Informa Kanalo Abonu.Com

En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko...

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa dissendo
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 2



Alparolo de la gvidanto

   Karaj gelegantoj! Ĉi tiu dissendo konsistiĝas el la materialoj la plej diversaj. Tiom diversaj, ke eĉ mi, ĝia gvidanto ne povas aŭguri, kio nin atendos en la sekva numero. Se la dissendo al vi plaĉas, do plu ĝuu ĝin, kaj diskonigu la informon pri ĝi al ĉiuj viaj konatoj. Se ĝi ial malplaĉas al vi - vi ajnamomente povas ĝin malaboni. Se vi bezonas pli da informo, do bonvolu vin turni al la unua numero de la dissendo, la ligilon al kiu serxu en la fino de ĉi dosiero. Kaj ĉiuokaze - ĉion la plej bonan al vi kaj...

...agrablan legadon!



La testo de Eriksen

   La artikolo pri tre fama en eksSovetio intelektulo Anatolo Vasserman

   La katastrofo okazis, kiel ĉiam, neatendite. Vasserman malvenkis. Antaŭ tio li venkis en 23 televidaj ludoj (spektaĵoj por intelektuloj) (komento 1), kaj nenio aŭguris pri la malvenko. Tamen la sorto ordonis aliel. Sed kio ajn estu, apenaŭ la mensa rekordo de Vasserman estos iam superita, kaj en la historio Anatolo por ĉiam restos la plej saĝa homo de la patrio.

   - Eble, ĉiuj gazetartikoloj pri vi nomiĝis "Testo de Vasserman."? (komento 2) - demandis mi Anatolon.
   - Nu, kial... Unu nomiĝis "Reago AL Vasserman" (komento 3)...
   - Do mi estos devigita elpensi novan titolon...

   Li similas al Savaof (komento 4). Kaj krome li similas al la elkreskinta, sed ne maturiĝinta mirinfano. Li havas longajn ungojn, ne ĉiu virino havas la samajn. Li ilin simple ne fortondas.
   - Por kio do? Al mi ne malhelpas... Nur kiam unu el la ungoj rompiĝas, mi prenas tondilon kaj unuage jam ĉion fortondas. Tio okazas neofte.
   Lia duĉambra loĝejo estas tute ne taŭga por loĝado, ĉar ĝi la tuta de l' panko ĝisplafone estas superŝutita per libroj, revuoj kaj ludiloj-armiloj. La unua libro, kiun mi fiksis - "Enciklopedio pri seksumado". La dua - "Kamasutra" (komento 5). La tria rimarkita objekto estis la ĵurnalo "Argumentoj kaj faktoj. La amo" (komento 6) kun granda nuda ino sur la kovrilo. La kvara - granda surmura kalendaro, ankaŭ kun nudulino. La kvina - surtabla kalendareto, malgranda, sed kompense kun eĉ 4 nudulinoj.
   - Ĉu en intelektaj kvizoj oni faras demandojn pri seksumado? Por kio vi havas tiom da nudulinoj kaj libroj pri ili?
   - La afero estas, ke mi ankoraŭ en juneco donis voton pri ĉasteco, tial mi estas devigita la mankon de l' praktiko kompensi per pli aktiva lernado de la teorio. Tio estis persona stultaĵo, certe, sed, ĉar la voton mi donis al mi mem, do malvalidigi ĝin povis neniu. Do mi devas ĝin sekvi: ne estas en miaj principoj rompi la promeson...
   - Kiel do tia malfeliĉo okazis? Ĉe kiuj cirkonstancoj vi faris la voton?
   - En disput-ardo, kie mi pruvadis utilecon de nelimigita libero en seksa vivo. Kaj kiam oni min kulpigis, ke mi faras tion nurege pro miaj personaj interesoj, mi deklaris, ke la personaj interesoj tute ne havas rilaton al tio, kaj promesis ne uzi tiun liberon por la personaj bezonoj.
   - Atendu! Sed tio estas ja frenezaĵo ia!
   - Plej verŝajne, jes...
   - Ĉu vi provis kuraci vin?
   - Mi suspektas, ke finfine tio estas eĉ bona, ĉar kun mia karaktero mi, plejverŝajne, malbonigus la vivon kaj por mi, kaj por mia ebla edzino. Ja mi estas nedirektebla. Mi faras nur tion, kion mi mem opinias necesa. Kaj influi min ne eblas.
   Nedirektebla Vasserman loĝas en Moskvo jam 7 jarojn. Li luas la loĝejon por 150 dolaroj, tamen kun la lupago, elspezoj por renovigo de provizora enmoskva registraĵo kaj mono por purigo, kiun faras vena-forvena virino, rezultas ĉ. 180 dolaroj. Verdire, mi malbone imagas, kiel en ĉi loĝejo eblas ion purigi, ĉar estas tre malmulte da lokoj, kie povas trairi la homo - ĉio alia estas superŝutita per tio, kion mi jam priskribis.
   Vasserman alvenis Moskvon el Odeso (komento 7).
   - Mi ĉiam emis traslokiĝi al Moskvo, ekde la 16-jara aĝo. Kaj mi tamen translokiĝis ĉi tien ĉe la unua oportuna okazo.
   La unua oportuna okazo troviĝis en la 43-a jaro de la vivo. Kiel facilas kalkuli, eĉ ne estante mirinfano, Vasserman ĉi-jare havos 50 jarojn. Li tion scias ĝuste.
   - Mi naskiĝis en la jaro 1952, la 9-an de decembro, je la dua kaj duono nokte kun 15-minuta malprecizeco.
   ...Mi opinias, ke la lando ne devas pretergapi la jubileon de tia homo.
   ...Post la naskiĝo Vasserman finis Odesan teknologian instituton de friduja industrio, la fakultaton de varmofiziko. Tamen la soveta reĝimo produktis varmofizikistojn kun granda rezervo, tial laŭ la fako Vasserman ne trovis la laboron.
   - Postulado je profesiaj varmofizikistoj en la mondo estas tre malgranda. La varmofizikistoj laboras en konstru-burooj pri projektado de diversaj motoroj - de la aŭtaj ĝis la raketaj; okupiĝas pri projektado de duktoj... Tio estas ĉe mi hereda... Mia patro estas varmofizikisto, specialisto pri metodoj de kompilado ekvaciojn de varmostato. En la mondo estas maksimume 100 tiaj specialistoj. Pli multe oni ne bezonas.
   ...Nu, kurte dirite, en la centon da la plej bonaj Vasserman ne trafis, kaj pro tio ekokupiiĝis pri programado. Kaj paralele kun tio ludis en sia Odeso en "Kio? Kie? Kiam?" (komento 8). Tie en la jaro 1985 li konatiĝis kun Nurali Latipov (komento 9). Vasserman rememoras pri tio kun la tuta animvarmeco de varmofizikisto:
