Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 191 (13 junio 2007)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATIĜU POR ESTRARO DE TEJO
2. HELPU INTERLIGI NIAJN LIBROSERVOJN
3. ALIĜU AL BALDAŬAJ ARANĜOJ
4. LERNU ESPERANTON SOMERE EN SLOVAKIO
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATIĜU POR ESTRARO DE TEJO

Dum la venonta komitatkunsido de TEJO (dum IJK en Hanojo, Vjetnamio)
elektiĝos nova estraro. Estas la tasko de la elekta komisiono proponi al
la komitato kandidataron, kiun ili taksas taŭga por la taskoj; sekve
voĉdonos pri ili la Komitato. (Vidu detale ĉe
<http://esperanto.org/internacia/TEJO/tejo/regularo/e-elekto_de_estraranoj.html>.)
Tial oni petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri kunlaboro en la venonta
estraro de TEJO kaj volus/as kandidatiĝi, kontakti la elektan komisionon
kiel eble plej rapide. Kaze ke vi mem ne emas kandidatiĝi, sed eventuale
konas taŭgan kandidaton, bonvolu informi nin pri ŝi/li same rete. Skribu
al Irmina Szustak ĉe ikudlata(ĉe)poczta.onet.pl kaj Peter Baláz ĉe
esperanto666(ĉe)gmail.com antau la 20-a de junio.
___________________________________________________________________________

2. HELPU INTERLIGI NIAJN LIBROSERVOJN

Junulara Esperantista Franca Organizo havas novan freŝaspektan retejon
(vizitu ĝin ĉe <http://esperanto-jeunes.org/>), kaj ĝia libroservo
ankaŭ reorganiziĝas por pli bone interŝanĝi kaj vendi siajn varojn. Se
via landa aŭ loka asocio havas libroservon, sendu informu pri tio al
François Parchemin ĉe francois.parchemin(ĉe)esperanto-jeunes.org.
___________________________________________________________________________

3. ALIĜU AL BALDAŬAJ ARANĜOJ

Dum la venontaj monatoj diversaj E-aranĝoj, -seminarioj, -tendumadoj kaj
-kunvenoj kiel IJK, IJS, BEJK, NASK, UK ktp okazos tra la tuta mondo.
Plenegaj kalendaroj troviĝas ĉe Monda Kalendaro
(<http://ttt.mondakalendaro.org/>), Eventoj
(<http://www.eventoj.hu/kalendar.htm>) kaj en la ĉefpaĝo de TEJO
mem (<http://www.tejo.org/>). Ne estas tro malfrue aliĝi, do pretigu
viajn pakaĵojn kaj ne maltrafu vian ŝancon!
___________________________________________________________________________

4. LERNU ESPERANTON SOMERE EN SLOVAKIO

Ĉu vi bone konas la slavajn kulturojn? Inter la 21-a kaj la 27-a de julio
en slovaka urbo Pribylina okazos somera lernejo de Esperanto nomata
"Slava Esperanta Studado". La ideo okazigi komunan someran aranĝon,
kiu temus ne nur pri amuzado sed ĉefe pri instruado de Esperanto, ekestis
dum novjara aranĝo Ago-Semajno en Nowy Sacz. La celo do estas krei
ĉiujaran semajnan someran internacian junularan lernejon de Esperanto por
komencantoj kaj progresintoj. La aranĝo nomiĝas Slava Esperanta Studado,
ĉar la ideo naskiĝis inter slavoj, kiuj iom cerbumis pri pliproksimigo de
siaj kulturoj, sed tio certe ne limigas ĉeeston nur por slavoj. Hotelo
Esperanto gastigonta la aranĝon troviĝas en la ĉirkaŭata de montaro
Liptov-regiono. Plej grava en la programo estos kompreneble lingvokurso.
Komencantojn instruos ĉefredaktoro de Revuo Esperanto Stano Marĉek laŭ
sia freŝe eldonita rekt-metoda lernolibro. Pri progresintoj zorgos Irina
Gonĉarova, Esperanto-instruistino el Moskvo, kiu gvidas la seminarion
"Flugiloj de malfacila vento". Dum posttagmezoj ĉeestantoj povos ĝui
ekskursojn kaj distran programon.
Pli da informoj troviĝas en la paĝaro <http://ses.esperanto.sk/>.
(Dankon al Lukasz Zebrowski pro la informo.)
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon