Saluton!
Jen la plej nova eldono de TEJO-aktuale! Ĉu vi ŝatus veturi al IJK, sed mankas la rimedoj? Eble ni havas solvon: kandidatiĝu por la Fonduso "Partopreni IJK-n"! Legu pli sube...
Agrablan legadon,
Gregor Hinker
Prezidanto de TEJO
1. Junulara organizo, amika al esperanto-asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (Ĉeboksari, RUSIO) serĉas volontulojn pretajn pasigi someron en la periodo inter la 6a kaj 9a aŭgusto en junulara bazejo, praktikIGante siajn naciajn lingvojn (prefere la anglan, la francan, la germanan) kun la rusaj infanoj inter 10 kaj 16 jaroj. (ĉirkaŭ 30-40 infanoj samtempe por unu dusemajna periodo). Tamen volontuloj el aliaj landoj kiuj scias paroli unu el la supreindikitaj lingvoj estas ankaŭ bonvenaj. Kaj ne nur esperantistoj!
Oni serĉas ĉirkau 10 volontulojn (5 ruslingvajn kaj 5 alilandajn). En la bazejo (ĝi troviĝas je 20 km de Ĉeboksari ĉe la bordo de Volga) okazos lingva komunikado, instruado de lingvoj (instruado de Esperanto estas bonvena!), diversa trejnado, aktivumado ks. Pliaj informoj:
http://www.tejo.org/eo/node/730
2. Ankoraŭ eblas partopreni konkurson "Partoprenu IJK-n 2008"
Karaj,
Ĉi-jare, ĉar neniu sin proponis, TEJO-estraro decidis plilongigi la limdaton de la konkurso Partopreni IJK-n. La nova limdato estas la 30a de Junio. Estu rapida kaj sendu vian kandidatiĝon! Ĉiuj kandidatoj, kiuj plenumas la kriteriojn havas ŝancon kaj estos pritraktitaj. Pliaj informoj:
http://www.tejo.org/eo/node/746
3. Volontuloj por TEJO-budo serĉata
TEJO havos budon dum UK kaj serĉas helpantojn, kiuj volas helpi je la deĵorado, eĉ se estas nur unu horo. Tio certe helpos. Mi faros deĵorplanon kaj enkondukos la helpantojn. Se vi volas helpi aŭ havas demandojn bonvolu skribi al oficejo ĉe tejo.org kun via nomo kaj via preferata deĵortempo kaj -tago.
Koran dankon, Julia.
TEJO-volontulino
4. Grafikisto por Kontakto
TEJO serĉas grafikiston por KONTAKTO.
Kontakto estas revuo por tiuj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. Ĝin eldonas kunlabore TEJO kaj UEA, kun 6 numeroj jare.
Se vi kapablas/havas sperton grafike munti revuojn, kaj havas ideojn por modernigi la grafikan aspekton de la revuo, sendu viajn proponojn en formo de revuo/faldfolio/afiŝoj k.s. al la TEJO-oficejo (
oficejo@tejo.org) ĝis la 1a de Julio. La grafikisto ricevas monhelpon por tiu laboro. Pliaj informoj:
http://www.tejo.org/eo/node/733
5. Malanonco de KEF
Ĉijara KEF prokrastita al 2009
Pro pluraj kialoj, sed ĉefe pro manko de subvencioj la organizantoj devas prokrastigi KEF 9 ĉijare.
Kaj jam de nun estas planite organizi KEF 9 en 2009 samloke en Helsing¸r (Danio).
Ĉar tamen venos kelkaj artistoj al Kopenhago estos organizata :
STAFETO KEFeto la 12an de julio 2008.
Organizantoj bedaŭras la prokraston kaj se vi havas demandojn vi estas tre bonvena skribi al
kef9@tejo.org
Kulturajn salutojn de la teamo de KEF 9
www.kef.saluton.dk
6. Nova komitato
La nova komitato por 2008-2010 ekoficis la 1an de Junio. Pliaj informoj pri la komitatanoj:
http://www.tejo.org/eo/komitato
7. Fotokonkurso 'Kulturoj en mia strato'
Okaze de la Eŭropa Jaro de la interkultura dialogo 2008 la Eŭropa Komisio lanĉis fotokonkurson 'Kulturoj en mia strato'
Fotu la momenton kiam fremduloj iĝas amikoj, kiam diferencoj ne plu validas. La fotoj devas esti senditaj per speciala retpaĝo. La gajnintojn ricevos kvar premiojn kun valoro de 15 000 eŭroj. Limdato por partopreni estas la 30a de junio 2008.
Pliaj informoj ĉe www.street-cultures.eu (multaj lingvoj elekteblaj)
Nederlande kaj angle per 0031-(0)26 443 82 87 aŭ
maartjetersteeg@actorion.nl
8. Venontaj renkontiĝoj
Stipendioj por senpage partopreni NASK-n! 30-a de junio ĝis la 18-a de julio, San-Diego, Usono
http://www.tejo.org/eo/node/737; Venu kaj laborfestu en Roskilde, Danio, 29an de Junio ĝis la 7an de Julio
http://www.tejo.org/eo/node/729; Libera semajno "Por ekologia vivomodo", 21a ĝis la 28a de junio 2008, Gresillon, Francio
http://www.tejo.org/eo/node/719; Tria internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang, 27-29a de junio, Ĉinio
http://www.tejo.org/eo/node/681; FREŜO â Frusomera Renkontiĝo de Esperantistoj
Ŝatantaj Olŝtinon, 26.06 â 2.07.2008, Olŝtino, Pollando
http://www.tejo.org/eo/node/674