon de kanceraj tumoroj en la stomak-intestara kanalo kaj purigas ĝin. Kio malbonas: la plimulto de la legomoj kaj la fruktoj, vendataj en la magazenoj, estas kreskigitaj kun uzado de nitratoj, pro kio la enteno de vitaminoj en ili estas malpli granda ol en la legomĝardenaj tiuj. Nitratoj povas fariĝi kialo de danĝeregaj toksiĝoj, precipe ĉe la infanoj. Kion elekti: en la magazeno oni prefere atentu la mizeraspektajn legomojn kaj fruktojn: la fruktoj kun nitratoj estas pli grandaj, ili havas pli bonajn formon, koloron kaj pli longan tempolimon de konservado; dum la "puraj" malboniĝas pli rapide, ili estas misformaj kaj ne tiel belaj. La fromaĝo: kapdoloro pro la prezo. Kio bonas: la fromaĝo riĉas je proteino kaj kalcio, dank' al kiu ni havas fortikajn ostojn kaj sanan haŭton. La fromaĝon povas manĝi homoj kun preskaŭ ĉiuj malsanoj. Kio malbonas: kelkaj specoj enhavas tirozinon [unu el t.n. aminacidoj] kaj bioaktivajn aminojn, kiuj povas kaŭzi kapdoloron, - estas, ekz., rokfor, kamamber, ĉedder, bri. Fanditajn fromaĝojn la dietologoj manĝi tute ne konsilas. Kion elekti: la homoj kun plialtiĝinta enteno de kolesterolo en la sango devas elekti la fromaĝon kun malpli granda enteno de la grasoj - ne pli ol 30 elcentoj. Ju pli firma, flava kaj truoza estas la fromaĝo, des pli multe da kalcio ĝi havas. La fritita terpomo: pli noca ol brando. Kio bonas: pri ĉipsoj kaj fritita terpomo de la industria produktado diri ion bonan ne eblas. La terpomo, fritita en hejmaj kondiĉoj, enhavas iom da kalio, bezonata por koro kaj angioj. Kio malbonas: dum fritado la terpomo liberiĝas de preskaŭ ĉiuj vitaminoj kaj mikroelementoj. Kompense ĝi "pliriĉiĝas" je la substancoj, kiuj, trafante en la organismon de la homo, plirapidigas ĝian maljuniĝon. Krome, la fritita terpomo estas grandioza bato je pankreato, eĉ pli granda, ol botelo da brando. Kion elekti: se tamen friti la terpomon - do nur hejme kaj en la oleo, stabila kontraŭ varmiĝo - en rafinita oliva, sojfaba kaj juglanda oleo. La opinio de la specialisto. Jelena Budko, kuracistino-dietologo: - Mi, kiel dietologo, opinias, ke manĝi oni povas ĉion, kion oni volas. Sed gravas la modero. Ekzistas strikte necesaj manĝaĵoj. Elmenuigi viandon, griojn, laktaĵojn, legomojn kaj fruktojn oni ne devas, alie disvolviĝos hipovitaminstato, estos lezita imuna sistemo kaj entute metabolo. Sed se la manĝ-preferoj eksteras de tiu ĉi listo, tio ne estas preteksto rifuzi ion. Averaĝe, la formanĝitaĵo estas eligata el organismo dum 4-6 diurnoj, do, se vi manĝas eĉ nocajn (de la komuna vidpunkto) manĝaĵojn, do faru tion ne pli ofte ol unu fojon semajne. Tamen se vi trouzos ilin, la nocaj substancoj estos akumuliĝantaj en la organismo kaj komencos ĝin detrui. ------------------------------------- La aŭtoro - Irina Lipovec Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika N 12 (marto 2002) ----------------------------------------------------------------------- Tenu la nazon laŭvente Oni diras, ke la aromo de bona parfumo neniam "sin ĵetas" al la flarsento. Ĝi "sonas" malrapide kaj andante, kreante fascinan melodion de romanco. Nun estas multege da aromaj substancoj - certe pli ol 2500! Kaj naturdevenaj, kaj artefaritaj. Orientiĝi en maro da aromoj, kiu plaŭdas sur butiktabloj de niaj magazenoj, normala homo ne kapablas. Reklamaj priskriboj malmulte helpas. Ĉu vi povas imagi, kio estas tualet-akvo kun "magia odoro de roza bukedo apud frukta fono, iom garnita per lignaj nuancoj, freŝa aromo de kiu estas plifortigita de moskaj akcentoj"? Mi - ne! Oni povas, certe, traflari milionon da flakonetoj - la kapdoloron kaj tutan stultiĝon mi la vi garantias. Oni povas konfidi al la elekto de l' amikino aŭ de la ŝatata onklino - kaj longe miri, kial dum rendevuo via knab-amiko penas sin aranĝi en vent-alira flanko? Kaj vi povas mem ja spertiĝi pri la parfumaĵoj. Ni ludas faksaltadon (komento 1) Komence ni penu orientiĝi pri la "klasa aparteno" de la simpatia flakoneto. Elitan produktaĵon "de luxx" eblas aĉeti nur en la butikoj de oficialaj distribuantoj de luksaj parfum-firmaoj, kaj kostas ĝi ege multe. Parfumoj middle-up (alta meza klaso) kaj middle-market (meza klaso) estas vendataj en specialaj magazenoj kaj fakoj de imponaj ĉiovendejoj. La produktaĵoj mass-market (de amasa postulado) - estas tio, per kio estas plenigitaj butikoj kaj merkatoj. Certe, ĉiuj ili diferencas unu de la alia laŭkvalite, laŭpreze kaj laŭdizajne. Plue la parfumoj estas klasifikataj laŭ la tipoj de aromoj. Da bazaj tipoj estas kvar - orientaj (ambraj), floraj, freŝaj kaj lignaj. Siavice ili dividiĝas ankoraŭ en kelkajn specojn. Principe, por komenco sufiĉas difini, kiu el la tipoj al vi pli plaĉas, kaj poste "fosi" jam ĝuste tiun sulkon. Ankoraŭ unu maniero - decidi, kio estas pli proksima al vi "laŭspirite": ĉu la klasikaĵoj, kiujn estas akceptite nomi "furorvendaĵoj", ekz. legendaj "Ŝalimar", "Ŝanel i.5", "Miss Dior" aŭ modaj novaĵoj - malpezaj, nekomplikaj kaj "rapide agantaj" aromoj. Onidire, en la mondo de odoroj regas du stiloj - la franca kaj la amerika. Odori laŭ la franca maniero - signifas perfekte posedi la "parfum-etiketon", riveli takton kaj delikatemon al la ĉirkaŭantoj. La virinon kvazaŭ envolvas trankvila, apenaŭ sentebla aromo, memoriganta pri si, sed tute ne altruda. La amerikanoj ne agnoskas la naturajn odorojn de la homkorpo kaj uzas enorman kvanton da ĉiaspecaj aromoj. Odori "amerike" - estas agrese dekari: "Jen mi estas! Ek do, for de la vojo!" Elektu, kio estas pli proksima al vi. Nur ne ofendiĝu, se la personoj kun sentema flarpovo penos malpli ofte trafi en vian kompanion aŭ komencos malfermegi vazistasojn. La demando, kio al kiu taŭgas, la specialistoj lasas nedecidita. La antaŭaj stereotipoj (tiu parfumo estas "vintra", tiu - "somera", "portaga", "porvespera", por blondulinoj, por brunulinoj, por junulinoj, por grandaĝulinoj k.a.) antikviĝis. Kaj bone! La parfumistoj konsilas konsideri ne ĝeneralajn regulojn, sed la humoron. Se vi ne volas rifuzi la plaĉintan "pezan" aŭ tro "maturan" aromon - do ne necesas. Sufiĉas ŝanĝi la koncentrigitan parfumon (parfum extrait), enhavantan 20-30 elcentojn da arom-substancoj je la parfumigitan (eau de parfum - 15-20 elcentojn) aŭ la tualetan akvon (eau de toilette - 7-12 elcentojn), finfine uzi nur bonodorigilojn, ĝelon por duŝo, haŭtzorgilon aŭ sapon el la plaĉinta al vi sap-serio. Interalie, "ban-serioj", enhavantaj diversajn haŭtflegilojn kun la aromo de famaj parfumoj, estas unu el nuntempaj tendencoj. Ilin produktas ĉiuj progresintaj firmaoj. Ĉiam pli grandan popularecon ricevas ankaŭ la tualet-akvo de "la plej leĝera pezo" - tute sen alkoholo, kiu havas nomon "nebuleto". Ĉe la butiktablo. Aĉeti parfumon - estas por vi ne katon peli per balailo. Des pli, ke inter fakuloj regas plena diseco. Unuj asertas, ke aĉeti la parfumon necesas nur matene, dum la flarsento ne estas troŝarĝita de fremdaj odoroj. La aliaj ted-pepas: kiam ajn, sed ne matene! Tamen, ĉiuj konsentas pri la solaĵo: elekti, flarinte la "provaĵon" - estas tute vana afero. La poento estas, ke la aromo plenmezure riveliĝas nur sur la pura seka haŭto. Miksiĝante kun via propra, tute individua odoro, ĝi povas eksoni plenforte, sed povas ankaŭ estingiĝi. Tial antaŭ ol decidi pri la aĉeto, vizitu bonan vendejon, kie la vendistoj ne simple ŝovas sub la nazon papereton, sed proponas parfumi vin kaj pritaksi, ĉu taŭgas la odoro aŭ ne. Nur ne tropenu: post 3-4 "provoj" la flarsento malakriĝas. Tamen, maĉinte iom da kafaj grajnoj, oni povas denove pretpretigi ĝin. La teknologio estas jena: gutigu la parfumon sur la pojnon (tie, kie senteblas la pulso), svingu iom la manon tra aero, enspiru la aromon, faru la unuan impreson. La baza noto de la parfumo riveliĝos nur post 15-20 minutoj. Pri la persisteco de la parfumo (t.e., kiom da tempo ĝi senteblos) kaj pri la definitiva aromo oni povas juĝi laŭ la postresta odoro. Averaĝe la persisteco de la tualet-akvo estas 2-3-hora, de la parfumigita - ĉ. 4-hora, de la parfumo - 7-8-hora. Praktike, tiu indico dependas de via haŭto, de la klimato, sezono. La grasa haŭto, ekzemple, akceptas la odorojn pli rapide, ol la seka, kaj en varma aŭ humida vetero la aromo estas pli bone sentebla. Kien gutigi la parfumon? "La granda fraŭlino" - modelistino Koko Ŝanel asertis: sur la lokojn, kiuj estas destinitaj por la kisoj. La konsilo, certe, valora - por la romantika rendevuo, sed kion fari alitempe? Laŭ la testamento de Iljiĉ (komento 2): pli bone malmulte, sed pli bone. Po unu guton post la orelojn kaj sur la internan fleksolokon de la kubuto. Alergiulinoj kaj inoj tre sentemaj prefere ŝprucu iom sur la haroj aŭ parfumigu (deinterne!) la kolumon de robo, la juprandon - maltrankviliga arom-aera postodoro estas garantiita! ------------------------------------- La aŭtoro - Ljudmila Kriulja Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika N 1 (januaro 2002) ----------------------------------------------------------------------- Komentoj: * 1) Netradukebla vortludo. Ruse "faksaltado" similas sone al la vorto "klasifikado". * 2) Subkomprenatas V. Lenin, kies patronomo estis Iljiĉ. La ŝercoj pri Lenin kaj diversaj mokaj mencioj pri li kaj liaj diritaĵoj estas sufiĉe ordinara afero en eksa Sovetio. ------------------------------------------------------------------ Jen la tuto! Kontaktebleco: La retliston preparas kaj kunordigas Mevo [mailto:mevamevo@yandex.ru] mevamevo@yandex.ru Aboni la retliston: [http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/] http://abonu.com/catalog/ kulturo.mozaiko/ (vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj) Malaboni la retliston: [http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko] http://abonu.com/member /unsub?grp=kulturo.mozaiko (se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon) Arkivo: [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/] http://abonu.com/archive/ kulturo.mozaiko/ (ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto) La plej lastaj numeroj: +---------------------------------------------+ | [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/ | | 200208/30224430.html] 1 [http://abonu.com/ | |archive/kulturo.mozaiko/200209/03223422.html]| | 2 | +---------------------------------------------+ Atendu la sekvan numeron post 1-2 semajnoj! Ĉion la plej bonan! [mailto:mevamevo@yandex.ru] mevamevo@yandex.ru -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com