   - La reprezenta teamo de la moskva tele-klubo venis ludi kontraŭ la reprezenta teamo de la odesa klubo "Erudit'" (erugiciulo). Memkompreneble, moskvanoj malvenkis, ĉar la odesa klubo la unua ekposedis tiam kelkajn psikologiajn metodojn, kiujn la aliaj prenis kun malfruiĝo. Ekzemple, la specialisto pri interago de grupoj organizis por ni la optimuman konsiston de la reprezenta teamo. Alia psikologo - specialistino pri neŭrolingvistika programado - ellaboris por ni multe da artifikoj por agordo de la lud-stato, kelkajn manierojn de evoluigo de pensado. Por mi, ekzemple, shi vidligis la krean pensadon dumlude.
   Estis Nurali Latipov, kiu invitis Vasserman'on en Moskvon. Latipov tiam laboris en la servo de vicpremiero Sergeo Ŝaĥraj. Kaj li ekbezonis la homon, kiu legus la tutan gazetaran fluon, ĉar Latipov mem jam ne sukcesadis ĉion fari. Nurali volis, ke iu marku la leg-endajn artikolojn kaj rerakontu la malpli gravajn. Vasserman konsentis. Estis la jaro 1995.
   Komence Vasserman loĝis en la komunloĝejo de eksa komsomola (komento 10) lernejo kaj ricevadis 100 dolarojn monate. Sed lia kariera kresko estis vertiĝa. Jam post unu monato Anatolo redaktis ĉiujn dokumentojn, kiuj trapasis tra la fako de Latipov, kaj, respektive, ricevadis pli multe.
   Nun Vasserman perlaboras por la vivo, gvidante la kolumnon de novaĵoj en unu el interretaj paĝaroj. Tio estas negranda, sed stabila enspezo. Ludoj "en televidilo" alportas signife pli grandan monon. Sed televido estas lukro neregula. Kaj ege ŝanĝiĝema. Iam en "Sia ludo" (komento 1) pro kvin laŭvicaj venkoj la homo ricevadis la aŭton "Pegout" [Peĵo]. Nun la reguloj ŝanĝiĝis, kaj la maljunulo, venkinta 23-foje, sed malvenkinta la 24-an fojon, simple ricevas piedbaton kontraŭ la postaĵon. La mondo estas nejusta. Kiel konsolo por Vasserman servas nur tio, ke dum la lasta "ludsezono" li perlaboris 8200 dolarojn. Nete.
   - Kiel do okazis, ke vi malvenkis?
   Evidentiĝis, ke la intelekto cedis al la arogo. Laŭlote Vasserman devis ludi kontraŭ Georgo Ĵarkov.
   - Tiu Ĵarkov estas fama pri siaj insultaj eldiroj adrese al aliaj ludantoj...
   Nu, por kurte diri, Vasserman interne perturbiĝis kaj fuŝis la tutan ludon. Li estas nervozulo.
   Per kio Vasserman sin nurtas? Vasserman nutras sin per interreto. Li mendas per la reto soldatajn diurnajn sek-porciojn por 200 rubloj. La diras, ke estas tre bonguste. En soldataj sek-porcioj povas troviĝi eĉ ĉokoladplatetoj "M&M".
   - Ĉu vi scias, ke "M&M" estas armeaj bombonoj? Oni elpensis ilin por ke la soldatoj povu manĝi ĉokoladon, ne malpurigante la manojn.
   En la kuirejo de Vasserman troviĝas amaso da malplenaj pakoj por la diurnaj porcioj, kaj krome - tio, kion manĝi ne eblas: tablojdoj de "seka alkoholo" kaj alumetoj en polietilena pakaĵo...
   Estas interese vagadi tra la loĝejo de Vasserman. Ĉiupaŝe io nova pri la mastro malkovriĝas. Ekzemple, sur la bretoj kuŝas centoj da pormetroaj vetur-kartetoj. Vasserman speciale kolektas la jam eluzitajn.
   - La sperto montras, ke pli oportuna materialo por noti adresojn kaj telefonnumerojn simple ne ekzistas.
   - Sed ili ja renverse estas makulitaj de la turniketaj (komento 11) printiloj!
   - Ne ĉiuj. La disstrekitajn mi uzas, kiam necesas ion ŝovi sub meblon, por ke ĝi ne balanciĝu.
   Konsiderante la dikecon de la staketo, en la kabano de la onklo Vasserman (komento 12) estas ne malpli multe da meblaro, ol en palaco.
   - Kaj la biletoj por unu-du trapasoj estas netaj. Mi en la poŝo ĉiam havas du dekojn da ili. Tiujn telefonnumerojn, kiujn mi ne plu bezonas, mi forĵetas. Kaj la aliajn mi poste endosierigas kaj de tempo al tempo printas. Jen al vi la specimeno de tia printaĵo.
   Mi klinis min super la donitan folion. La literetoj tie estis de grandeco proksimume je kvarono de milimetro.
   - Ĉu vi lupeon kun vi portadas?
   - Mi estas miopa. Por mi sufiĉas demeti la okulvitrojn, kaj mi ĉion bonege vidas. Sed lupeon mi vere ĉiam kunportas. Foje oni devas fiksrigardi eĉ pli malgrandajn aĵojn, ol tiujn literetojn. Mi, ekzemple, kun granda intereso rigardesploras ĉiun novan monbileton, kiu trafas en miajn manojn. Mi kontrolas, kiuj manieroj de protekto de vereco estas uzataj en ĝi. Krom tio, mi en Julio 1996 en la revuo "Kompjuterra" eĉ proponis du novajn manierojn de monprotekto.
   - Ĉu vi patentis ilin?
   - Ho, patentoj... Ĉu vi scias, ke en la dizajno de la rusiaj rubloj estas uzata la tiparo "Adver-gotik" en modifo de la rusia firmao "Paragraf"? La firmao "Paragraf" ricevis eĉ ne groŝon por tiu tiparo. La centra banko ne aĉetis la tipar-dosieron, sed ie ĝin pirate kopiis. Tamen la plena garnituro kostas nur 80-100 dolarojn... Nu, kiel, laŭ vi, ĉu indas patenti ion, kio havas rilaton al mono?..
   ... En libera de la ludoj tempo Vasserman "okupiĝas pri kreado" - verkas por la revuo "Scienco kaj industrio de Rusio". Antaŭnelonge li publikigis la artikolon, kiu disbatis la teorion de la ora miliardo.
   - Vi, certe, konas tiun teorion... Ke Tero povas garantii indan ekziston nur por unu miliardo da siaj loĝantoj, kaj la aliaj neniam loĝos bone, sed nur devos labori por la ora miliardo.
   - Mi scias. Sufiĉe stulta teorio. Sed populara en medio de patrie faritaj politikistaĉoj.
   - Jes, fuŝa. Elpensis ĝin kelke da ne tre instruitaj ekologiistoj en komenco de la 1960-j jaroj; dementita ĝi estis jam al la komenco de la 70-j. Sed ĝin ĝis nun subtenas tiuj politikistoj, pro kies kulpo iliaj popoloj vivas malbone. Por ke ekzistu iu pekportanta kapro.
   Kaj nun mi kolektas la materialon por la sekva artikolo kun la titolo "Globaliĝo - estas diverseco". Rigardu, la ĉefa slogano de kontraŭglobalistoj estas tiu, ke la globaliĝo (iliavorte) igos la tutan mondon vivi same kaj sendiverse. Hieraŭ oni montris en televidilo francan kamparanon, kiu ruinigis "Makdonaldson", defendante la merkatajn poziciojn de la franca fromaĝo "Rokfor". Sed kiel malhelpas la hamburgero al la fromaĝo?.. Oni povas manĝi kaj tion, kaj tion ĉi. Ekzistas cento da mondskalaj retoj de rapida nutrado, kiuj proponas la plej diversajn manĝaĵojn, kaj ankaŭ la naciajn, la ĉinan, por ekzemplo. Globaliĝo ne neniigas, sed ĝuste translacias la naciajn apartaĵojn por la tuta mondo. Okazas reciprokaj penetrado kaj pliriĉiĝo. Sed sub la slogano de kontraŭglobalismo unuiĝas plej ofte tiuj, kiuj volas igi la mondon danci laŭ unu muziko - la sia.
   ...Krom solvi la globalajn problemojn de la civilizo, Vasserman havas ankoraŭ unu hobion - li kolektas ludilajn pistolojn, pafilojn, mitraletojn kaj porsturmajn fusilojn, kiuj pafas per plastaj globetoj. Inter ili estas ĉipaj ĉinaj fuŝaĵoj, kiuj multnombras eĉ ĉe mia filo, sed estas tute precizaj kopioj de realaj pistoloj kontraŭ 40 kaj eĉ kontraŭ 80 dolaroj. Ĉe tiu amo al la armiloj, Vasserman mem pafas malbone. Kaj klarigas tion sekvamaniere:
   - Dum la lastaj 30 jaroj miaj manoj pro nekomprenebla kaŭzo tremas tiel, ke ne eblas atendi la bonajn rezultojn ĉe pafado. Ekzemple el makarov (komento 13) je 25-metra distanco kontraŭ la ordinara korpa celtabulo mi havas averaĝe 7 poetojn por unu pafo.
   - Nemalbone por makarov (komento 13). Kaj tre bone por Vasserman.
   - Aĉe, aĉe! Mi uzas la specialajn artifikojn, kiuj en lertaj manoj garantius ĉiamajn "dekojn". Mi legis pri ili en la broŝuro pri pafadtekniko por oficiroj, eldonita en la jaro 1943. La konsilo facilas: la pistolon necesas teni, alpremante ĝin al la manplato nur per la meza fingro, tute malstreĉinte la ringan fingron kaj la etfingron. Tio estas bona ĝuste por nespertaj pafantoj. La fizika senco estas ke... Suprenmovo de la pistolo dependas de brako de l' rebato, tio estas de la distanco inter la akso de la paftubo kaj la centro de la apogloko. La apogloko estas la manplato. Se teni la pistolon per tri fingroj, do la centro de la apogo estos iom pli sube, kaj la brako - pli longa. Kaj, respektive, la samo kun la suprenmovo de la pistolo ĉe pafo. Krom tio, ĉe l' nesperta pafanto de pafo al pafo ŝanĝiĝas la forto de l' kunpremo de la fingroj. Tio estas, ke la centro de la apogloko konstante "vagadas" kaj ankaŭ la suprenmovo de la paftubo dum pafo estos malsama. Pro tio - granda disĵeteco de l' trafoj sur celtabulo.
   Vasserman estas tia saĝa, ĉar li multe legas. Li jam tralegis 100-150 metrojn da libroj. Li ilin tiamaniere mezuras - ne per kilogramoj, sed per metroj. Ĉar, liavorte, sur la breto estas tuj videbla distanco, sed ne videblas maso.
   - Nur da la libroj pri armiloj mi havas ĉ. du metrojn. Kaj eble eĉ 2 kaj duonon.
   - Kaj kiom tio estas, se mezuri paĝe?
   - Vi mem kalkulu. Mi rimarkis, ke en unu centimetro estas ĉ. 100 paĝoj.
   - De kiu papero?
   - La unua ofseta papero de normala denseco. Se la papero estus ĵurnala, do estus iom pli multe...

   Antaŭ la foriro mem, jam preskaŭ malesperinte vundi Goljaton (komento 14), mi ĵetis blindpafe-mistrafe la lastan ŝtonon.
   - Ĉu vi scias, kio estas la testo de Eriksen?
   - Ne, - balancis la kapon Vasserman. Kaj konfesis: Mi ja ne ĉion scias.



       La aŭtoro - Aleksandr Nikonov
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo "Art-mozaika" N12 (marto 2002)


       Komentoj:

  • 1) Temas pri intelekta ludo de rusia televido "Svoja igra" ("Sia ludo")
  • 2) Aludo al la medicina testo pri sifiliso "Reakcio de Vasserman"
  • 3) Netradukebla kalemburo. En la rusa la vortoj "testo" kaj "reago" ĉi-kuntekste sonas same
  • 4) Savaof - unu el nomoj de Dio en juda kaj kristana religia tradicio.
  • 5) Kamasutra - antikva hindia traktaĵo pri amo kaj seksumado
  • 6) "Argumentoj kaj faktoj" - populara rusia ĵurnalo, havanta kelkajn subdividojn kaj sekundarajn ĵurnaletojn
  • 7) Odeso - urbo en Ukrainio (tiam - parto de USSR) ĉe la Nigra maro
  • 8) Tre populara en (eks)Sovetio movado pri intelektaj ludoj
  • 9) Siatempe tre fama KKKano (KKK - "Kio? Kie? Kiam?")
  • 10) Komsomolo (mallongigo el la rusa - komunisma unuiĝo de la junularo) - la plej amasa (kaj fakte - sola oficiala) junulara organizo en iama Sovetunio, aneco en kiu estis deviga por ĉiu, kiu pretendis je altrangaj postenoj, bona kariero k.s.
  • 11) Turniketo (franc. tourniquet) - ilo por ke la homoj povu trairi certan lokon nur po unu; amasdividilo; homdiskondukilo; amasdisigilo.
  • 12) Aludo al "Kabano de la onklo Tom"
  • 13) Temas pri la pistolo de l' sistemo de Makarov
  • 14) Goljato - biblia grandegulo, venkita de Davido


Jen la tuto!
Kontaktebleco:
La dissendon preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Aboni la dissendon:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)

Malaboni la dissendon:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la dissendo al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon)

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la dissendo)

La lastaj numeroj:

 
1
 

Atendu la sekvan numeron post 1-2 semajnoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu