Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 192 (26 junio 2007)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATOJ POR TEJO-ESTRARO ANKORAŬ SERĈATAJ
2. SOMERA KUNVENO EN STRATFORD-UPON-AVON
3. VOLONTULU KAJ INSTRUU ESPERANTON EN AFRIKO
4. TEJO SERĈAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO
5. UNUA POKER-TURNIRO POR ESPERANTISTOJ!
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATOJ POR TEJO-ESTRARO ANKORAŬ SERĈATAJ

La limdato ŝanĝiĝis! La elekta komisiono de TEJO ankoraŭ akceptas
kandidatojn por la venonta estraro de TEJO. La nova estraro elektiĝos dum
la komitatkunsido ĉe la IJK en Hanojo, Vjetnamio (vidu detale ĉe
<http://esperanto.org/internacia/TEJO/tejo/regularo/e-elekto_de_estraranoj.html>);
tial oni petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri kunlaboro en la venonta
estraro de TEJO kaj volus/as kandidatiĝi, kontakti la elektan komisionon
kiel eble plej rapide. Kaze ke vi mem ne emas kandidatiĝi, sed eventuale
konas taŭgan kandidaton, bonvolu informi nin pri ŝi/li same rete. Skribu
al Irmina Szustak ĉe ikudlata(ĉe)poczta.onet.pl kaj Peter Baláz ĉe
esperanto666(ĉe)gmail.com antaŭ la 1-a de julio.
___________________________________________________________________________

2. SOMERA KUNVENO EN STRATFORD-UPON-AVON

La Somera Kunveno de Junularo Esperantista Brita (JEB) okazos en
Stratford-upon-Avon, Anglio (la iama hejmurbo de Vilhelmo Ŝekspiro) de la
21-a ĝis la 22-a de julio 2007. Temos pri tre malstreĉa, amuza etoso, do
ne sentu vin forbarita ĉar via Esperanto ankoraŭ ne tro bonas (aŭ eĉ
preskaŭ mankas)! Vi simple alvenu, renkontu aliajn junulojn kiuj havas
similajn vidpunktojn kaj intereson pri lingvoj, kaj iom pliboniĝu/praktiku
la internacian lingvon. Oni tranoktos ĉe sufiĉe moderkosta hotelo, kie
ankoraŭ haveblas kelkaj liberaj ĉambroj, do se vi vojaĝos longdistance
por ĉeesti, nepre respondu kiel eble plej baldaŭ. Ĉiuj tre bonvenos, ĉu
oni estas sperta esperantisto ĉu ne, ĉu oni restos dum la tuta semajnfino
ĉu nur kelkajn horojn - la elekto estas via! Por ekhavi pliajn informojn,
kontaktu Daniel White ĉe jeb(ĉe)novajeb.org.uk.
___________________________________________________________________________

3. VOLONTULU KAJ INSTRUU ESPERANTON EN AFRIKO

La franca ne-profitcela organizaĵo CAVOT (Carrefour du Volontariat-Togo)
funkcias kiel peranto de volontuloj, kiuj pretas labori dum mallongdaŭra
(ekde tri semajnoj) aŭ longdaŭra tempoperiodo en disvolviĝantaj landoj.
La laboro de la volontuloj estas tre diversa, de konstruado de lernejoj kaj
sancentroj ĝis edukado kaj kultura/arta interŝanĝo. La estro de la
organizaĵo, s-ro John Tuato, estas proponinta, ke esperantistaj volontuloj
estus bonvenaj ankaŭ iom instrui Esperanton al la internacia
partoprenantaro ĉe la labortendaroj, se tiaj volontuloj disponeblas. Ĉu
vi interesiĝas pri helpado de homoj en landoj kiel Togolando, Ebura Bordo
kaj Ganao, kaj eventuale pri instruado de Esperanto? Legu la dokumentojn
ĉe <http://www.tejo.org/eo/node/498> (bedaŭrinde plejparte
franclingvajn) kaj kontaktu la organizaĵon CAVOT ĉe
<http://www.cavot.fr.tc/> (nur franclingve aŭ anglalingve - okaze de
neceso, Jeanne-Marie Cash ĉe esperanto.toulouse(ĉe)free.fr povas peri
tradukon de via mesaĝo).
___________________________________________________________________________

4. TEJO SERĈAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo
en la Centra Oficejo de TEJO en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti
labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna
TEJO-volontulo Kasia Marciniak finiĝos, do ekde la 1-a de novembro 2007;
la politiko de TEJO estas pli-malpli ĉiujare ekhavi malsaman volontulon,
por ke plej eble multaj homoj povu akiri tiun sperton. Kandidatoj laŭeble
parolu Esperanton tre bone (lege, skribe kaj parole), scipovu la anglan
kaj/aŭ francan, profunde konu la junularan Esperanto-movadon kaj pretu
kunlabori por glatigi la administran funkciadon de TEJO. La limdato por
kandidatiĝoj estas la 15-a de septembro 2007 - se vi interesiĝas, serĉu
plenajn informojn kaj kontaktadresojn ĉe
<http://www.tejo.org/eo/volontulu>.
___________________________________________________________________________

5. UNUA POKER-TURNIRO POR ESPERANTISTOJ!

Por la unua fojo en la historio de la Esperanto-movado, oni povas ludi
rete en turniro kun aliaj esperantistoj! Ĉar ĉi-momente pokero furoras en
la mondo, ni invitas vin ludi pokeron (Teksasa Tenpokero Senlima) kun ni!
La turniro mem estas senpaga, sed estos premioj de US$25. Se vi scipovas
ludi pokeron, vi jam estas sur bona vojo, alikaze, facilas lerni ĝin -
legu ĉe <http://www.learnlangs.com/pokero/>. Ĉiukaze estas amuza
maniero montri al la mondo ke Esperanto vivas! Ni ludos sabate, la 21-an de
julio je la 13.30 (Novjorko) aŭ 19.30 (Berlino). Pli da detaloj ĉe
<http://www.amikumu.com/games/pokero>. (Dankon al Chuck Smith pro la
informo!)
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon