Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 192 (26 junio 2007) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATOJ POR TEJO-ESTRARO ANKORAŬ SERĈATAJ 2. SOMERA KUNVENO EN STRATFORD-UPON-AVON 3. VOLONTULU KAJ INSTRUU ESPERANTON EN AFRIKO 4. TEJO SERĈAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO 5. UNUA POKER-TURNIRO POR ESPERANTISTOJ! ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATOJ POR TEJO-ESTRARO ANKORAŬ SERĈATAJ La limdato ŝanĝiĝis! La elekta komisiono de TEJO ankoraŭ akceptas kandidatojn por la venonta estraro de TEJO. La nova estraro elektiĝos dum la komitatkunsido ĉe la IJK en Hanojo, Vjetnamio (vidu detale ĉe ); tial oni petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri kunlaboro en la venonta estraro de TEJO kaj volus/as kandidatiĝi, kontakti la elektan komisionon kiel eble plej rapide. Kaze ke vi mem ne emas kandidatiĝi, sed eventuale konas taŭgan kandidaton, bonvolu informi nin pri ŝi/li same rete. Skribu al Irmina Szustak ĉe ikudlata(ĉe)poczta.onet.pl kaj Peter Baláz ĉe esperanto666(ĉe)gmail.com antaŭ la 1-a de julio. ___________________________________________________________________________ 2. SOMERA KUNVENO EN STRATFORD-UPON-AVON La Somera Kunveno de Junularo Esperantista Brita (JEB) okazos en Stratford-upon-Avon, Anglio (la iama hejmurbo de Vilhelmo Ŝekspiro) de la 21-a ĝis la 22-a de julio 2007. Temos pri tre malstreĉa, amuza etoso, do ne sentu vin forbarita ĉar via Esperanto ankoraŭ ne tro bonas (aŭ eĉ preskaŭ mankas)! Vi simple alvenu, renkontu aliajn junulojn kiuj havas similajn vidpunktojn kaj intereson pri lingvoj, kaj iom pliboniĝu/praktiku la internacian lingvon. Oni tranoktos ĉe sufiĉe moderkosta hotelo, kie ankoraŭ haveblas kelkaj liberaj ĉambroj, do se vi vojaĝos longdistance por ĉeesti, nepre respondu kiel eble plej baldaŭ. Ĉiuj tre bonvenos, ĉu oni estas sperta esperantisto ĉu ne, ĉu oni restos dum la tuta semajnfino ĉu nur kelkajn horojn - la elekto estas via! Por ekhavi pliajn informojn, kontaktu Daniel White ĉe jeb(ĉe)novajeb.org.uk. ___________________________________________________________________________ 3. VOLONTULU KAJ INSTRUU ESPERANTON EN AFRIKO La franca ne-profitcela organizaĵo CAVOT (Carrefour du Volontariat-Togo) funkcias kiel peranto de volontuloj, kiuj pretas labori dum mallongdaŭra (ekde tri semajnoj) aŭ longdaŭra tempoperiodo en disvolviĝantaj landoj. La laboro de la volontuloj estas tre diversa, de konstruado de lernejoj kaj sancentroj ĝis edukado kaj kultura/arta interŝanĝo. La estro de la organizaĵo, s-ro John Tuato, estas proponinta, ke esperantistaj volontuloj estus bonvenaj ankaŭ iom instrui Esperanton al la internacia partoprenantaro ĉe la labortendaroj, se tiaj volontuloj disponeblas. Ĉu vi interesiĝas pri helpado de homoj en landoj kiel Togolando, Ebura Bordo kaj Ganao, kaj eventuale pri instruado de Esperanto? Legu la dokumentojn ĉe (bedaŭrinde plejparte franclingvajn) kaj kontaktu la organizaĵon CAVOT ĉe (nur franclingve aŭ anglalingve - okaze de neceso, Jeanne-Marie Cash ĉe esperanto.toulouse(ĉe)free.fr povas peri tradukon de via mesaĝo). ___________________________________________________________________________ 4. TEJO SERĈAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de TEJO en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Kasia Marciniak finiĝos, do ekde la 1-a de novembro 2007; la politiko de TEJO estas pli-malpli ĉiujare ekhavi malsaman volontulon, por ke plej eble multaj homoj povu akiri tiun sperton. Kandidatoj laŭeble parolu Esperanton tre bone (lege, skribe kaj parole), scipovu la anglan kaj/aŭ francan, profunde konu la junularan Esperanto-movadon kaj pretu kunlabori por glatigi la administran funkciadon de TEJO. La limdato por kandidatiĝoj estas la 15-a de septembro 2007 - se vi interesiĝas, serĉu plenajn informojn kaj kontaktadresojn ĉe . ___________________________________________________________________________ 5. UNUA POKER-TURNIRO POR ESPERANTISTOJ! Por la unua fojo en la historio de la Esperanto-movado, oni povas ludi rete en turniro kun aliaj esperantistoj! Ĉar ĉi-momente pokero furoras en la mondo, ni invitas vin ludi pokeron (Teksasa Tenpokero Senlima) kun ni! La turniro mem estas senpaga, sed estos premioj de US$25. Se vi scipovas ludi pokeron, vi jam estas sur bona vojo, alikaze, facilas lerni ĝin - legu ĉe . Ĉiukaze estas amuza maniero montri al la mondo ke Esperanto vivas! Ni ludos sabate, la 21-an de julio je la 13.30 (Novjorko) aŭ 19.30 (Berlino). Pli da detaloj ĉe . (Dankon al Chuck Smith pro la informo!) ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM. Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com