Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ 1. TEJO serĉas volontulon por la Centra Oficejo! TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Julia Noe finiĝos, do ekde la 1a de novembro 2008. La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2008. Pliaj informoj en http://www.tejo.org/node/49 2. Kontribuu al TEJO aktuale TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn informojn pri aranĝoj, seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara Esperanto-movado. Ni multe pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi havas esperantan novaĵon, kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu sendi ĝin al aktuale-red(ĉe)tejo.org kaj ni certe konsideros ĝin por la venonta eldono. 3. Limdato por la antaŭlasta pagkategorio de IJK alproksimiĝas (15.07.2008) Aliĝu al IJK en la antaŭlasta pagkategorio, kiu validas ankoraŭ ĝis la 15a de Julio. Pliaj informoj: www.tejo.org/ijk 4. Aktivula trejnado pri monpetado kaj organiza mastrumado dum IJK 2008 Okazos aktivula trejnado pri monpetado kaj organiza mastrumado dum IJK 2008. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/745 5. KEFeto stafeto, 12 an de julio ekde la 12a horo tage ĝis 12a horo nokte, Kopenhago, Danio Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/759 6. 1-a Semajno de Kulturo Internacia, 18-a ĝis merkredo la 24-a de septembro, Pisa, Italio De ĵaudo la 18-an de septembro ĝis merkredo la 24-an okazos en Italujo nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas 1a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo... Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/756 7. Nova retpaĝo de IREJO La Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO) havas novan retpaĝon. Rigardu http://www.irejo.org/. 8. Venontaj renkontiĝoj Somera Renkontiĝo de JEB, 19a kaj 20a de Julio, Bŭton, Anglio http://www.tejo.org/eo/node/741; ILEI-konferenco, 29 julio-5 aŭgusto 2008 , Portonovo (Benino) http://www.tejo.org/eo/node/710; Transgermana festema malrapida trajnumado, 25a de Julio http://www.tejo.org/eo/node/693; Biciklado al IJK, 17a ĝis 26a de julio 2008 http://www.tejo.org/eo/node/691; tutAmerika kongreso de Esperanto (TAKE-7), Montrealo, Kanado, 11a ĝis la 18a de Julio 2008 http://www.tejo.org/eo/node/684; Kulturturisma Semajno en Herzberg - la Esperanto-urbo, 11 - 19 julio 2008 (antaŭ la UK) http://www.tejo.org/eo/node/672; 43-a Brazila Kongreso de Esperanto en Fortaleza, la 12-a ĝis la 16-a de Julio http://www.tejo.org/eo/node/671; IJK en Szombathely, Hungario, inter la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008 www.tejo.org/ijk; UK en Roterdamo, Nederlando, inter la 19a kaj 26a de julio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2008.html -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com