Karaj legantoj,
jen la nova eldono de TEJO aktuale.
Ĝuu la legadon,
Gregor Hinker, TEJO-prezidanto
1. TEJO serĉas volontulon por la Centra Oficejo!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Julia Noe finiĝos, do ekde la 1a de novembro 2008. La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2008. Pliaj informoj en
http://www.tejo.org/node/49
2. Semajno de kulturo internacia, 18a ĝis 24a de Septembro, Pisa, Italio
IEJ (Itala Esperantista Junularo) invitas junajn geesperantistojn veni al Italio en Septembro en evento kiu celas prezenti plurkulturecon en lernejoj pere de Esperanto. La evento okazos proksime al Pisa dum 7 tagoj, de la 18a ĝis la 24a de septembro. Ĉiuj surlokaj kostoj estos kovritaj kaj estas ebleco ke ankaŭ vojaĝkostoj kovriĝas, precipe por tiuj, kiuj sendos fruan kandidatiĝon. Pliaj informojn en
http://www.tejo.org/eo/node/725
3. Konkurso 'Partoprenu IJK-n 2008' plilongigita
La Konkurso estas plilongita ĝis la 1a de Junio. Do kandidatiĝu kaj partoprenu IJKn. Pliaj informoj en
http://www.tejo.org/eo/node/694
4. Kontribuu al TEJO aktuale
TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn informojn pri aranĝoj, seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara Esperanto-movado. Ni multe pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi havas esperantan novaĵon, kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu sendi ĝin al aktuale-red(ĉe)tejo.org kaj ni certe konsideros ĝin por la venonta eldono.
5. Ĉu vi serĉas aliajn esperantoparolantojn?
Iru al renkontiĝoj! La venontaj estas:
7a PEJ-kunveno
http://www.tejo.org/eo/node/726; Libera semajno "Por ekologia vivomodo", 21a ĝis la 28a de junio 2008, Gresillon, Francio
http://www.tejo.org/eo/node/719; Korusa staĝo, 7a kaj 8a de Junio, Gresillon, Francio
http://www.tejo.org/eo/node/716; Venu kaj laborfestu en Roskilde, Danio, 29an de Junio ĝis la 7an de Julio
http://www.tejo.org/eo/node/729