Informa Kanalo Abonu.Com

1. Oranĝa renkontiĝo 2008
Ni multe ĝojas por la dua sinsekva jaro povi prezenti la plej brilan esperantoaranĝon en Hernusando, aranĝatan de la Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU. Inter la 5-a kaj la 7-a de septembro ni renkontiĝos ĉi-jare, amuziĝante almenaŭ same multe kiel pasintjare! Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/749

2. Limdato por la antaŭlasta pagkategorio de IJK alproksimiĝas (15.07.2008)
Aliĝu al IJK en la antaŭlasta pagkategorio, kiu validas ankoraŭ ĝis la 15a de Julio. Pliaj informoj: www.tejo.org/ijk

3. 34a Kataluna Kongreso de Esperanto. Sabadell 6an ĝis 8an de decembro 2008, Hispanio
Plezure mi invitas vin partopreni la 34an Katalunan Kongreson de Esperanto okazonta en Sabadell la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008. La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ antaŭmanĝo, la semajnfinon antaŭ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj
de elstaraj katalunaj organizoj. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/751

4. Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno 2008, 22a ĝis 24a de aŭgusto 2008, Daecheon, Sudkoreio
Korea Esperanto-Junularo okazigas 'Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno 2008'n ekde 22a ĝis 24a de venonta aŭgusto. Dum tiu periodo samtempe kaj samloke okazos ekspozicio pri la kulturo de Esperantujo. La kurskunveno celas bone prezenti Esperanton kaj ĝian propran kulturon al koreaj junuloj, kiuj malpli aĝas ol 30. Kaj ni aranĝos ĝin ankaŭ por pli vigligi junularan movadon, kaj diskonigi agadojn de Korea Esperanto-Junularo. Gvidantoj estas Song Ho-young, Jeong Eun-gyeong, Jeong Hyeon-su. Ejo estas junulara
gastejo de "Korea Universitato pri Fremdaj Studoj" situanta en Daecheon, Koreio. Eblas aliĝi per gloro ĉe saluton.net, Song Ho-young, Prez. de Korea Esperanto-Junularo

5. Aktivula trejnado pri monpetado kaj organiza mastrumado dum IJK 2008
Okazos aktivula trejnado pri monpetado kaj organiza mastrumado dum IJK 2008. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/745

6. Somera Renkontiĝo de JEB, 19a kaj 20a de Julio, Bŭton, Anglio
La somera renkontiĝo de Junularo Esperantista Brita okazos en la bela urbo de Bŭton, Anglio, inter la 19a kaj 20a julio. Ni esperas ke la vetero estos pli bona ol dum la pasintjara renkontiĝo, kaj intencas iomete promeni en la allogaj montoj de la apuda nacia parko. Se vi interesiĝas pri ebleco ekkoni amikemajn britajn Esperantistojn, bonvolu kontakti nin ĉe la retpaĝo por pli da informoj. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/741

7. Venontaj renkontiĝoj
Transgermana festema malrapida trajnumado, 25a de Julio http://www.tejo.org/eo/node/693; Biciklado al IJK, 17a ĝis 26a de julio 2008 http://www.tejo.org/eo/node/691; tutAmerika kongreso de Esperanto (TAKE-7), Montrealo, Kanado, 11a ĝis la 18a de Julio 2008 http://www.tejo.org/eo/node/684; Kulturturisma Semajno en Herzberg - la Esperanto-urbo, 11 - 19 julio 2008 (antaŭ la UK) http://www.tejo.org/eo/node/672; 43-a Brazila Kongreso de Esperanto en Fortaleza, la 12-a ĝis la 16-a de Julio http://www.tejo.org/eo/node/671;
Hispana Kongreso de Esperanto, Kuenko (Cuenca), Hispanio, la 3an ĝis 6an de julio http://www.tejo.org/eo/node/666; 'Armena Somero', 9-a ĝis la 15-a de julio 2008 http://www.tejo.org/eo/node/646; Internaciaj E-tagnoktoj en Krimeo 1-10 de julio 2008 http://www.tejo.org/eo/node/632; Fama kastelo kaj parko invitas vin somere lerni kaj ferii, Grezijono (Gresillon), Francujo http://www.tejo.org/eo/node/629;

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon