Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa dissendo en la internacia lingvo Esperanto
Numero 1
Alparolo de la gvidanto
Estimataj legantoj! Ĝi estas la unua numero de la dissendo "Art-mozaiko". Ĉi tiu ideo pri kreo de la dissendo venadis al mi
poiomete, sed finfine ĝi enkarniĝis - kaj jen do la rezulto. Tiun ĉi dissendon mi kompilos el interesaj (laŭ mia gusto) artikoloj, kiuj
aperados en mia la plej legata ĵurnalo "Art-Mozaika" (la gvidanto loĝas en Ukrainio, la ĵurnalo estas eldonata en Ĥarkivo - dua laŭ
grandeco urbo de Ukrainio). Kiel evoluos la dissendo (se ĝi entute evoluos) - mi ne scias. Sed estante jam delonga ŝatanto de la ĵus
menciita ĵurnalo, mi certas, ke ĝi plu provizos min (kaj sekve - ankaŭ vin) per interesaj artikoloj.
Pri kio do estas tiuj artikoloj? Ne eblas respondi... Aŭ - pri la plejaj diversaĵoj. Pri famaj homoj kaj famaj artaĵoj, pri homaj
interrilatoj, pri neatenditaj eltrovoj kaj malkovroj, simple pri la lastaj mondaj novaĵoj. Mi esperas, ke ĉiu povos trovi ion interesan por
si.
La aper-ritmo de la dissendo estas planata kiel 2-3-foja en monato, sed diversaj malfavoraj kondiĉoj povas prokrasti la
aperon de l' vica numero, kaj favoraj tiuj - male, alproksimigi.
Teknikaj specialaĵoj. La dissendo estas preparata en HTML-formato kun uzado de x-sistemo (kiun la servilo Abonu.com promesas konvertadi en Unikodon). La tekstan version mi ne preparas (!), tial mi ne
povas garantii, ke la teksta versio, aŭtomate konstruita de la servilo, estos bonkvalita. Konsiderante, ke HTML-formato donas multe pli da
eblecoj, vi prefere abonu kaj propagandu HTML-an version.
Lingvaj specialaĵoj. La lingvaĵo de la dissendo estos laŭeble norma kaj modera. Sed neniu estas asekurita
kontraŭ eraroj kaj mistajpoj. Do bonvolu kompreneme rilati al eblaj misaĵoj. La problemoj povas okazi kun prezentado de iuj propraj
nomoj. Laŭeble mi penos donadi la originajn formojn kun ilia transliterumo en Esperanto. Tamen ne ĉie tio estos ebla, tial mi estos
devigita transliterumi la nomojn rekte el la rusa, kio povos kaŭzi kelkajn malfacilaĵojn. Malgraŭ tio, ke mi esperas, ke tiuj okazoj estos
ne tre oftaj kaj ne konduktos al iuj seriozaj eraroj, vi tamen estu atentaj pri kursivaj vortoj. Mi kusivigos ĉiujn neesperantajn
vortojn kaj la proprajn nomojn. Ĉiuj komentoj (se ne estas indikita la malo) estas faritaj de mi - Mevo
Moralaj flankoj. Tradukante kaj publikigante iujn ajn artikolojn mi neniuokaze volas iun ofendi aŭ ion
(mal)propagandi. Mi simple disvastigas la informon, kiu al mi ŝajnas interesa. Mi ne povas esti certa, ke ĉiuj faktoj, priskribotaj en la
dissendo estas veraj. Bonvolu ne komenti kaj ne ĉikani la enhavon de la dissendo - pri la enhavo mi ne respondecas. Ĉiujn
informojn, aperintajn en la dissendo, vi povas libere uzi, sed bonvolu notadi la primaran (publikigotas tuj post la fino de tiu aŭ alia
artikolo) kaj la sekundaran (ĉi dissendo) fonton kun notoj pri la aŭtoro(j) kaj la tradukinto(j) (implicite kaj defaŭle, se ne estas indikita
io alia, estas subkomprenate, ke la tradukanto de ĉiuj tekstoj estas Mevo).
Inversdirekta ligo. La gvidanto de la dissendo estas atingebla retpoŝte ĉe mevamevo@yandex.ru. Ajnaj viaj leteroj, kiel pruvo de l' ekzisto de via intereso al la
dissendo, estas ĉiam bonvenaj!
Agrablan legadon al vi!
"Harry Potter kaj la filozofia ŝtono"
("Harry Potter and the Philosopher's stone", USoNo)
La reĝisoro - Kris Kolambus
Rolas: D. Redklif, R. Grin, E. Ŭotson
Sen ajna sorĉo mi povas aŭguri, ke ĉi-jare la infanoj kaj la plenkreskuloj demandos unu la alian che-renkonte: "Ĉu vi
jam spektis "Harry Potter"on [Ĥari Poter]?" Ankaŭ la respondon mi jam scias: "JAM jes" aŭ "ANKORAŬ ne". La afero estas
nome pri tiuj "jam" kaj "ankoraŭ". La filmo de Kolambus rilatas nome al la kategorio de "filmoj de ĉiuj tempoj kaj popoloj", kiu gajoplene
elskuos la monon el niaj poŝoj, aroge palpebrumos al la monkaso de "Titanik'" kaj hontigos ĉiujn, kiuj spite al si kaj al la aliaj ne
enfluis en la komunan fluon de ĉiesa histerio kaj adorado. Do - fordonu vian monon, ja aliel venos plag' (komento
1)...
Mi vetas, ke tiu idioto, kiu diros, ke li ne emas spekti tiun stultan fabelon, estos simila same kiel du akvogutoj inter si, al
sinjoro Dursli (komento 2), malŝatanta la fabelojn, sorĉistojn, Ĝoan Roŭling (komento 3) kaj la idiotojn, freneziĝintajn pro la libroj pri Harry Potter. Kompreneblas, ke tiu filmo al
neniu plaĉas anticipe. Kaj la aliaj - tiuj, kiuj ne bezonas klarigojn pri tio, kio estas kvadiĝ' (komento
4), Ĥogvarts (komento 5) kaj Nimbus-2000 (komento
6), - streĉe kalkulos la tagojn ĝis la premiero. Rerakonti la historion estas sensence. La adorantoj de Potter scias ĝin pli
bone, ol la propran biografion. Kaj antaŭ la reĝisoro staris la tasko ne trompi la atendojn. Tio estas la plej malfacila. Tio estas ja tiu fifama
"ordinara miraklo" (komento 7). Ekstari samnivele apud la monda famlibro - la ideo ja utopia. Ja ĉiuj
anticipe scias ĉion - ekde la perturboj de la enhavo ĝis tio, kiel devas aspekti la herooj kaj la internoj. La plej grava estas, ke neniu
pardonos la nekongruecon.
En "Potter" oni ne povas ĉikani la heroojn. D. Redklif - estas Harry mem, R. Grin - Ron Ŭizli, A.
Rikman - profesoro Snegg, kaj plue laŭ la listo. Roŭling (komento 3), kvazaŭ malica
bopatrino (komento 8) kontrolis la reĝisoron ĉiupaŝe. Kaj tiu sendispute sekvis ŝiajn ordonojn, sen
preterlasi eĉ la plej malgrandan sorĉan detalon - jen al vi ĉokoladaj ranoj, kaj enmetaĵoj kun palpebrumanta Dambldor' (komento 9), kaj la lerneja fantomo Pivz. Sed se la reklama slogano de Roŭling (komento 3) sonas: "... legas ĉiuj ekde naŭ ghis naŭdek", do Kolambus filmis la kinon nur por
infanoj. Li jam havis la filmon, kiun spektis ĉiuj: ekde tri kaj ĝis cent - "Unusola hejme". Ankaŭ ĉi tie li tiel penis neniun ofendi (nek
Roŭling, nek la zelotojn de Potter, nek la promociistojn), ke rezultiĝis ne memstara artaĵo, sed senriproĉa ilustro al la
plej populara fabelo de la nova jarcento. Por la infanoj tio estos la vojaĝo al la dezir-lando, por la plenkreslukoj - la fabelo pri la perdita
tempo (komento 10)...
La aŭtoro - Katja Izmajlova.
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo "Art-mozaika" N12 (marto 2002)
"Harry Potter en lernejo senhejme"
(komento 11)
La libro pri juna sorĉisto Harry Potter alportas al la eldonistoj milionojn. La filmo pri li perlaboras miliardojn.
Kaj neniu (kio estas interesa) klare komprenas, kial. Pri tiu fenomeno rezonas Aleksandr Gedis.
Mi ĉiam ŝatis porinfanajn librojn. Kaj ju pli mi grandaĝiĝas, des pli ofte mi ilin relegas - ili helpas maljuniĝi. Kun la aĝo
oni ĉesas fidi al la komplikeco, nome ĝi ja estas facila. La komplika metafiziko - estas nur malbona scienco, kaj nure la saĝeco ne toleras
komentariojn.
Vonnegut [Vonnegut] (komento 12) juste nomadis ĉarlatano la aŭtoron, kiu ne
povas klarigi, pri kio li okupiĝas, al la ses-jara infano. Ĝuste tiom da jaroj havas kutime tiu, kiu unuafoje legas la libron pri Vinni-la-Pu. La
restintan tempon ni uzas por fariĝi ĝiaj herooj. Komence ni timtremas, kvazaŭ la Porkido, poste ĵetas nin al ĉiuj, kiel la Tigro, poste
ploraĉas, kiel la Azeneto, ĝis, finfine, ne leviĝos ĝis senmezura Vinni-la-Pu, kiu anstataŭ fari pretendojn al la ĉirkaŭantoj, akceptas,
diference al Ivan Karamazov (komento 13), la mondon tia, kia ĝi estas, kun mielo kaj abeloj.
Inter la unua kaj la lasta legadoj de "Vinni-la-Pu" trapasas la vivo, plenigita je aliaj libroj. Ili instruas nin al la superflua, sed
delogas for de la ĉefa.
La sagao pri Harry Potter apartenas ĝuste al tia kategorio. Ĝi ne atingas la nivelon de la klasikaĵoj, ĉar estas
verkita por infanoj, sed ne kun ili. Konstruita sur la specialaj efektoj "Potter" monotone, kvazaŭ kalkulilo en taksio, densigas la
aventurojn al nenio kondukantajn. La leganto ne riĉiĝas dank' al Potter, ĉar tiu ĉion ricevis senpage - herede. Kiuj ajn eventoj
atendu la heroon en ankoraŭ neverkitaj volumoj, ili ne kompareblas kun tio, kio okazis al Harry en infanaĝo. Komencinte per
kulmino, Roŭling (komento 3) estas devigita anstataŭigi la subjekton per detaloj. Nur ili (simile
al la striga poŝto) donas modestan fascinon al tiu ĉi primitiveta famlibro.
Por diri kurte - al mi ne plaĉas "Potter", sed mi komprenas tiujn, kiuj ĝin ŝatas. Por tio al mi sufiĉas rememori
min. Nur nun mi admiras Dumas'on [Djuma] kun lia musketista subota labortago (komento 14),
Andersen'on [Andersen], kiu venigis amason da senesperaj, kiel ĉe Bergman [Bergman] (komento 15), herooj, Defoe [Defoŭ], kiu multe antaŭe, ol Marx [Marks] malkovris la
sakramenton de laborado. Sed en infaneco mi havis aliajn heroojn - t.e. Nescianto, oldulo Ĥottabiĉ, Vitja Malejev en
lernejo kaj enhejme (komento 16).
Iam, jam en Ameriko, mi elspezis multe da streĉoj por ricevi tiun bibliotekon de mezkapablulo, sed estis forte disrevigita
pro la senflugila fantazio de ĝiaj aŭtoroj. Senigitaj de spriteco kaj elpensemo, ili rerakontis per vigla, kvazaŭ "Pionira mateniĝo" (komento 17), voĉo nur tion, kion oni instruis al ni en lernejo. Ĉu ne ĉi tie estas la kaŭzo? Eble nome per tio
distingiĝas la plej ŝatataj porinfanaj libroj, ke ilin oni devas rememori, sed ne relegi.
Oni kutimas opinii, ke ĉiu fabelo estas ĉifrita rakonto pri iniciatigo. Antaŭ ol fariĝi plenkreska, la infano devas trapasi
vicon da elprovoj, en kiuj al li helpas la sorĉaj fortoj - de la Griza Lupo (komento 18) ĝis
Pugaĉjov en la "Filino de Kapitano" (komento 19) aŭ Sekreta Ministerio en la filmoj pri
Ĝejms Bond. Tamen la reto de motivoj, malavare superĵetita de nia Propp (komento
20), estas tiel granda, ke kovras ĉion, kio nur moviĝetas. Tie, kie strukturo enestas, ne indas serĉi ĝin. Ni ĉiuj scias, ke ene de
ni estas skeleto, sed ni ne hastas ĝin nudigi.
Modernaj fabeloj estas interesaj nome pro tio, ke ili ne similas al la veraj. Unuavice - per lernejo. La klasika mondo ne konis
ĝin. La lernejo estas la invento de la nova tempo, kiun ĝis nun malbone alproprigis la beletra tradicio. En la verkoj de plenkreskaj
aŭtoroj la lernejo okupas tiom malmulte da loko, ke por tio, ŝajnas, estas nur unu klarigo - elkreskinte, ni penas plej rapide pri ĝi
forgesi.
Por la infano la lernejo estas paradizo, kiu jam en la dua tago fariĝis infero. Oni devas esti nenormala por ne strebi tien, kaj
perversulo por ĝin ekami.
La ĝojon pri ekkonado la lernejo transformas en turmentigilon. En la mondo estas nenio pli interesa, ol studi ion, ekz.
futbalon. Sed la skolo perforte prenas tion, kion ni fordonus al ĝi ame.
Kiu ja tion ne sciis - timo kaj senforteco, humiliĝo kaj senrajteco, senresponda stulto de la lecionoj kaj plensona malsaĝeco
de la interrompoj.
La trompita infano ne permesas al la realeco ekzisti, esperante trovi la misaĵon en siaj kalkuloj. Ne povante ŝanĝi la
mondon, li volas ĝin iom korekti, kvazaŭ duon en la klas-revuo (komento 21).
Nome pri tio okupiĝis la libroj de mia infaneco. En ili estis malpli multe da eksterrealaĵoj, ol en la programo de komunista
partio. La enmiksiĝo de sorĉo estis elĉerpita nur je revenigo al la normo - al la herooj plaĉis tio, kion ili faris. La plej ĉefa, kaj, esence -
la sola, distingo de la elpensita mondo disde la reala estis ĉeesto de la lernejo, kiun oni povas ami. Nur por tio estis bezonataj
mirakloj.
Ĉiu infano estas sklavo, sed, same kiel ni, li revas ne pri libero, sed pri bonkora mastro.
En "Harry Potter" mi rekonas la revon de la infaneco. Estu tio stranga, sed ĝi koincidas kun la idealo de ĉiu
anglo.
La 11-jara okulvitrulo estis bonŝanca trafi en la fabelan reĝlandon - gotika arkitekturo, mallumaj koridoroj, dense loĝataj
de fantomoj, polvaj foliantoj, kverkaj tabloj, smeraldaj gazonoj, paradaj talaroj, pompaj ritoj, eternaj tradicioj, ekscentrikaj instruistoj kaj
interesaj lecionoj. La plej bona en la mondo brita lernejo minus tiuj koŝmaroj, kiuj faras ĝin preskaŭ neeltenebla. ("Apenaŭ iu alia lando tolerus kaj des pli kreus tiajn kruelajn instituciojn, kiel la britaj lernejoj. Kruelaj batoj, per kiuj
oni punas la novicojn pro la plej malgravaj deliktoj aŭ breĉoj de karaktero, ne havas paralelojn en la brita socio. Nenie, eĉ en la prizono
oni donos al la adoleskulo dek sep vergobatojn pro la grimaco, kiun li faris al alia aboleskulo. Sed en la lernejo tiu ĉi ago estas konsiderata
kiel utila por la edukatoj, sendepende, ĉu ili meritas ĝin aŭ ne". Entoni Glin "La sango de Brito".)
En la fabelo de Roŭling (komento 3) estas tre malmulte da fabelaĵoj. Ĝuste tial
ŝiaj libroj furoras - la rekonataĵoj rekompensas la mankon de la mirakloj. La formulo de "Potter" estas minimumo da distordo ĉe
maksimumo da diferenco. Ŝajnas, ke necesas nur iom movi la okulojn kaj post la nepenetrebla muro de ordinareco sin malfermas la lando
de senfinaj eblecoj. Nome la vojaĝo en ĝin estas tio nemulta, kion la filmo sukcesis aldoni al la libro.
La miraklo komenciĝas de tio, ke bestosimila stratbalaisto kun Vagner-eska nomo Ĥagrid interŝovis la
briketojn de la barilo, kiu kaŝas la Oblikvan Strateton. Ĝi kondukas nin en tiun bonan-malnovan Anglion, kiu estas kara por ĉiu leganto
de Dickens [Dikkens], preferanta, same kiel mi, forgesi liajn splenajn paĝojn. Estas tre korekte, ke la akademio de sorĉistoj sin
kaŝas for de moderna vivo en la antaŭnelonga pasinteco. La tempa distanco anstataŭas la sorĉan. En Ĥogvarts'on eblas trafi
nek per raketo, nek per tapiŝo-flugilo, sed nur per la vagonaro, kiun trenas malnova, malpuriganta la ĉirkaŭantan medion lokomotivo.
La simbolo de tiu najbara apudeco estas la perono kun stranga numero "Naŭ kaj tri kvaronoj". La frakcioj ĉiam ŝajnis al mi neeblaj. Ili
montras tion, kio preskaŭ estas, sed en la ordinara vivo ekzisti tamen ne povas.
"Harry Potter"'on tralegis ĉiuj, kaj traspektis ankoraŭ pli multaj. Unu triono alvenis en la spektejon kun la
gepatroj. Alia triono - kun la geinfanoj. Kaj la ceterajn mi kompatas. En la kinejon ilin pelas tiu neestingebla malsato, kiu malhelpas agnoski
la ĉirkaŭon definitiva. Pro la timo pri neeviteblo ni kredas je la paralela mondo - tute sama, kiel la nia, sed pli bona. Ekzistante ekster la
teologiaj fantazioj kaj sociaj eksperimentoj, ĝi sin kaŝis post la dorso, por poste elsalti lepore el la ĉapo en tiu tago, kiam ni havos
bonŝancon en ĝi vekiĝi...
La sola malfeliĉo estas nur, ke la paralelaj rektoj intertraiĝas nur en tiu lernejo, kie lernas Harry Potter.
La aŭtoro - Aleksand Genis.
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo "Art-mozaika" N12 (marto 2002)
Komentoj:
- 1) Estas citaĵo el fama Sovetia fabela muzikfilmo "La aventuroj de Pinokjo".
- 2) Heroo de la filmo, adoptopatro de Harry
- 3) La aŭtorino de la romanaro pri Harry Potter
- 4) La ludo, kiun ludis la herooj de la filmo
- 5) La nomo de la lernejo por sorĉistoj, kie studas Harry
- 6) La nomo de la plej moderna flug-balailo el la filmo
- 7) "Ordinara miraklo" - la teatraĵo, fabelo de fama Sovetia dramisto Je. Ŝvarc
- 8) En la rusa penso-kosmo la bopatrino estas rigardata kiel la enkarniĝo de ĉio la plej malbona.
- 9) La heroo de la filmo
- 10) "Fabelo pri la perdita tempo" - la fabelo de sovetia verkisto Je. Ŝvarc.
- 11) Aludo al la tre fama siatempe porinfana romano de N. Nosov "Vitja Malejev en lernejo kaj
enhejme".
- 12) Vonnegut - usona verkisto.
- 13) Heroo de la romano de F. Dostojevskij "Fratoj Karamazov-oj"
- 14) En Sovetio estis kutimo organizi senpripagajn labortagojn en sabatoj okaze de iuj festoj.
- 15) Bergman - sveda verkisto.
- 16) Tiuj libroj ("Nescianto" - fabelo de N. Nosov; "Oldulo Ĥottabiĉ" - romano-fabelo de L.
Lagin; kaj la jam supremenciita romano de N. Nosov), kaŝis fortan propagandon de la Soveta Reĝimo kaj de ties valorojn post
la fabelan formon.
- 17) "Pionira mateniĝo" - radiprogramo por mezlernejanoj kun propagandaj celoj en eksSovetio.
- 18) Tre ofta heroo en rusaj popolfabeloj.
- 19) Pugaĉjov - historia persono, heroo de la romaneto de A. Puŝkin "Filino de kapitano".
- 20) V. Propp - fama rusa literatur-sciencisto, la aŭtoro de kelkaj fundamentaj konceptoj, ekz. tiu pri
morfologio de la fabelo; unu el
antaŭkreintoj de t.n. formala skolo, generiva poetiko kaj struktura poetiko.
- 21) En soveta stud-sistemo la duo estis la plej malgranda poento.
Jen la tuto!
Kontaktebleco:
La dissendon preparas kaj kunordigas Mevo mevamevo@yandex.ru
Aboni la dissendon:
http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili
simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)
Arkivo:
http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la dissendo)
La lastaj numeroj:
| |
|
Dume ĉi tiu estas la lasta
|
| |
Atendu la sekvan numeron post 1-2 semajnoj!
Ĉion la plej bonan!
mevamevo@yandex.ru
|