Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 193 (4 septembro 2007)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. TEJO SERĈAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO
2. LIMDATO POR INFANA FABELKONKURSO PROKSIMIĜAS
3. SKRIBU POR KONTAKTO PRI EKOLOGIO
4. KLAKU - LA INTERRETA SOCIA NOVAĴO-RETEJO
___________________________________________________________________________

1. TEJO SERĈAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo
en la Centra Oficejo de TEJO en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti
labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna
TEJO-volontulo Kasia Marciniak finiĝos, do ekde la 1-a de novembro 2007;
la politiko de TEJO estas pli-malpli ĉiujare ekhavi malsaman volontulon,
por ke plej eble multaj homoj povu akiri tiun sperton. Kandidatoj laŭeble
parolu Esperanton tre bone (lege, skribe kaj parole), scipovu la anglan
kaj/aŭ francan, profunde konu la junularan Esperanto-movadon kaj pretu
kunlabori por glatigi la administran funkciadon de TEJO. La limdato por
kandidatiĝoj estas la 15-a de septembro 2007 - se vi interesiĝas, serĉu
plenajn informojn kaj kontaktadresojn ĉe
<http://www.tejo.org/eo/volontulu>.
___________________________________________________________________________

2. LIMDATO POR INFANA FABELKONKURSO PROKSIMIĜAS

Ekde la jaro 2000 realiĝas en Finnlando internacia fabelkonkurso en
Esperanto por infanoj. Estas tri kategorioj: infanoj ĝis 8-jaraĝaj,
9-10-jaraĝaj kaj 11-13-jaraĝaj. Oni sendu la konkursaĵojn poŝte kaj ili
alvenu plej laste la 15-an de septembro 2007 al la Päätalo-Instituto. La
adreso kaj pliaj informoj troviĝas ĉe
<http://www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm>.
___________________________________________________________________________

3. SKRIBU POR KONTAKTO PRI EKOLOGIO

La ĉeftemo de la 5-a numero de Kontakto (2007:5) estos EKOLOGIO. Ni vivas
en la mondo, rapide kaj aktive evoluanta; bedaŭrinde, ne ĉiam la homaro
sukcesas eviti la problemojn, kiujn kaŭzas ĝia tre rapida evoluo. Tial la
demandoj, rilataj al la konservado de la ĉirkaŭa medio iĝas ĉiam pli
kaj pli gravaj. Ni invitas la legantojn de "Kontakto" priparoli
diversajn aspektojn de ekologio kaj medi-konservado en la plej larĝa senco
de tiuj vortoj. Rakontu pri viaj spertoj preventi la ekologiajn problemojn
kaj komuniku pri tio, kio (ne) estas farata en via lando por eviti la
ekologian krizon. La temo estas vasta kaj ege grava - do partoprenu,
diskutu kaj diskutigu! La limdato por kontribui al la numero estas la 15-a
de septembro; sendu ĉiujn viajn kontribuojn pri ekologio, aŭ pri ajna
alia temo kiu interesas vin, al la redakcio de Kontakto ĉe
kontakto(ĉe)tejo.org.
___________________________________________________________________________

4. KLAKU - LA INTERRETA SOCIA NOVAĴO-RETEJO

Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis rekte interkonektata. La nova
socia retpaĝara projekto Klaku, ekde ĝia komenco, celas esti centrala
deirpunkto el kie la reta engaĝiĝo povas kreski, kaj kune kun Klaku ĉiuj
aliaj projektoj ankaŭ kreskos. La retejo permesas al vi publikigi
artikolojn libere, kaj la uzantaro povos kaj baloti kaj klakumi viajn
eldonojn kiam la ligoj aspektos gravaj aŭ interesaj laŭ ili; ju pli da
homoj klakumas iun artikolon, des pli alte tiu artikolo rangiĝos inter la
aliaj. En Klaku ĉiuj rajtas publikigi novaĵojn aŭ artikolojn, videojn
aŭ bildojn, skribi komentojn kaj komenti aliulajn komentojn, ktp... ĉiam
libere kaj tute senpage. Vizitu, legu, skribu kaj klaku vi mem ĉe
<http://www.klaku.net>.
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon